1975

Parolaj kursoj

Unua kurso, planita komence de oktobro en la kvartalo Beauregard, ne povis okazi, ĉar nur1 lernantino anoncis sin…malgraù 600 flugfolioj, 30 afiŝoj, 6 komunikoj en la gazetaro kaj 1 ĉe la radio!

Poste, por la 5a de novembro ni anoncis 2 aliajn kursojn en la centra junuldomo, per 65 afiŝoj, 1100 stencilitaj kaj 300 presitaj flugfolioj, 6 komunikoj en la gazetaro kaj 1 ĉe la radio.

Ok lernantoj aliĝis al la unua kurso (rektmetoda, per junulkurso), gvidata de f-ino Marchal, ĉiumarde je la 18a30. La dua kurso, ankaù marde je la 20a30, varbis nur 1 lernantinon. Dank’ al  la fleksebleco de la metodo « Assimil », uzata por tiu kurso, ni povis per pliaj centoj da flugfolioj, 25 leteroj aù cirkuleroj al interesatoj aù eksgelernantoj, kaj per pliaj komunikoj en la gazetaro, inciti la publikon lerni sola Esperanton kaj ĉeesti marde vespere en la junuldomo, laùpove por praktiki la lingvon…Ĝis nun sen rezultoj!

Ni ankaù disponigis en la junuldomo, por senpaga menservado, provlecionojn de s-ro Ribot. La disdono estas efika, t.e.: la publiko amase forprenas la provlecionojn (50 ĝis nun) kune kun pluraj  centoj da flugfolioj, sed tamen rezultas ne unu lernanto plia!.

Perkoresponda kurso.

Tute bremsita de la poŝta striko ĝis la komenco de decembro, tiu kurso nun plene funkcias. Ni sendis ĝis nun 34 komunikojn al la regiona gazetaro kaj 2 al la nacia. Ili alportis pli ol 180 informpetojn kaj 60 aliĝojn al la kurso. Pro aliaj divers-temaj leteroj (pri la federacio, kaj aliaj) la respondeculo respondis al 300 leteroj en 6 semajnoj ĝis la mezo de januaro, kaj 450 leteroj entute ĝis la mezo de marto. La kurso funkcias dank’al la kunlaborado de nun 18 korektantoj.

Radio elsendo

La sendo de komunikoj al la radio alportis al ni inviton por intervjuo. Ĝi estis elsendita el Nancy, la 18an de novembro, dum la regiona elsendo je la 18a10, dum ĉirkaù kvaronhoro. Malgraù la poŝta striko, ĝi rezultigis 2 leterojn kaj 1 lernantinon.

Komunaj kunvenoj kun SAT-rondo

La SAT-rondo de Nancy invitis nin en la labor-rondo (popoluniversitato), al kunveno kun lumbildoj, la 21an de decembro, omaĝe al doktoro Zamenhof. La kunveno estis interesa. Samloke ni vizitis, la 1an de  februaro, ekspozicion  pri kosmo kaj astronomio. La publika ekspozicio (franclingve prezentata kompreneble), la komentario en Esperanto, estis ege interesaj. La neĉeestintoj bedaùru!

Plia kunveno kun SAT-rondo okazis fine de aprilo: Projekciado de diapozitivoj pri la somera kampadejo Primoŝten(Jugoslavio). Ĉeestis 15 personoj.

Invito al la unua staĝo de parolata Esperanto

Ĝi okazos en Nancy en la sidejo de la federacio, junuldomo de strato République, la 20an kaj 21an de decembro. La aliĝkotizo estas 5fr….

Perkoresponda kurso

La gvidado de la 60 aliĝintoj daùras. Kvin el ili ĵus finlernis. Al ĉiuj gelernantoj, kiuj alproksimiĝas de jaroj al la kursfino, la respondeculo skribas por proponi korespondantojn, informi pri eblecoj de progresigaj kursoj en Francio, ktp… Al ĉiuj, kiuj afable respondas, la esperanta insigno estas senpage liverita. Kelkaj bedaùrinde ne respondas kaj neniam plu donas vivsignon.

Leĝopropono

UFE sendis cirkuleron por peti aktivulojn agi al sia deputito.

En departemento 54, Petro Louis (peranto de SAT) klopodis al 2 deputitoj, s-ro Colnot al 5. Ni ricevis 2 favorajn respondojn: de d-ro Weber, deputito , eksurbestro de Nancy, kaj de s-ro Coulais, ankaù deputito,( kaj estonte urbestro ).

(Relegante nun, en 1997, la promesojn « subteni la leĝoproponon, kiam ĝi estos enskribita en la tagordo de la nacia asembleo », ni iom revas, ĉar ni scias nun, ke ĝenerale leĝopropono prezentita de opozicia partio neniam venas en la tagordon…Verŝajne la deputitoj sciis tion… )

Raporto de agado por la jaro 1974 – 1975 .

La nombro de la membroj altiĝis ĝis 12, okazis kelkaj neregulaj kunvenoj, akceptiĝis la UEA-delegito en Tokio, estas rilatoj kun la Kanazawa grupo, estas gvidataj 2 parolaj unuagradaj kursoj, estis senditaj pli ol 40 komunikoj kaj informoj al la regiona gazetaro. Plie ni fieras pri la granda sukceso de la decembra staĝo.