1954

Tutmonda kongreso de Esperanto

En la gazetaro aperis informoj, kiuj anoncis tutmondan kongreson de Esperanto en Haarlem (Nederlando), kaj aliaj, kiuj anoncis ĝin en Nancy, ambaù en aùgusto! Esperanto estas lingvo, kiel la franca aù la latina, ĝi havas sian gramatikon, siajn vortarojn, sian literaturon. Ĝi estas vivanta lingvo, kies popolo estas disvastigita en la tuta mondo. Ekzistas diversaj esperantistaj asocioj, ĝenerale federiĝintaj en UEA (Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo estis tiam en Rickmansworth, apud Londono). En ĝi kunlaboras multaj asocioj, ĉu naciaj, ĉu profesiaj aù religiaj. Ĝi estas tute neùtrala. Ĝia kongreso okazos aùguste en Haarlem. Krom UEA kaj ĝiaj kunlaborantaj asocioj, ekzistas granda internacia laborista asocio , kies oficiala lingvo estas ankaù Esperanto. Tiu asocio, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) organizas en Nancy sian kongreson, kies sola oficiala lingvo estos Esperanto. En SAT, kiel en UEA, oni ne plu diskutas pri Esperanto, oni uzas ĝin. Sed la sola organizaĵo, kies sola celo estas disvastigi Esperanton, estas UEA.

Kunvenoj

5-10 membroj partoprenas regule la kunvenojn, kiuj okazas ĉiujn 2an kaj 4an ĵaùdojn, kafejo « Chez Jean »,31 strato de Mon-Désert, je la 20a 30.

Kunvenoj de la TEJO-sekcio, ĉiujn aliajn ĵaùdojn, je la 20a 30, junuldomo, 36, cours Léopold.

Kunvenoj de la fervojista grupo, la 1an merkredon de ĉiu monato, je la 18a 30, ĉe la sekretariejo de la helpĉefstaciestro, s-ro Louyot.

Kursoj

– En Nancy estas parola kurso en la junuldomo kun 14 fidelaj kaj laboremaj gelernantoj (per la junulkurso).

– Perkoresponde 26 novaj aliĝantoj (37 entute julie, 7 finlernos).

Ekde oktobro 53, mi gvidis 2 vesperajn kursojn: 1 ĉe strato Clodion, al kiu aliĝis 15 personoj, alian en la junuldomo kun 13 aliĝintoj. Fakte kiom finlernis? Mi ne notis tion, verŝajne ne pli ol duono? Kaj perkoresponde aliĝis 82 gelernantoj novaj. 12 el ili finlernis la kurson.

Finance, finfine la kurso povis aĉeti la stokon (ĝi ne plu estis mia) kaj septembre restas 2860fr en la kaso.

– Novaj vesperaj kursoj: lunde en junuldomo, merkrede en la teknika lernejo,6 rue Claudion, de s-ino Fondrillon, ambaù je la 20a30. Kunvenoj: la 2ajn kaj 4ajn ĵaùdojn de l ĉiu monato en trinkejo, rue de Mon-Desert.

– Por la Tejo-sekcio en la junuldomo, la 1ajn kaj 3ajn ĵaùdojn ja la sama horaro. La Tejo-sekcio atingis 36 membrojn,

– Por la fervojistoj, la 1an merkredon de la monato en la stacidomo.


Nova turisma prospekto en Nancy : okaze de la Sat-kongreso, la turisma oficejo eldonis belan verdkoloran faldprospekton pri Nancy, tute en Esperanto. Ĝi informas ne nur pri la urbo, sed entenas planojn de tramoj, aùtobusoj la atingeblecojn el la diversaj grandtrafikaj vojoj…