1991

Renkontiĝo de aerostatoj

Laŭ propono de s-ro Michel Chapellier (filo de nia karmemora Jean Chapellier, iama sekretario kaj kasisto de nia federacio), Esperanto povus fariĝi unu el la laborlingvoj de tiu grava festo, kiu okazos sur la nova aerodromo de Louvigny (inter Metz kaj Nancy), de la 26-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto. Oni atendas tie 1000 flugbalonojn, 3-4000 aero-statistojn, – ankaŭ el Ameriko kaj Orienta Eùropo -, 500 000 vizitantojn !… Okazos dum la 10 tagoj senĉesaj konkursoj kaj festoj ĉiuspecaj, ni havos eblecon senpage disponi tendon por prezenti nian ekspozicion. Sed ni bezonus amason da flugfolioj ! Oni povas antaŭvidi bezonon de 10 000 ! Ĝis nun ni vane provis trovi tian sumon (ĉirkaŭ 4000 F), ankaŭ la junuldomo de Nancy ne kapablas. Kiu(j) povus helpi ?. Ankaŭ helpantojn ni nepre bezonas: dum la 10 tagoj, almenaŭ 2 esperantistoj devus laùvice deĵori (tradukoj kaj disdonado de inform-folioj.). raportis Jean Paul Colnot

Esperanto en ĉiu telefon-libro

Post kelkjara apero en la rubriko « Professeurs de ….Espéranto », mi retroviĝas ĉi-jare en nova rubriko : « Cours particuliers, assistance scolaire », kun mencio « Professeur d’Espéranto » post mia nomo. Kiam la telekomunikaj servoj proponis al mi aperi ek de nun en tiu rubriko -ĉar la rubriko « Professeurs » malaperis- mi unue telefonis por grumbli…Sed, ĉar ili proponis aperigi (senpage kompreneble !), pri kio mi instruas, mi do konsentis. Mi opinias, ke ĉiuj en nia federacio, kiuj gvidas kursojn, ĉu parole, ĉu perkoresponde, devus aperi en tiu rubriko. Kiam mi enskribiĝis en la « flavaj paĝoj », mi-mem komence devis nepre prezenti ateston de la nancia junuldomo, kiu asertis, ke mi instruas Esperanton tie. Por la gelernantoj de la perkorespond-kurso, mi supozas, ke mi povas liveri atestojn pri kunlaborado, je la nomo de la perkoresponda kurso kaj ke tio sufiĉus. Do, enskribiĝu !. ……. konsilis J.P. Colnot

Vesperaj kursoj

La vespera kurso en Nancy startis la 10-an de oktobro. Pro ŝanĝo de metodo (uzata studlibro: « junulkurso »), 4 gelermantoj de la pasinta jaro deziris lerni duan fojon la unuan gradon!…kaj venis ek de la unua leciono sufiĉe granda nombro da novuloj ; kelkaj ne revenis sed ĉiusemajne poste alvenis 1 nova persono ! Finfine la nombro de aliĝintoj stabiliĝis je 17 ! Ni atingis la 10-an lecionon antaŭ la Kristnaskofesto. Nun fine de marto, restas 12 gelernantoj, kiuj komencas korespondi; ni atingas la finon de la kurso kaj tre baldaù eklernos « Metodo-n 12 » la kurso okazas de la 19-a ĝis la 20a30 ĉiumerkrede. Kurso 2a-grada ne plu okazas, ĉar ne sufiĉe multe da interesatoj. La 3a-grada okazas je la 17a30 ankaŭ merkrede, ne dum decembro sed dufoje januare kaj poste unufoje monate. Konversacia rondo okazis nur dufoje, la 21-an de novembro kaj 12-an de decembro je la 20a30 kun respektive 5 kaj 3 partoprenantoj. Mi provas nun ekfunkciigi « rapidan » 10-lecionan kurson, merkrede je la 20a30 (ni disponas kursĉambron ĉiumerkrede vespere) ek de la 3-a de aprilo. Minimuma nombro de lernantoj estas postulata por ke la kurso efektive okazu.

Kurso en la » association lorraine d’aide aux grands handicapés » –A.L.A.G.H.

Planita estis unua-grada kurso malfermita al handikapuloj kaj al personoj de la kvartalo « Haut du Lièvre ». Sed neniu venis ; sekve funkcias nur 2-a grada kurso per « M12 » por 3 personoj, kiuj jam lernas esperanton de unu jaro. Ĝi okazas vendrede je la 16-a, principe 2 foje monate. Sed « M12 » montriĝis tro malfacila. Ni do revenis al la « Junulkurso ».

Radio-intervjuoj

Sekve al dissendo de komunikoj pri niaj kursoj al aro da elsendejoj en Nancy (« Liberaj » aù ne…) mi ricevis proponon por pagita reklamo en unu el la « komercaj » radioj kaj sinsekve 2 petojn telefonajn de 2 malsamaj ĵurnalistinoj de « Radio-France Nancy ». La unua intervjuo ŝajnis relative bona kaj okazis precize la 9-an de oktobro (1 tagon antaŭ la malfermo de parola kurso); la 2-a okazis la 3-an de novembro. La unuan fojon mi povis multe diskuti pri Esperanto kaj pri la kursoj sed ne aŭdiĝis Esperanto-kantoj. La duan fojon male mi povis aŭdigi 2 kantojn (de Olivier Tzaut kaj Max-Roy Carrouges) sed la ĵurnalistino videble « preferis » la anglan kaj ne eblis al mi multon diri !.

Varbada konkurso de la federacio

En la ĵus pasinta konkurso (pri la perkoresponda ellernado) gajnis denove la premion (abono al « Monato ») la grupo de Mulhouse, kiu varbis 8 gelernantojn (kaj krome « gvidas » ilin). Varbis ankaù s–ino Nau en Montigny les Metz (4 varbitoj !), s-ino Scheidel en Betschdorf (2) kaj s-ro Neel en Chalons sur Marne. Gratulon al ĉiuj!

Kiel oni plej efike varbas gelernantoj ? 17 gelernantoj do ĉeestis ĉi-jare nian vesperan kurson. Tre bone…sed kiamaniere ili estis varbitaj ? Mi enketis al ĉiuj , jen la rezulto :- Unua demando: kiel vi eksciis pri la ekzisto de Esperanto, pri kio estas Esperanto ? Respondoj : jam aŭdis pri Esperanto de multaj jaroj..7 ! pere de sia patrino..1; pere de shoj : 2 ; pere de onklo : 1 ; pere de flugfolioj : 4 ; pere de filo : 1 ; pere de radio « France-Inter »… 2. Dua demando : kiel vi eksciis pri la nuna kurso ?….el sia filo…1; patrino… 1; .sh Ùo… 1; « Est Républicain »… 2; « Dernières Nouvelles d’Alsace ». 2; « .Fête de l’Homme » en Thaon… 2; .flugofolioj… 6; .Radio-France… 1; .afiŝoj… 2. – Kalkulis J.P. Colnot.

