1982

Kursoj

Nun ni estas 15 membroj en la Esperanto Klubo de MJC Philippe Desforges. Funkcias tre bone, regule, unu vespera kurso ĉiusemajne por komencantoj (merkrede 20a30) gvidas ĝin nun la subskribinto. La 2-a kurso finfine ne povis okazi.

Funkcias ankaù 2 studrondoj, la unua dufoje monate (marde je la 18a30), gvidata de s-ro Degrelle, kunigas 4 ĝis 6 partoprenantoj kiuj tralegas la libron « La nova butikestro de Nukugaia ». La alia kunigas 3-4 personojn por studo de la verko « Fabeloj de la verda pigo ».

Ni festis la Zamenhof-tagon la 18an de decembro. Malgraù terura neĝo, ŝtormo, kiu preskaù malhelpis trafikon en la regiono de Nancy, 12 personoj partoprenis tiun aranĝon dediĉitan al la kreinto de Esperanto.

Jam de kelkaj monatoj Yves Scheffer informadas pri Esperanto en la medicina fakultato, last-tempe per artikolo en la faka bulteno. Deko da studentoj interesiĝas kaj komencis lerni la lingvon.

Norvega samideano, Kjell Peder Hoff, studas nun en la « eùropa universitata centro » en Nancy. Li prelegis la 30-an de marto dum unu horo en la universitato. Li kontaktis krome studentojn en la beletra fakultato. Tie studas nun Denis Kurt (kiu lastjare ellernis Esperanton perkoresponde kaj aperigis informojn en la bulteno de ISIN, « porinĝeniera instituto » en Vandoeuvre). Ni esperas pri kurso venontjare en la universitata medio.

Ni aldonu, ke mi rifuzis ĉi-jare gvidi kurson en liceo, malgraù peto de la direktorino. Mi opinias, ke mi perdis tro da tempo pri tiuj kursoj dum 3 jaroj (nur 1 lernantino en 3 jaroj studis serioze kaj finlernis !). Mi konsentus gvidi kurson nur por instruistoj…Sed tio estas alia afero !
J.P. Colnot redaktis

F.K.E.A. (Franca Katolika Esperanto-Asocio) kongresis dumpaske en Nancy. Oni ne povas diri, ke tiu kongreso estis grava evento, kiu perturbis aù mirigis la nanciajn homojn. Tute ne ! Sed, ĉar ĉio havas sian « sed » -ĉu pozitiva, ĉu negativa- tiu aro da katolikaj Esperantistoj faris grandan laboron interne de sia asocio kaj malinterne. Interne: mi ne multe parolos pri tio, ĉar multaj membroj de nia neùtrala Orient-Franca Federacio ne estas katolikoj, mi nur diros, ke ĉiujare, ekde 1983, la unuan semajnfinon de junio okazos en « Le Cénacle » (religia domo en Laxou) internaciaj spiritaj ekzercoj en la internacia lingvo. Tio volas diri, ke ĉiujare, iom post iom, eniros la katolikan medion la ideo Esperanto. Kial ni atingis tiun celon ?…Ĉar ni provis kaj sukcesis kunveni kun la fratulinoj de la Domo. Ni okazigis kun ili (iu novismemulo en Esperanto kuraĝus diri : kun « iŝi »!) dulingvan Di-servon : parte en la franca, parte en esperanto.

La parola kurso en la junuldomo finiĝis  nur la 30-an de junio, ĉar la gelernantoj volis  lerni ĝis fine de la laborjaro. La kurso farita de Yves Scheffer en la medicina fakultato komenciĝis malfrue  kaj estis nur skizita pro la ekzamenoj.

Agadraporto

Staĝanoj  vintre en Nancy :      83

Grupoj agadas en Nancy, Metz (2 grupoj), Strasbourg kaj Bar le Duc.

En la agadoj realiĝis la jenaj punktoj :

* eldono de cirkulero kaj informfolio pri la Internacia lingvo kaj la perkoresponda kurso de Nancy (stoketo da ili estas sendita al ĉiuj korektantoj de la P.K., delegitoj en la telefon-libro, kaj en la cirkulero al la akademi-inspektoroj).

* reaktualigo de la ekspozici-materialo de la federacio (disponebla ek de januaro 83).

* reklamo-kampanjo ĉe la studentoj pri « Pasport-servo », pri la perkoresponda kurso kaj pri « Metodo 4 », * daùra sukcesa organizado de staĝoj en Nancy kaj Metz.

