-800 Desegnante sian vojon al nordo, la rivero Meùrto ( la Meurthe) tranĉadis la altaĵojn, kiuj konsistigas la juvelujon de Nancio. Sur unu el tiuj ĉi, la Monteto Sankta-Genoveva ( Butte Sainte Geneviève), oni trovas ateston de unua homa ĉeesto, kun postsigno de elgrundigo de   « mineto » , elfera minaĵo malriĉa, sed facile atingebla de la homoj de la fera epoko.

El la galla-romia epoko postrestas neniu ŝpuro en Nancio mem. Kontraŭe, la periodo de invadoj stampis la lokon per granda tombejo de alemanoj (anoj de ĝermana popolaro).

1050 Vadejo sur la Meùrto -uzata de homoj kaj bestoj-, proksimeco de ĉasaĵabunda Arbaro de Heo (Forêt de Haye), trapaso de la plej facile uzebla sud-al-norda vojo kaj de la orient-al-okcidenta salvojo certe decidigis la dukon Geraldo (Gérald) krei etan fotikaĵon nomitan Nanciacum.

Religiaj fondusoj, kiaj « Nia Sinjorino de Molesmo » (Notre Dame de Molesme), strukturita duka administrado, naskiĝanta kortego kaj kompreneble bazaro, rapide certigis la kreskadon de urbo, kiu ne ĉesis disvolviĝi, etendiĝante ĉirkaŭen. Paralele, religiejoj multobliĝis: ekstere: monaĥejo de Sankta Johano de Jerusalemo (Saint Jean de Jérusalem) kaj cistercia abatejo de Clairlieu; interne, la preĝejo Sankta Evro (Saint Epvre). Mispaŝo de la duko Teobaldo ( Thiébaut ) rikoltis la fulmon de sia feùdestro, la imperiestro Frederiko la IIa, kiu sieĝis kaj bruligis la urbon.

De la XIIa ĝis la XVa jarcento, elcindriĝinta kaj dotita de fortikaĵoj riĉaj je ŝtonaj konstruaĵoj, Nancio tiom prosperadis kaj kreskadis, ke ĝi fariĝis la ĉefurbo de la duklando.

En 1298, la duka kastelo forlasis sian platformon protektitan el la inundoj de la Meŭrto (hodiaŭa strato Lafajet, rue Lafayette) kaj fariĝis palaco, laŭlonge de la Granda Strato (Grand-Rue). La influo de la artoj ĉampanjaj kaj ĝermanaj estis decidiga por la arkitekto religia kaj civila.

Ĝis la XVa jarcento, la dukoj sukcesis konservi ekvilibron inter la Franca Reĝlando kaj la Sankta Romi-Ĝermana Imperio, tiel certigante sian maldependencon. Sed la grandaj feŭdoj interbataladis. Dume, metiado kaj komerco tamen tre aktivis. Tiel, la proksima urbo Sankta Nikolao de Porto (Saint Nicolas de Port) firmiĝis kiel unu el la plej grandaj merkatejoj (kaj financejoj) el Eŭropo. Ĝia radiado profitis al la duka ĉefurbo, kiu englutis la antikvan eksterurbon Sankta-Dizio (Saint-Dizier) kaj starigis la orgojlan Kolegiejon Sankta Georgo (Collégiale Saint Georges) en 1339, poste la Pordegon de la Krafo (Porte de la Craffe) dum la dua parto de la XVa jarcento. Samtempe, eksteraj kvartaloj grandigis Nancion suden.

1477 La konflikto inter Armanjakoj kaj Burgonjanoj skuis Lorenon, kiu, komence de la XVa jarcento, estis unuiĝinta al Bar-regiono, certigante al Nancio la rangon de nekontestata ĉefurbo de la duklando.

La burgonaj dukoj provis aneksi la lorenajn bienojn ĝis kiam Renato la dua (René II) venkis Karlon la Temerulo en januaro 1477, fine de la batalo de Nancio, sub la muregoj de la ĉefurbo. Nancio tiel eskapis el treege peniga sieĝo. La dankemo de la duko manifestiĝis per sinsekvo de senimpoŝtaĵoj, rekonstruado de la urbaj muregoj kaj dankpreĝejon (kunigitan de franciska monaĥejo : la Kordeliroj (les Cordeliers)

1501 La unua ekzemplo de renesanca stilo en Nancio estas la Duka Palaco rekonstruita, laŭ ordono de la duko Antonio (Antoine).

Dum la interregna regado de Kristanino de Danlando (Chrétienne de Danemark), armilejo kaj festoplaco: la Turnirejo (la Carrière) favorigis la envenon de tiu arkitekta modo.

