1986

Kursoj

La 2a-grada kurso daùras ĉiumerkrede je la 20a30, verŝajne ĝis la someraj ferioj. Kunvenoj ne plu okazis vendrede, sed la lastan merkredon de ĉiu monato. Ni kunvenas 4-ope por lerni kantojn en Esperanto (tiu kunveno anstataùas la 2a-gradan kurson unufoje monate). En la « Activité-Espéranto-M.J.C. » ni estis 15 membroj lastjare sed ĉi-jare nur 8…    J.P. Colnot

Nia perkoresponda kurso – Ni ricevis entute iom malpli ol 100 informetojn kaj aliĝis 38 gelernantoj. El ili 10 ĝis nun finlernis M11. El la 10 finintoj, 6 aliĝis al M12. El la lastjaraj gelernantoj 4 finlernis M12. Temas pri s-ino Brossaud en Boca de Aroa (Venezuelo).Jen la nuna rezulto sekve al kampanjo por disvastigi nian kurson: varbis 9 gelernantojn s-ino Marthe Nau, Montigny lès Metz (S-ino Nau ricevis la komunikojn destinitajn al la Mozela-gazeto « Le Républicain Lorrain », aldonis sian adreson kaj zorgis pri apero de la komunikoj – kiuj senditaj el Nancy ĝenerale ne aperis -krome ŝi respondis al informpetoj). Varbis 5 gelernantojn, s-ro Crochet, Epernay (Dank’ al antaùaj klopodoj de s-ro Crochet, la Marna gazeto « L’Union » tre volonte empresas niajn komunikojn. Ĉiufoje s-ro Colnot aldonis la adreson de s-ro Crochet, kiu tiel respondis al informpetoj).Varbis 2 gelernantojn s-ino Bernez, Chaumont (ankaù tie mi aldonas la adreson de ŝi en komunikoj senditaj al la « Haute Marne libérée », ŝi respondas al informpetoj.  Krome ekzistas 3 varbitoj en « 68 », kies « patreco » estas por ni ne certa. Kiu varbis ilin ? Mi aldonu tamen, ke la 20 aliaj aliĝintoj estis varbitaj pere de rekta informado el Nancy al informpetintoj. Gratulojn kaj dankon al ĉiuj personoj, kiuj partoprenis la kampanjon, eĉ se ĉijare ili ne sukcesis varbi iun. La ĉi-supraj sukcesintoj ŝuldas tion al jam plurjara agado en sia regiono.  Skribis J.P. Colnot

Nia perkoresponda kurso – Jen la ĝeneralaj ciferoj pri nia kurso por la lernjaro 1985/86 (inter parentezoj la ciferoj de la antaùa jaro). Entute alvenis iom malpli ol 100 informpetoj (118), aliĝis 39 gelernantoj (32) sekve al dissendo de 66 komunikoj (69). Ĝis nun 11 gelernantoj finlernis « M 11 » kaj 9 el ili aliĝis al « M12 » (8). Laù mia scio nur 1 finlernis « M12 » (4). Mi diru, ke ĝenerale mankis skribaj raportoj de kunlaborantoj en ĉi-laborjaro. Tial mi denove petas ĉiun raporti al mi unufoje trimestre. Kelkaj linioj sufiĉas ! Ankaù oni prefere informu min iom antaù ol la gelernantoj finas « M11 » . …………..Raportis J.P. Colnot

Per trideko da afiŝoj, preskaù 1000 flugfolioj kaj pluraj gazet-kaj radio-komunikoj ni provis anonci vesperan kurson por komencantoj. Nur 2 personoj interesiĝis sed preferis aliĝi perkoresponde. Do neniu vespera kurso por komencantoj funkcias. Du personoj interesiĝas pri 2a-grada kurso (per « Metodo 12 »), kiu okazas 2-foje monate merkrede, 6 aliaj personoj interesiĝas pri studo de « preparado al la Atesto pri Kapableco », tiu kurso okazis la merkredojn 29-a de oktobro kaj 26-an de novembro. « Zamenhof-kunveno »  (kun kantoj, principe) okazos la merkredon 17-an  de decembro je la 20a30