* Intervjuoj ankaù okazis dum la staĝo en Nancy.

La laborjaro rekomenciĝis la 15-an de septembro per kunveno, en kiu partoprenis 14 personoj el Nancy kaj ĉirkaùaĵo, kaj ankaù el Toul kaj Dombasle. Krome 6 personoj ne povis ĉeesti sed skribis aù telefonis. Estis decidite krei klubon, kiu fakte ne plu ekzistis en Nancy jam de longe. Okazos do « liberaj » kunvenoj de tiu klubo la 1-an vendredon de ĉiu monato, de la 19-a ĝis 22-a h. Ĉiuj povos alveni kaj foriri dum tiuj 3 horoj laù sia deziro kaj disponebleco.

Pri la kursoj :

La perkoresponda kurso jam funkcias kaj nova cirkulero estis bele eldonita de Pol Denis.

Koresponda kurso (Komencantoj) :     45 gelernantoj

La 3a-grada kurso okazas la 1-an mardon de ĉiu monato je la 18-a 30. Ses homoj preparas en ĝi la « ateston pri kapableco ».

La duagrada okazas la 2-an kaj 4-an mardon je la 18-a 30. Ambaù gvidas Roger Degrelle Kursoj por komencantoj ne funkcias nun, ĉar malgraù sufiĉe vigla informado ne montriĝis interesatoj.

Yves Scheffer, kiu provis krei kurson en la medicina fakultato lastjare, rezignis por la nuna jaro, ĉar tiuj studentoj pro laboro kaj ekzamenoj ne povas regule liberiĝi vespere. Interesotoj pli facile lernos perkoresponde. Yves provos starigi « studentan » Esperanto-klubon en Nancy, ĉar 12 studentoj ĉi-tie estas esperantistoj sed ĝenerale ili ne rilatas inter si.

Lastminute: s-ro Denis Kurt ricevis permeson de la prezidanto de la universitato Nancy II por malfermi kurson en la beletra fakultato. Ĝi funkcios jam nun ĉiun mardon de la 18-a ĝis la 19-a. Ĉirkaù 15 studentoj ĉeestis la unuan lecionon de la « Metodo II ».

Nia 16-a federacia staĝo

Ĝi okazis, kiel ĉiun jarfinon nun, en Nancy, la 6/7-ajn de novembro. Partoprenis pli ol 80 personoj en 5 kursoj. La kurso B (P. Denis) estis la plej ŝarĝita (aliĝis al ĝi trideko da personoj, feliĉe ne ĉiuj ĉeestis!). En C (G. Lagrange) oni vigle preparis la « kapablecon » per malfacilaj trakukaĵoj. En D (E. De Zilah) oni studis la vivon de Zamenhof laù E. Privat. En A2 (G. Greiner) oni ankaù vigle praktikis la « superan » parton de la »Junulkurso », ĉar la nivelo estis escepte alta. Kaj en A1 E. Ludwig prezentis la tute novan « Metodon 10 », kiun li verkis por la staĝoj de UFE ; Ĉar tiu verko ankoraù ne eldoniĝis (ĝi estos ilustrita, sed ĝis nun tute mankas la bildoj!), la lernantoj laboris per fotokopioj, reproduktaĵoj kaj bildoj sur « felta » tabulo. Sabate vespere, la simpatia triopo de la kabaredo pariza « la Ruza kruĉo » prezentis skeĉojn kaj kantojn el sia repertuaro (vidu aliloke raportojn de staĝanoj).         J.P. Colnot

Photo 46 Sinjoro Denis sendube serĉadas

Photo 47 Sinjoro Greiner instruas

La staĝanoj raportas: « en la kadro de la 16-a staĝo de « parolata esperanto », kune kun 8 aliaj partoprenantoj ni partoprenis en la konversaci-rondo, kiu pritraktis la verkon « Vivo de Zamenhof » de E. Privat. Ne multe temis pri la verko mem, kiu nur rolis kiel enkonduko al la personeco de Privat, kiu estis mirinda ambasadoro de Esperanto, al studado de multaj gramatikaj demandoj, al diskutoj pri la strukturo kaj uzado de Esperanto kaj s-ro De Zilah eĉ transiris al filozofaj vipunktoj, kiuj forgesigis la paùzojn… Frateca akcepto, perfekta organizo, renkontiĝo kun konatoj, foje alilandaj, interkonatiĝo kun aliaj kaj bonega distra vespero, vere esperanta, kun la triopo de la « Ruza Kruĉo », kiu amuzis nin per skeĉoj, komedietoj kaj kantoj…jen estas la allogaĵoj de tiu tradicia esperanto-aranĝo.   Maurice Merger (Aube)

