1995

1-a Trimestro

Vesperaj kursoj funkciis preskaù seninterrompe (nur 2 semajnoj da paùzo ĉirkaù kristnasko, kaj 1 semajno februare). Tuj post Kristnasko la respondeculo malsaniĝis kaj devis resti en lito unu semajnon kaj hejme 2 semajnojn. Prizorgis la kurson por komencantoj Ĵaklino, kaj la 2a-gradajn kursojn Roberto kaj Vito.

Ni ne forgesu la Zamenhof-vesperon, kiu okazis la 15-an de decembro kaj arigis 26 partoprenantojn (esperantistojn kaj edzojn aù edzinojn). Ĝi estis tre ĝoja.

Sabataj staĝoj: Kurso por komencantoj proponita por iu posttagmezo ĉiusemajne interesis nur 1 personon! Pri la aluditaj staĝoj, komence de decembro 10 personoj estis pretaj partopreni. Tiam mi sendis 30 cirkulerojn al diversaj eblaj interesatoj (la eternaj hezitemuloj!). Mi esperis arigi almenaù 12/18 personojn. La elektita dato estis la 17-a de decembro. Ve! En la lastaj tagoj antaù la fiksita dato, 4 skribis, ke pro diversaj kaùzoj ili rezignas. Aliaj nenion skribis… sed ne venis! Do la 17-an de decembro venis nur 3 personoj. Ni multe laboris kaj la 3 lernantinoj konsentis aliĝi perkoresponde, atendante la eventualan anonciĝon de pliaj interesatoj. Mi konstante dissendas al regionaj gazetoj komunikojn pri la perkoresponda kurso, kaj pri la ebleco de staĝoj en Nancy. Sed la gazetoj pli post pli malfacile enpresas. El 39 komunikoj de post oktobro, kredeble aperis ĝis nun nur 10, krome ili malmulte efikas, venas sekve malmultaj informpetoj. Tamen, en Nancy mem, dank’al kvartala korespondanto, la gazeto “Est Républicain” aperigas lokan komunikon ĉiumonate. Ekzistas krome senpaga disdonita anoncgazeto (Banco). Ĝi nun aperigas ĉiusemajne etan komunikon pri Esperanto. Alia gazeto nova (kultura), kies nomo estas «En Lorraine», ankaù aperigas monatan tekston. Tiel denove 8 personoj interesiĝas nun, meze de februaro, pri la eventualaj staĝoj. Mi atendas la pliboniĝon de mia sanstato por startigi ilin.

Perkoresponda kurso: Kiel dirite,ni ne varbis tre multajn personojn. Ĝis nun aliĝis 14, grand-parte varbitaj de Take. El la 26 gelernantoj de la pasinta lernjaro ni jam citis 4, kiuj finlernis M11. El la novaj gelernantoj jam unu atingis la finon de M11 s-ro Aloyse Kaufmann (57410 Lambach), gvidita de s-ro Barrier, en iom pli ol 3 monatoj.

«Nina Korjenevskaja» kaj la rusa pentro-arto Post prelegoj en Sarreguemines, Thionville kaj Bar le Duc (urboj de nordorienta Francio, kiuj invitis ŝin), Nina alvenis en Nancio ĵaùdon la 2-an de marto, tagmeze, sekve al fulma vizito de la batalkampoj de Verdun, gvidata de Pol Denis, vizito, kiu forte impresis ŝin. Dum tiu ĵaùda posttagmezo, kun kelkaj esperantistoj lokaj, okazis urbovizito (unue la muzeo de la «Nancia Skolo», poste Placo Stanislas, la «Malnova Urbo», ktp.). Je la 18-a ŝi prelegis en la MJC, prezentante siajn belegajn diapojn. Unue ŝi prelegis tre detale pri ikonoj, en Esperanto, kaj mi tradukis franclingven, ĉar ĉeestis pluraj ne-esperantistoj.