1588 La XVIa jarcento, kun ĝiaj religiaj militoj, venigis gravajn minacojn kontraŭ Nancion. Tial, ĝiaj dukoj deziregis provizi ĝin per fortikaĵoj teknike avangardaj; kio realiĝis ne nur por la Malnova Urbo (Ville Vieille) dank al la italoj Citoni kaj Galeani, sed ankaŭ por la tute juna Nova Urbo (Ville Neuve), kie laboris Stabili. La du urboj apudis, enhavantaj fortigitajn maldependajn retojn, kiuj ankoraŭ akcentis la mordenecon de la nova urbo projektita de Karlo la Tria (Charles III). La programo de la Nova Urbo konsistis en ŝtonaj kontruaĵoj, ortaj stratoj, elĵetado de malpurigitaj akvoj kaj multobligo de fontoj je trinkebla akvo.

La starigo de la Primasejo (fariĝinta poste Katedralo) signas la dukan aliĝon al la Kontraŭ-Reformacio, same kiel la multobligo de la religiaj fondaĵoj. Dume, la artaj interŝanĝoj inter Loreno kaj Italio kreskadis.

Fine de la XVIa jarcento kaj komence de la XVIIa, la lorena duklando, kies sendependecon minacas la Reĝo de Francio, prezentas strangan kontraston: unuflanke peŝto-malsanegoj kaj demografia malkresko, aliflanke florado de artoj, dank’al la aktivado de elstaraj verkistoj: Jakobo Kalo (Jacques Callot), Klaŭdo Derue (Claude Déruet), Jakobo Belanĵ (Jacques Bellange), Georgo De la Turo (Georges de la Tour),
1633 Unua sieĝo de Nancio far la Francoj
1697 La franca okupado ĉesos oficiale nur post la Traktato de Ryswick. Tiam,la duko Leopoldo povis reveni en siajn bienojn kaj ilin revigligi.
Konstrukampanjo alportis al Nancio novajn ĉirkaŭajn muregojn, novan Primasan preĝejon, la kirkon Sankta Sebastiano (Saint Sébastien), operejon, palacon pompe nomitan « la eta Luvro » (le petit Louvre) (kiu neniam estis finita) kaj per ĉena agado diverspecajn privatajn hotelojn menditajn de la nobelaro kaj la alta burĝaro.
1736 La filo de Leopoldo edziĝis al Maria-Tereza de Aŭstrio (Marie Thérèse d’Autriche) kaj rezignis je sia duklando: la reĝo de Francio, Ludoviko la XVa (Louis XV), tiel akiris Lorenon kaj instalis tien sian bopatron, Stanislas Leŝĉinski (Leszczynski), kiel dumvivan dukon.

Same kiel Leopoldo, la eks-reĝo de Pollando mallonge rezidis en Nancio, preferante Lunevilon (Lunéville) aŭ Komersion (Commercy). Tamen, li starigis ekde 1738 la Preĝejon « Nia Sinjorino de Bona helpo » (Notre Dame de Bonsecours) kiu fariĝis la funebra panteono de lia familio. Li transformigis la kastelon de la Malgranĵo (LaMalgrange), proksime de Nancio, multobligis la religiajn kaj bonfarajn fondusojn. Ĉefe, li kunigis la Malnovan Urbon kaj la Novan per la arkitekta tuto de la Placoj Reĝa (nuna Placo Stanislas), de la Turnirejo (place de la Carrière) kaj de la Alianco (Alliance).

1755 Inaŭguro de Placo Stanislas.
1766 Post la morto de Stanislas, Loreno fariĝis franca provinco.
1769 Transigo de la Universitato el Pont-A-Mousson,

starigo de kelkaj konstruetoj laŭ novklasika stilo, kia la Pordego Dezil (Desilles) kaj la Kapelo de la Vizitacio (en liceo Poincaré) iluziis pri la animeco de la urbo, kiu grandiĝis okcidenten kaj nordokcidenten. La aventuremo ne forlasis la nancianojn, kiuj partoprenis la Sendependiĝan Militon de Usono (sekvontan jarcenton, ili aliĝos al la liberiĝado de Greklando el la turka jugo) kaj donis pli da volontuloj ol petite al la revolucia armeo.

1790 Krom dum la Nancia Afero de la 31a de aŭgusto – ribelo de la garnizono, kiun provis kvietigi leŭtenanto Desilles – la Revolucio disvolviĝis kviete. Sub premo de la patriotoj, 24 preĝejoj estis detruitaj aŭ venditaj. Kun ili malaperis parto de la arta heredaĵo de la urbo.
Demografio kaj urba reto konis longan stagnadon kiun ĉesigis nur la konstruado de la kanalo en 1838 kaj de la fervojo en 1852. Tiuj ĉi, kreskigante la interŝanĝojn, revigligis la urbon: naskiĝis novaj kvartaloj: luksaj okcidente, industriaj kaj popolaj oriente.

