1984

La nancia grupo renkontis plurajn malfacilaĵojn pro ejo-problemoj en la Junuldomo : Tio ne faciligis la grupan vivon.

Du esperanto-kluboj provis sukcese la P.A.E. (Projets d’Action Educative) en siaj liceoj : Dombasle (PAE pri Hungario) kaj Munster (PAE pri Koreujo).

Gratuloj iras al Pont-Saint-Vincent, kie troviĝas la sola elementa lernejo, kie Esperanto estas instruata laù du niveloj.

Transdono de la libro-servo al la federacio : s-ro Degrelle, la kreinto de la libroservo, ege deziras, ke ĝi fariĝu fako de la federacio kaj ne plu restu privata afero

Transloghiĝo de la sidejo de la federacio ĉe la adreso de la prezidanto en kazo de problemoj en la Junuldomo Ph. Desforges de Nancy.

Nia perkoresponda kurso

S-ro Colnot, fondinto de la perkoresponda kurso, prezentas la nunan situacion kaj klarigas la decidojn por la estonteco :

Sidejo de la PKK en la Junuldomo, dum ankoraù eblas funkciado de la kurso tie; se alvenos problemoj, la PKK federaciiĝos

Varbado por la PKK : La prezidanto ripetas kaj insistas, ke la tasko de ĉiu estu : « Trovi unu novan lernanton por la perkoresponda kurso !

Adopto de Metodo 11 kaj de Metodo 12 ekde la venonta lerneja jaro.

Kreado de aparta buĝeto cele reklamadon por la PKK… Uzado de la donacoj kaj de la kotizoj de la novaj membroj nur por la reklamado… Investi tiun sumon por enŝovi artikolojn pri la PKK en asocio-bultenojn.

Nun, de post septembro ni dissendis 64 komunikojn al la gazetaro pri nia kurso. Ni povis konstati la aperon de 40 el ili. La rezultoj daùre lamas : nur 22 gelernantoj ĝis nun, el ĉirkaù 100 personoj, kiuj petis informojn.

Projektoj por la venonta lernej-jaro: pere de la nova Racia Kurso ni atingis kelkajn bonegajn rezultojn. Tamen ĉiujare iu nombro da gelernantoj eĉ ne sendas unu taskon pere de tiu kurso, aù forlasas la lernadon post kelkaj lecionoj. Ekzemple lastjare 12 gelernantoj el 35 neniam sendis taskon, kaj ĉi – jare… 10 el 22 ! Tial, de kelkaj jaroj, s-ro Ludwig kreis la « Metodojn 11 kaj 12 » de U.F.E. Nun li preparis la adaptojn por uzi ilin perkoresponde.

Temas pri 12 paĝoj suplementaj kun klarigoj, konsiloj, pliaj ekzercoj. Ankaù la kasedo nun estas preta por M11 kaj baldaù por M12. Ekde la venonta aùtuno nia kurso do funkcios per tiuj metodoj. La kotizo estos proksimume la sama kiel nun (la libro estos iom malpli kosta sed la kasedo iom pli kosta). La lernantoj, kiuj estos finlernintaj la kurson en la daùro de 5 monatoj, povos aliĝi al la 2a-grada -per Metodo12- aĉetante nur la libron sen plia kotizo. Sed ĝis la someraj ferioj ni daùre funkcios per la Nova Racia Kurso.    J.P. Colnot raportis.

Lokaj radio-elsendoj en Nancy – La Esperanto-elsendo ĉe la loka radio « Graffiti-Bergamote » nun ĉesis post 8-semajna ekzisto. Montriĝis neniu reago de la publiko, ĉu telefone, ĉu letere. Ni promesis rekontaktiĝo reciproke aùtune. Tamen, prizorgado de unuhora programo, kiun oni proponis al ni (anstataù duonhoro dum la provperiodo) postulas plurajn horojn da preparlaboro ĉiusemajne. Estus do necese starigi teamon de aktivuloj. « Graffiti » nun, estas agnoskita, ĝi ricevos subvencion, kiu ebligos plialtigi ĝian potencon (ĝi estos aùdebla je 30 km) ; Ĝi planas tutan kampanjon per afiŝoj, flugfolioj, ktp…en Nancy mem kaj en la ĉefa parto de ĝia distrikto. La kunlaborantaj asocioj povos profiti ne nur la radion mem sed ankaù la apogan kampanjon. La junuldomo « Lorraine » en Vandoeuvre, kie situas la elsendilo, tute apogas la tutan aferon kaj pretas malfermi Esperanto –kurson. Do, jen afero pripensinda dum la venontaj monatoj.

La 2 kursoj por komencantoj daùre vigle funkcias kun respektive 3 kaj 5 gelernantoj. Kunvenoj okazis la 13-an de januaro kun dekduo da partoprenantoj .