Staĝo en Villers les Nancy – La 24-a staĝo de esperanto okazis en Villers les Nancy le 25/26 ajn de oktobro 1986. Funkciis 5 kursoj : A1(E. Ludwig pere de M10) – A2 (R. Guillaume, M11 ) – B ( J.P. Colnot, M12) – C (P.Denis: ĉu rakonti novele ?) – D (E. Borsboom pri la vivo de Lanti). Sabate vespere, TESPA prezentis teatraĵojn (funebrajn !) – Partoprenis ĉirkaù 60 personoj – .La kurso kun s-ro Denis estis samtempe interesa kaj amuza. Ni legis « Ĉu rakonti novele ? »,  krim-noveloj originale verkitaj de Johan Valano. Ni trovis kelkajn inventaĵojn de la aùtoro, kiuj estas tre interesaj pri la lingvistiko. Tiam mi deziris scii sufiĉe Esperanton por ankaù mem inventi. Mi sentis, kiom Esperanto lasas liberecon al la parolanto, anstataù devigi lin sekvi nur ekzistantajn formojn. Mi renkontis kun granda plezuro diversajn homojn, kelkajn eksterlandanojn. Mi aùdis Esperanton parolatan de Anglo kaj de Nederlandanoj. Ilia prononco interesis min. Eĉ mi parolis kun Indonezianino, kiu rakontis interese sian infanaĝon.Mi ankaù renkontis iujn, kiuj kutimas partopreni tiun staĝon por prizorgi sian uzadon de la internacia lingvo. Mi esperas denove renkonti ilin proksiman fojon.

Tiu staĝo estis tre agrabla kaj refortiga por izoluloj, kiel mi. Mi renkontis alian izolitan samideaninon. Mi ŝatis, la teatran vesperon. Mi multe admiris la econ teknikan de la enscenigo kaj de la aktoroj. Bedaùrinde mi ne sufiĉe bone komprenis. Mi facile sekvis la unuan tekston, sed aliaj estis tro malfacilaj por mi. Feliĉe mi vidis la gestojn. Mi ankoraù havis grandan plezuron: mi vizitis Nancion ! Mi ne konas la regionon, mi volis viziti de longe, sed mi neniam faris.

Do mi vizitis tiun belan urbon kaj mi povis aùdi dufoje la komentojn, unue en Franca lingvo, poste en Esperanto… Mi opinias, ke en la proksima staĝo mi povos paroli pli multe… » ……. Raportis Renée France Martinato 70300 Luxeuil

La Nederlanda karavano konsistis el 7 personoj. Pro la granda distanco ni jam alvenis vendredon vespere. La unua – por ni agrabla ! – surprizo estis langkaresa kaj ampleksa vespermango ĉe Madeleine kaj Catherine Roux. Kune kun francaj kaj angla samideanoj ni pasigis neforgeseblan vesperon en amika etoso. Antaù ol veturigi nin ĝis nia loĝejo. Madeleine gvidis nin per aùto en Stanislas-placon, kie la imponaj, orumitaj palaco-kradoj estis bele iluminitaj. La « Maison de l’Asnée  » montriĝis ne domo sed grandega monaĥejo situanta en bela parko. Tra longegaj koridoroj ni atingis niajn komfortajn ĉambrojn kaj antaù ol endormiĝi admiris la vidaĵon sur la Nancy-aj noktaj lumetoj. Post matena vizito al la urbo kaj tagmanĝo en granda magazeno ni finfine povis konatiĝi kun la aliaj partoprenantoj, kiuj estis alvenantaj posttagmeze. La proksimume 60-persona partoprenantaro dividiĝis en kvar grupoj. Ciuj trovis kurson laù intereso kaj lingvokapablo. Mi partoprenis en la kurso « D », en kiu Ed. Borsboom, la aùtoro de la konata libro « vivo de Lanti », prezentis pri tiu temo prelegserion. Tiomis interesatoj, ke apenaù sufiĉis seĝoj. Multaj esperantistoj jam konas Ed. Borsboom kiel inspiran preleganton kaj li plene sukcesis intereskapti la publikon. Krom la seriozajn oni ankaù povis ĝui distrajn programerojn. Ni havis okazon spekti « TESPA ».( Teatro-trupon el Parizo), en 3 unu-aktaĵoj. Alia fenomeno estis la loterio, en kiu ĉiu loto rezultis en premio ! Nepre menciindas la riĉa libroservo; kiu funkciis dum la tuta semajnfino. La staĝon finis komuna tagmanĝo. Dume unu el la organizantoj disdonis faldfoliojn pri Esperanto al la ne-esperantistaj grupoj en la manĝejo. Dum la lokaj esperantistoj vizitis estrarkunsidon, ni aliĝis al grupo, kiu rigardas la urbon. Nin gvidis la urba arkitekto mem ! Liajn tre detalajn klarigojn tradukis kuraĝe franca esperantisto. Pro la alvenanta malvarmo, fine de la promenado , ili ne plu ricevis la atenton, kiun ili meritis. Parto de la promenintoj iris sin varmigi en te-ejo per varmaj kafo kaj ĉokolado. La lastan vesperon ni pasigis kune, kiel la unua, sed nun en loka restoracio. Ni honoris Madeleine kaj Catherine, kiuj tiel bone organizis ĉi-tiun staĝon kaj tostis per ĉampanjo por festi, ke du samideaninoj sukcesis en la unua-grada ekzameno. Mi pensas, ke mi parolas nome de la aliaj Nederlandanoj, dirante, ke ni estis kontentaj pri tiu-ĉi staĝo. Ni kore dankas ĉiujn kiuj kunhelpis al ĝia sukceso kaj esperas foje reveni.    Raportis Saskis Veen el Maastricht, Nederlando.

