LORENA MUZEO

Malfermita en 1850, la Lorena Muzeo atingas areon je 4500 m2 da ekspozicio, dislokitaj sur pluraj rimarkindaj lokoj en la centro de la malnova urbo

-la Duka Palaco konstruita de la Dukoj de Loreno kaj ĝia pordaro, kiuj pioniras Renesancon en Orienta Francio,

– la Monaĥejo kaj la Preĝejo de la Kordelieroj de la XVIa jarcento, kie kuŝas en la kripto la sepultaĵoj de la lorena Familio.

Nuntempe, la renovigprojekto de la Lorena Muzeo, gvidita de la urbo de Nancio, kunligas la Ŝtaton, la Regionon kaj la Societon pri Historio de Loreno kaj la Lorena Muzeo.

Ĝi celas restrukturi la muzeon, konservante la historiajn konstruaĵojn kaj kreante novajn spacerojn respondantajn al la misioj de la nuntempaj muzeoj, al la postuloj de la hodiaùaj publikoj.

Kolektoj

La muzeo atestas pri la rimarkinda arta kaj kultura vivo de la regiono. Ĉiutagaj objektoj, ornamaĵoj, armilaroj kaj skulptaĵoj de la prahistoriaj, gaùl-romianaj kaj merovidaj civilizacioj, pruvas tiun briladon same kiel la kolektoj de la Mezepoko riĉe dotitaj de religiaj kaj sepultaj skulptaĵoj. La arto de la Renesanco esprimiĝas aparte en la ellaboraĵoj de Ligier Richier(preĝejo de la Kordelieroj), kaj per kolekto de rimarkindaj skulptaj vitraloj kaj verkoj, kia la Kristo en la olivarbejo

Al la pentraĵoj de Georges de la Tour kaj al la gravuraĵoj de Jacques Callot respondas la pompaĵoj de Stanislas. La kolekto da regionaj fajencaĵoj de la XVIIIa kaj XIXa jarcentoj estas referenca tuto.. Ĉambro pri miniaturoj kaj ĉambro pri objektoj de juda kulto konsistigas apartajn kolektojn interne de la muzeo. La ĉiutaga vivo de la lorenanoj de la fino de la XVIIIa jarcento ĝis la komenco de la XXa jarcento estas ilustrita de la kolektoj « popola arto kajetnografio » ŝirmitaj en la Monaĥejo de la Kordelieroj : regionaj mebloj, popolaj fajencaĵoj, hejmaj objektoj estas prezentitaj en elvokaĵoj de tradiciaj lorenaj hejmoj.

Utilaĵoj

Malfermita de la 10a ĝis la 12a30 et de la14a ĝis la 18a, ĉiutage krom la mardo

Fermita la 1an de januaro, 1an de majo, 14an de julio 1an de novembro, 25an de décembro

Informoj
64, Grande Rue
54000 Nancy
Telefono. : 03 83 32 18 74
Telekopilo : 03 83 37 99 15

normala 4 €, favorpreze 2,50 €

Preĝejo kaj monaĥejo de la Kordelierojnormala 3,50 € , favorpreze 2 €

Kordelieroj
normala 5,50 €, favorpreze 3,50 €

Senpage por la lernantoj kaj studentoj merkredon

Kaj profiti de favorprezo dank’al via