1980

Leĝpropono

En la 3-a kaj 4-a paĝoj de la Informilo (30a numero), troviĝis franclingva teksto de la leĝpropono nHh 1550, prezentita ĉe la nacia asembleo de la socialista partio, la unua prezentinto estis s-ro Jean  Laurain, deputito de Mozello, la 6-a Michel Rocard. La leĝpropono proponis la enkondukon de Esperanto en la programojn kaj ekzamenojn de la meza kaj supera instruado, kiel nedevigan lingvon.

Kursoj parolaj

Ili nun finighis. Ni gratulas s-ron Scheffer kaj f-inon Marchal, kiuj sukcesis respektive gvidi 3 kaj 1 lernanto(j)n ghis la fino de la kurso. Ankaù en liceo Georges de la Tour finiĝis la kurso, verdire nur unu lernantino kuraĝis ellerni Esperanton, verŝajne ĉar la ritmo de la kurso estis tro rapida. Ni organizis la 20-an de majo ekzamenon por ĉiuj gelernantoj. Nur unu lernantino kuraĝis veni (kaj brile sukcesis): fraùlino Nicole Gironnet.

Perferktigaj kursoj

Duagrada kaj triagrada kursoj okazis alterne preskaù ĉiumonate 1 aù 2-foje. Ĝenerale nur unu persono, ne ĉiam la sama, ĉeestis ĉiufoje inter 4-5 interesatoj !

Radio-elsendo

Intervjuo pri Esperanto okazis en Nancy fare de « Radio Nord Est » (France-Inter-Nancy). La 26-an de marto 1980, s-ino Mas-Giorgetti komitatanino de nia federacio, kaj profesorino-asistantino en la scienca fakultato de Nancy respondis dum preskaù duonhoro al la plej diversaj demandoj pri Esperanto.

Krome, FIL (France-Inter-Lorraine) disaùdigis komunjkojn pri nia perkoresponda kurso.

Turisma prospekto

La una eldono de 5000 ekzempleroj de la turisma prospekto pri Nancy elĉerpiĝis en malpli ol unu jaro. Nova eldono de 5000 ekz. jam aperis, laù la sama modelo. Ni sciigas, ke la prospekto estas senpage ricevebla skribante al la « turisma oficejo » en 54000 Nancy

Rakonto de Catherine Roux el Vandoeuvre pri la 11-a staĝo, okazinta en Soultzbach les Bains (Haut Rhin)

Estis la 14-a de junio kaj la vetero estis bela. Super la strato, kiu kondukas al la gastejo « Ried et Hardt » en malgranda alzaca vilaĝo, verda banderolo anoncas la 11-an staĝon de parolata Esperanto. Mi timis tiun unuan kontakton, ĉar estis la unua fojo, kiam mi partoprenis staĝon de parolata Esperanto. Mi lernis kursojn perkorespondajn de la junuldomo, en Nancy. Sed la entuziasmo kaj la bona etoso de la instruistoj komfortigis la partoprenon.

La listo de la partoprenintoj prezentis 60 nomojn. Fraùlino Roualt prizorgis diligente la administran parton de la laboro kaj sinjoro Degrelle libroservis.

La 4 kutimaj kursoj, A1, A2, B kaj C estis efike gvidataj (1). La entuziasmo de la instruistoj permesis al la komencantoj familiariĝi kun la internacia lingvo aù perfektiĝi en esperanto. Post la vespermanĝo agrabla surprizo atendis nin. La folklora grupo « les marcaires de la vallée de Munster » prezentis al ni kantojn kaj dancojn de sia regiono. Malgraù la fulmotondro la vespero agrable daùris kaj la klarigoj en esperanto de sinjoro Ludwig ebligis nin ŝati la ĉarmon de instrumentoj kaj de kostumoj. Mi partoprenis entuziasme la spektaklon. Dimanĉe kursoj denove okazis kaj kelkaj ekzamenoj.

Post la tagmanĝo la portoprenintoj apartiĝis. Kelkaj el ni vizitis la muzeon Albert Schweizer en Günsbach. Mi skribis tiujn kelkajn vortojn por esprimi mian kontentecon. Mi esperas, ke estas nur « gis revido! ».