Perkoresponda kurso – 12-a lernanto de la lasta lernjaro finlernis la Metodo-n 11: el 12 finlernintoj 10 aliĝis al la 2a-grado (per Metodo 12) kaj el ili 3 jam finlernis ĝin. 1 aliĝis al nia 3a-grado. En la nuna lernjaro mi jam dissendis 35 komunikojn al la gazetaro, aperis ĝis nun certe 11, alvenis trideko da informpetoj kaj aliĝis 11 gelernantoj. Nia kurso konsistas nun el 3 ŝtupoj : = elementa pere de « Mo 11 ; = duagrada, pere de « Mo 12 » ; = triagrada pere de « Por la Praktikentoj » kaj « Paŝoj al plena posedo »… Ni planas nun krei 4a-gradan pere de la verko de A. Ribot, laste reeldonita de la kulturdomo Grésillon (titolo : « Preparado al la Atesto pri kapableco »).

Ni informos pri tio en la venonta « La Informilo », ĉar tiu preparado postulas la studon de diversaj verkoj, kiujn la libroservo nun recenzas por prepari katalogojn de aĉeteblaj libroj por la eventualaj kandidatoj. Jen niaj kunlaborantoj por la nuna lernjaro. Gvidas gelernantojn (komencantojn) : P.  Denis (Bar-le-Duc), A.  Grossmann (Balderùeim), P.  Etienne (Malzéville), R.  Degrelle (Tomblaine), G.  Greiner (Foug), E.  Ludwig (Stosswihr), R.  Guillaume (Pont-St-Vincent), B.  Wick (Strasbourg), J.L.  Thibias, C.  Roux (Vandoeuvre), C.  Busser (Stosswihr), J.P.  Colnot (Laxou). Gvidas en la 3a-grada: P.  Etienne, R.  Degrelle, G.  Greiner, E.  Ludwig, C.  Roux, J.P  Colnot. Gvidos la 4-an gradon R.  Degrelle.

Sekve al la kampanjo lanĉita antaù unu jaro por varbi por nia perkoresponda kurso jen do la lastaj ciferoj pri la lasta lernjaro por kompletigi la raporton aperintan en « La Informilo » n 54. S-ino Nau (Montigny-les-Metz) varbis 9 gelernantojn kaj do ricevos abonon al la gazeto  » Monato » por 1987. S-ro  Crochet (Epernay) varbis 5 homojn, s-ro  Barrier (Hochstatt) varbis 3, s-ino  Bernez (Chaumont) varbis 2, s-ino  Roux, s-ro  Ludwig kaj s-ro  Grossmann varbis po 1. Gratulojn al ĉiuj ! Mi memorigas, ke la kampanjo daùre funkcias por 1987. Afiŝoj kaj cirkuleroj pri la perkoresponda kurso kaj flugfolioj pri Esperanto estas disponeblaj. Mendu ilin, indikante la deziratan kvanton, al: J.P Colnot = 15, rue de Lavaux, 54000  Nancy.

La esperanto-agado en la junuldomo daùre vivetas ; ni estas 7 membroj kaj ni sesope partoprenis la Zamenhof-vesperon la 17-an de decembro. S-ro Degrelle prelegis pri la vivo de Zamenhof kaj pli speciale pri lia parolado en la 2-a universala kongreso… kaj poste kelkaj kantis, la aliaj aplaùdis !