1993

1-a trimestro 1993 –

Kursoj: la unuagrada kurso regule funkcias (ĉiumerkrede je la 19-a). La gelernantoj jam preparas la unuan leteron al korespondanto(j). Ĵaùde, nun je la 18-a horo, funkcias alterne duagrada kurso dufoje monate, triagrada unufoje monate, kaj konversacia rondo unufoje monate. Tiuj konversacioj ĝis nun temis pri la ĝenerale plej ŝatata temo por ĉiuj: la ferioj. Do, Henriko rakontis al ni pri vojaĝo en Bulgario (dum kiu oni ŝelis lian aùtomobilon, ĉiujn pakaĵojn kaj aùdvidan kameraon… Li feliĉe retrovis la aùtomobilon… sed ne la ceteron!). Daniela pri Prago, kaj Rolando pri vojaĝo al Kenjo. Ilustris la rakontojn ĉu poŝtkartoj, ĉu fotoj, ĉu filmo.

Dum la Zamenhof-vespero Jopo prezentis diapojn pri Bretonio kaj lastaj esperantaj ekskursoj. Ni planas lerni kantojn ek de marto. La posttagmeza kurso de 3-a grado povis funkcii dufoje sed ĝi ĉesis ĉar estis malfacile regule kunvenigi la 3 interesatojn. Por la venonta jaro estas planata kurso nova, triagrada, eble sabate sed pli certe lunde posttagmeze, al kiu povos veni ankaù perkorespondaj gelernantoj el la proksimaj departementoj. Pluraj ŝajne interesiĝas…

Sabataj staĝoj en Nancy: Post nova enketo al ĉiuj interesatoj, fine 3 aù 4 personoj estus venintaj al 2a-grada staĝo. Do ne sufiĉe por ke tia staĝo povu funkcii dum 6 ĝis 8 kompletaj sabatoj. Ni rezignis.

Zamenhof-vespero: la vespera festeto dediĉita al la memoro de Dr Zamenhof okazis en Nancy la 18-an de decembro. Ĝi kunvenigis 18 personojn, kiuj ĝoje komune manĝis, trinkis kaj poste kompreneble iom kantis – eĉ “La Esperon”- (post trinkado ĉio eblas!). –

Perkoresponda kurso: Kvankam ni povis nun kontroli la aperon de 15 komunikoj (el 42 senditaj…) al la regiona gazetaro, la informpetoj malmultas, kaj same la gelernantoj! Ĝis la komenco de februaro aliĝis nur 8 perkorespondaj gelernantoj. El ili, unu lernantino jam atingis la finon de «M11» (kaj tuj aliĝis al «M 12»): F-ino Marie-Agnès Mallinger en Bar le Duc (gvidita de Pol Denis). El la gelernantoj de la 2 antaùaj jaroj, nun finlernis «M 12» kaj aliĝis al tria grado s-ro Armand Hubert, 57200 Sarreguemines (gvidita de s-ino Busser) kaj s-ino Michèle Nardi, 54830 Jarny (gvidita de s-ro Degrelle).

2-a Trimestro

Kursoj plu normale funkcias. La elementa finiĝis dum marto kaj tuj komenciĝis daùriga per «Gerda malaperis” (ĉiumerkrede). Ĥaùde je la 18-a alterne funkcias 2a kaj 3a grado kaj konversacio. Ĉiufoje ĉeestas de 3 ĝis 10 personoj. Nova triagrada kurso

Post enketo al diversaj interesatoj, tia kurso povos starti oktobre. Estis proponitaj la lundo, la mardo aù la sabato posttagmeze. La plej multaj interesatoj (8-9 personoj) elektis la lundon posttagmeze unufoje monate. Principe ĝi povus starti la lundon 11-an de oktobro. La horaro proponita estus de la 14-a (aù 14h15 ĝs la 17-a (aù 17a15). La diversaj interesatoj bonvolu informi min, ĉu tiuj dato kaj horaro taùgas. Se ne ili proponu aliajn daton kaj horaron. Estas koncernataj gesinjoroj. Hubert, s-inoj Nardi, Moureaux, François, Rougieux, Fricot, Tomasi, s-ro Moitrier. Ĝi funkcios per libro « Faktoj kaj Fantazioj ».