Serio de ekspozicioj en Nancy – La belan ekspozicion de la federacio, freŝe renovigitan de Pol Denis, mi ricevis fine de marto, tio estas pli ol du semajnojn antaŭ la planita dato (mi planis 15/30-an de marto). Mi povis unue prezenti ĝin en ALAGH, sed tie vidis ĝin nur la surlokaj handikapuloj. Malgraù komuniko en la gazetaro, neniu alia venis.

De la 11-a ĝis la 18-a de marto, mi prezentis ĝin en la granda halo de la urbodomo de Nancy. Tie preterpasas ĉiutage centoj da personoj sed ili ĝenerale rapidas al la oficialaj servoj, malmultaj interesiĝas pri ekspozicioj. Mi deĵoris tie 1 horon matene kaj 1 horon vespere kaj povis alparoli 38 personojn. Kelkaj ŝajnis tre interesataj.

Ĉiam kun helpo de Henriko, ni translokigis la ekspozicion la 18-an de marto al junuldomo « Lillebonne » en malnova kvartalo de Nancy. Tiu junuldomo estas fama pro siaj prezentaĵoj en riche kultura kvartalo. Tie mi povis alparoli 31 personojn.

La sabaton 23-an kaj dimanĉon 24-an de marto, ni prezentis la ekspozicion en « festo de la naturo kaj ekologio » en junuldomo Henri Bazin. Ĉar mi ne havis eblecon senĉese deĵori la 2 tagojn, sinsekve Johano-Mario, Henriko, Lucia, Jaklino, Vito, Jakvo – kaj Francisko Simonnet el Mirecourt – deĵoris dum parto de tiuj 2 tagoj. Verŝajne pli ol 100 personoj entute tre interesiĝis kaj estis informitaj.

Kun Henriko ni reprenis la materialon la 25-an de marto kaj alportis ĝin al la 3-a junuldomo norde de Nancy (Trois-Maisons). Sed tie, en 4 tagoj, mi sukcesis (?) alparoli nur 3 personojn !

Sekve al propono de Catherine Roux, Madeleine Roux kaj mi, reprenis la ekspozicion la paskan mardon (2-an de aprilo) kaj prezentis ĝin en IUT de Medreville, Bd Charlemagne, ĝis la 5-a de aprilo.

Entute ŝajnas ke ia nombro da personoj pli interesiĝas pri Esperanto sekve al tiuj eventoj. Sed ĝis kiu grado ? Ĉu ili decidiĝos eklerni? Ni disdonis demandaron, en kiu ni proponis la jenajn aranĝojn: – rapida kurso 10-leciona (per « M11 ») ek de la 3-a de aprilo. Ni ne disgluas afiŝojn pro tempomanko, sed kalkulas kun komunikoj en la gazetaro kaj la « perbuŝa » propagando farita dum la ekspozicioj. 10 gelernantoj estas bezonataj.

– Ĉiumonata staĝeto por komencantoj. Tiuj staĝetoj, kiuj funkciis ĉi-jare por progresantoj, povus okazi denove la 2-an sabaton de ĉiu monato, de la 10-a ĝis la 17-a horo…ek de 12 gelernantoj. (ili kompreneble ne plu funkcios por progresantoj ĉi-jare)…..Kaj kompreneble la plu funkcianta perkoresponda kurso.

Monataj staĝoj en Nancy – Sekve al peto de staĝaninoj en Thionville komence de oktobro, staĝetoj (nur 2-a grada, nur 1 kurso) estis planitaj en Nancy ĉiumonate. Tiuj staĝoj okazas principe la 2-an sabaton de ĉiu monato (krom decembro pro la « semajnfino » en Homburg). Ili interesas gelernantojn, kiuj finlernis elementan kurson (per M11, « Junulkurso » aŭ Racia kurso).

oni studas M12 kaj pluse legas la 2 verkojn de Claude Piron: « Gerda malaperis » kaj « lasu min paroli plu ! « .

Horaro: de la 10-a ĝis la 17-a horo kun paŭzo tagmeze.
La unua staĝo okazis la 10-an de novembro: ĉeestis 9 gelernantoj el Luksemburgio, Thionville, Hettange, Cirey-sur-Vezouze kaj ĉirkaùaĵo de Nancy.

La tagmeza manĝo okazis en memserva restoracio « Flunch ». Ni bone kaj multe lernis el la unua leciono de M12 kun aldonaj listoj de « transitivaj verboj » (kaj netransitivaj !), kun multe da ekzemploj. La 2 jam menciitaj libretoj de Piron ĝojigis ĉiujn kaj ebligis labori ĝis la 17-a horo sen troa laceco… La 2-a staĝo okazis la 15-an de decembro.

Ĉeestis entute denove 9 gelernantoj, sed pro neĝo la Luksemburgianinoj ne povis veni, la aliaj malproksimaj alvenis trajne.

Ni komune manĝis « kuskuson » en najbara restoriacieto, kaj posttagmeze, post la 15-a, Johano-Mario vizitis nin kun gitaro kaj ni kantis (memore al d-ro Zamenhof kompreneble !). La nombro de staĝanoj ĝenerale ne atingis 10 personojn.

La 3-a staĝo okazis la 12-an de januaro, la sekvantaj la 9/2 kaj 9/3.
La sekvantaj okazos la 13/4, 11/5 kaj 8/6.

Ekzameno unuagrada okazos en junio. Aliaj personoj povos veni por trapasi tiun ekzamenon. Kelkajn staĝanoj partoprenas la tutan staĝon aliaj venas nur posttagmeze.

Sekvoj ...

– de la Biologia Foiro en Nancy (majo 1990). – Entute…1 lernantino aliĝis perkoresponde (sed lernis nur 2 lecionojn en 6 monatoj) ; aliaj promesis veni al vespera kurso sed… ne venis (malgraŭ realvoko !)….

– de la festo de Homo kaj Naturo en Thaon les Vosges (septembro):.2 personoj lernas en vespera kurso en Nancy, 2 aliĝis perkoresponde. Multaj promesis plenigi kaj resendi demandaron aù aliĝilon al la kurso…sed tion faris nur 2. Kelkaj interesiĝis pri staĝoj en Epinal, Gérardmer, eĉ Nancy…Sed ŝajne nenio rezultis.

