1996

1-a Trimestro

La vesperaj kursoj plu funkcias kun la sama nombro da ĉeestantoj. La lunda regiona 3a-grada kurso ankaù daùras, la 15-an de januaro, la 12-an de februaro kaj la 19-an de marto. Ĝenerale, el 10 aliĝintoj, ĉeestas nur 6 aù 7 personoj. Dum la unua kurso de ĉiu grado en januaro (merkrede, ĵaùde kaj lunde) ni gustumis « reĝan platkukon », do ni disponis pri 3 « ge-reoj »……

La Zamenhof-vespero okazis la 14-an de decembro. Pro neĝo kaj glitaj ŝoseoj, pluraj personoj ne venis. Do ni estis nur 15, malpli ol kutime. Diapozitivoj pri Prago kaj pri Tirolo estis unue prezentitaj: poste okazis komuna vespermanĝo, kiu finiĝis per kantoj – la vino ŝajne ne influis…

La 25-an de januaro, la konversacio estis anstataùata de kant-kunveno, kiun partoprenis 10 personoj… Kelkaj tamen nur ĉeestis (kaj aplaùdis ĝentile) (Ne pluvis poste!…)

Sabataj staĝetoj – La unua ne povis okazi la 16-an de decembro, ĉar striko okazis en la poŝta centro de Nancy, ĝuste la 28-an de novembro, kiam ni dissendis la cirkulerojn, kiuj plej parte restis blokitaj dum pluraj semajnoj. Nur 5 personoj aliĝis. Nun, sekve al novaj komunikoj, kelkaj pliaj personoj ŝajne interesiĝis –telefone-, sed neniu el ili sendis la petitan skriban aliĝon. Eble la staĝoj povos tamen komenciĝi februare? Ĝis nun, la plej multaj interesatoj deziras la horaron 14a ĝis 18a horo.

Perkoresponda kurso – kvazaù endormiĝinta de post la strikoj. Neniu pli aliĝo (nur 7 gelernantoj).

Esperanto-ekzamenoj en Nancy – Kredeble ili okazos printempe, verŝajne lunde por la 2a grado, kaj sabate por la unua. La personoj interesataj povas peti la prov-tekstojn (ne prospektojn!).Raportis Jean Paul Colnot

Lasta minuto : la sabataj staĝetoj siatempe planitaj ne okazos pro finfina rezigno de kelkaj interesatoj. Nova kurso por komencantoj teorie startos la 23-an de februaro, je la kutima horaro

2-a Trimestro

Perkoresponda kurso: kiel ĉiujare, jen la printempa raporto pri la funkciado de nia kurso. Dankon al tiuj el vi, kiuj regule raportas pri la laboro (aù ne) de siaj gelernantoj. Mi dissendis al la regiona gazetaro 67 komunikojn, de septembro ĝis nun (lastjare 40). Mi povis kontroli la aperon de nur 17. Do malmultaj komunikoj aperas, ili vekas malmultan intereson, kaj de post la vintraj strikoj, el la kelkaj homoj, kiuj interesiĝis neniu aliĝis perkoresponde! Entute 43 personoj petis informojn, nur 7 aliĝis perkoresponde (kaj 10 en vesperaj kursoj en Nancy). El 18 perkorespondaj lernantoj de la lasta lernjaro, nur 2 ĝis nun finlernis «M11», kaj principe daùrigas per «M12», sed tre malrapide… El la 7 nunaj gelernantoj, neniu finlernis M11. Mi konscias, ke tio estas elreviga por multaj el vi, la kunlaborantoj (ankaù por mi!). Kiam lernantoj sendas neniun taskon aù ĉesas labori post 2 aù 3 lecionoj, tio estas ĉiam malagrabla. Dankon al tiuj el vi, kiuj liveras al mi la artikolojn pri Esperanto, aù pri la lingvoproblemo ĝenerale.

