Tombejo de Preville(previl)

Malfermita je la 24a de aprilo 1842 « ĉe la urbo », tio klarigas la francan nomon.

En 1801 en Nancio estas 5 tombejoj ( kvartaloj Saint Nicolas, Saint Fiacre, Trois Maisons, Saint Jean kaj Boudonville ). Sed la entombigejo mankas kaj pro higiena kialo oni decidis krei novan tombejon ekstere de la urbo(en tiu epoko). La unuaj domoj devus esti malproksimigitaj de 100 metroj de la tombejo. Tiu distanco nun egalas nur la larĝon de strateto.

En 1842 nur la tombejo Saint Nicolas estis konservit. Nune en Nancio, du tombejoj ekzistas : Préville kaj la suda tombejo.

La tombejo de Préville entenas 10 836 tombojn kaj 312 kapelojn kaj la tombejo estas plenplena.

La suba parto montras la plej  riĉajn tombojn kaj la supra parto estas por la protestantoj. Tie troviĝas germana tombejo kie ripozas soldatoj de la milito de 1870.

La popolnombro kreskis pro alveno de volontuloj el la aneksita regiono kaj pro kamparfuĝantoj.

La starigo  de la tombejo estigis aktivadojn en la kvartalo (marmoristoj, floristoj).