Perkoresponda kurso – Mi dissendis al la gazetaro 42 komunikojn kaj ĝis nun povis kontroli la aperon de nur 18 el ili. Ĝenerale ili ne vekis tre grandan intereson, ĉefe en Alzaco, kie la gazetoj empresas nur etajn resumojn. Entute mi respondis 85 informpetojn sed ĉirkaŭ 15 sekvis la « biologian foiron » en Thaon. 15 aliaj en Nancy mem rezultis de 2 radio-intervjuoj kaj ĉefe de disdono de flugfolioj kaj afiŝoj en kaj ĉirkaŭ Nancy, kaj de lokaj suplementaj gazetkomunikoj. Do efektive perkoresponde venis 55 informpetoj, 15 gelernantoj aliĝis ĝis fino de marto (lastjare samdate: 25), plus 17 al la parola kurso en Nancy oktobre. La laste aperintaj komunikoj aŭ ne vekis intereson de la publiko, aŭ nur 1 informpetinto el 10 aliĝis efektive (lastjare 1 el 3 aliĝis!). Kutime, dum malfavora neĝa vetero, la homoj pli pozitive reagas por lerni perkoresponde. Ĉi- jare decembre kaj januare… tute ne ! El 32 gelernantoj de la pasinta lernjaro nur 7 finlernis « M11 » El ili, nur 3 plulernas per « M12 » Pluraj kunlaborantoj de la kurso malfacile sendas raporton pri laboro aù nelaboro de sia lernantaro. Kelkaj nenion sendis de post la unua trimestro 90. Ne sciante, ĉu kelkaj gelernantoj laboras aŭ ne mi dissendis fine de oktobro cirkuleron al 22 el ili. Nur 3 bonvolis respondi, indikante kiel ili ne -aŭ ne plu –lernas, pro diversaj kaŭzoj.

Tutmonda aerfesto « Loreno 91 » kunigis de la 26-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto, 1000 flugbalonojn sur la nova flughaveno « Metz-Nancy-Lorraine ». – (komuniko el UFE; de Renée Triolle ).- En loreno, koro de la « Verda Eùropo », naskiĝis la aerveturado. Pilâtre de Rosier estas la unua homo, kiu flugis en la aero. Tiel loreno (Orienta francio) fariĝas la tutmonda centro de aerveturado. Por festi la inaŭguron de la nova flughaveno « Metz-Nancy-Lorraine », okazos de la 26-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto tutmonda festo, al kiu vi estas kore invitataj. Frumatene kaj fine de la posttagmezo ekflugos la aerostatoj. Dum la tago seninterrompa animado distros vin: koncertoj, spektakloj, ekspozicioj, foirfesto, karuseloj, piroteknikajhoj, ne parolante pri ĉiuspecaj aersportoj: paraŝutismo, klif-paraŝuto, senmotora flugilo ktp. Tiu manifestacio celas ankaŭ konigi la regionon al diverslandaj entreprenoj, kiuj havos okazon renkontiĝi aŭ inviti gastojn. Kial Esperanto ? La organizantoj atendas 1000 aerostatojn el 30 landoj…kaj 500 000 vizitantojn ! Ĉar temas pri internacia aranĝo ili mem pensis uzi Esperanton kiel helplingvon, Esperanto-France havos budon, partoprenos la filatelian ekspozicion, aŭdigos kanzonojn. Reciproke la organizantoj esperas ke ni venigos eksterlandajn vizitantojn kaj entreprenojn, kaj diskonigos la informon. Venu multnombre ĝui la spektaklon de multkoloraj balonoj en la ĉielo ! malkovru gastaman regionon. Se vi parolas france kaj germane aŭ angle aŭ….proponu viajn servojn, ! Kunordigas la tuton J.P. Colnot

vesperaj kursoj

– la unuagrada, kiu komenciĝis dum oktobro, nun finiĝis. Ni daŭrigas la lernadon de « Metodo 12 », 12 gelernantoj pli malpli regule ĉeestas. Ni preparas la trapason de « Atesto pri lernado ». Ĉiam merkrede je la 19-a. Plurfoje plie marde samhore.

– La triagrada kurso plu okazas ĉiun 4-an semajnon, merkrede je la 17a30.

– Konversacia rondo pli malpli regule okazis je la 20a30.
La 13-an de februaro, Philippe Chauvignon venis el Chateauroux por prezenti al ni sian agadon en Afriko, kie li instruis per la « Medodo Ĉe », por ke la Afrikanoj povu lerni sen studlibroj. Ni ankaù spektis lumbildojn pri Zairio.

Post la ekspozicioj Finfine la 5-a prezentado de nia ekspozicio en «I.U.T. – Médreville», de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo, kiu okazis dank’ al Catherine kaj Madeleine Roux, montriĝis unu el la plej fruktodonaj. Dekoj da studentoj interesiĝis. Mi provis starigi rapidan kurson 10-lecionan. Mi provis unue, merkrede je la 20a30 : nur 1 persono venis. Mi rekontaktis personojn promesintajn veni, telefone aŭ letere, kaj plie promesis veni studentoj de IUT. La 2-a provo okazis ĵaùde je la 18-a horo. Tri personoj venis; pro la proksimiĝantaj ferioj mi decidis ne funkciigi tiun kurson: 2 aliĝis perkoresponde, 1 promesis veni oktobre. Alia studento de IUT aliĝis poste perkoresponde. Do, firma rezulto: 3 perkorespondaj gelernantoj.

Perkoresponda kurso Mi informis entute 105 personojn, sed sekve al la 21 komunikoj aperintaj en la gazetaro, venis nur iom pli ol 60 leteroj. La ceteraj sekvis ekspoziciojn, aù afiŝojn kaj flugfolion en Nancy. Ĝis la 22-a de majo aliĝis 21 gelernantoj. Ĝis nun, 2 el ili jam atingis la finon de «M11».

Monataj staĝetoj

Ili plu okazis la 2-an sabaton de ĉiu monato. La 8-a okazos la 8-an de junio, en ĝi okazos ĝenerala ekzameno de «atesto pri lernado» por ĉiuj staĝanoj kaj ĉiuj gelernantoj de la vespera kurso. Ĉiam de la 10-a ĝis la 17 -a kun tagmeza «kuskuso»…Kelkaj personoj provos trapasi la «ateston pri praktika lernado».