Perkoresponda kurso

Dum la lernjaro, 215 informpetoj trafis nin, aliĝis 60 gelernantoj, jam finlernis 10 el ili la elementan kurson.

Nia 12-a staĝo

Ĝi Okazis denove en Nancy la 15-16 ajn de novembro kaj estis tre sukcesa. Entute aliĝis 83 personoj, sed finfine povis partopreni nur 76. La nombro de la kursanoj sufiĉe bone ekvilibriĝis inter la diversaj kursoj (unu semajnon antaùe ekzemple al  la kursoj B kaj D aliĝis po 20 personoj, sed en A1 nur 5! diversaj ŝanĝoj okazis lastminute).

La subskribinto havis tempon zorgi nur pri administrado sed havis la impreson, ke ĉiuj kursoj funkciis pli vigle ol kutime.

Vi povos legi ĉi-sube impresojn de kelkaj staĝanoj. La venonta (13-a) staĝo okazos en Metz la 27-28 ajn de junio 1981. Ni aldonu, ke s-ro Guillaume gvidis la kurson Al, s-ino Denis la kurson A2 (ambaù per Junulkurso), s-ro Ludwig la kurson B, s-ro Denis la kurson C (ambaù per propraj dokumentoj) kaj s-ro De Zilah la kurson D (pri literaturo :studo de la verko de Varankin « Metropoliteno »).

Reagoj

-El Sro Ludwig (gvidinto!) « Sufiĉe – eble tro- ofte mi esprimas mian opinion en tiu-ĉi bulteno. Sed hodiaù mi ne povas rezisti kontraù la emo gratuli kaj danki al la B-kursanoj, kiuj laboreme kaj diligente partoprenis. Mi deziras al ili baldaùan salton en la C-kurson! »……

-El Michelle Géant  » Mi estis en la 12-a staĝo en Nancio kaj partoprenis en la kurso B. Ĝi estis bonega. Mi ankoraù neniam estis parolinta Esperanton ĉar mi lernis la kurson perkoresponde : mi nur parolis laùte, dum mi legis. Dum la staĝo mi renkontis multe da personoj, kiuj estas junaj kaj maljunaj ; ili elvenis el ĉiuj medioj. Tiel mi povis vidi, ke Esperanto estas vivanta lingvo…Mi kredas vere pri esperanto kaj pri la pliproksimiĝo inter la diversaj landoj per Esperanto »

El s-ro Löwenbein (D -Frankfurt) « Mi scias, ke ne estas facile organizi kongresojn aù eĉ nur kongresetojn. Kiom da preparlaboroj, kiom da improvizaĵoj…La organizantoj de ĉi-tiu staĝo estis feliĉuloj. Ĉio funkciis -almenaù laù mia impreso – la impreso de iu, kiu venis de eksterlando kaj trovis ĉion pretan…Mi devas mencii la tre modernan instrumetodon de E. Ludwig…Speciale menciinda estis ankaù la libroservo…Mi tre ĝojis ĉeesti…kaj konvikiĝis, ke la parolado de la internacia lingvo en fremda lando estas pli natura kaj facila ol en la propra! ».

Unua kunveno por decidi pri nia agado

Dum la nuna lernjaro kunvenigis 16 personojn la 2-an de oktobro. Simpla komuniko anoncis ĝin en la gazetaro kaj jam 5 novuloj dezirantaj lerni la lingvon ĉeestis.

Per 75 afiŝoj, 10 komunikoj al la gazetaro 1500 flugfolioj, ni anoncis niajn novajn kursojn en la Junuldomo Ph. Desforges, 4 personoj enskribiĝis en ĉiu kurso, respektive je la 18a30 ĉiuĵaùde kaj je la 20a ĉiumerkrede.

La unuan kurson gvidas Andrée Marchal per nia kutima « Junulkurso ». En la duan Yves Scheffer eksperimentas la « Metodon11 » de UFE.