S-ro Etienne prelegis pri la verko de Schwartz « Kiel akvo de l’rivero »-, la 16-an de marto -oni pritraktis la kantojn en Esperanto- kaj la 13-an de aprilo -priparolado de la estonta agado- kun ĉiufoje deko da partoprenantoj.

Geedziĝoj – Yves Scheffer, el Metz-Magny, lasttempe kursgvidanto en Nancy, edziĝis kun Christine Pellier-Mermin, en Commercy (55), la 30-an de junio 1984.

Denis Kurt, el Tomblaine, kursgvidanto lastjare en la beletra fakultato de Nancy, edziĝis kun Sylvie Eulriet, en Tomblaine (54), la 30-an de junio 1984.

La 20-a staĝo okazis en « la maison de l’Asnée » en Villers les Nancy,la 10-11-ajn de novembro 1984.75 partoprenintoj, 5 kursoj: A1 gvidata de E. Ludwig per M10, A2 de G. Greiner per M11, B de J.P. Colnot per M12, C de P. Denis per propraj tekstoj, D de R. Triollle per « Ĉu li bremsis sufiĉe? » La kantisto Max Roy Carrouges animis la vesperon per siaj belegaj kantoj en Esperanto.(interalie per la bela kanto « Esperanto » !)

La nova laborjaro rekomenciĝis per kunveno en  MJC Desforges, la 28-an de septembro. Partoprenis 12 personoj. Mi provis anonci 2 kursojn por komencantoj per komunikoj al la radio kaj al la 2 lokaj gazetoj. Mi-mem disgluis 30 afiŝojn kaj disdonis 650 flugfolion, el kiuj 150 « M4 ». Rezultis kurso, marde je la 18h30 kun 2 gelernantoj (gvidas C. Roux). Merkrede nur unu persono aliĝis… sed eĉ ne venis… do tiu kurso ne povis funkcii!

Kontentige estas ke pli ol 10 personoj interesiĝis pri dua-grada kurso. Funkcias 2 kursoj por tiu grado: la unua la 2-an kaj 4-an mardon de ĉiu monato kun 4 personoj (gvidanto, R. Degrelle), studas la verkon « el la maniko ». La 2-a okazas ĉiumerkrede, 7 personoj studas « M12 », gvidata de J.P. Colnot.

La kunvenoj okazas principe unufoje monate, la 2-an vendredon je la 20h30.

La 9-an de novembro, prepare al la staĝo, kunvenis 9 personoj. La decembra kunveno okazis la vendredon 14-an je la 20h30, honore al dro Zamenhof kaj al la homajrajtoj.

Radio–elsendoj

Pro la neebleco starigi teamon por animi la elsendojn proponitajn de la loka elsendejo « Graffiti », ni rezignis por la nuna jaro.

Uzado de « Metodo4 »

Disdoniĝis do 150 dum nia aùtuna kampanjo. Nur 4 personoj respondis -kaj nur 2 el ili sendis la petitajn poŝtmarkojn ! – ni scias nenion pri iu ajn rezulto pozitiva. Tiu disdonado donis al ni la eblecon provi la disdonilojn proponitajn de UFE : ili estas tre taùgaj por prezenti al la publiko flugfoliojn pri Esperanto en ejo, kie oni kutime ne povas deponi ilin. Ni uzis ilin kaj por M4 kaj por aliaj prospektoj, en diversaj fakultatoj, liceo, turisma oficejo, junuldomo…Tamen ĝenerale la rezulto lamas : la homoj prenas flugfolion…nenio sekvas !.

Presento de « M3 » en klasoj « Cours moyen 2ème année ».

Mi provis dum marto prezenti Esperanton per tiu metodo en la finklasoj de elementaj lernejoj de Laxou. Sed la direktoroj postulis permeson de la Akademia Inspektoro. Mi do skribis por peti tiun permeson. La inspektoro respondis la 9-an de aprilo, demandante kion mi planas prezenti. Mi respondis sendante ekzempleron de « M3 » kaj petante permeson por 8 lernejoj en Laxou kaj Nancy. Mi ricevis la 12-an de majo la jenan respondon: « Vous avez sollicité l’autorisation de présenter la langue internationale espéranto à des élèves des écoles élémentaires de Laxou et Nancy. Il ne semble pas que ceux-ci puissent utilement s’attacher à cette information car ils ne se montrent intéressés que par la langue vivante qu’ils seront appelés à apprendre  à leur entrée en 6ème au collège ». Mi transdonis tiun respondon al Renée Triolle, kiu, kiel ĝenerala sekretariino de UFE, skribis siavice al la inspektoro, neniu respondo. Konkludo : nur instruistoj povas uzi M3, la aliaj personoj frontas rifuzon kaj de la lernejestroj kaj de la Inspektoro