Pri la tutmonda aerfesto « Loreno 91 »

Certe, tio estos, lige kun esperanto, unu el la plej gravaj eventoj en nia regiono por la nuna jaro. Vi povis legi en la aparta paĝo, kiun ni dediĉas al tiu evento, la ĉefajn informojn pri ĝi. Ekzistas prospekto, en la franca kaj verŝajne en kelkaj pliaj lingvoj (ĉefe la angla), pri « Lorraine 91 » Renée Triolle tradukis ĝin en Esperanton, kaj la esperanto-aldonaĵo estas nun presata. Vi povas helpi la aferon, mendante prospektojn franclingvajn, por disdoni ĉirkaŭ vi al amikoj, najbaroj, interesatoj… plus esperanto-aldonojn por dissendo (kune kun la ilustra prospekto) al viaj eksterlandaj korespondantoj. Francoj prefere mendu franclingve (indiku la deziratan nombron) al : »Lorraine 91″en FR-57530 Courcelles-Chaussy. UFE dissendis komunikon pri tiu evento al la tuta esperanto-gazetaro. Ĝis la mezo de majo enskribiĝis 500 flugbalonaj teamoj el 30 landoj, sed oni atendas 500 pliajn ĝis la fino de julio.Ne eblas ĝis nun scii, ĉu efektive venos esperantistoj, ĉar la decido de la organiza komitato uzi Esperanton kiel helplingvon datumas de marto, kaj la dissendo de invitoj al tutmondaj aerostatistoj okazis multe pli frue, sen mencio de Esperanto. Nia laboro estis, unuekunlabori, tradukante tekstojn en Esperanton, provante informi, venigi homojn el multaj landoj, se ne el la tuta mondo. Due ni disponos senpage pri tendo por tie prezenti standon pri Esperanto. Sed ĝi estos nur 4×3 metra. Tio signifas, ke ni malfacile povos prezenti nian tutan ekspozicion. Mi aldonu, ke oftaj trajnoj kaj aŭtobusoj inter Metz, Nancy kaj la flughaveno faciligos la veturadon el tiuj 2 urboj. La eniro al la aerodromo, la parkejoj estos senpagaj por ĉiuj. Por disdono al la aerostatistoj, ni bezonus prospektojn en…30 lingvoj por informi ilin pri Esperanto !…laù la organizantoj, ĉefe en la angla kaj en la franca. Mi petis la sarlandan ligon, ĉar ĝi povus liveri en la germana. Cetere por informi la 500 000 vizitantojn, (kun espero ke ne ĉiuj vizitos nian standon… pensu, ke temas pri 50 000 personoj ĉiutage, ĉar la festo okazos de la 26-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto inkluzive, do dum 10 tagoj) ni bezonos ankaŭ amason da flugfolioj. UFE promesis liveri « unuajn rendevuojn ». Mi esperas sukcesi presigi kvanton de la kutimaj prospektoj regione uzataj, oni parolis ankaù pri flugbalonetoj por infanoj, kun reklamo pri Esperanto kaj premioj al la dissendintoj, kies balonoj plej malproksimen flugos… Kiu financos? Ĉu nia federacio, ĉhu UFE? Kiom da deĵorantoj povos antaŭe prepari, poste labori sinsekve dum la dek tagoj? Laŭ nia ĝisnuna scio, preskaù ĉiuj aktivaj esperantistoj, kiujn mi konas, estos for : ĉu en Bergen (por la universala kongreso, samdate), ĉu aliloke. Ĝis nun mi disponus pri deko da lernantoj, kiuj plej bonvole pretos helpi kelkajn horojn aŭ 1 aŭ 2 tagojn. Tio ne sufiĉos. Renée Triolle skribis : « Necesos aktivaj informantoj, kiuj ĉion scias pri Esperanto, kapablas tuj trovi en la jarlibro la ĝustan informon, povas adaptiĝi al la kunparolantoj por en tri vortoj alkroĉi ilin… ». Belega programo, sed neniu el la ĝis nun konataj helpontoj similas al tiu portreto. Ankaù mi ne ! Tial, kara amik(in)o, se vi rekonis vin en tiu priskribo, ne hezitu skribi por proponi vin ! Eĉ se vi estos pli modesta kaj deziras helpi, ankaŭ tiam anoncu vin ! Jen multaj problemoj ankoraŭ leviĝos…J.P. Colnot

perkorespondaj Kursoj

En la tuta lernjaro mi dissendis al la regiona gazetaro 45 komunikojn. Mi povis kontroli la aperon de nur 22. Mi registris 107 informetojn, sed nur 75 venis el la gazetaro. Ni finis la lernjaron kun 22 gelernantoj (dum la 2 antaŭaj jaroj respektive 26 kaj 32). Ŝajne la nombro de la lernantoj duobliĝis en la vesperaj kursoj en Nancy sed malpliiĝis en la perkoresponda kurso.

El nia leterkesto – «….De post novembro, ĉiun duan sabaton de monato, estas organizata staĝo de dua grado, de s-ro Colnot.en M.J.C. Philippe Desforges. Ni estas dek gepartoprenantoj kiuj venas el Luxembourg. Thionville kaj el la regiono de Nancy. La staĝo komenciĝas je la deka horo kaj finiĝas je la 17-a. Ni laboras matene per la «metodo 12». Tagmeze ni manĝas kune en restoracio, kie ni ŝatas ĝian «dom-kuskuson». Posttagmeze ni daùrigas la lecionon, legas tekstojn kaj kantas. La kursoj disvolviĝas en bona humoro. Dum la du lastoj staĝoj oni festis la datrevenon de Zamenhof kaj «lotumis la reĝojn»….Je la 17-a horo ni disiĝas kaj atendas la baldaŭan, kie denove ni retroviĝas. Jakvo.

Vesperaj kursoj

Ili finiĝis la 19-an de junio. Malgraŭ la ferioj ni okazigis 2 kunvenojn la 17-an kaj 24-an de julio por prepari la aerfeston «Lorraine 91». Ĉeestis deko da personoj. La nun proksimiĝanta lernjaro komenciĝos la merkredon 11an de septembro je la 19a, per ĝenerala kunveno. Ĉirkaù 120 cirkuleroj estis dissenditaj meze de aŭgusto al gelernintoj aŭ gelernantoj, aŭ al iamaj, aŭ al aktualaj interesatoj en Nancy, kaj ĉirkaŭ urbo. Ek de la 18a de septembro povos funkcii 2a grado kaj 3a grado. La kurso por komencantoj ekfunkcios nur ekde la 9a de oktobro, ĉar ni atendas la malfermon de la Universitato. Se venos tro da homoj funkcios 2 kursoj. Okazos interkonsento kun la amatoroj de la 2a kaj 3a grado por uzi la aliajn eblecojn de horaro, ĉar ni devas kalkuli kun disponebleco de la homoj kaj de la kurso-salonoj.