Perkoresponda kurso: 53 komunikoj al la gazetaro (plus 11 preparataj la 15-an de aprilo): el ili aperis almenaù 21. Ĉirkaù 70 personoj petis informojn. Sed ĝis nun aliĝis nur 14. El ili jam 2 finlernis.

– Gazet-artikoloj pri Esperanto kaj la lingvo-problemo. Dankon al tiuj el vi, kiuj sendas al mi la artikolojn pri tio. Ĉi jare mi jam povis liveri al niaj instancoj 26 paĝojn laù formato A4 (lastjare 22 paĝoj). Okazis en tuta Francio relative multaj reagoj al diversaj artikoloj malfavoraj al Esperanto, tiel ke la revuo «Science et Vie» ekzemple dediĉis paĝon dum 4 monatoj por aperigi resumojn el tiuj leteroj. Ni ankaù rilatis kun la skipo Cousteau, kun kiu kunlaborado ŝajnas ebla (ĉi–ene en tiu bulteno vi trovos la tekston en esperanto de la peticio, kiun iniciatis tiu skipo, pri la «rajtoj de la venontaj generacioj»). La franclingvan tekston (peticio «rajtoj») vi povas mendi al «Equipe Cousteau»

Pétition, 75809 – Paris Cedex 17 Atentu! … La peticio finiĝos en septembro, oni devas antaù tiu dato sendi la plenigitajn foliojn.

Sabataj staĝoj en Nancy: Daùre ekzistas la ebleco funkciigi tiajn staĝojn unu sabaton monate, ĉu de la 10-a ĝs la 17-a, ĉu de la 14-a ĝis la 18-a. Interesatoj bonvolu konigi sin al la respondeculo. Tri gradoj estas eblaj tamen por la 3a-grado, nun ekzistos la lunda kurso. Sed kompreneble staĝo funkcios nur se, sufiĉe frue, sufiĉa nombro da interesatoj anoncos sin.

Pri la turisma prospekto: ….vi jam legis en ĉiuj lastaj «La Informilo»; venis multe da mendoj el la tuta mondo… krom el nia regiono! Se vi deziras ĝin, bonvolu skribi al « Office de Tourisme, 14 pl. Stanislas, 54000 Nancy ». Ne forgesu peti la prospektojn en Esperanto!… kaj petu plurajn: por viaj korespondantoj, gelernantoj… bopatrinoj ktp!

Tiu turisma prospekto ne estis tute senutila. Pro ĝi, la «internacia centro de restado» (kaj junulgastejo en kastelo Remicourt, Nancy) kontaktis min kaj proponis kunlaboron.

El tio rezultas la jeno:

= Prelego pri Esperanto la vendredon 13-an de junio, je la 20a30 en la kastelo Rémicourt.

= Ekspozicio pri Esperanto estos elmontrata en la kastelo laù la disponebleco de la materialo, principe meze de julio ĝis fine de aùgusto. Dum tiu periodo, lastjare, tranoktis tie 2500 ĝis 3000 gejunuloj el multaj landoj. Tiu ekspozicio estos montrata en la enirejo. Krom la tranoktantoj, loĝantoj de la sudaj kaj okcidentaj kvartaloj de la «nancia distrikto», ofte vizitas la kastelon, ĉar ĝi situas en ripoziga 9-hektara parko, kaj la eventoj estas anoncataj ne nur de la gazetaro sed plie de la specifaj urbaj paneloj elektronikaj. Vesperaj provlecionoj povos foje okazi se sufiĉaj interesatoj.

= Plus staĝo: krome okazos (prove) 6-taga staĝo por komencantoj, de la 18-a ĝis la 24-a de julio, ĉiam en la kastelo. Mi aparte verkis franclingvan programon (ankaù ŝovitan en ĉi-tiun bultenon), ĉar temas pri aranĝo dediĉata al franclingvanoj. Se vi konas interesiĝemulojn… nepre informu ilin ! (fotokopiu la aluditan dokumenton!).