El la gazet-eltonda joj ricevitaj, mi povis liveri al niaj instancoj 28 paĝojn je formato A4 lastjare, kaj jam 28 ĉi-jare. Mi remorigas al vi, ke afiŝoj kaj flugfolioj pri nia kurso kaj pri Esperanto daùre estas disponeblaj. Agado en Nancy mem : Mi ne estis senlabora. Por anonci kursojn kaj kunvenojn, mi disdonis al 3 lokaj gazetoj entute 32 komunikojn, kiuj preskaù ĉiuj aperis, kelkaj eĉ plurfoje. «L’est républicain» intervjuis min 2-foje sufiĉe amplekse, aùtune por la 50-a datreveno de la junuldomo kaj la 45 jaroj de mia agado por Esperanto. Kaj januare, dank’al loka asocio en Laxou, mi estis intevjuita denove. La prezidantino de la koncerna asocio estis ege favora al Esperanto, ŝi rilatigis min kun s-ro Gaillard, deputito kaj vic-prezidanto de la nacia asembleo. Mi abunde dokumentis lin pri Esperanto, kaj sekve li sendis «skriban peton» al la ministro pri nacia edukado. Ĉu io sekvos? Mi ankaù liveris komunikojn al 15 radiostacioj, sed ŝajne tio estas perdita laboro! Do, en Nancy mem, vespera kurso por komencantoj okazas merkrede ekde oktobro por 4 novaj gelernantoj, kaj 2 malnovaj, kiuj relernas. Mi havis eblecon startigi novan kurson por komencantoj vendrede ekde la 23-an de februaro kun 6 novaj gelernantoj (kaj 2 malnovaj!). Krome ĉiuĵaùde okazas la kursoj por progresantoj, jen 2a-grado, jen 3a grado jen konversacio, aùskultado de radio-elsendoj de radio Varsovio, aù kantoj. Ĉeestas ĉiufoje 4 ĝis 10 personoj.

Staĝoj en Nancy sabate – Dum novembro-decembro mi provis startigi tiujn staĝojn, sed la strikoj fuŝis la cirkuleron. El 12 personoj interesataj de post septembro, nur 6 ankoraù povis veni. Ĉar ili ĉiuj loĝas en Nancy, mi invitis ilin al la vendreda kurso ĵus menciita (ili venis!). La sabataj staĝetoj restas planitaj por la venonta lernjaro. Ili povas okazi nur se 12 personoj aliĝas. Ili verŝajne okazos de la 14-a ĝis la 18-a horo, dum 7 aù 8 monatoj (unufoje monate kompreneble).

Apero de komunikoj en la gazetaro «les affiches-moniteur» (Strasbourg) aperigis 4. «les affiches-Haute Saône » 4. «le républicain lorrain» 2, «l’Est républicain» 3, «l’Alsace» 2, «Banco» 1, «En Lorraine» 1. Ŝajne aliaj gazetoj en departementoj 51 kaj 52, kaj «les dernières nouvelles d’Alsace» en Strasbourg nenion aperigis. Temas kompreneble pri regionaj komunikoj, ĉar pri la lokaj, «L »Est Républicain» aperigis pli ol 20 kaj «En Lorraine» mencias ilin monate. Elkoran dankon al la 2 gazetoj: «Les affiches», kiuj empresas ĉiujn komunikojn, kaj speciale al «Les affiches-Moniteur», kiu afable sendas ĉiufoje provekzempleron post ĉiu empreso! Informpetintoj: el departementoj 51: 1 – 54: 22 – 57: 5 – 55: 0 – 67: 3 – 68: 7 – 88: 3 – diversaj: 2. Refoje dankon al miaj helpantoj pro ilia valora preteco kunlabori. Redaktis Jean-Paul Colnot

3-a Trimestro

Perkoresponda kurso – Pro la altigo de la poŝtaj tarifoj, la kotizo al tiu kurso estas nun 235 F sen kasedo, plus kasedo 55F, entute 290 F. El la 7 lernantoj aliĝintaj lastan aùtunon, nur unu ĝis nun finlernis «M11»: s-ro Alex Rubeck en Bitche (57230), gvidita de s-ro Barrier. Gratuloj! Depost junio, 3 novaj lernantinoj aliĝis, kvankam post marto mi ĉesis la sendon de komunikoj al la gazetaro pro kvazaù nula rezulto. Nova sendo de komuniko al 11 gazetoj, por informi pri la staĝo en Plainfaing, pri la perkoresponda kurso kaj pri la ĉiam planitaj staĝetoj en Nancy okazis la 26an de aùgusto.

La vesperaj kursoj finiĝis sinsekve en la unuaj semajnoj de junio, ĉar multaj lernantoj jam estis for aù okupataj pro ekzamenoj. La unua kunveno de la nova laborjaro okazos la ĵaùdon 12-an de septembro je la 19-a horo. La ĉeestontoj devos elekti inter diversaj eblecoj de vesperaj dua-kaj triagradaj kursoj, kiuj komenciĝos kredeble ekde la 19-a de septembro. Rekomenciĝo de la kurso por komencantoj: la 9-an de oktobro, merkrede je la 19-a. Nia prezidanto (federacia), s-ro Gilbert, afable pruntedonis al mi la metodon «Mazi en Gondolando». Pluraj Nancianoj spektis ĝin. Obstaklo por ĝia uzado en la junuldomo estas, ke nur unu ĉambro estas ekipita por aùdvidaj kursoj, kaj konstante okupata je taùgaj horoj por kursoj de aliaj lingvoj, jam de pluraj jaroj. Aĉeti transporteblan materialon (kaj transporti ĝin ĉiusemajne!) ŝajnas malfacile antaùvidebla.