Mini staĝoj

Ili finiĝis la 9-an de junio per ekzameno por ĉiuj gelernantoj de staĝo kaj vespera kurso. La ekzameno jam funkciis la antaŭan merdredon por la homoj ne povantaj veni sabate, kaj la ceteraj gelernantoj trapasis ĝin la sabaton (kelkaj la skriban parton merkrede, la parolan sabate). 13 kandidatoj trapasis (kaj sukcesis) la «ateston pri lernado», 6 trapasis (sed nur 4 sukcesis) la «ateston pri praktika lernado». Sukcesis la 1-an ekzamenon (laŭ alfabeta ordo) : Laurence Chassain (Vandoeuvre), François Fischer; Lucie Fischer (Laxou), Monique François (Nancy), Eliane Fricot (Cirey sur Vezouze), Catherine Gallego (Hettange-Grande), Marie Lorraine Germain (Nancy), Jacques Herlé (57 Mainvillers), Jacqueline Schmitt (Luksemburgio), Elise Slaverio (Richardménil), Madeleine Tallemant (Thionville), Jacqueline Thomas (Laxou), Jean Marie Voegele (Villers). Bedaŭrinde FEI (Franca-Esperanto-Instituto) ne plu donas «citojn» por la1-a ekzameno, ĉar pluraj taskoj estis bonegaj : pli ol 70 poentoj el 100, eĉ 90-92/100 ! Sukcesis la 2-an ekzamenon: Catherine Gallego (cito «Bone»), Guy Geoffroy (Frouard, cito «sufiĉe bone”), Jacqueline Schmitt (cito “tre bone”), Madeleine Tallemant (cito “sufiĉe bone »).

Biennale mondiale de l’aerostation – présence de l’Espéranto – 1000 montgolfières sur le nouvel Aéroport Metz-Nancy-Lorraine