= Krome pri la kastelo mem unua prospekto –nigra/blanka- tuj aperos en Esperanto, pri la Centro. Kroma kolora eldono aperos venontjare, se la intereso estos sufiĉe granda. Petu la unuan al la kastelo Rémicourt 54600 Villers-les-Nancy. Raportis J.P. Colnot

3-a Trimestro

Vesperaj kursoj – la unuagrada kurso bedaùrinde finiĝis pli frue ol atendite: mi volis prepari la gelernantojn al la trapaso de « Atesto pri lernado“. Pro tio unuafoje mi faris al ili diktaĵon. Unu el la gelernantoj pro aùdaj problemoj nenion komprenis (sed li normale legis kaj respondis kun teksto sub la okuloj). Li tuj forlasis la kurson kun sia edzino. Alia, kies hezitojn mi rimarkis, kaj al kiu mi rimarkigis, ke Esperanto estas fonetika lingvo, skribis.. laù la franca fonetiko (…“djardeno !“). Rezulto, 3 gelernantoj el 6 malaperis. La 3-aliaj sukcese trapasis la ekzamenon kaj brile sukcesis: s-ro Genot Roland, s-ro Jacquot Damien, f-ino Kulinicz Emmanuelle.

Konkludo: estonte mi verŝajne ne plu trapasigos ekzamenon, almenaù ne plu sisteme. La gelernantoj praktiku laùplaĉe la lingvon prefere ol celi plibonigon de iliaj konoj. Estas fakte, ke pro akuzativo, pro la refleksivoj, pro la transitiveco de la verboj, Esperanto povas aperi kiel lingvo ne tiel facila por tro multaj homoj.

Duagrada kurso alterne kun konversacio okazis ĝis la fino de junio kun 3 ĝis 10 partoprenantoj.

Ni preparis reeldonon de nia kantaro, kaj afable prizorgis la tajpadon per komputilo Betty Moureaux.

Venonta laborsezono. Ĝi kredeble komenciĝos per kunveno la 22-an de septembro. Ĉiu interesato ricevos cirkuleron ĝustatempe. La kurso por komencantoj komenciĝos la 13-an de oktobro: la 2a grado kaj konversacio povos rekomenciĝi ekde la ĵaùdo 30-a de septembro. La posttagmeza triagrada komenciĝos la lundon 11-an de oktobro je la 14-a horo, kun partoprenantoj de aliaj urboj en departementoj 54 kaj 57, helpe de la libro «faktoj kaj fantazioj».

Sabataj staĝoj en Nancy: se vi interesiĝas pri staĝoj en Nancy, unu sabaton monate ekde aùtuno (1a 2a aù 3a grado) nepre anoncu vin kiel eble plej frue al la respondeculo.

Vizito de kuba esperantisto: La 17-an de junio vizitis nin s-ro Juan Ramon Rodriguez Gomez, ĵurnalisto el Havano. Lian viziton ni anoncis al 2 gazetoj kaj 3 radioj. Nur post 4 telefonadoj al gazeto «l’Est républicain», tiu gazeto konsentis pri intervjuo kun fotoj, kiu okazis tuj post lia alveno en la stacidomo. Bedaùrinde, la intervjuo, laù nia scio, neniam aperis en la gazeto! (Aperis nur mallonga komuniko 7 tagojn antaùe). Ni 4-ope vizitis Nancion dum la ĵaùdo posttagmeze. Je la 18-a nia gasto prelegis en la junuldomo pri la influo de la afrikaj lingvoj en la hispana lingvo de Kubo, kun projekciado de dokumentoj; li plue respondis multajn demandojn pri la tiea loka vivo. Ĉeestis 15 esperantistoj sed neniu ekstera publiko interesiĝis. Ni poste komune manĝis 12-ope en picejo kaj revizitis Nancion nokte…

Pri la proponita julia staĝo en Nancy: Al tiu por komencantoj mi provis aldoni staĝon pri dua grado. Por informi pri tio, mi dissendis ĉirkaù 80 cirkulerojn. “La Informilo 82″ informis pri la unua grado sed bedaùrinde ne pri la 2a grado, kiu estis decidita nur poste. Tri personoj aliĝis por ĉiu kurso, ne sufiĉe por mobilizi 2 gvidantojn kaj pagi ĉiujn elspezojn por tutsemajna instruado. La 6-an de julio estis decidite rezigni pri la evento.