Sabataj staĝoj en Nancy- Ili estas denove planitaj por la nova lernjaro, ec se ni ne sukcesis varbi sufiĉe da lernemuloj dum la lastaj jaroj. Por komencantoj kompreneble. Se ili sukcesos, la venontan jaron estos proponata 2a grado. La regiona kurso 3a-grada, kiu okazis lunde posttagmeze ĉiumonate de oktobro ĝis junio, enskribis 10 personojn. Sed finfine 4 aù 5 ĉeestis regule. Ĝi refunkcios ĉi-jare nur se aliĝos firme 10 seriozaj esperantistoj. Kredeble ni uzos «paŝojn al plena posedo», «Metodon 15», kaj kantojn. Fine de la kurso, la 3-an de junio okazis ekzameno de dua grado (atesto pri praktika lernado). Nur 3 personoj (post antaùaj testoj) kuraĝis trapasi ĝin. Ĉiuj sukcesis. Ili estas: s-ro Robert Escriou (St Mihiel), s-ino Monique François (Nancy) kaj d-ro Gérard Patureaux (Metz).

Por respondi al demandoj koncerne la ekzamenojn : ekzistas 2 ekzamenoj, kiuj atestas pri certa grado de posedo de Esperanto. La «Atesto pri lernado» (certificat d’études), kiu atestas, ke vi konas la elementojn de Esperanto. La «Atesto pri Praktika lernado» (certificat d’études pratiques), kiu atestas, ke vi jam posedas pluan nivelon de la lingvo. Poste venas la ekzamenoj por la diplomoj de instruado, kiuj, se Esperanto estus oficiala, donus la rajton instrui la lingvon, (ili jam rajtigas trapasigi ekzamenojn) Ili estas: la « atesto pri kapableco » (certificat de capacité). La «pedagogia atesto» (certificat pédagogique ) povas kompletigi la ĉi–supran. Tiuj ekzamenoj estas relative malfacilaj kaj longaj. Oni povas trapasi ilin, dum la kongresoj de UFE aù de SAT–Amikaro. Oni povas ankaù prepari kaj trapasi ilin dum staĝoj en « kastelo Gresillon », aù en la « kvin petalo ». La programoj de tiuj 2 staĝejoj aperas kutime komence de la jaro : Vi ankaù povas turni vin rekte al ili por peti informojn: kultura esperantista centro – kastelo Grésillon – 49150 Baugé – Tél: 41 89 10 34 « La kvinpetalo » – 86410 Bouresse – tél 49 42 80 74. Mi citu ankoraù la «diplomon pri altaj esperantaj studoj». Laùdire, ĝi estas samnivela kiel la franca «agregacio». Mi aldonu, ke ne estas ekzakta rilato inter niaj kursoj (vesperaj aù perkoresponda) kaj la ekzamenoj. La unua-grada kurso laù mi ne sufiĉas por trapasi la 1-an ekzamenon. La 2a-grada principe sufiĉas por la 2-a ekzameno. Sed por trapasi la «kapablecon», oni devas ellerni 3-an gradon, plus specialan preparon, kiun ni nomos «4-an gradon». Eventuale nia federacio povus starigi tiun 4-an gradon. Tamen, ĉiuj tiuj Esperanto-ekzamenoj, aktuale, havas valoron nur inter esperantistoj, ĝis Esperanto – espereble iam – estos oficiale agnoskita de la diversaj ŝtatoj.