– Longa raporto de J.P. Colnot – La festo do okazis de la 26-a de julio ĝis la 4-a de aùgusto sur la nova regiona aerodromo de Loreno (inter Metz kaj Nancy, sed pli proksime de Metz). La prezento de ekspozicio en tia aranĝo ne estas tiel facila, kiel ĝis nun spertite aliloke. Fakte la tuta aranĝo okazis sur herbejoj (nur la «oficialuloj» rajtis treti la asfaltitajn aviadilajn… »dromoj »n.). La diversaj ekspozicioj, ĝenerale komercaj, okazis en tendoj, pli malpli komfortaj, sur la herbejo (aù pli ĝuste «eks-herbejo»). Ĉar la aerodromo mem ne estis tute finkonstruita (ĝia oficiala inaŭguro okazos nur oktobre), estas ĉie multaj «laboroj», teramasoj, konstruejoj, ktp. La unuajn tagojn, fulmotondris pluvis…eĉ pluvegis! la relative multaj piedirantoj, kaj ĉefe la aŭtomobiloj kaj kamionoj alportantaj materialon, kaŭzis koton. Ĝis la sabato 27/7 tagmeze ni promenis en koto ĝis la maleoloj!… En nia tendo, la grundo estis malseka kaj ni devis loki la kartonojn kun nia materialo (flugfolioj, afiŝoj, libroj, kasedoj…) sur seĝojn por eviti la malsekecon. Poste la suno revenis, kaj estis ofte eĉ varmege. Ekde la dimanĉo 28/7 kaj ĉefe la lundon blovis terura vento el oriento. Ni estis invititaj partopreni per ekspozicio, ĉar oni konsideris nin kiel «kun laborantojn» de la organizantoj, ĉar ni tradukis tekstojn en Esperanton, kaj deĵoris kiel tradukisto nia samideano Jacques Farjon de la Gatinerie. Ni ne pagis la tendon (la komercistoj pagis, do ni estis traktataj kiel «malriĉaj parencoj»). Nia tendo ne estis tute fermebla, ĝi larĝe malfermiĝis orienten. Tiu situacio estis relative favora, kiam pluvis (el Okcidento!) sed ne plu… kiam ventegis el Oriento! Niaj afiŝoj diŝiriĝis, la ekspozici-paneloj foje falis, polvo invadis ĉiujn niajn paperojn…Malgraŭ pluraj plendaj protestoj, ni ne povis disponi pri pli favora tendo. Ĝi estis krome malgranda. Principe la publiko povis ĉirkaùi la ekspozicion, kiun ni starigis sur 3 tablojn, sed fakte malmultaj tion faris. Mi aldonu, ke kiam ni alvenis la lundon 29/7, laboristoj plifortigis la ŝnurojn por teni la tendojn ĉar pro la ventego ili (la tendoj!) preskaŭ forflugis! La organizado ne estis perfekta; ĉiam mankis io, ĉiam mankis iu informo. Por la personoj dezirantaj veni trajne kaj aŭtobuse, tute mankis informoj. Tiuj donitaj de la gazetaro kaj de la fervoj-stacioj estis kontraŭdiraj! Esperantistino venis de Nancy al Pont-à-Mousson, trajne, la sabaton 27/7, sed ne kapablis trovi la anoncitan aŭtobuson por atingi la aerodromon! Alia, ricevinte kontraŭdirajn informojn el la diversaj stacidomoj, trafis telefone la organizantojn, kiuj «dronis»…Respondo. «Se vi ne estas kontenta, restu hejme!» (?). La flugo de balonoj dependas ĉefe de meteorologiaj cirkonstancoj. Ĝi povas okazi nur matene (de la 6a30 ĝis la 8-a proksimume) kaj vespere (post la 18a30, ofte nur post la 20-a). Dum la tago, estas danĝere flugi (pro la varmo, sed ĉefe pro la tro granda diferenco de temperaturoj inter diversaj aertavoloj). Balonflugoj estas tekniko de antaŭ 2 jarcentoj…Ili kapablas nur supreniĝi (oni varmigas la aeron interne de la balonsako), aŭ malsupreniĝi (kiam la interna aero malvarmiĝas). La efiko de ambaŭ procedoj agas nur post 30 sekundoj. Rapidaj almovoj do ne eblas, tro granda diferenco inter 2 aertavoloj povas esti mortiga. Ili ne povas flugi, se pluvas, se fulmotondras, eĉ se la vetero belas sed la vento superas 20km/hore…. La unuaj tagoj estis preskaŭ katastrofaj. Neniu flugo povis okazi vendredon (pro pluvo, fulmotondro), nek dimanche kaj lunde matene… pro ventego! Preskaŭ ĉiujn aliajn matenojn okazis la flugoj, laŭdire tre bele (ni aldonu, ke krom la 1-an sabaton, mi mem ne venis, ĉar mi konstatis, ke la publiko reforiris tuj post la flugo, do estis vane deĵori ĉe ekspozicio, kie estas neniu publiko!). La «belaj» flugoj okazis sabate (28) vespere (300/400 balonoj ekflugis en la daŭro de 30 minutoj!). Lunde vespere (ĉirkaŭ 200 balonoj iom tro dise ekflugis kaj provis alproksimiĝi al masto, uzante la aerfluojn…) sed aliajn vesperojn, foje lastminute, vespere, oni ordonis neflugon pro la vento. La 3 lastajn vesperojn okazis flugoj pli malpli ampleksaj… Nur 50-60 balonoj restis la lastan tagon… Do la aerostatoj povis flugi nur matene kaj vespere. Kion faris la publiko dum la tuta tago? Nu, la unuan semajnon, oni prezentis sur podio demonstraciojn pri ĵudo,«maĵoretinoj», koncerton de ĉas-trumpoj, konkursojn. … La ĵaŭdon kaj la lastan dimanĉon, oni prezentis akrobataĵojn – tre belajn – diversaj aviadiloj, inter alie la fama «patrolo de Francio». Intertempe… oni devis elteni teruran muzikaĉon, kun ĉefe anglalingvaj kantoj. Feliĉe, de tempo al tempo, ni povis aùdi… silenton ! Do tiam la publiko, por ne enui, vizitis filatelan ekspozicion, aŭ la diversajn tendojn, kie estis prezentataj la plej diversaj varoj: libroj, vinoj, mielo… Ĉefe furoris sandviĉoj, glaciaĵoj kaj…”pin’s-oj” (aŭ por repreni terminon konsilatan en la franca: “pingletoj”) Oni vere povas paroli pri “pingleto-manio”. Ĉie oni vendis, interŝanĝis pingletojn. La esperanto-insignoj ne vere allogis la amatorojn (krom tiuj, kiuj nokte ŝtelis la stokon!). Ni sukcesis vendi nur ĉirkaù 20. Kelkaj vendistoj, verdire, proponis tre belajn modelojn, ĉefe tiujn kun flugbalonoj. Dume, la aerostatoj restis nevideblaj. Ili aperis nun, kiam estis donita la ordona «ekflugu». Do tiam oni ŝveligis ilin per varma aero. Ili ŝvelighis iom post iom, startis, do tre bela spektaklo kiam multaj (centoj) ekflugas samtempe. Ili iom poste malproksimiĝis, alteriĝis kelkajn kilometrojn for. Kamionetoj aŭ fortaj aŭtoj kun posttreniloj rapidis por serĉi ilin, oni refaldis la balonsakojn post malŝveliĝo kaj ili revenis aŭtomobile – kvazaŭ nevideblaj – ĝis la venonta flugo. Ni ne scias, ĉu fakte venis la 1000 balonoj anoncitaj, sed ili estis multnombraj. Pri la vizitantoj: 400 000, el kiuj 120 000 la dimanĉon 4/8. Dudeko da esperantistoj deĵoris laŭvice dum la 10 tagoj por informi la publikon pri Esperanto. Fakte la publiko ofte pasis malproksime de nia tendo (ĉu pro koto, ĉu pro alportita sablo, ĉu pro la ŝnuregoj fortigantaj la tendojn!) kaj oni devis alpaŝi al la homoj por proponi flugfoliojn. Ĉu mi citu ĉiujn helpantojn, kiuj venis? Ni diru ke, laŭ ordo de “eniro sur la scenejon” partoprenis : la ĵaùdon por instali, Jean Marie Voegele (Nancy) vendrede Henri Moitrier (Nancy, kaj germana familio el la regiono de …Leipzig (tute hazarde!); la sabaton Marie-Lorraine Germain, Jacques Herlé (Nancy), Catherine Gallego (Hettange); ni havis viziton (ankaù hazarde) de samideanoj el Savojo, Metzo… Dimanĉe venis krome Lucie kaj François Fischer (Nancy), Bernard Vivier (Metz). Robert Landereau –prezidanto de FET (Fédération Espérantiste du Travail) – venis speciale el la pariza regiono. Alain Collignon (Vandoeuvre) kaj pluraj gelernantoj de la perkoresponda kurso vizitis nin. Lunde venis Monique François kaj Danièle Hauser (Nancy). Marde kelkaj jam cititaj kaj s-ro Goetz (Luksemburgio) Merkrede okazis neniu programo, do ni decidis ne iri al la aerodromo (sed ŝajne venis s-ro Muller el Metz); ĵaùde venis Robert Kueny (Mulhouse) ĝis vendrede, Madeleine kaj Catherine Roux (Vandoeuvre), François Simonnet (Mirecourt); vendrede Edmond Ludwig (Stosswhir), André kaj Masako Grossmann (Baldersheim) ĝis dimanĉe; sabate venis kelkaj jam cititaj homoj plus Guy Geoffroy (Frouard) kaj dimanĉe proksimume la samaj, do entute kunlaboris pli ol 20 personoj (foje ni estis 8 samtempe!). Ni disdonis entute ĉirkaù 5000 prospektojn kaj rikoltis adresojn de 35 interesatoj. La reagoj de la publiko estis tre diversaj. Kelkaj tre malmultaj venis al ni dirante… «De tiel longe ni deziras lerni Esperanton, sed ne trovis adreson!»… Ĝenerale la publiko jam antaŭe sciis pri Esperanto (almenaŭ 50% ĝenerale). Sed kelkaj tagoj estis «nigraj» tiam 7 personoj el 10 eĉ ne sciis, ke temas pri lingvo! Montriĝis kelkaj kontraŭuloj. Nia federacio eldonis balonetojn por infanoj kun reklamo : “Langueinternationale 3615 Esperanto”. Ĉirkaù 600 estis disdonitaj ; oni ŝtelis 200, restas disponeblaj (por la foiro de Thaon?) ĉirkaù 200. Jes… «oni» ŝtelis! Tamen estis asertite, ke nokte deĵoras gardistoj kun hundoj … Ve ! la dimanĉon (28/7) matene, mi tuj konstatis, ke iu(j) traserĉis en niaj kartonoj… 105 insignoj, 200 balonoj, 7 kasedoj «estis malaperintaj». Ek de tiam ni lasis surloke nur la stokon de prospektoj, sed ne estis facile alporti al la malproksimaj aŭtomobiloj tro pezan kartonon! oni ne rajtis lasi la veturilojn antaŭ la tendoj, nur eniri aŭtomobile malfrue vespere, kiam la publiko plejparte estas for. La perdo sumas preskaŭ 1500 frankojn, kaj ŝajne neniu asekuro protektis tiun. Finfine, laŭ nia scio, ne partoprenis esperantistaj aerostatistoj : ni do ne bezonis interpreti! Sed ni laŭpove informis pri Esperanto la eksterlandajn partoprenantojn kiuj vizitis la tendojn. Antaŭe mi estis skribinta al diversaj landaj asocioj de UEA por peti alsendon de prospektoj nacilingvaj por propagandi Esperanton. Nur la nederlanda asocio plej afable sendis al ni 500 prospektojn (laŭ 5 modeloj!). Nek la brita asocio, nek la germana, nek la itala, nek la sarlanda montris intereson. La germanojn ni povis informi nur franclingve (kiam ili komprenis!). Renée Triolle, prezidanto de UFE, donis kelkajn informilojn en la angla kaj rusa, ni faris preskaŭ 100 fotokopiojn por informi anglojn, usonanojn (malmultnombrajn), ankaŭ Polojn, Litovojn, Rusojn… Post 2 jaroj okazos denove «aerfesto» sed aliloke! –Tiam la ĉi-tiea aerodromo funkcios, flugbalonoj ne plu povos veni…, ili ĝenus la aviadilojn!). Ĉu ni partoprenos denove? La estonteco diros, ĉu nia agado estis fruktodona. La nombro de gelernantoj en niaj kursoj estos la ĉefa respondo. Ĝenerale, 3 personoj el 4, kiujn ni alparolis, loĝas en Metz aù ĉirkaùaĵo. La profito devus do esti por la kursoj en Metz. Ankaŭ en Nancy ni esperas rezultojn, eĉ en tuta Francio kaj eksterlande… organizis kaj raportis J.P. Colnot