Post iom da tempo, ŝi daùrigis franclingve – ŝi tre bone majstras la lingvon – por ke la okazaĵo ne estu tro longa. Post la ikonoj, ŝi prezentis panoramon de la cetera rusa pentrarto, de la lastaj jarcentoj ĝis la moderna. Multaj bildoj estis tre belaj. Nur iun nigran kvadraton en blanka kadro mi ne aprezis, ĉar mi opinias, ke tiajn strangaĵojn oni povas laùvole interpreti… Tio estas maniero de la «artistoj» moki la publikon!… Laù politika vidpunkto, mi volis koni la opinion de Nina pri la eventoj en Rusio, pli speciale en Ĉeĉenio. Jen proksimume ŝia respondo: la milito en Ĉeĉenio estas abomeninda, ĝi okazas tiel ĉefe, ĉar ekzistas en tiu Respubliko… petrolo! Ĉu tiuj etnoj de Rusio povas postuli sian sendependon? Ekzemple en la ĉefurbo de Baŝkirio (kie loĝas Nina) -1 700 000 loĝantoj – vivas homoj el… 102 naciecoj! kiel ĉiu el ili povus postuli sian sendependiĝon? kaj tamen, ankaù en Baŝkirio, ni riskas militon, ĉar ankaù tie ekzistas petrolo… Ĉeestis 25 personoj la prelegon, kaj ni retroviĝis 19 en najbara restoracio, kie ni manĝis «kuskuson». Ĵurnalisto vizitis nin kaj abunde fotis. Devus rezulti artikolo en la loka gazeto «L’Est Républicain». Ŝian kompletan «biografion» vi malkovros en la raporto de Sarreguemines Raportis J.P. Colnot

2-a Trimestro

Vesperaj kursoj kaj kunvenoj. Malgraù la operacio kaj malsano de la respondeculo, J.P. Colnot, la kursoj daùre funkcias ĝis la fino de junio. Dank’ al Jacqueline Thomas la kurso por komencantoj – merkrede- bonorde finiĝas kaj pluraj preparas sin al lernado de «Metodo 12». Ĉiuj ricevis adresojn de korespondantoj kaj komencis korespondi. Sindoneme, Jaklino zorgas ankaù pri la 2a-grada kurso ĵaùde vespere, kaj foje vizitas ĝin Jean-Luc Thibias.

La 2-a kurso 2a-grada per «M12», kiu iam okazis post la 20-a15 ĝis la 21-a3O, finiĝis jam fine de marto. Unufoje monate –lunde – Robert Escriou venas el St-Mihiel por gvidi dum 3 horoj la 3-an gradon. Antaùe Robert veturis el St-Mihiel por lerni en la lunda 3-a grado, sed ankaù por lerni en la 2 kursoj de la ĵaùdo, ĉiusemajne!

Por la venonta kurso-sezono, la respondeculo dissendos al ĉiuj cirkuleron dum aùgusto. Por la ĝisnunaj esperantistoj, unua kunveno okazos septembre por decidi pri la kursoj kaj kunvenoj okazontaj venontjare.

La junuldomo organizos «tagojn malfermitajn» jam la 9-an kaj 10-an de septembro, en kiuj ĉiuj aktivaĵoj de la domo prezentos sin al la publiko. La nova kurso por komencantoj ekfunkcios la merkredon 11-an de oktobro.

La de longe planita sabata staĝo -unufoje montate -povos eble ekfunkcii la 14-an de septembro…

Perkoresponda kurso: 18 gelernantoj aktuale el kiuj unu jam finlernis «M11» . La respondeculo pro sia sanstato ĉesigis la dissendon de komunikoj al la gazetaro. Ni tamen diru, ke la komuniko aperinta februare en «La liberté de l’Est» (Epinal) alportis plurajn lernantojn.

Leteroj: Kiam oni pasigas longajn semajnojn en kliniko, oni legas oni spektas televidon… kaj krome oni enuas. Kion fari por ne enui? Mi ekskribis leterojn. Unue al 5 kandidatoj al la Prezidanteco. Tri respondis (s-roj Hue kaj Balladur – Ilia respondo jam aperis en la lasta «La Informilo» – kaj iom poste s-ro Jospin). Mi ree skribis al la 2 kandidatoj de la 2-a baloto. Mi ne scias, kiuj el tiuj tekstoj aperos en la nuna bulteno. Mi diru koncize, ke s-ro Jospin kuraĝigis la esperantistojn daùrigi sian agadon, sed ne volis promesi ian helpon (male de Mitterrand, kiu en 1974 promesis enkonduki esperanton en la lernejajn programojn… sed poste rifuzis plenumi sian promeson!….). Tiam ne venis iu ajn respondo (cetere la tempo estis ege limigita).