La industriigo de Loreno, per la elterigado de karbo, fero kaj salo (kaj el ĝi la fabrikado de sodo) fortigis metiadon, komercon kaj etan industrion nanciajn.

Lotaringa movado aktivigis la intelektularojn kaj baldaŭ universitatoj kaj grandaj lernejoj multobliĝis. Dum la Dua Imperio, la urbo konis kreskadan periodon, kiun stampis la rekonstruado de preĝejo Sankta Evro (Saint Evre), vera eŭropa manifesto, tiom pro la diverseco de la donantoj, kiom pro la diverseco de la artistoj kiuj tie laboris.*

1871 La anekso de parto de la franca teritorio faris el Nancio antaŭposteno, kazerna urbo kaj rifuĝejo por multaj industriistoj rifuzintaj germaniĝi; la elkampara migrado ankaŭ profitis al la urbo, kiu devis reagi per multobligo de la loĝejoj.
1894 La naskiĝo de la movado de Nancia Skolo (Ecole de Nancy) parte rezultis de tiuj du faktoroj.

Tiu nova arta esprimado aplikiĝis al arkitekturo, per civilaj ekzemploj: Komerco Ĉambro, vilaoj: Vilao   Maĵorel-(Majorelle) kaj eĉ ĝardena-urbeto: Parko de   sorupt (Saurupt) – kaj al la ornamaj artoj.

La pastiĉa arkitekto kaj la eklektika stilo stampis preĝejojn (Sankta Nikolao, Sanxta Koro) kaj publikajn konstruaĵojn (kultura tuto de la « Pŭarel-ĉambro » (salle Poirel). La parkoj estis rearanĝitaj. La urbo estis ĉirkaŭita de zona fervojo, la varstacidomo naskiĝis, la bazaro estis repensita kaj grandigita, same kiel la buĉejoj. Lernejoj, gimnastejoj, malsanulejoj estis reprilaboritaj laŭ higienemaj normoj, dum placoj kaj memorigaj monumentoj pri gravaj homoj de Loreno multobliĝis. La socia loĝejo, kun ĝardeno, estis subtenata de malavaraj gravuloj.

1901 Fondado de la Provinca Ligo pri Art-Industrioj (Alliance Provinciale des Industries d‘Art): la Nancia Skolo (l’Ecole de Nancy).
1909 Internacia Ekspozicio de Orienta Francio

Idealan planon de Nancio projektis la lokaj arkitektoj. Nova Teatro stariĝis

1914 La Granda Milito eksplodis kaj stampis tiun senprotektan urbon , per gravaj kanonadoj. La proksima batalo de la « Granda kronito » (le Grand Couronné) kanaligis la malamikan atakon. Naciaj distingoj rekompensos la imitindan konduton de la urbo kaj de ĝia urbestraro, kiu organizis retojn de proviantado, ne nur por siaj samurbanoj kaj militrifuĝintoj, sed ankaŭ por parto de la ĉirkaŭaĵo.

Inter la du militoj, pluraj urbigaj planoj naskiĝis, ili malmulte realiĝis kaj la nancia kreskado malrapidis, oni komprenis la necesecon grupigi la ĉirkaŭantajn komunumojn.

1954 Novaj specoj de loĝejoj estis inventitaj por alfronti la loĝado-krizon: la L.M.L. (Loĝejoj je Modesta   Luprezo) kaj la domarojn. La loĝejaro de Altaĵo de la Leporo (le Haut du Lièvre), verko de la granda arkitekto Zerfuss, stariĝis ekde 1954, ĝi kunigis 15 000 loĝantojn.
1959 Naskiĝo de la Urba Distrikto, kiu transprenis de la urboj plurajn decidpovojn pri komunaj aferoj. Ĝi fariĝos la Urba Komunumo de Granda Nancio (la Communauté Urbaine du Grand Nancy) en 1996.

Plano pri okupado de la terenoj, kreado de protektita sektoro finskulptis la fizionimon de Nancio, kies identecon oni devas repensi

1983 (decembro) Registrado de la Arkitekta Tuto de la XVIIIa Jarcento sur la listo de la   Monda Heredaĵo, per UNESCO
1999 Celebrado de « 1999 – la Nancia Skolo »
2005 Celebrado de la 250a Datreveno de Placo Stanislas