En liceo G. De La Tour , la kurso por komencantoj rekomenciĝis la 20-an de oktobro kun 2 gelernantoj. La nombro de gelernantoj kreskis ĝis 7, poste 10, sed nur je la 6-a leciono jam regresis ĝis 3, kiuj tamen tre kontentige progresas per la « nova racia kurso ».

Kunvenoj, funkciantaj kiel pliboniga kurso, okazis ĵaùde unufoje monate je la 20a30, kun 4 ĝis 7 partoprenantoj. Ni studas la verkon. J. Valano « Ĉu li bremsis sufiĉe ». J.P. Colnot raportis

Nia perkoresponda kurso

Ĝhi nun funkcias de 30 jaroj! Ni forlasas nun la kurson « Ferez » (22 flugfolioj), kiu formis 2 generaciojn da esperantistoj. Nia kurso ek de nun funkcias nur per »la nova racia kurso », kiun akompanas nova kasedo.

Peticio pri la leghpropono « Esperanto en lernejo »

Ni ne forgesu nian objektivon: ni volas 10.000 subskribojn en nia regiono! Ĝis nun revenis ĉirkau 30 folioj (kelkaj ne tute plenaj).

Konstatoj: multaj anoj petas novajn foliojn.! Gratulon! Kaj 99% de la petitaj subskribantoj  tre favore reagas.

Konkludo: ne timu ekkomenci vian propran kampanion, kiu daùros almenaù ĝis nia federacia kongreso.

Artikolo de André Cherpillod pri pluaj projektoj por reformi Esperanton.

Eĉ du akademianoj proponas solvon por forigi la cirkumfleksojn. La frazo « laù la ĵurnaloj, ĉi tiu fushaĵo jam ŝanĝiĝas al ĥaoso!

Fariĝus « law la zhurnaloj, ĉi tiu fuùazho jam ùanqigas al xaoso ». Iom poste nova reformo fare de la samaj homoj transformus denove  la frazon al « lau la jurnaloj, txi tiu fuxajo jam xandjidjas al…. (ŝajne ne okazis interkonsento por traduki ĥaoson!). kompreneble  la akademio malaprobis, kaj la projekto restis nur projekto.

Niaj parolaj kursoj

Ili daùre funkcias, same kiel la 2a-grada kurso.

S-ro Denis Kurt, perkoresponda lernanto loĝanta en Tomblaine apud Nancy, atingis jam la mezon de la unua grada kurso…kaj iĝas tre fervora. Li respondecas pri la studenta jurnalo de I.S.I.N. (institut des Sciences de l’Ingénieur de Nancy) kaj aperigas en ĉiu numero unu paĝon informantan pri Esperanto.

Li jam sukcesis subskribigi 70 personojn pri la peticio.

F-ino Nicole Gironnet, lerninta Esperanton pasintjare en la licea kurso, jam « rikoltis » 100 subskribojn diversdevenajn. Ni preparas nun la federacian kongreson kaj eta grupo de aktivuloj nun aperas.

F-ino Catherine Roux akceptis ricevi la aliĝilojn al la kongreso, la kotizojn kaj la taskon respondi al la aliĝontoj.

S-ro Robert Auger akceptis prizorgi la vartadon de junaj infanoj, sed estas necese, ke la ĉeestontaj gepatroj deĵoru laùvice por varti kaj interesi la etulojn.

F-ino Andrée Marchal prizorgos la urbovizito(j)n.

Certe ni trovos laboron por pliaj aktivuloj dum la proksimaj kunvenoj….

Kunlabore kun la junuldoma direkcio ni antaùvidas programon de sud-amerika muziko por la kongresa sabato vespere. Ni esperas grupon el Kolombio sed eble anstataùe vi ĝuos muzikon el Madagaskaro aù lorenan folkloran grupon el Nancy. Tiel por vi estos surprizo.

Alia surprizo por la kutimaj staĝanoj estos la fakto, ke ni kongresos ne en la konataj staĝsalonoj-ĉar la ĉefa salono estas rezervita de la direkcio por sia propra ekspozicio – sed en la unua etaĝo de la junuldomo mem, kie ni okupos la kinejon kaj la bibliotekon. Tie ni planas la kutiman ekspozicion pri nia lingvo.