S-ro Pirlot kaj la prezidanto de la Esperanto-grupo en Ostende ankaù skribis al s-ro Jospin sufiĉe akran leteron sekve al lia respondo al mia unua letero. En mia 2-a letero al s-roj Jospin kaj Chirac, mi ĉefe refutis iujn argumentojn de la unua kontraù esperanto kaj proponis projekton de eksperimenta instruado de la lingvo en iuj francaj lernejoj, por testi ĝian propedeùtikan valoron. Verŝajne almenaù parto de tiu teksto aperas en ĉi-tiu «La Informilo». Poste, sekve al televida elsendo «l’heure de vérité», mi ankaù skribis similan leteron al s-ro Giscard d’Estaing. Mi ankaù skribis al la «5a» televid-kanalo kaj al la eldonejo «Victor» por proponi plian lingvan kurson.. Pri Esperanto (jam funkcias kursoj pri la germana, la hispana kaj la angla). Ili neniam respondis. Krome nun mi preparas leteron al ĉiuj deputitoj, senatanoj kaj eùropaj deputitoj de Meurthe-et-Moselle. Mi esperas, ke en ĉiu departemento troviĝos unu volontulo por prizorgi siajn parlamentanojn. La ideo venas de s-ro Pirlot, agregaciulo (Ostende, Belgio). Mi ne forgesu danki Betty Moureaux, kiu en Nancy afable, sindoneme kaj rapide plenumis miajn dezirojn pri tajpado de leteroj. Raportis Jean Paul Colnot

3-a Trimestro

Perkoresponda kurso – En universitato Eotvos Budapeŝto, esperantologiaj studoj por eksterlandanoj. Internacia koresponda esperanto-fako: 2+1-jara formado (entute 6 semestroj). Lasta studperiodo 1993/96. Pri la sekva studperiodo komunikas dr Ilona Koutny: «Ne estas decidita se entute okazos, ĉu en 1996 aù 1997. La sorto de internacia kurso ne estas klara ni ĉifoje devas batali por ĝi. Ja, ĝi estas ekster la kutimaj instruformoj de la universitato». Kotizo (laù semestroj): 500 USD. (Priskribo/ Aliĝilo havebla ĉe A. Hubert kontraù :du poŝtmarkoj.)

Kunveno okazis en Nancy jam la 16-an de aùgusto, ĉar nia amikino Monika akceptis sian ĉeĥan korespondantinon kaj ŝian edzon. Kunvenis do 10 personoj, kaj la babilado nepre okazis en Esperanto… unufojo ne estas kutimo.

Dua kunveno la 7-an de septembro por prepari 2 tagojn kun « malfermitaj pordoj“ en la junuldomo. Tiam venis 7 laboremuloj. Ni trarigardis la diversajn dokumentojn disdonitajn al la publiko. La aluditaj «malfermitaj pordoj» ne estis tiel katastrofaj kiel tiuj iam organizitaj laùdire en… belga submarŝipo! sed ni devas konfesi, ke la kvartala publiko de la M.J.C. tute ne interesiĝas pri Esperanto. Ni disdonis nur malmultajn flugfoliojn kaj pluraj personoj eĉ rifuzis preni ilin, dirante « mi jam konas… tio ne interesas min ». La stultuloj venis speciale por enskribi siajn etulojn al la kurso pri angla lingvo aù pri muziko, aù danco, aù…-(4-aù 5 foje pli kostaj ol Esperanto!).

La vera rekomenca laborjaro startos la 20-an de septembro. Tiam ĉiuj – espereble! – esperantistoj venos kaj decidos pri la programo por tiu nova laborjaro. Estas proponitaj. ĵaùde je la 19-a horo, 2 kursoj duagradaj monate, 1 triagrada kaj 1 konversacia kunveno.

