Parko de la Arbidejo – la Pépinière (« Park de la pepinjer »)

En 1765, Stanislas permesis la realigadon, laùlonge de la urboremparoj, de reĝa arbidejo formita de 16 kulturitaj kvadratoj. La arboj estis plantotaj laùlonge de la lorenaj vojoj.
En 1835, la arbidejo fariĝis publika parko, kiu konservis sian planon.
Hodiaù, centre de la urbo, tiu vasta verdejo instigas vin al promenado kaj elstreĉado: ludejoj el skulptita ligno, karuseloj, zoo, rozejo, golfludeto, restoracio.

Rimarkindaj arboj : plorfagoj, purpuraj fagoj, gigantaj sekvojoj, ginko, oranĝarbo de Osaĝoj, tuliparbo kaj magnolioj.