1926-1927

Inter la malfeliĉaj sekvoj de la milito (1914-18) ni, esperantistoj, bedaùras la malaperiĝon de la jam grava nancia grupo de SFPE. Kelkaj esperantistoj izolitaj en Nancy fine konatiĝis unuj la aliajn kaj celis revivigi la grupon esperantan

En 1926, 4 nanciaj esperantistoj, neniu partopreninte la eksan grupon, S-roj Laignier, advokato, Frimer, studento, Weigel, delegito de UEA kaj Schmitt, profesoro pri gimnastiko, decidis konstitui novan esperantistan grupon.

Gvidataj de S-ro Laignier, ili zorgis pri la diskonigado. Dank’al la bonvolulo, S-ro Laurent, membro de la fakultato pri Literaturo, la profesoro Schmitt publike prelegis ĵaùde la 25a de marto 1926.

Jen estis skribita en la gazeto « Est Républicain » : « Ĵaùde vespere, S-ro Schmitt, profesoro, prezentis al multaj kaj interesaj aùskultantoj, la aktualan staton de Espéranto. S-ro Dutil, per agrabla frazaranĝo, anoncigis la preleganton. S-ro Schmitt parolis pri la neceso de internacia lingvo kaj fortenis la eblecon de malviva aù nacia lingvo. Li montris la kvalitojn, kiujn povis havi artefarita lingvo kaj klarigis, per multaj ekzemploj, ke Esperanto posedas ĉiujn. Sed, la plej grava fakto estas la aktuala vigleco de Esperanto, disvastigante en ĉiuj medioj. Ĉiu kiu deziras studi tiun lingvon aù faciligias ĝian propagadon, povos enskribi ĉe S-ro Weigel, 92 grande rue en nancio. »

Certa nombro da personoj aliĝis kaj esperantista grupo denove ekzistis en Nancio. La ĉefa celo de la grupo estis starigi publikajn kursojn pri esperanto. Dank’al la urbo, kiu pruntedonis la lokon kaj al la neprofitemaj profesoroj, tiuj kursoj regule okazis ĉiu jaro.

La du unuaj kursoj (elementa kaj supernivela) okazis en la eksa monĥarinejo de la « Visitation », 54 rue des Ponts ; la aliaj en la ĉambro Sankta Nikolao kaj lernejo « Didion ».

La grupo klopodis kunigi amikajn rilatojn inter ĝiaj membroj. Monataj kaj duonmonataj kunvenoj okazis : Usona knajpo, Taverno « Carnot », knajpo « Thiers », knajpo « Guerreau », Taverneto, Lorena Gastejo kaj Viena Taverno. post la unua granda milito en Loreno kaj Alzaco

En 1926 la restarigita nancia grupo. rilatis kun esperantaj organismoj:  » S.F.P.E. (Société Française pour la Propagation de l’Espéranto » kaj ĝia orienta federacio.

SPFE komisiis profesoron Cart, prezidanton de la Esperanta Akademio por prelegi en Nancy en la ĉambrego « salle Poirel » la 19an de decembro.

En 1927 la 3an de aprilo, kiel delegito de la nanciaj samideanoj, s-ro Hug ĉeestis la kongreson de la orienta federacio en la alzaca urbo Sélestat. Lia raporto sciigas, kion okazis kaj rememorigas pri tiamaj esperantistaj pioniroj. La honora prezidanto de la kongreso estis la subprefekto Paul Bastien, la prezidanto D-ro Bronner.

Do Esperanto disvastiĝis ne nur en Nancy sed ankaù en Loreno Kaj en Alzaco.