La 2a-grada povos funkcii per «Gerda malaperis» kaj eventuale sinsekve aliaj libroj de Claude Piron. Kiel lastjare, alia kurso 2a-grada per M12 povos okazi ankaù ĵaùde de la 20a15 ĝis la 21a30 (sed ĉiuĵaùde dum 12 semajnoj), se almenaù 5 personoj tion deziros. Por la 3a-grado lunda (1 foje monate, 14a ĝis 17a), ĝis la 20-a de septembro nur 4 personoj anoncis sian intereson. Se ne estas 10 aliĝintoj, la kurso ne plu okazos. Ni ĉiam planas sabatajn staĝetojn por komencantoj (1 foje monate de la 10a ĝis la 17a), kondiĉe ke almenaù 10… 12 personoj aliĝu. Ĝis nun nur 1 interesato…

Fine la klasika vespera kurso! (ĝis la 19a horo ĉiumerkrede) rekomenciĝos la 11an de oktobro. Ĝi tamen funkcios, nur se pli ol 5 aliĝintoj. Ni preparas afiŝojn kaj flugfoliojn, kiuj ĉefe informas pri tiu kurso.

Perkoresponda kurso – En la lasta lernjaro nur 39 artikoloj estis dissenditaj al la gazetaro; ni povis kontroli aperon de nur 11. Entute 18 gelernantoj. El ili, unu finis tre rapide M11: S-ro Aloyse Kauffmann, en 57410 Lambach. Dua lernanto ĵus finlernis ĝin: S-ro Jean-Marc Thiriet, en 54500 Vandoeuvre, gvidita de f-ino Roux. Espereble kelkaj plu laboras. La antaùan jaron nur 4 gelernantoj el 26 finlernis M11; tiuj rezultoj estas malbonaj kompare kun antaùaj jaroj (8 el 17, 4 el 15), kion fari? Nun, depost la ferioj, aliĝis 3 novaj lernantoj (el kiuj 2 varbitaj de Take.). Jara varbkonkurso de nia federacio – Dum la lasta lernjaro, jen la nombro de perkorespondaj gelernantoj varbitaj de niaj membroj: Take varbis 4, gesinjoroj Hubert: 2, s-ro Gilbert: 1, s-ro Grossmann: 1, s-ro Escriou: 1. Take do, duafoje, gajnas la premion, lastjare ĝi transdonis ĝin al bona lernantino, kiun ĝi varbis. Ĉi-jare bedaùrinde, ĉiuj ĝiaj varbitoj ŝajnas panei… Do, gratulojn korajn al la varbintoj. Provu denove ĉijare varbi al ni lernantojn, kiel vi povas konstati, el 18 gelernantoj, 9 estis varbitaj de esperantistoj. Vi estas, se vi tion volas, pli efikaj ol la gazetoj, kiuj pli post pli malfacile enpresas niajn komunikojn. La gazeto “Echo des Vosges “ en Gérardmer ĵus proponis paĝon de anonco je 500F (taksoj inkluzitaj) por aperigo de nia lasta komuniko… Laùdire favorprezo! Sed ni devus almenaù triobligi la ciferojn de nia kotizo por ebligi tion!

Esperanto-ekzamenoj en Nancy – Ekzamenoj ne povis okazi fine de la lasta lernjaro. Ni planas organizi en Nancy ekzamenojn por la 2 unuaj gradoj, dum la proksimaj semajnoj. Ili povus okazi ĉu lunde, ĉu sabate. Mi opinias, ke pli multaj personoj povos veni sabate… Interesatoj anoncu sin kiel eble plej frue, indikante plurajn datojn kiam ili certe povos veni. Ĉar la 2a-grada estas nun tre longa kaj komplika (mi legis grumblojn pri tio, en iu raporto pri la kongreso de Mittelwihr!), la ekzamenoj komenciĝos matene je la 10a, kaj post paùzo tagmeze, daùros dum la posttagmezo. Petu la provtekston, se vi ankoraù ne provis ĝin!. Raportis J.P. Colnot

4-a Trimestro

La 39a praktika staĝo de esperanto okazis en Villers les Nancy la 18-19-ajn de novembro 95. Partoprenis ĝin pli ol 80 geesperantistoj. Aperis franclingva dupaĝa raporto frontpaĝe de tiu « La Informilo », kun foto de klaùno Lari Danto. Kaj en Esperanto la ĉi-subaj kontribuoj.

