De 1950 ĝis 1959

1951 1952 1953 1954 1955 1956 1957 1958 1959

1950

Vizitoj

La multaj legantoj de la granda regiona ĵurnalo Est Républicain eldonata en Nancy povis legi, la 17an de junio, la jenan artikolon kun dika titolo: « l’Espéranto et le rayonnement nancéien »:

« kiel lastan jaron, la aktiveco de la lokaj Esperantistoj altiros en Nancy multnombrajn turistojn el diversaj nacioj: la 26-27ajn kaj 28an de julio, 90 Danoj kaj Nederlandanoj veturante al la kongreso de Torino kaj 37 Nederlandanoj vojaĝante al la T.J.O. kongreso en Konstanz haltos en nia urbo .La 6an de aùgusto, denove 90 Amsterdamanoj vizitos nin. La 13an de aùgusto, du aùtobusoj, kun 60 Norvegoj, Danoj kaj Svedoj, rehejmiĝante post la 35a universala kongreso de Parizo, alvenos kaj tranoktos en Nancy post vizito de la urbo sub la gvidado de la lokaj samideanoj.

Fine, diversaj lokaj Esperantistoj ĉeestos al ĉiu el la kongresoj en Parizo, Torino kaj Konstanz.

La loka esperantista komitato petas ĉiujn Nanciajn samideanojn akompani niajn eksterlandajn gastojn dum ilia restado en nia urbo  »

La lokaj gazetoj donos pliajn detalojn ĝustatempe

Pri tio aperis polemiko en la  » Sveda Esperanto-gazeto « : la Svedoj ne trovis la nanciajn esperantistojn en Nancy. La 2 lokaj delegito kaj fak-delegito de UEA (s-roj Fondrillon kaj Chapellier) respondos en la  » Informilo  » por senkulpigi sin: fakte, post la UK en Parizo s-ro Fondrillon revenis al Nancy per la aùtobuso de la norvega karavano, kiu kune kun la dana aùtobuso alvenis en Nancy la 15an de aùgusto. Ĉar la 2 karavanoj antaùe anoncis sin, ĉio estis preta por akcepti ilin: hotelo, manĝoj, urbovizito. La Svedoj ne anoncis la daton kaj horon de sia alveno kaj neniu atendis ilin…

Ekspozicio

Estis prezentata en Nancy, de la 16a ĝis 25a de junio migranta ekspozicio de la  » poŝta muzeo tra Francio « . La lokaj esperantistoj aldonis 2 tabelojn  » Esperanto ĉe PTT « , kiuj montris la poŝtmarkojn ĝis tiam eldonitajn kun Esperanto-tekstoj (el Sovetio, Brazilo, Bulgario, Aùstrio), memorigajn poŝt-stampojn pri Esperanto-manifestacioj, oficialajn poŝtkartojn eldonitajn de PTT kun klarigoj en Esperanto.

Turisma oficejo

Post traktado inter la lokaj esperantistoj kaj la turisma servo de Nancy, la prezidanto de tiu oficejo akceptis eldoni gvidfolion en Esperanto pri la urbo. Senpage ricevebla.

Forpaso

Mortis pioniro de Esperanto, Marcel Laignier. Li naskiĝis en Reims, kie, 10 jara knabo, li konatiĝis kun Esperanto (en 1891). Li fondis en Reims la unuan Esperanto-grupon. Poste li helpis rekrei la grupon de Nancy post la unua mondmilito. Pro longa malsano, li ne povis labori kiel li deziris por Esperanto. Li fariĝis honora prezidanto de la nancia grupo. Li mortis 69 jara.

Kursoj – Kunvenoj

– La kunvenoj de la esperantista grupo de Nancy okazis la 3ajn merkredojn de ĉiu monato en trinkejo de la strato de Mon Désert  (tre proksime de la nuna junular-kulturdomo). Kaj aliaj kunvenoj, sub la nomo  » cercle Espéranto « , estis komunaj kun la laborista grupo       (SAT) la 1ajn ĵaùdojn de ĉiu monato.

– 2 kursoj okazis en Nancy: en la junuldomo, la SAT-gvidanto Petro Louis gvidis ĉiumerkrede kurson por gejunuloj. La junuldomo (tiam la unua kaj sola en Nancy) situis 36 cours Léopold. (Mi mem konatiĝis kun tiu grupo tre baldaù post mia alveno, kaj mi komencis tie praktiki parole la lingvon). Dua kurso, okazis en teknika lernejo, 6 rue Clodion.Ĝin gvidis sinjorino Blanche Fondrillon, lernejestrino kaj edzino de la presisto de la  » Informilo « . Tria kurso estis antaùvidita en la porinstruistina seminario.

Zamenhofa tago

Kun la junaj esperantistoj ni festis la Zamenhofan tagon. La festo okazis dimanĉe ekde la 11a horo. En ĉambro de la junuldomo bele ornamita, la esperantistoj festenis bone, ĝoje kaj abunde. Ĉio estis bone preparita kaj bongusta. Oni kantis (jes, malgraù la manko de kantaro!), rakontis, ludis teatraĵetojn. La sesa horo, kaj la disiĝo, alvenis tro rapide. Dankon al Petro Louis, la organizinto, kaj al lia skipo de gejunuloj.     (Mankis indiko pri la nombro de ĉeestantoj, mi mem partoprenis, ne tre aktive, sed mi ne fidinde memoras pri 12 ĝis 15 personoj.)

Esperanto-semajno

La esperanto-semajno okazis en Nancy oktobre, 30 afiŝoj estis elmontrataj en grandaj magazenoj, foje estis ekspoziciataj gazetoj kaj libroj en Esperanto. Pluraj artikoloj en la 2 lokaj gazetoj, intervjuo ĉe  » Radio-Lorraine « . Fina rezulto: 15 gelernantoj.

1951 1952 1953 1954 1955 1956 1957 1958 1959