« La staĝo en Nancio tre plaĉis al mi : la grupo D babilis pri tre diversaj aferoj. Ĝi eĉ sukcesis iomete paroli pri la studenda libro. tamen unu temo ne estis diskutata : kvankam la vorto « anĝelino » ekzistas en la « Vivo de Zamenhof » de Edmond Privat (paĝo 25 de la kvina eldono), la grupo ne pritraktis la demandon: « Ĉu efektive povas ekzisti ina anĝelo ? ».

Vespere mi tute malesperis : en la ĉambro, la fenestrokovrilo ne estis funkciebla, ekstere estis lumoj, la lito estis tiel mola, kiel ĝi kutimas esti en tiù domo kaj mi forgesis mian dormigilon. La malesperon mi tamen perdis…kiam mi vekiĝis la postan matenon. La spektaklo de la sabata vespero estis bona, sed eble ne adaptita al la komprenkapablo de ĉiuj aùdantoj. Mi malfacile sekvis la tekston de Kafka (la tekstojn tradukitajn el la franca lingvo mi konis kvazaù parkere, tial ilian malfacilecon mi ne povas taksi). »               Jacqueline Lepeix (67)

« Dum la staĝo en Nancio, mi laboris en la kurso B. Ni studis la aventurojn de « Tinĉjo kaj Miluo ». La horoj pasis rapide ĉar sinjoro Denis tre bone kaj amuze klarigis al ni la tekston. Mi ŝatis liajn desegnojn sur la tabulo. Mi estis kontenta paroli antaù la aliaj samideanoj kaj aùskulti ilin. Sabate vespere, ni vidis skeĉojn, ni aùdis poemojn kaj kantojn. Tio estis la unua fojo kiam mi vidis verajn esperantistajn artistojn.    Corinne Claudel – 10 jara (88)

Perkoresponda kurso

Varbado malfacila ĉijare. La vintro malfeliĉe tre dolĉa ne incitas la homojn lerni perkoresponde. Depost septembro, 49 komunikoj al la gazetaro, apero de 24 kontrolita, venis 70 leteroj kaj 24 gelernantoj aliĝis ĝis la komenco de februaro. Fine de la lasta lernjaro, ni havis 45 lernantojn, 50 antaù 2 jaroj, 60 antaùe. Necesas nun sendi 2 komunikojn al la gazetaro por varbi 1 lernanton!

Aliaj kursoj

En la junuldomo Philippe Desforges, la kunveno de la Esperanto-klubo okazas la 1-an vendredon de ĉiu monato, de la 19-a ĝis la 22-a. La unua kunveno arigis 11 personojn en oktobro, 11 en novembro (antaù nia staĝo) 18 en decembro : Ĝi estis « speciala » kunveno datrevene al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof.

La 3-a grada kurso arigas kutime 5 personojn la 1-an mardon de la monato, kaj la 2-a grada 5 aliajn dufoje monate. Ni ĉiam pretas startigi novan kurson por komencantoj ek de kiam almenaù 5 personoj interesiĝos, sed ĝis nun vane…

En la beletra fakultato, ĉirkaù 15 studentoj partoprenas la kurson gvidatan ĉiumonate de Denis Kurt.

Agado al « liberaj radioj » Per la kunlaborantoj de la perkoresponda kurso mi povis ricevi adresojn de 25 liberaj radioj, al kiuj ni sendis cirkuleron : pozitive reagis el Nancy « Radio Active », kiu proponis disaùdigi ĉiuj informojn pri nia agado. Kontaktitaj telefone, la respondantoj promesis proponi poste rendevuon por eventuale regula rubriko pri Esperanto : ili eĉ ne rifuzis proponon pri eventuala kurso     J.P. Colnot

Pont St Vincent – Mi gvidas kurson kun 15 lernantoj de mia lernejo, la kurso okazas ĉiun mardon (dum unu horo). La infanoj korespondas kun samaĝaj geknaboj de Jugoslavio. Ni sendis kolektivan leteron. La Jugoslavoj respondis per personaj leteroj kaj kelkaj el miaj lernantoj denove skribis. Ili estas tre kontentaj korespondi. Ankaù mi !   R. Guillaume