Perkoresponda kurso

El la lernojaro 1982/83, 8a lernantino preskaù atingis la kursfinon. El  la lernojaro 83/84, nur 3 personoj ĝis nun atingis la kursfinon. Por la nuna lernojaro ni « funkcias » per « Metodo 11 » (kaj poste per « M12 »). Mi dissendis al la regionaj gazetoj entute 22 komunikojn ĝis nun. La rezultoj ne estas entuziasmigaj : almenaù 18 komunikoj aperis, 38 personoj petis informojn sed nur 6 aliĝis. Ĉu eble la kotizo estas tro alta ? (Nun 138F plus eventuala kasedo 45F, do entute 183F). Ĝis la fino de novembro do : 6 aliĝintoj. Je la sama dato, jam 11 aliĝintoj en 1983 kaj 13 en 1982…Nova serio da komunikoj estos dissendata frue en decembro kaj aliaj sekvos komence de januaro kaj februaro.        J.P. Colnot

La vendredon 20-an de decembro ni celebris la « Zamenhof-tagon » per studo de la parolado de Dr Zamenhof dum la unua universala kongreso, akompanata de kukoj kaj trinkaĵoj.

Agadraporto 1984

Informado al la ekstera publiko

1 – Ĝenerala informado: Gazetoj : 86 komunikoj estis senditaj al la gazetoj regionaj pri la perkoresponda .kurso, la lokaj kunvenoj, la lingvo-staĝoj. El ili mi povis kontroli aperon de nur 42 artikoloj. Elstaris artikolo en L’Est Républicain pri Max-Roy Carrouges tuj post la nancia novembra staĝo.

Liberaj radioj : Ĉe « Radio-Graffiti » okazis provo starigi kurson pere de M11 dum 8 semajnoj, Sed, ĉar la publiko neniel reagis, bedaùrinde la semajna elsendo devis ĉesi .

Intervjuoj okazis ĉe « Radio-Fréquence-Métal » en Pont-St-Vincent kaj « Radio des Remparts » en Toul. Ĉar pluraj liberaj radioj tiel favore reagis al esperanto, ni ne devas preterlasi tiun « merkaton ».

2 – Niaj kampanjoj: kampanjo « SEL-IN » (Selekte Informi, sub la aùspico de U.F.E.) : Ĝi estis lanĉita en kelkaj urboj, t.e. Bar-le-Duc, Munster, Nancio. Sed, kvankam la respondeculoj reagis, temis pli ofte pri diplomataj respondoj ol pri favoraj reagoj. Ankaù estis malfacile kontakti la taùgajn respondeculojn, ĉar ili ofte ŝanĝiĝas en tiaj asocioj.

Disvendado de la kartoj « Amikoj de Esperanto » : Ĝi bone sukcesis aparte en Nancio.

Inform -kampanjo ĉe la Akademi -Inspektoroj : Ĝi sukcese daùris pere de la Departementaj Bultenoj, kiuj publikigas liston de la delegitaj profesoroj.

Instruado de Esperanto

– Parolaj kursoj: Elementaj lernejoj : Pont-St-Vincent, kiu sole organizas dunivelan instruadon, kaj Toul.- Kolegioj kaj liceoj : Bruyères (liceo), Dombasle (teknika komerca liceo), Metz (liceo), Munster (kolegio), Thionville (liceo). Dombasle kaj Munster provis sukcese novan vojon en la instruado de Esperanto  Pere de « P.A.E. » (Projets d’Action Educative) ili studis nekonatan Landon: Koreujo por Munster kaj Hungario por Dombasle, dank’ al la surlokaj tieaj esperantistoj, kaj ili konatigis tiujn landojn al la ekstera publiko, ekzemple per ekspozicio. Tiu nova vojo devigas la Akademiajn Inspektorojn okupiĝi pli malpli pri Esperanto, ĉar ili transdonas subvencion al la projektoj: 1500 FF por Munster kaj… 4500FF por Dombasle ! La metodoj uzitaj estas la modernaj M11 kaj M12, kiuj pli kaj pli enradikiĝas. Sed la « Junul-kurso » estas ankoraù uzita same kiel la « Nova Racia Kurso ».

La perkoresponda kurso –  Ĝi ricevis 102 informpetojn (107). La nombro de kunlaborantoj estas 18 por 7 departementoj, el ili 3 gvidas la 2a-gradan kurson. La modernigo de la perkoresponda kurso ankoraù ne donis sian plenan efikecon, ĉar ĝi estas tro nova. Tamen, pro konstantaj poŝtaj elspezoj, ĝi frontas deficiton kaj ni devos decidi kiamaniere helpi al ĝi.

Semajnfina staĝo –  vintra staĝo en Nancio : 72 partoprenintoj (64).