1998

1-a trimestro 1998

PerKoresponda Kurso :

Mi memorigas , ke la kotizo de nia PerKoresponda Kurso estas 295 F kun la materialo kaj kasedo (240 F sen la kasedo) .

Depost la fino de junio , mi dissendis po 5 komunikoj al 10 regionaj gazetoj . Certe aperis 18 komunikoj . Petis informojn 48 personoj . Nur 5 gelernantoj enskribiĝis (nur unu sekve al gazeta apero ! ) . Do , la gazetaro ne multe helpas nin ! .

Lokaj kunvenoj :

Nun , ĉiumerkrede je la 19a30 . Konversacio , 2a kaj 3a grado . Entute , aŭtune , 5 personoj interesiĝis pri elementa kurso , sed pro horaraj malfacilaĵoj kun la Junuldomo … ili ĉiuj malaperis .

Ni festis la Zamenhof – vesperon la 21an de januaro en gaja etoso .

Catherine Roux sur les traces de Stanislas :

A Zweibrücken , en Sarre allemande , un musée a été aménagé à la gloire du bon roi Stanislas .

Au gré d’un voyage d’adeptes de l’Esperanto, s’arrêter dans une « faisanerie », et y découvrir un tableau d’Hermann Croissant, représentant Stanislas et sa femme Catherine, à Zweibrücken, c’est la surprise qu’a eue Catherine Roux. Le roi de Pologne avait séjourné là avec Catherine Opalinska et leurs deux filles Marie, future reine de France, et Anna. La seconde y serait décédée. Le maître des lieux, historiquement bien renseigné, explique, que celui qui fut proclamé deux fois roi de Pologne, allait devoir fuir son pays après que ce tableau eût été peint. Devenu le beau – père du roi Louis XV, par sa fille Marie Leszczynska, il s’était alors vu offrir le duché de Lorraine. La suite nous la connaissons.

Zweibrücken sait d’ailleurs exploiter le privilège d’avoir accueilli Stanislas. Un musée a été aménagé qui comporte des vêtements de Stanislas, du mobilier lui ayant appartenu, des pièces de monnaie. C’est dans la « faisanerie », ancien « palais d’été » de Stanislas, reconverti en restaurant et hôtel gastronomique, que se trouve les peintures représentant le roi de Pologne et sa famille. Le lieu est ravissant, avec des jeux d’eau magnifiquement illuminés et un immense parc.

Catherine Roux, Vandopérienne, multiplie les rencontres enrichissantes et les découvertes de ce type, grâce à l’Espéranto, qu’ elle pratique depuis 20 ans. Ce langage dont l’apprentissage est dispensé à la MJC Bazin à Nancy facilite les contacts. « Dans les différents congrès, nous rencontrons des gens du monde entier. L’Espéranto fait une grosse percée dans les pays de l’Est. Cette langue commune tisse un formidable réseau de connaissance et d’unité à travers la planète. En quelques mois d’apprentissage, on est parfaitement capable de se débrouiller. En août 98, aura lieu le 83ème Congrès Universel à Montpellier qui coïncidera avec le 100ème anniversaire d’Espéranto – France, annonce – t – elle .

– Nekrologo :

Post longa kaj suferiga malsano forlasis nin Madeleine ROUX. Dum multaj jaroj, paralele al multaj aliaj sociaj agadoj, ŝi dediĉis grandan parton de sia emerita tempo al praktitko kaj progresigo de Esperanto. Ni speciale memoras ŝian disponeblecon por pretigo de regionaj kultur – semajnfinoj. Al ŝi ankaŭ ni ŝuldis la bonan sukceson de la Nacia Kongreso en Gérardmer en 1986. Plue , multaj esperantistoj, eĉ alilandaj, aprezis ŝian gastigemon .

Ĉeestis la adiaŭan ceremonion lokaj samideanoj, inter kiuj Claude Nourmont, Prezidantino de Esperanto – France, kaj François – Xavier Gilbert, Prezidanto de Esperanto – France – Est.

Al Catherine, ŝia filino, kiu persiste daŭrigas la laboron de la patrino, ni prezentas niajn sincerajn kondolencojn .

