Parko de la aerkuracadejo – Parc de la Cure d’air (« Park de la kur d’er »)

En 1900, kreiĝis institucio pri kuracado kaj resanigado. Ties parko baldaŭ ofertis al la nancianojn eblecon promenadi kaj festadi: balanciloj kaj rulŝuvojoj por la infanoj; danctrinkejo kaj restoracio por la gepatroj.
Post la unua mondmilito, la bieno estis akirita de la kongregacio de la fratinoj de la Vizitado.

Post ilia foriro en 1991, la parko remalfermis siajn pordojn al la publiko kaj retrovis sian antaŭan rolon.