2019

Festi la Vida

Dimanche 29 septembre 2019 avait lieu le festival écolo « Festi la Vida » à Raon aux Bois. Comme chaque année, nous y avons participé et présenté l’Espéranto grâce à des jeux, des livres, des disques ….Nous avons expliqué le fonctionnement de la langue et informé sur son histoire, sa littérature, ses utilisations…

Nous avons été surpris par le grand nombre de personnes qui se sont arrêtées à notre stand et ont monté leur intérêt pour l’Espéranto.
Dimanĉe la 29an de septembro 2019, okazis la ekologia festivalo « Festi la Vida » en Raon aux Bois. Kiel ĉi-jare, ni partoprenis ĝin kaj prezentis Esperanton per ludoj, libroj, diskoj… Ni klarigis la funkcion de la lingvo kaj informis pri ĝia historio, ĝia literaturo, ĝiaj uzoj…

Ni estis surprizitaj pro la granda nombro da personoj, kiuj haltis ĉe nia budo kaj interesiĝis je Esperanto.

 

Festo de la Asocioj – Fête des Associations

Dimanĉe, la 22an de septembro 2019, ni partoprenis la feston de la asocioj, kiu okazis en la parko de la Arbidejo en Nancio.

La antaŭvida vetero estis pluva, sed la suno kaj la nuboj alternis en la ĉielo, sen pluvo ĝis la fino de la manifestado. La vizitantoj estis ne tre multaj, sed iuj montris ian interseson.

 

Dimanche 22 septembre 2019, nous avons participé à la journée des associations qui avait lieu au parc de la Péminière à Nancy.

Le temps prévu était à la pluie, mais le soleil et les nuages ont alterné sans pluie jusqu’à la fin de la manifestation. Les visiteurs n’ont pas été très nombreux, mais certains ont montré un certain intérêt.

Récréanim

Kiel ĉiu jaro, ni partoprenis en la kvartala festo « Récréanim », en la skvaro « la ĝardenoj de Luksemburgo » en Vandoeuvre, sabaton, la 15an de junio 2019, de la 14a ĝis la 17a. Okaze, ni diskonigis Esperanton, per ludoj.

Comme chaque année, nous avons participé à la fête de quartier « Récréanim », dans le square « les jardins du Luxembourg » à Vandoeuvre le Samedi 15 juin 2019, de 14 h à 17 h. A cette occasion, nous avons fait connaître l’Espéranto par des jeux.

 

Renkontiĝo en Strasbourg

Du 10/05/2019 à 18h00 au 12/05/2019, Espéranto-Strasbourg a organisé dans plusieurs lieux de l’Eurométropole des événements ouverts au public pour lui permettre de découvrir la langue internationale équitable sous divers aspects.
Ces événements faisaient partie de la rencontre internationale « Printempo de Esperanto en Strasburgo » qui s’est tenue au Centre Culturel Saint-Thomas, près des institutions européennes. 

Pluraj esperantistoj el Nancio partoprenis tiun renkontiĝon. Jen ilia rakonto :

La renkontiĝo okazis en agrabla loko kaj ni estis tre afable akceptitaj.

La konstruaĵoj estas ĉirkaùitaj de granda parko, kie ni vidis bestojn eble damainojn aŭ kapreolinojn.

Kaŝitaj statuoj vekis nian scivolemon : sankta Johano, sankta Marko kaj anĝeloj. Apogitaj ĉe la ĉirkaùata muro, sub grandaj arboj, ili ŝajnas forgesitaj de la homoj…

Sabate, posttagmeze, ni vizitis Strasburgon piede. Cyril gvidis nin tra la renesanca urbo. Li klarigis ke laù la epoko, la nomoj de la stratoj ŝanĝiĝis . En 1871, Francio cedis al la germana imperio Strasburgon kiu iĝis ĉefurbo de la regiono  » Elsass Lothringen « . La nombro de la loĝantoj kreskis kaj nova kvartalo estis kreita. Multaj imponaj domoj kaj hoteloj el diversaj stiloj estis konstruitaj laù la rivero Ill. Poste de nove, Strasburgo estis franca en 1918. Kaj dum la 2a mondmilito reiĝis germana.

Ni migris laù la kajoj kiuj nun estas rezervitaj al la piedirantojkaj aliaj diversaj radveturiletoj. Oni povas ripozi, sunbruniĝi en dediĉitaj spacoj, trinki bieron, kafon…Sed dum nia vizito …PLUVEGIS !

Cyril montris al ni domojn, kies superaj etaĝoj elstaras el la grundetaĝo. Li klarigis ke, antaùe oni pagis impoŝtojn laù la surfaco sur la grundo. Tiel, oni pagis malpli.

Ni daùrigis nian migradon irante sur la placon de la katedralo. Ĝi estis konstruita ek de 1015 ĝis 1439. Majesta kun nur unu turo, ĝis estas tre alta por tiu epoko.

Cyril parolis pri famaj homoj de Strasburgo : Gutenberg kaj poste Kleber sed la tre malbonaj kondiĉoj (pluvego, ventego) devigis nin ĉesigi la promenadon.

Ni rehemiĝis trame, ĉi foje ĉiuj samtempe, neniu malfruanto!

Zamenhof tago- Jour de Zamenhof

Dimanĉe la 13an de januaro 2019, grupeto de esperantistoj kuniĝis en la restoracio « La Marianne » por festi Zamenhof tagon».
Post la gustumado de diversaj pladoj, ili veturis al la botanika ĝardeno Jean-Marie Pelt por viziti ekspozicion pri papilioj.
Oni vidis fotojn de lorenaj papilioj, multajn buntajn orkideojn, informpanelojn pri la anatomio kaj la vivo de diversaj specoj de papilioj, multajn artobjektojn kiuj montras la uzon de papilioj en diversaj mondkulturoj kaj …centojn da papilioj kiuj flugis en vitra domo meze de la ravitaj vizitantoj.
Ni dankas niajn geamikojn, kiuj venis festi la datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto.

Le dimanche 13 janvier, un petit groupe d’espérantistes se sont retrouvés au restaurant « La Marianne » pour fêter « Zamenhof tago », le jour de Zamenhof.
Après la dégustation de différents plats, ils se sont rendus au jardin botanique Jean-Marie Pelt pour visiter une exposition sur les papillons.
On a pu voir des photos de papillons de Lorraine, de nombreuses orchidées multicolores, des panneaux d’informations sur l’anatomie et la vie de divers espèces de papillons, de nombreux objets d’art montrant l’utilisation de papillons dans diverses cultures du monde et…des centaines de papillons qui volaient dans une serre parmi les visiteurs ravis.
Nous remercions nos amis qui sont venu fêter l’anniversaire de naissance du créateur de l’Espéranto.