Vesperaj kunvenoj kaj kursoj

La laborjaro rekomenciĝis jam la 11-an de septembro per kunveno, kiu kunigis 12 personojn. La duagrada kurso tuj ekfunkciis la 18-an. La kampanjo por varbi komencantojn komenciĝis fine de septembro. Entute ni disgluis aù disdonis 18 «disdonilojn» de prospektoj en Nancy kaj ĉirkaù urbo, 110 afiŝojn, 1200 flugfoliojn, plus 900 «M4» (Votre 1er Rendez-vous). La unua planita vespera kurso en la « labor-rondo » (popoluniversitato) tute fiaskis: neniu lernanto venis la 1-an de oktobro kaj poste. En MJC Philippe Desforges la unua leciono okazis la 9-an de oktobro: 8 personoj venis. La 2-an semajnon ili estis 11, la 3-an 13… (lastminuta informo: 14!) Do ŝajne la kurso bone funkcios, tiel vigle kiel lastjare. El 13 varbitoj, 4 venas pro varbado en la aerfesto, 1 pro ekspozicio printempa en I.U.T. , la aliaj pro informado per prospektoj, afiŝoj, gazetkomunikoj, konatuloj… Ĉar niaj afiŝoj estis presitaj de « La Poste », kaj niaj prospektoj de « Telecom », ni povis senprobleme meti ŝon en ĉiun poŝtoficejon kaj disponigi tie kelkajn prospektojn. Krome, kiel kutime, ni abunde provizumis la universitaton, liceojn, junuldomojn, sociajn kaj kulturajn centrojn, la turisman oficejon, magazenojn en la proksimeco de la MJC, ktp. Mi aldonu, ke mi estis iom seniluzigiita pro la cifero de nur 8 gelernantoj la 1-an semajnon: pluraj dekoj da personoj dum ekspozicioj ja plenigis demandilon, indikante sian intereson. Mi telefonis al ĉiuj, 2 aù 3 fakte venis poste, la aliaj ne plu interesiĝas, aŭ pro novaj okupoj ne plu povas trovi la tempon necesan. Do, unua grado ĉiumerkrede, de la 19-a. Ni devis loki la 2a-gradan alian tagon: nun almenaŭ 2foje monate, la ĵaùdon je la 19-a, kaj 2foje konversacio aù studo de teksto. Krome 3a grada kurso funkcias 2 foje monate, la vendredon je la 16a30. La 25-an de septembro vizitis nin denove Ph. Chauvignon, el Chateauroux, kiu prezentis al ni lumbildojn pri Hindio.

Monata staĝetoj en Nancy

Ili povis funkcii nek oktobre nek novembre pro manko da aliĝoj. Lasta ŝanco estos la 14-a de decembro. Kondiĉo: ke almenaŭ 12 personoj aliĝu firme kun sendo de ĉeko je 50F. Nu, elreviĝo: dum la aerfesto, dum la printempaj ekspozicioj en Nancy, diversaj personoj deklaris sin interesataj de tia staĝo, principe almenaŭ 12 interesatoj. Sed kiel por la vespera kurso, multaj post semajnoj aŭ monatoj, ne plu interesiĝas. La cirkulero petanta firman aliĝon kun ĉeko restis senresponda. Je la dato 2-a de novembro nur 1 aliĝo!

Ĉu staĝoj monataj tria-gradaj en Nancy ? En Merkviller, iu petis min studi la eblecon organizi staĝojn ĉiumonatajn en Nancy por la tria grado. Mi memorigas, ke tiaj staĝoj, por la 2a grado, okazis dum la tuta lasta lernjaro. Ĉi-jare ni provas starigi similajn staĝojn, sed por la komencantoj. Ŝajne homoj pli malpli interesiĝis, sed de kiam mi petis firman aliĝon kun antaŭpago de 50F, venis ĝis mezo de novembro nur… unu aliĝo! Eble la eldono de speciala franclingva informilo, disdonenda al ĉirkaù 600 personoj, kiuj dum la lastaj jaroj informiĝis pri Esperanto, sukcesos varbi la 11 mankantajn aliĝontojn….Tria grado povus funkcii, nur se 1-a grado ne povos ekzisti, kaj se almenaŭ 12 personoj interesiĝos. Ni povus studi «paŝojn al plena posedo» aŭ alian similan libron. Tiu kurso okazus unufoje monate, sabate de la 10-a ĝis la 17-a horo. La kotizo estus 160F por la tuta lernjaro (plus lernolibro). Se vi estas interesata, skribu al mi. Indiku eventuale viajn preferojn pri la verko(j) studota(j). Ne hezitu reagi al tiu informo. La staĝo funkcios nur se 12 interesatoj anoncos sin. Eble ĝi povos okazi nur venontjare. Skribu tamen tuj, mi faros ion, nur se mi trovos sufiĉan intereson.

En la vespera kurso en Nancy venas do 4 personoj pro varbiĝo dum la «aerfesto». En Metz, kie ni rajtis esperi grandan sukceson de nia agado en la aludita evento, la nova vespera kurso varbis 3-4 gelernantojn… sed neniu el ili varbiĝis dum la aerfesto ! Ankaŭ neniu perkoresponde aŭ en staĝoj. Mia sinteno nun (okaze de planita nova simila festo post 2 jaroj) estos ne plu partopreni : mi opinias, ke mi elspezis tro da tempo, da energio, por ne grandaj rezultoj. Krome la grava mona perdo (ĉirkaù 1500 F) pro ŝtelo de nia materialo dum la festo ankoraŭ plu ĝenas la funkciadon de la perkoresponda kurso. La printempaj ekspozicioj en Nancy varbis 3 perkorespondajn gelernantojn… (kiuj ne laboras) kaj 1 vesperan lernantinon (kiu male tre bone laboras!). Finiĝis plia laborjaro kaj denove gajnis la varb-konkurson de nia federacio (varbado al la perkoresponda kurso.) la grupo de Mulhouse, kiu varbis (kaj gvidas) 5 homojn, krome s-ino Scheidel varbis 1 lernantinon Gratulojn! Raportis J.P. Colnot.

