1970

Koresponda kurso

El Nancy koresponda kurso varbis 23 gelernantojn.

La koresponda kurso bone funkcias. Sed parolaj kursoj malsukcesis kaj kunvenoj ne plu okazis ĝis marto.

Nekrologo

S-ro Eugène Schmitt, bonega samideano forlasis nin. S-ro Eugène Schmitt mortis la dekan de februaro en sia domo en Nancy. Li estis okdekses jaraĝa. Lorenano, post seriozaj studadoj en Nancy, li sukcesis eniri en la nacian superan lernejon de Saint-Cloud, kaj reveninta li iĝis profesoro pri matematikoj ĉe la nacia teknika lernejo en Nancy. Tiuj, kiuj konis lin en Francujo aù eksterlando, scias ke li estis pioniro de Esperanto. Je la fino de la 1-a tutmonda milito (kie li estis grave vundita) li komprenis la gravecon de komuna helplingvo por permesi interkompreniĝon kaj kontribui je la universala paco.

De tiu momento, li iĝis persistega, obstinega esperantisto, li plene donis sian liberan tempon por studi tiun lingvon, laborante kun s-ino Schmitt, sia edzino, ankaù altirita de la sama idealo.

Ili estis aganta paro. Kiu ne konis ilin ĉe la kongresoj, ofte disiĝintaj inter la kongresanoj por  pli profunde senti la penson de la gesamideanoj de diversaj originoj.?

S-ro Schmitt estis prezidanto (aù honorprezidanto) de la nancia grupo dum tridek jaroj. Ŝajnas ke li neniam forestis ĉu kunvenojn, ĉu manifestadojn kiam li estis vigla. Nur la malsano bridis lian agemon, longtempa malsano kontraù kiu li batalis dum dek jaroj. Sed Esperanto ne forlasis lian koron : la tagon antaù lia morto, kvankam li estis preskaù tute paralizita, la maloftaj vortoj, kiujn li prononcis, estis esperantaj. Bela karaktero kies kompetenteco egalis modestecon. Lia ago estas testamento por ni.        Redaktis B. Fondrillon

Geedziĝo En Laxou, geedziĝis la 21an de marto lernintino de la koresponda kurso, f-ino Monique Cavadini, kun s-ro Sylvain Arnoux. Ambaù geedzoj estas geinstruistoj kaj Monika jam ekinstruis Esperanton al sia edzo !.

Post interrompo dum 9 monatoj rekomenciĝis la Esperanto-kunvenoj en la junuldomo, kun 5 ĝis 9 partoprenantoj. La perkoresponda kurso vigle funkcias kun 36 novaj lernantoj, kaj 6 studantaj la superan kurson.

Oficiala raporto pri agado (Oktobro 1969 ĝis Septembro 1970) en Nancy (14 membroj). Gazetartikoloj pri loka aktiveco regule aperis en Strasbourg, Mulhouse, Colmar, Nancy. Krome, por anonci korespondan kurson ni dissendis el Nancy 55 artikolojn.