2-a TRIMESTRO

INFORMKUNVENO EN NANCY :

Ĝi okazis en la  » Eùropa Universitata Poluso « . Antaù kelkaj monatoj, nia samideano MOUGIN ( ETAIN 55 ) informis nin pri la ebleco informi pri Esperanto en la prestiĝa universitata fako  » ELANS  » ( Espace Langues pour l’ Apprentissage pour les Non Spécialistes). Temas pri memserva lingvo – instruejo, kie oni povas libere studi lingvojn, per magnetofonoj, magnetoskopoj, televidiloj, kaj per komputiloj kaj  » interreto « . La aliĝo estas senpaga por studentoj, ĝi kostas nur 100 FF jare por aliaj personoj.

Ĝis nun oni povas tie lerni 12 lingvojn.

La 4 – an de majo, je la 18a30, ni, duope, ( Jean – Marc THIRIET ), ĉefasistanto en la Universitata Teknologia Instituto de NANCY – Brabois, kaj la subskribinto) prezentis la diversajn aspektojn de Esperanto, inkluzive la uzadon de interreto . Ĉeestis 6 gestudentoj. Ni invitis ilin veni al niaj kursoj, kaj peti la starigon de E° – kurso en  » ELANS  » per la aĉeto de la necesa materialo.

La asocio mem informis pri la kunveno per afiŝoj en diversaj fakoj de la Universitato. Ni sendis komunikon al l’EST REPUBLICAIN … sed ĝi ne aperis ! .

Jean – Paul COLNOT

PERKORESPONDA KURSO :

Pro la malfacileco varbi novajn gelernantojn , ni decidis reveni al la kotizo de la pasinta jaro ( 295 FF kun la tuta materialo kaj la kasedo , 240 FF sen la kasedo ) anstataù 300 F kaj 245 F . Ni supozis , ke la kaùzo , kiu faris , ke nur unu persono el 50 informpetintoj aliĝis al la kurso , estis psikologia . Fakte , reveninte al kotizo sub 290 F , la situacio … ne pliboniĝis ! . Oni ankaù rimarkigis , ke la komunikoj al la gazetaro en la antaùaj jaroj tro propagandis ĉiufoje por la kurso kaj staĝoj . De kiam mi nur informas pri Esperanto , la gazetoj ne pli volonte enpresas … . La ĉefaj gazetoj apenaù enpresas ! De 11 monatoj , 6 komunikoj estas senditaj al ĉiu el 10 regionaj gazetoj . Jen la enpresoj : Les Affiches Moniteur ( Strasbourg ) 6 ( ĉiam la tuta teksto kun aldonita desegnaĵo el  » La Informilo  » , kore dankon al ĝi ) , Les Affiches de Haute – Saône ( LURE ) 4 ( ankaù la tuta teksto ) , Le Républicain Lorrain ( Metz ) kaj L’ Alsace ( Mulhouse ) po 3 , L’ Est Républicain ( Nancy ) 2 , Les Dernières Nouvelles d’ Alsace ( Strasbourg ) kaj Le Pays Comtois ( Montbéliard ) po 1 . Ĉiuj tiuj lastaj komunkoj aperis tre resumitaj , kvazaù nevideblaj . La nombro de gelernantoj ( ĉijare ne ŝanĝiĝis : 5 ) , unu lernantino atingis la finon de  » M 11  » kaj mendis

 » M 12  » ( S – ino Anne – Lise DIDIERJEAN en COLMAR ) , gvidita de André GROSSMANN . Gratulojn ! .

Pri deĵoro en FONTENOY – la – JOUTE , la « vilaĝo de la libro » :

Malgraù malfavoraj meterologiaj prognozoj, ĉar la vetero frumatene estis bela, ni decidis triope – Eric GUEUSQUIN kaj Ges – oj COLNOT – provi unuafoje prezenti Esperanton en la « libro – vilaĝo » ( apud BACCARAT ) .