• Photo 83

Raporto de Armand Hubert. La 39-a praktika staĝo fare de Esperanto France-Est okazis do en la « Maison de l’Asnée », Villers-les-Nancy. Villers! Ĉu bone trovebla? La trapaso de Nancio ofte problemiĝas, sed la skipo de Jean-Luc Thibias per sia alir-plano ne permesis perdiĝon. «Eĉ se vi perdiĝas…» la konsiloj antaùdonis kromeltrovon. Maison de l’Asnée (nomo de rivero kiu malaperis nun ) : longa kaj larĝa koridoro faciligis la retroviĝojn kaj aliron al la diversaj kunvenejoj. La libro-servo, funkciis en vasta ĉambro, la libro-vico estis grava kaj alloga. Komplezeme deĵoris tie s-ino Colnot. Je la 15-a okdekon da aliĝantoj bonvenigis Jean-Luc Thibias en la preleg-salono. Li klarigis la disvolviĝon de la kunveno. La laborkunsidoj komenciĝis. Gvidis la kurson por komencantoj. Edmond Ludwig per M11, por progresantoj, Roberto Kueny (kiu malgraù san-malhelpaĵo obstine “celebris”), por praktikantoj, Pol Denis per Asterikso. En la preleg-salono, Bruno Masala prezentis la esperantajn radio-elsendojn. Kaptata estis Radio-Varsovio per mallongaj ondoj dank’ al tute malgranda ricevilo. Li emfazis pri la graveco de la korespondado kun la diversaj radio-stacioj por ke esperantaj elsendoj daùru. Tiam atendita gravulo, s-ro Pierre Janton, alvenis post deko da horoj en trajno. Li estas profesoro pri anglistiko ĉe la universitato Clermont-Ferrand. De 1969 ĝis 1993, li instruis Esperanton kadre de la universitato, komence al 15-20 gestudantoj. En1990 la nombro de kursanoj atingis 300-on. Nun du kolegoj liaj instruas la internacian lingvon, sed la kondiĉoj ne estas optimismaj.

Photo 84 Profesoro Pierre Janton –

Post tiu enkonduko s-ro Janton pritraktis la nombradon, ankaù lingvistika problemo. Kiel la homoj lernis kalkuli? Kiel ili elpensis la nombrojn? La prahomoj ne kapablis abstrakti, la nombroj ne ekzistis unuope kiel nuntempe. Dum jarcentoj la nombrado limiĝis je «tri»: unu = mi, du = vi (simileco inter «du» kaj la franca « tu », la germana »du », la angla « thou », …). La vorto « tri » devenas de «trans», i.e. la cetero post la duopo. Li pritraktis diversajn sistemojn. La 4-an, la 8-an, la 10-an, la 12–an, la 20-an (10 fingroj + 10 piedfingroj).

Nu la hinda lingvo kalkulas per alia nomo de 1 ĝis 100! Do eĉ la nombrado diversloke en la mondo estas kap-rompo, kiel la lingvoj. Konklude : lingvo-lernado estas lernejo de humileco. Esperanto prezentas sin kiel unu el la plej abstraktaj – do evoluintaj – lingvoj . Ĉiel per Esperanto «ni ellaboras tipon de interilato, kiu kondukas al civilizacio alia…!»

Je la 19-a la manĝo-ĉambro kunvenigis ĉiujn . La vigla babilado pruvis la feliĉan ĉeesto-senton. Aliflanke la kuiristoj pruvis sian sperton. Je la 20-a kaj duono ni aplaùdis Jack le Puil, kiu kuntrenis nin en sian neĉiutagajn sulkojn. Ardeco por la vivo, defendo de la libereco, postulo por plia justico: la kantisto kaj la gitaro elvokis sentemon kaj rideton.

Photo 85 Pol Denis klaùnas

Dum paùzo enpaŝis la salonon la klaùno « Lari Danto » Li montris sian lertecon muzikante per diversaj iloj, sian sperton koncerne ŝnurojn (nevideblajn ankaù), nodojn kaj eĉ ŝnurdancon. Tiu spektaklo aparte plezurigis ĉiujn, ĉar neatendite donacis ĝin komitatano. Dimanĉe la diversaj grupoj diligente daùrigis la studadon ĝis la tagmanĝo. Bongusta menuo, vino laù deziro. La varma etoso de tiu «kunlaboro» iĝis festa finpunkto de la rendevuo en Villers. Laù programo okazis vizito de Nancio por interesuloj posttagmeze. La komitato kunsidis por pritrakti asociajn aferojn.A. Hubert.