4-a Trimestro

La laborjaro rekomenciĝis la 12-an de septembro kun ĉeesto de 12 personoj. Disdoniĝis flugfolioj, disdoniloj por ili (kartonaj) kaj afiŝoj. La varb kampanjo komenciĝis nur 2 semajnojn antaù la rekomenciĝo de la kursoj por komencantoj, do post la 20-a de septembro. Entute ni disdonis aù disgluis en Nancy kaj ĉirkaùurbo 25 disdonilojn, 90 afiŝojn, 850 flugfoliojn. Aperis 10 komunikoj en « l’Est républicain » en Nancy. Sed la aliaj gazetoj, kiuj helpis nin lastjare, ne plu enpresas, aù postulas pagon de anoncoj («Banco», «En Lorraine»). Ni ankaù sendis komunikojn al 15 lokaj radioj.. ŝajne ili perdiĝis en nebulo! Rezulto de tio, kiun oni povas konsideri kiel laboregon: venis nur 2 komencantoj merkrede en unu monato. La kurso komenciĝis la 9-an de oktobro… kun neniu lernanto! La unua venis la 16-an de oktobro, la 2-a poste. Mi orientis ilin al la «nova racia kurso». La merkreda kurso daùros kredeble nur ĝis la fino de novembro. Poste, la lernantoj venos ĵaùde.

Dua-kaj triagradaj kursoj : Ili do okazas ĵaùde je la 19a horo. Unu ĵaùdon el du funkcias kurso 2a-grada kaj relerna per la NRKo, ĉar montriĝis, ke post kelkaj jaroj kelkaj lernantoj forgesis la bazajn regulojn de Esperanto. Do la komencantoj venos poste «alkroĉiĝi» al tiu kurso. La 2-a grado komenciĝis la 26-an de septembro; ĉiusemajne ĉeestas 6-7 personoj. La ceterajn ĵaùdojn okazas aù 3a grado, aù konvesacio. La 3-an de oktobro, Ludoviko rakontis al ni pri sia interesa somera vojaĝo en Ĉeĥio, Rumanio, Hungario. Ni ankaù studis tekstojn el «Monato» aù «Eventoj». En Nancy, ni estis 27 membroj lastjare, realiĝis nun nur iom pli ol duono. La lunda regiona 3a-grada kurso enskribis 9 lernantojn. Ĝi rekomenciĝis la 14-an de oktobro kun 6 partoprenantoj. La venontaj kursoj okazos la 18-an de novembro, la 9-an de decembro. Ni uzas de nun «paŝojn al plena posedo», kiu ŝajne pli facile paroligas ol la verko «faktoj kaj fantaziaĵoj»: de la 14-a ĝis la 17-a horo.

La sabataj staĝoj por komencantoj ne povis ĝis nun funkcii. Nur 3 personoj anoncis sin.

Perkoresponda kurso – De post la somero, mi jam sendis 21 komunikojn al la regiona gazetaro. Ŝajne nur 5 aperis. Ilia sukceso ne estis tre granda, nur 12 personoj petis informojn. 5 gelernantoj enskribiĝis. El la lastjaraj 7 gelernintoj, nur unu finlernis «M 11».

Vizito de juna Zairiano Post vizito en Bar-le-Duc, Crispin, la Zairiano, vizitis nin en Nancy.

Li alvenis vendrede posttagmeze. Mi-mem estis for, akceptis lin Rolando. Li iom vizitigis al li Nancion, inkluzive spektaklon de JNP (Nancy Jazz Pulsation) kaj gastigis lin hejme en Champenoux (14 km oriente de Nancy). Sabaton ni komencis 4-ope ĝui panoramojn super Nancy sed nia gasto havis dubojn pri sia trajno-bileto. Ni do tuj veturigis lin al la stacidomo… Efektive la bileto validis nur 24 horojn post la stampado en Bar le Duc! Ni do tuj entrajnigis lin (post fulmrapida serĉado de la sako restita en Champenoux!), kaj avertis la UEA-delegiton en Bruselo pri la alveno de nia amiko pli frue ol atendite.

Esperanto-ekzamenoj Krom la ekzamenoj cititaj en la lasta «La Informilo», ekzistas internaciaj ekzamenoj organizitaj de universala Esperanto-asocio. Oni povas peti informojn al Prof. Ivan Bekavac-Basic, kuŝlanova 59, HR 10000 Zagreb (Kroatio), laù la «UEA – Jarlibro» 1996 paĝo 78) aù al kultura Centro Esperantista, BP 779, CH – 2301 La Chaux de Fonds (paĝo 77)/ redaktis J.P. Colnot

Vizito de Nederlandanoj en Nancy – Nederlanda paro esperantista gvidis grupon da Nederlandanoj, membroj de la asocio «Amikeco nederlanda-franca». Ili tendumis aù ruldometumis apud Nancy kaj vizitis la urbon akompanataj de diversaj lokaj esperantistoj, la 26-an de aùgusto posttagmeze kaj la 29-an vespere. Raportis J.P. Colnot