Tulo Malnova urbo

Historia, kultura kaj arkitektura itinero


Elirante el la turisma oficejo, iru dekstren al la strato de Rigny « Rinji ».

Tuj dekstre, je la numero 13, vi povas vidi ferforĝitan portalon, kiu ebligas la eniron en la urbodomon, eksan Episkopan Palacon, detruitan en 1939 kaj rekonstruitan laù la origina stilo.

Malsupre de la strato, iru dekstren, trairu ĝin por alveni en la Placon de kordelieroj.

Rimarku antaù vi, la portalon de la eksa monaĥejo de la kordelieroj insertitan en ĵusa konstruaĵo. Maldekstre troviĝas la strato de Tanistoj, malnova strato, kie iam fluis rivereto, l’Ingressin « agresa » , bordita de domoj de tanistoj.

Preterpasu tiun straton kaj daùrigu ,

Vi ekvidas maldekstre, straton paralelan al tiu de Tanistoj ; estas strato de Ŝafoj, kie iam troviĝis la ŝafejoj de la urbo.

Daùrigu rekte kaj iru en la Straton de la Generalo Foy « Foa »:

Vi rimarkos renesancstilajn pordojn (numeroj 8 kaj 12)

Daùrigu ĝis la Placo Cugnot Poirot « Kunjo Poaro »

Antaù vi, staras la liceo Ludoviko Majorelle « Maĵorel ». Oni nescias ĝian unuan uzadon, sed ĝi estis loĝdomo de la guberniestro, kiu estis nomumita de la franca Reĝo en 1552 ĝis la Revolucio. La turo, datiĝanta de la XVa jarcento, estas unu el la lastaj civilaj mezepokaj konstruaĵoj.

Dekstre de tiu turo, postrestas la monumenta pordegejo de la XVIIIa jarcento, superstarita de martelita blazono kaj militaj trofeoj (feloj, kanonoj, kanonkugloj), kiuj memorigas la uzadon de la konstruaĵo.

Daùrigu, vi ekvidas maldekstre la straton Gouvion Saint Cyr « Guvio Sa Sir », kie troviĝas la muzeo (numero 25), eksa hospitalo-monaĥejo por malriĉuloj. Laù la tradicio, ĝia fondo datiĝas de la episkopa tempo de sankta Gerardo, episkopo de Tulo dum la Xa jarcento.

Regule, la muzeo proponas portempan senpagan ekspozicion facile kompreneblan de ĉiuj.

Elirante el la muzeo, iru dekstren.

Rimarku je la numeroj 15, 24 kaj 18 gotikstilajn kaj renesancstilajn pordojn.

Foriru la straton Gouvion Saint Cyr « Guvio Sa Sir », iru maldekstren en la straton du Pont des Bois « de Ponto de Arbaro » ĝis la Placo Croix de Füe « Kroa de Fu »

Je la numero 8, troviĝis bela renesancstila domo nomiĝita de la Apotekisto. (vidi la pistujon sur la fasado).

Trairu la placon kaj iru en la straton de Collèg « Koleĵ » kaj maldekstren en la straton Joly « Ĵoli »

Maldekstre, je la numero 24, troviĝis la eksa tula bierfarejo, datiĝante de la XIXa jarcento. Sur la fasado, supre kaj dekstre, vi vidos la tulan blazonon kaj supre kaj maldekstre, tiujn de Lunéville « Lunevil » el blua fajenco de Tulo. La produktado de tiu bierfarejo ĉesis ekde la dua mondmilito, kiel multaj bierfarejoj.

Daùrigu rekte, vi eniras en la straton Pont de Vaux « Po de Vo » poste en la straton Generalo Gengoult « Ĵagult »

Je la numeroj 6 kaj 6 bis trovigis la eksa Hotelo Pimoda « Pimoda », privata hotelo, kiu estis la domo de la familio de Rarécourt de la Vallée « Rarekur de la Vale » familio de malnova nobelaro, devenante de Argonne « Argon » kaj nomiĝis Pimodan, referencante al nobela moŝto.

Je la numero 8, troviĝas konstruaĵo, kiu montras mezepokan fasadon kun pluraj trilobaj aperturoj. Ĝi estis la hospitalo de la Sankta Spirito, kiu estis konstruita dum la XIIIa jarcento, dank’al la malavareco de la burĝoj, ĉefe dank’al la iama skabenestro, Nemmery Bavat « Nemeri Bava ». La hospitalo rapide estis komosiita al la ordino de la Sankta Spirito, kiu helpis la malsanulojn sed ankaù la malriĉulojn, la orfojn, la maljunulojn kaj la gravedulinojn. La origina pordo estas ankoraù videbla maldekstre, 80 cm super la nivelo de la strato.

La vestiĝoj de la hospitalo, pri la fasado kaj la ornamaĵoj de la teretaĝo, datiĝas de la komenco de la XVa jarcento.