Raporto de Ginette Martin (88 Saulxures sur Moselotte) pri iu memorinda semajfino en Villers-les-Nancy ! (18/19 nov.95). Unue tre plaĉis al mi la mapeto, kiun mi ricevis de la organizanto, Jean-Luc Thibias. Ne eblis perdiĝi survoje, tiom preciza kaj detala ĝi estis (solvoj por ĉiuj al ven-direktoj!…). Do, sabate, mi eliris mian domon sub la unua vintra neĝo blankiginta la herbejojn kaj la tegmentojn, feliĉe ne la vojon… Veturado iris glate ĝis Nancio. Post la ricevo de mia dormĉambro-ŝlosilo, mi konatiĝis kun la Esperantaro, personoj, kiujn mi jam konis kaj kiuj memorigis al mi antaùajn ŝatatajn renkontojn, ankaù personoj, kiujn mi neniam renkontis antaùe, kiuj alportis entuziasmon pro eklerno kaj unuaj spertoj. Ni estis proksimume 75… Ĉe la kurso pri « Asteriks kaj Kleopatra  » la animanto faris al ni vivantan kunmetigon de legado, diskuto, aprecoj pri la libro, humuraĵoj, ktp. En la komenco, niaj malfeliĉaj cerboj penis kaj klopodis por sekvi spritan ulon, kies ideoj saltis de branĉo al branĉo kiel simio sur arbo! Post rido pro iu ajn anekdoto, ni ne plu sciis, kiu devis roli Kleopatra aù la hundon Snufiks, la vico por legi estis ja laù la kaprico de la animanto!… Tamen, iom post iom, la ordo instaliĝis por esplori vice la rakonton. Estis plezure aùskulti, legi, komenti, inventi, imagi… Ĉiuj povis kaj devis partopreni. Post la vespermanĝo, Ĵak le Puil ravis nin per kanzonoj akompanataj de lia gitaro. El lia repertuaro ni frandis kelkajn novajn. Mi komprenis preskaù la tuton sen teksto antaù la okuloj. Subite klaùno aperis: «Do you speak english»… Sprechen Sie Deutsch?»… Ne ! ne!…“ respondis ni. «Nu! vi parolas Esperanton!! Kiel tion vi ne diris tuj?…». Ĉiuj – preskaù rekonis nian simpatian amikon Pol Denis, kiu marŝis sur fadeno, turnigis telerojn sur bastoneto, muzikludis per gigantaj aù etetaj instrumentoj kaj kantigis la tutan ĉeestantaron! Ĉiuj ridis kaj admiris lian talenton. Denove Ĵak le Puil kantis varmkore kiel kutime… Kiam mi eniris la dormĉambron, nebezonata estis luli por ekdormi! Dimanĉe daùris la samaj kursoj kun la sama bona etoso. Pri la prelego de Pierre Janton mi ne povas raporti, ĉar mi ne elektis la «4-an gradon»…Tamen unu el liaj aùskultantoj asertis, ke li estis tute klara, facile komprenebla kaj interesega. Pri la gastoj kun kiuj mi manĝis, preskaù neniu «krokodilis», kaj ni bone ridis kune. Mi bonŝancis, ĉar la plej junaj sidis ĉe mia tablo. Pri la ekskurso al la urba akvario, mi ankaù ne povas rakonti, ĉar mi ne partoprenis… Nigraj nuboj amasiĝis en la ĉielo, kaj mi preferis reveni hejmen antaù la noktiĝo, kun provizo da libroj kaj kasedoj… La libro-servo ja funkciis akurate, zorgata de la ĉiam afabla sinjorino Colnot. Kontenta fine revenis mi el mia staĝo… Eble mi estis elektita hazarde la plej interesan kurson? … La plej interesajn tablogastojn? … Eble mi revis sur magia nubo?… Mi tamen diru, ŝajnas al mi, ke profiton alportis la staĝo al ĉiuj, ne nur al mi. Ŝajne la lamentoj, genu-suferantoj, eks-operaciitoj… malpli lamis, malpli genu-suferis kaj operacion malpli postsentis je la fino de tiu staĝo! Se kelkuloj ne tute ŝatis ĝin, disdoniĝis slipo por skribi, kion ni opiniis, ĉu pri la organizado de la evento, ĉu pri niaj deziroj por la estontaj aranĝoj. Mi taksis tiun ideon tre bona, ĝi devas elirigi grandan provizon de projektoj por la venontaj renkontoj. Kelkaj personoj, kutime ĉeestantaj, ne estis ĉi-tie. Se pro persona afero ne gravas… Se pro malsano, mi bedaùras, ke ili ne kuraĝis – aù ne povis! veni. Eble ili revenintus hejmen pli bonsanaj! Al ili mi deziras pli bonan sanon, al ĉiuj organizintoj mi sendas mian dankon pardonu, se mi forgesas kelkajn kaj.. mi esperas la saman ĝojan etoson por la printempa staĝo!