Perkoresponda kurso: Nun 75 komunikoj al la gazetaro, preskaù 90 informpetoj, 17 gelernantoj. Ni anoncis en la lasta «La Informilo», ke 2 gelernantoj finlernis «M 11». Nun 3 pliaj finlernis ĝin: inter ili S-ro Lucien Hodapp en Chavannes (68210), kaj s-ro Pierre Salingue en Saulnes (54650).

Ekspozicio pri Esperanto en Nancy – Ĝi estis videbla en «Kastelo Remicourt» en Villers-les-Nancy (tie, kie ne okazis la proponita somera kurso) de la 7-a de julio ĝis la fino de aùgusto. Ni provis interesi ĉefe turistojn, kiuj tranoktas dumsomere en la junulgastejo. Provleciono estis proponata, se pluraj personoj dezirintus tion…sed ne montriĝis intereso (krom por poŝtmarkoj de la ekspozicio, kiujn iuj ŝtelis!) Raportis J.P. Colnot

4-a Trimestro

Ekskurso en Alzaco – Dum nia ĝenerala kunveno de la 13-a de junio ni decidis pri renkontiĝo turista en la alzaca urbeto Eguisheim apud Colmar. Ĝi okazis la 26-an de junio (sabate) kaj estis sukcesa, kvankam partoprenis nur 4 personoj! (Sed, se ni ne havis la kvanton, ni havis la kvaliton!). Eguisheim estas rava alzaca urbeto, certe tiel bela kiel la pli fama Riquevihr (kvankam la gvidlibro «Michelin» konsentas al ĝi nur unu stelon…). Tuj kiam ni alvenis, ni konstatis, ke homoj, aùtomobiloj, busoj estis svarmantaj ĉie en la urbeto. Ni unue supozis, ke ili amase alvenis tie por bonvenigi nin, esperantistojn! Sed tute ne, oni eĉ ne atentis nin ! Ni rendevuis antaù la preĝejo, kaj ĝuste tie estis la plej granda popolamaso, tiel ke ni devis parki pli malproksime. Antaù la preĝejo atendis kaleŝo kun kvar belaj blankaj ĉevaloj. Tiam ni komprenis: estis okazanta edziĝofesto ! Ni atendis la eliron de la novaj geedzoj, al kiuj la spektantoj ĵetis rizon. Ni provis plej proksime foti, kaj finfine apenaù ekvidis la novedzinon… sed la ĉevaloj estis vere belaj kaj fortikaj, ankaù la kaleŝistino (fortika!). Tuj poste ni vidis grupon da turistoj, al kiuj gvidistino klarigis pri la vidindaĵoj. Ni iom sekvis ilin kaj finfine eniris kun ili la urban kastelon. Tie akceptis nin ĉiujn la urbestro, li manpremis al ĉiu el ni kaj paroladis pri sia urbo. Ni tamen diskrete eliris, kiam li afable proponis trinki vinon (alzacan)! Poste ni veturis al la proksimaj tri turoj super Eguisheim, kiuj fakte estas ruinaĵoj. Tie neniu urbestro akceptis nin, domaĝe! Poste ni provis viziti kvaran kastelon, bedaùrinde ne viziteblan pro riparoj. La kvinan turon ni vizitis tre proksime (Pflixbourg) sed en ĝi estas neniu pordo kaj nur unu embrazuro ! Ĝi ŝajnis al ni rekonstruita nur por esti vidata el malproksime en la valo ! La ekskurso finiĝis gaje dum vizito al nia prezidanto en Stosswihr, kaj tie ni ree trinkis alzacan vinon!.

La proksima turisma renkontiĝo estos la aùto-ralio prizorgata de «Esperanto-Meuse», la 19-an de septembro, sed tie oni ne scios antaùe pri la vidindaĵoj. Nur post solvado de enigmoj oni povos malkovri ilin! Ĉu ĉiuj ĉiam sukcesas solvi? Ni aùdis iam pri Nancianoj, kiujn oni vane atendis por la tagmeza pikniko. Neniam ili alvenis. Ĉu oni revidos ilin? Iu flustris, ke oni vidis ilin flosantaj sur glacimonto en Norda Maro… Cu vere? Oni povas dubi, ĉar neniu informagentejo informis pri tio. Sed ĝenerale informagentejoj volas ignori ĉion, kio koncernas Esperanton kaj Esperantistojn ! redaktis J.P. Colnot