2010

67ème Stage régional d’Esperanto

La 67a regiona staĝo okazis de la 5an ĝis la 7an de marto en Villers les Nancy. Kvardeko da personoj alvenis el diversaj landoj (Germanio, Belgio, Luksemburgo kaj Nederlando) por partopreni tiun staĝon.

En la programo, estis la kutimaj kursoj, prelegoj d’Eduard Borsboom pri « kiel esplori veran pentraĵon de Rembrandt kaj pri André Cseh , koncerto de Jomo kaj la vizito de la muzeo de la Belartoj kaj de la Lorena muzeo.

Mois de l’Europe 2010

En la centro Sankta Sebastiano, de la 3a ĝis la 5a de majo 2010,  ni partoprenis al la manifestadoj pri eùropa festo, organizitaj de la nancia urbo, laù la temo « Solidareco

Nia budo, inter tiuj de la eùropa vilaĝo, prezentis diversajn esperantistajn asociojn, kiuj solidarece agas : Bona espero, Esperanto-lernejo, Indiĝenaj dialogoj, Mazingira, Monda solidareco kontraù la malsano, Reintegriĝo kaj esperanto (Apsike).

Ni ankaù informis la interesitajn vizitantojn pri la lingvo Esperanto.
Lunde, Edmond Ludwig, prezidanto de orient-francia esperantista federacio, venis subteni nin.

Prezentado de Esperanto en Liceo Marie Marvingt,

en Tomblaine, la 29an de aprilo 2010.

Kadre de la semajno de la solidareco « Aliaj kaj mi », organizita en Liceo Marie Marvingt, ni estis invititaj por prezenti la lingvon « Esperanto », antaù pluraj klasoj laù tri kunvenoj dum unu horo.

Ĝenerale, la lernantoj, kiuj nesciis la ekziston de tiu lingvo, interesiĝis kiam ni informis ilin pri la historio, la strukturoj kaj la kultura aspekto (literaturo, muziko, radio, amaskomunikilo) de la lingvo.

Fine de ĉiu kunveno, ludoj ebligis kompari Esperanton kun aliaj eùropaj lingvoj.

La liceanoj povis malkovri la valorojn de Esperanto : Universeco, pacifismo, ĵusteco, frateco kaj ekkoni ke Marie Marvingt parolis esperanton inter sep aliaj lingvoj.

Partopreno  la kvartalan feston,

en la ĝardenoj de Luksemburgo en Vandoeuvre les Nancy


      
   
Sabate la 15an de majo, la festo « Recreanim » okazis en en la ĝardenoj de Luksemburgo. Dum la posttagmzo, la infanoj, kiuj ludis ĉe ĉiu budo, devis kompletigi esperantlingvan teksteton.    
   

Partopreno la tagon de la asocioj


     
Sabate la 2an de oktobro, la nanciaj asocioj budis en la « Pépinière » (Arbidejo).

La esperanta nancia grupo prezentis la lingvon per libroj, revuoj kaj fotoj.  
      
   

Zamenhof-festo

La 17an de decembro, en la restoracio « TexMex » en Tulo okazis la Zamenhof-festo.

Malgraŭ abundaj neĝfaloj, kiu malfaciligis la cirkuladon sur la vojoj, kelkaj esperantistoj kunvenis kaj babilis ĉirkaŭ bona manĝo.