Kursoj – La vera unua laborkunveno okazis la 20-an de septembro. Ni decidis rekomenci la kursojn laù la lastjara ritmo: 1/ dua grado – 2/ tria grado – 3/ dua grado – 4/ konversacio. Iam ni studos krome kantojn. 13 personoj aliĝis al la 2a grado, 8 al la 3a. Tio ne signifas, ke ĉiuj ĉeestos ĉiun kurson. Ĉeestas kutime inter 4 kaj 7 personoj por la 3a grado (« Paŝoj : al plena posedo ») kaj de 8 ĝis 11 por la 2a grado (« Gerda malaperis »). Kelkaj venas al ambaù gradoj. La 2a grado per “Metodo 12” ne funkcias.

Krome la regiona 3a grado, unufoje monate lunde, povis rekomenciĝi. Aliĝis 9 personoj, venis 7 ĝis 9. Per «Faktoj kaj fantazioj», «Metodo 15» kaj kantoj. La kursoj okazis la 16-an de oktobro, la 13-an de novembro kaj la 11-an de decembro.

La «Zamenhof-vespero» okazos la 14-an de decembro ek de la 19-a horo. Ni ne forgesu la kurson por komencantoj. Ĝi rekomenciĝis la 11-an de oktobro kun 4 novaj kaj 2 relernantaj gelernantoj. Mi esperis pri pliaj aliĝoj, sed post interkonsento telefona kun kelkaj personoj,ili ne montris sin…

Sabataj staĝetoj: ek de septembro mi provis funkciigi ilin! ĉiumonate 1 ĝis 3 personoj interesiĝas, sed mi petas ilin atendi, ĉar tio ne sufiĉas por serio de 6 aù 7 staĝoj okazantaj dum tuta sabato. Nun, novembre, mi provis rekontakti telefone tiujn, kies telefonnumeron mi povis trovi (ne ĉiuj aperas en « Minitelo »). Nu, preskaù ĉiuj ne plu interesiĝas. Ili volis tuj, sed nun ne plu… Ŝajne sensolva problemo.

Perkoresponda kurso : Ĝis la fino de novembro 7 gelernantoj aliĝis. 48 komunikoj estis dissenditaj al regionaj gazetoj. Ni povis konstati la aperon de nur 8. La informpetoj, preskaù ĉiuj telefonaj, malmultas… En Nancy mem 14 komunikoj aperis en lokaj gazetoj, sed venis malmultaj informpetoj.

Esperanto-ekzamenoj en Nancy – Ili verŝajne okazos. Sed la kapablaj ekzamenotoj ne sentas sin pretaj.. Do eble pli poste.. Printempe ? Se vi interesiĝas, skribu al «Esperanto», MJC , 27 rue de la Républiique, 54000 Nancy, por peti prov-tekstojn pri la unua aù la dua grado.

La «Pasporta servo» 1995 finfine aperis! Se la venonta eldono tiel longe prokrastiĝos kiel la nuna, ĝi validos almenaù 2 jarojn. Do, se vi deziras gastigadon principe senpagan ĉe esperantistoj, mendu la broŝuron , kiu entenas 810 adresojn en 70 landoj al: Jorgos, esperanto F-09120 St Felix de Rieutort.

Prospektoj pri Esperanto – Dank’ al Jean Luc Thibias, la Poŝto en Nancy konsentis presi denove 5000 prospektojn pri Esperanto. La modelon ni dankas al Pol Denis. Unue la respondeculo de la ofico ne ŝajnis entuziasma, sed la interveno de poŝtisto estis decidiga! Raportis Jean Paul Colnot.