1952

Vizito

Kvardek kvin Nederlandanoj, naturamikoj, plejparte esperantistoj tranoktis en Nancy la 19an de aprilo 1952. Ili estis akceptitaj en la junuldomo.

Propagandi Esperanton!

Longa frontartikolo de s-ino Fondrillon en la « Informilo » 8a, kiun mi resumas, klarigas ke dum operacio ŝi propagandis por Esperanto! Oni komencis dormigi ŝin per injekto en la brakon kaj diris  » bonvolu nombri 1,2,3… » Ŝi daùrigis laùdire ĝis 28 (en simila okazo, mi laùmemore ne atingis 5…) kaj poste ŝi tion ripetis en Esperanto.b Ĝis iu voċo interrompis ŝin: » ne plu nombradu, sinjorino, nun sufiĉas! » – « Ĉu mi lacigas vin? » – « Ne, ne plu necesas ke vi dormu, la operacio estas finita! » – Ŝi ege surpriziĝis : « sed mi ne komprenas, ŝajnas al mi ke mi senĉese nombradis » – « Jes, vi nombris ĝis 28 en la franca lingvo, kaj poste en fremda lingvo. Ĉu vi instruas lingvojn? Ĉu la nederlandan? » – « Ne, vi aùdis la internacian lingvon Esperanto. Mi estas la prezidantino de la loka grupo. » Do sugesto al vi ĉiuj, karaj legantoj, operaciigu vin por propagandi Esperanton! La artikolo ne diras ĉu la kirurgo kaj lia skipo eklernis la lingvon…

TEJO (Tutmonda Esperanta Junular-Organizo)

La junulrondo de Nancy konsistis ĉefe el SAT-anoj sed pluraj en 1951/52 partoprenis neùtralan kongreson de TEJO, (tiam nomita TJO). Ni, du-aù triope, aligis al Tejo en 1952.

Raporto de s-ino B. Fondrillon pri la 37a universala kongreso en Oslo, raporto ne oficiala, kiu celis skizi impresojn, pri bona akcepto, pri klareco kaj simpleco. Klareco de lando, kiu ŝajnas ĉiam nove lavita en la lumo de longaj tagoj, kun akvoj inter helverdaj herbaĵoj kaj nigraj abiaroj, kaj ŝipoj sur bluaj fjordoj. Simpleco en la akcepto de la loĝantoj, en la publikaj parkoj kie abundas floroj, en la kamparaj lignaj domoj…

Resuma de la raporto pri Oslo, verkita de freŝbakita fervojista esperantistino, Geneviève Colin. Post belega vojaĝo, ŝi ekspertis rapidajn progresojn diskutante kun multaj esperantistoj. Partoprenis homoj el 33 Landoj por kiuj ne plu ekzistis lingvaj baroj. Vizitoj en Oslo, (reĝa kastelo, parkoj, botanika ĝardeno, skisaltejo) ravis ŝin. Ŝi ĝuis ankaù la solenan inaùguron en vasta teatro, multajn prelegojn (speciale de Ivo Lapenna), tre interesan prelegon de indonezia virino pri la socia pozicio de virinoj en Indonezio, viziton al arĝent-minejo, manĝojn laù la norvega modo, belegan artan vesperon kun muziko kaj varieteoj, grandiozan akcepton en la urbodomo. ŝi admiris ankaù la belecon de la norvega naturo, la promenadojn ŝipe en fjordoj, la bluajn lagojn, la belecon kaj la agrablajn kolorojn. ŝi ŝatis la afablecon kaj modernecon de la loĝantoj. Ŝi rikoltis tri korespondantinojn en nordaj Landoj

Nokta sonĝo verkita de s-ino M. Schmitt. Ŝi citas proverbon:  » nokta sonĝo inter ĵaùdo kaj vendredo fariĝos realo « . Precize tiam ŝi sonĝis: aperis al ŝi leterportisto, kiu alportis multajn bondezirojn. Li transformiĝis al nigrhara ciganino, kiu proponis senvualigi la estontecon. Ŝi kondukis ŝin al bela domo, el kies fenestro estis videbla granda ĝardeno kun belegaj florbedoj, tabloj, seĝoj, multaj personoj trinkantaj (ŝi ne diris « drinkantaj ») kaj afable ridantaj. Kaj la ciganino fariĝis la franca prezidento! (tiam Vincent Auriol). Kaj ĉiuj parolis en Esperanto! Kaj ili kune konstatis, ke la homoj en la ĝardeno estas ĉiuj ŝtatestroj de la mondo. Dank’al la pacienca laboro de la esperantistoj, ĉiuj konvinkiĝis pri la utileco de Esperanto kaj ili lernis ĝin, kaj nun dum konferencoj ili ne plu volas paroli alian lingvon ol Esperanton. Kaj audeblas vortoj: floroj, muziko, edukado, boneco, donacoj, libereco, frateco, helpi, kuraci, nutri, plibonigi… (Nun pli ol 10 jaroj poste, nur unu frazo realiĝis: ne plu estas ferkurteno). Sed ni ĉesu sonĝi kaj revi

Fervojista rondo

En Nancy kreiĝis fervojista rondo. Iniciate de s-ro Chapellier, la fervojistaj esperantistoj kunvenis la 25an de novembro kaj starigis lokan fervojistan rondon. Respondeculo : Jean Chapellier, sekretariino: Geneviève Colin, kasisto: Marcel Brézol. Kunvenoj okazos la unuan merkredon de ĉiu monato en la sekretariejo de la helpĉef-staciestro.