Perkoresponda kurso

Kunlaborantoj de la kurso. Kunlaboras dum la nova lernjaro: P.Denis (55000 Bar le Duc) A. Grossmann (68390 Baldersheim), R. Degrelle (54490 Piennes), G. Greiner (54570 Foug), E. Ludwig (68140 Stosswhir), René Guillaume (33190 Hure), C. Roux (54500 Vandoeuvre), J.L. Thibias (94310 Joinville-le-Pont), Christiane Busser (68140 Stosswhir), E. Barrier (68720 Hochstatt), Francine Paradis (54110 Dombasle), R. Kueny (68490 Bantzenheim) , J.P. Colnot (54520 Laxou). Oni do konstatas, ke estas 1 kunlaboranto en 55, 5 en 54, 5 en 68, plus 2 ekster nia federacio do 13 entute. Tamen estas neniu en departementoj 57, 67 kaj 88. Ĉu neniu tiea samideano deziras kunlabori, gvidante najbarajn gelernantojn? Deficito en la kontoj de la perkoresponda kurso. La jaraj poŝtaj elspezoj sumis pli ol 3500 F, ĉar la poŝta tarifo plialtiĝis, ankaŭ ĉar pro la “aerfesto” estis dissenditaj pli multaj leteroj. Entute la enspezoj de la lernojaro sumas 15 118,95fr la elspezoj 17 616,85fr, el kio rezultas deficito je 2.497,90fr. la ŝtelo dum la «aerfesto» malgrandigis nian stokon (ĉirkaù 1200fr apartenis al tiu stoko). La rezulto estas, ke restas malmulte da mono en la poŝtĉek-konto, ke la aĉeto de la kurslibroj aù aliaj elspezoj povas esti pagitaj nur post enkasigo de sufiĉe da vendoj aù kotizoj. Dankon al s-ro Mougin (55 Etain), kiu per 200fr-ĉeko helpis “ŝtopi la truon” !.

Ĝenerala rigardo al la kurso.

Mi aldonu ke kelkaj gelernantoj bone kaj rapide laboras kaj finlernas “Metodon 11” en kelkaj monatoj (inter 10 kaj 40% de la lernantaro laŭ la jaroj). Troviĝas ke ĉi-jare s-ino Busser gvidis 3 gelernantojn ĝis la kursa fino… dum aliaj kunlaborantoj plendas, ke ĝenerale iliaj gelernantoj restas “fantomaj”, tute nelaboras, aŭ baldaŭ ne plu laboras, plej ofte ne respondas instigo-leterojn. Kion fari? Kiam lernant(in)o aliĝas, ne ebla scii antaŭe ĉu li (ŝi) bone laboros aŭ ne! Principe mi direktas lernantojn al najbara gvidanto (kiam eblas!). Sed, kiel dirite, ne estas kunlaborantoj en ĉiuj departementoj.

Disdono de « Metodo 4 »

Ni disdonis ĉirkaŭ 2500 «1-an rendevuon» dum la aerfesto. 2 interesatoj respondis la teston. Pluraj centoj disdonitaj en Thaon: neniu respondo. Ni disdonis 900 en Nancy! 1 respondo. Entute 3 respondoj el 4000 dokumentoj… Neniu aliĝis al la kurso. El 23 gelernantoj, 3 atingis la kursfinon. Ni notu, ke la 3 finlernintoj ĉi-jare estis gviditaj de s-ino Busser (Stosswhir). Tre sincerajn gratulojn!. Ek de oktobro denove dissendiĝis 25 komunikoj al la regiona gazetaro por anonci la perkorespondan kurson, la staĝon de Merkviller kaj la planitajn monatajn staĝojn en Nancy. Ĝenerale la gazetoj ne multe enpresis (4 la unuan komunikon, ŝajne nur unu la oktobran). Krome estis tre malmultaj reagoj. Kvar personoj aliĝis. Raportis J.P. Colnot.

Frouard

Mi opiniis, ke kurso devus esti ne nur en ĉefurbo, kie la popolano povus lerni la internacian lingvon sed ankaŭ aliloke. Do laŭ miaj eblecoj mi klopodis prepari novkurson en mia urbeto. Mi renkontis la afablan urbestron kaj klarigis al li pri Esperanto. Li informis min, ke mi devus kontakti junular-asocion, kiu ekzistas tiumomente. Mi kontaktis ties prezidantinon kaj la direktoron, kiuj unue demandis min : kiom da ĉeestontoj ?. Mi respondis sincer-ŝercante: «mi ne scias… Ĉu malpli ol unu, ĉu centoj!». Aperis sur la bulteno de la « Jade-Asocio » la sekvanta informo: «nova kurso komenciĝos la 5-an de novembro 1991», kelkaj homoj telefone petis informojn… kaj «la tago» alvenis. Surprizo… 6 interesatoj prezentiĝis. Do, mi povus instrui kurage, tamen streĉita. Nova plezuro : post 2 lecionoj alvenis unu nova lernantino. Resume, ĉeestas 4 gejunuloj kaj 3 malpli junaj inoj… Faru kiel mi: instruu la bazojn de la lingvo kaj la murmurego trairos kampojn! Vito – Frouard

Thaon les Vosges – Kiel lastjare, F. Simonnet kaj mi prezentis esperanton okaze de la « festo de la Homo. Naturo kaj Ĉirkaùaĵo », la 14/15ajn de septembro. Pluraj esperantistoj el Nancy venis helpi dum kelkaj horoj. La vetero estis (eble tro?) bela? Ŝajne estis malpli da vizitantoj ol lastjare. Krom nia ekspozicio ni prezentis la video-kasedon de UFE, ŝajnis pli malfacile interesi homojn. Nur 6 konsentis plenigi demandilon. El la 6, unu deziris kurson en Gérardmer : mi transdonis la peton al s-ro Colin, kiu kontentige solvis la aferon (kiel jam lastjare). Kvar aliaj deziris kurson en Epinal, kaj jen dramo: mi sendis la adresojn al tiea samideano. Neniu respondo. Mi provis kontakti lin telefone, vane. Mi turnis min al 3 aliaj samideanoj: neniu havas tempon por fari ion. Do, post 4-semajna enketado, mi devis respondi al la 4 interesatoj, ke neniu povas gvidi ilin. En Epinal ili do povas aliĝi perkoresponde aù veni en staĝoj en Nancy. Fakte unu persono aliĝis tuj post «Thaon». La 4 aliaj ne donis sekvon. Mi opinias, ke mi-mem venontjare ne plu deĵoros en Thaon : jam la antaŭan jaron mi konstatis, ke vogezaj samideanoj ne estas kunlaboremaj, krom Gérardmer. Do, estas vane klopodi por interesi homoj al Esperanto, se poste oni devas diri al ili «neniu najbaro de vi deziras instrui al vi la lingvon…». J.P. Colnot