Preĝejo Sankta Sebastiano (Eglise Saint Sébastien ; « egliz Sa Sebastja »)

La preĝejo Sankta Sebastiano staras en la vigla placo de la kovrita bazaro. Konstruita dum la XVIIIa jarcento, laù planoj de la preĝeja halo, ĝia kurba fasado estas inspirita de Sankta Aniesa el Romo.

La konstruaĵo estis starigita en kvartalo, kiu estis tiam komerca kaj multe da metiistoj (la ferartisto Johano Lamour « Lamur » Jean Lamour loĝis en tiu sektoro) kaj manufakturistoj (tanistoj, drapfabrik-vendistoj, orfrapistoj…) ĉeestis ĉi-tie. En1589, la kvartalo naskiĝis pro la volo de la duko Karlo la IIIa, kiu deziris egali la modernajn italiajn urbojn.
Unua paroĥo de la Nova Urbo, ĝia fondaĵo datiĝas de 1593. Ĝi estas dediĉita al Sankta Sebastiano, kiu preĝis dum la epidemio de pesto dezertiganta Lorenon dum jarcento.
La nancia arkitekto Johano-Nikolao Jennesson « Ĵeneso » starigis la aktualan preĝejon el moza kalkŝtono, de 1720 ĝis 1731. Ĝi estis konsekrita de Scipion-Jérôme Bégon « Sipio-Ĵerom Bego », episkopo de Toul « Tul », la 9a de aùgusto 1732.
Dum sia tuta kariero, Jennesson laboris por la sinsekvaj dukoj de Loreno : Leopoldo, Francisko la IIIa kaj Stanislas.
Jennesson elektis planon de preĝeja-halo, kies flankaj navetoj estis altaj kiel la navo ; tiel la interno estas tre luma. ĝia kurba fasado estas inspirita de Sankta Aniesa el Romo. En la dua etaĝo, troviĝas granda aperturo, kiu enhavas horloĝon datiĝantan de la XIXa jarcento ( ĝi anstataùas la lorenajn insignojn, kiuj estis subtenitaj de du agloj de Francisko Chassel « Ŝasel » , martelitaj dum la Revolucio. La vertikala faco de la horloĝo estis reliefigita de du superaj konzoloj, de vazoj kaj de du imponaj statuoj (Sankta Stanislas kaj Sankta Leopoldo), kiuj estis donacitaj de la pastro Trouillet, pastro de Sankta-Evro kaj bonfarema homo al la urbo.
La skulptaĵoj de la fasado-verkoj de Josefo-Dieudonné Pierre « Diedone Pier »- montras, kiel tapetoj, religiajn trofeojn, anĝeletojn, kaj medalionojn, kiuj prezentas la Virgulinon, sanktan Karlon de Borromée « Borome » kaj sanktan Nikoleon.
Interne, videblas volboj, la kupolo de la transepto estas ornamita de basaj reliefoj, kiuj koncernas la martiron de sankta Sebastiano.
En 1816, la ĥorejo estis ornamita de krucifikso atribuita al la fama skulptisto,César Bagard « Cezar Bagar ».
La pentristo de Stanislas, Johano Girardet « Ĵirarde » estas entombigita en la maldekstra parto de la preĝejo, lia sepulta monumento-skulptita de Söntgen en 1783- ruiniĝis en 1792 ; en 1801, ĝi estis anstataùigita de la skulptisto Josefo Labroise « Labroaz » kaj la pentristo Laurent « Lora », kiuj verkis plorantan Lorenalegorion, provante malebligi la rekovradon de la portreto de Girardet « Ĝirarde ».
La malalta parto de unu el la turoj de la absido eble devenis de antaùa konstruaĵo. Tiuj turoj, kiuj estis tegitaj de lanternetoj, havas tegmenton el ardezo, kiel la tuta konstruaĵo.
En 1751, Stanislas malkonstruigis la Domon Vincent , renesancstilan urbodomon, por plivastigi la spacon cirkaù la preĝejo.
La dua judejo de Nancio (la unua estis kreita dum la mezepoko, en la malnova urbo, laù la nuntempa strato Jacquard) estis situata malantaù sankta Sebastiano ; la bela sinagogo (enrigistrita en la Historiaj Monumentoj), kiu parte datiĝas de la XVIIIa jarcento, bonŝance postrestis sekve la rearanĝo de la kvartalo ĉirkaù 1970.
La tegmenta bazaro estis konstruata en 1850 kaj ĉirkaù 1975-1976, Sude de la preĝejo, la kvartalo estis detruita por starigi komercan centron.