La konstruaĵo etendiĝis ĝis la strato de Terreau kaj posedis sian propran preĝejon (aliflanke de la strato), detruitan dum la Revolucio.

Je la numero 17, starigis la seminario, kiu estis fundita en 1638 kaj kie oni instruas kandidatojn al pastreco. En 1678, fizika, matematika kaj filozofia katedroj estis kreitaj. La pastroj de la Misio, ordeno fondita de Sankta Vincento de Paùlo, regis la seminarion. En 1791, ĝi iĝis kazerno.

Je la numero 30, la fasado de la eksa Hotelo de la Kavaliroj de Malte* »Malt » prezentas ioman harmonion rezultigante de horizontala korniko kaj de pilastroj laù diversaj klasikstiloj.

Rimarku la korintajn kolonojn, kiuj bordas la pordojn kaj la centran pordegejon, kaj ankaù la vegetalajn motivojn kaj ambaùflanke leonkapon.

  • Kavaliroj de Malte : hospitala poste milita ordino, kreita en 1099, la Kavaliroj de Malte ĉeestas en Tulo en 1214. Post la malfondo de Templo en 1307, ili ricevis templanajn bienojn, kiel preskaù ĉie en Francio. Sed la ĉeesto de la ordino en Tulo finiĝas pro la Revolucio.

Daùrigu al la fontano Curel « Kurel » el blanka marmoro kaj rozkolora granito. Ĝi simbolas la junan Francon, nudigitan virinon kun kasko sur la kapo kaj ŝildo en mano kaj flanke koko, franca simbolo.

Poste, iru maldekstren en la straton Gambetta « Gabeta » ĝis la hotelo la Lorena Vilao.

Antaù vi, staras la eksa Kafejo de la Komedio, kiu estis konstruita en la loko de la malnova monaĥejo de la Dominikanoj de la triona ordino, de Edmé Bertrand « Edme Bertra » post 1796.

Tiu pluretaĝa domego ŝirmis la unuan tulan teatron. En 1902, tiu kafejo estas detruita de incendio kaj januare 1903, ĝi estas reaĉetita de drinkejestro, kiu rekonstruigas ĝin laù la nanciskola stilo kaj aldonigas sur la frontono sesbranĉan stelon, bierfarista kruco. Ĝis 1918, tiu drinkejo ricevis la altrangulojn de la socio, tiel ĝi estis ejo el la plej mondumaj de la urbo, kvankam ĝi iĝis nokte luksa kaŝita domo.

Malsupreniru la straton Gambetta « Gabeta »

Maldekstre vi vidos la preĝejon sanktan Gengoult « Ĵagult » ĉirkaùitan de loĝejoj.

Revenu malantaùen por iri en la Placon de Tri Diocezoj, kiu estis rekonstruita ĉirkaù 1950.

Ĝi estis detruita la 20an de junio 1940, kiel multaj konstruaĵoj de la centrurbo. Tiu cirkloforma placo anstataùas simplan krucvojeton. La detruaĵoj permesis plilarĝigi iomajn stratojn kaj maldensigi la centrurbon.

Iru en la straton de la Doktoro Chapuis « Ŝapui », kaj plilongiĝe en la straton Michatel « Miŝatel », kies nomo kaj desegno estas ĉiam similaj.

Tiu nomo datiĝas de la roma epoko ; la latina origino « mediocastri » devenas de la disigo de la urbo per tiu strato.

Je la numero 16, la Domo Bossuet « Bosue »estis tiel nomita ĉar la patro de Bossuet, konsilisto ĉe la parlamento de Messo, loĝis en tiu domo de 1638 ĝis 1658. Ĝi konservis siajn diversajn gargojlojn kaj sian belegan fasadon, kiu datiĝas de la Renesanco.

La vasta galerio estis detruita ĉirkaù 1847. La tuto, renovigita en 1910, estis tre defektita dum la lasta mondmilito. 1550, la dato de ĝia konstruo, estas skribita sur ĝia fasado. La bela galerio, kie la konsilanto Bossuet okazigas la balon, estis detruita 80 jaroj malantaùe.

Daùrigu kaj vidu maldekstre la Bluan Pavilonon

Estas budo, datiĝante de fine de la XIXa jarcento. La lasta komercisto, kiu uzis la pavilonon estis ŝuriparisto. Ĝia nomo devenas de la paneloj el ceramiko Tulo-Bellevue « Belvu », kiuj estis fiksitaj sur la fasado kaj kies ĉefkoloro estas blua.

Fronte al tiu pavilono, iru en la straton Liouville « Liuvil », kie vi pasas antaù la Pordegon de la Salvateur « Salvater » ; ĝi situiĝis je la numero 4 kaj ĝi permesas alveni en la placon de la Katedralo, kie troviĝis la turisma oficejo .