Favoris nin komence la vetero … sed ni estis lokitaj antaù la urbodomo, t.e; je 200 metroj de la vera centra komerca strato, kie piediris certe 1.000 ĝis 2.000 personoj … Antaù ni preterpasis nur malpli ol 1000 vizitantoj ! . Laùpove tamen ni sukcesis disdoni 25 flugfoliojn kaj dekon da demandaroj . Ve, post la 15a horo … pluvo ! . Do, malsukceso.

Ni provos denove la 25an de junio kun Sinjoroj F. – X. GILBERT kaj J. HERLE.

J. P. COLNOT

3-a Trimestro

ESPERANTO en Fontenoy la joûte, « la libro vilaĝo »

Ni do triope prezentis la internacian lingvon en tiu ĉarma lorena vilaĝo, la dimanĉon 31-an de majo. Kiel jam dirite ni estis malbone lokitaj, en nian angulon venis certe malpli ol 100 personoj (ne 1000 kiel indikis la antaŭa « Informilo »!).

Ree la 28an de junio, nia prezidanto F. X. Gilbert, J. Herlé kaj mi mem venis por deĵori. Ĉifofe, pli bona loko… Preterpasis antaŭ ni eble 2000 personoj, sed ne ĉiuj interesiĝis pri Esperanto! Ni tamen povis disdoni ĉirkaŭ 70 senpagajn prospektojn kaj tridekon da demandaroj. Unu persono resendis la demandaron, petante kurson en TOUL. Mi inforrnis S on Greiner kaj esperas pri sekvo sukcesa.

La 26an de julio, J.Herlé kaj denove J. P. Colnot retrovis samloke Ginette Martin el Saulxures sur Moselotte. Denove pasis antaŭ ni multe da homoj. Nova distribuo de ĉirkaŭ 80 informfolioj, 40 demandarojn. Krom nia senpaga disdono, ni malfacile vendis broŝurojn de UFE kaj seriojn da inform slipojn el SAT Amikaro (deko entute). Ni ankaŭ vendis kelkain librojn el la libro servo. Entute tamen okazis kelkaj interesaj diskutoj.

Sekvanta semajnfino… La vetero estas favora, ĝenerale eĉ tre bela dum la tuta tago. Je nia alveno, 9a 30, jam svarmas la vizitantoj (kutime ili alvenis nur post la 11a!). Laŭmezure, kiam pasas la horoj, ilia nombro pligrandiĝas… Miloj da personoj, ĝis la vespero, inundos la libro vilaĝon. Ni alparolis centojn da preterirantoj, disdonis eble 400 prospektojn, vendis eĉ 2 lernolibrojn! Deĵoris denove gesinjoroj Gilbert, Jacques Herlé kaj Jean Paul Colnot.

Perkorespondo kurso

La 7a lernantino ĉi jare aliĝis antaŭ nelonge. Krom komencantojn, ni havis ankaŭ eblecon varbi lernantinojn en 2a kaj 3a grada kursoj. La Eo Grupo de Clermont Ferrand ne plu disponas pri instruanto. 2 membrinoj de la grupo vidis informon pri nia P.K o en « La lnformilo ». Ili aliĝis al nia 2a grada. Gvidas ilin S ro René Guillaume, kiu post sia emeritiĝo transloĝiĝis al Ĝirondio sed daŭre kunlaboras kun ni.

S ino Jeannine De WILDE (en Chamat   63490) finlernis Ia kurson en 6 monatoj kaj jam aliĝis al la 3a grada. Gratulojn!

4-a Trimestro

Perkoresponda Kurso

Kiel jam dirite, ni revenis por tiu kurso al la kotizoj de antaŭ 2 jaroj: 295 FF kun la libro kaj kasedo, 240 FF sen kasedo. Tiu kotizo inkluzivas la kotizon al Espéranto France Est kaj la abonon de  « La Informilo »

Dum la lasta lernjaro ni do varbis entute 7 gelernantojn elementajn. Entute mi dissendis 70 komunikojn al la gazetaro, respondis 57 informpetojn. Sed la gazetaro alportis nur 1 lernanton, « TAKE » varbis 2, Pol Denis 2, A. Hubert 1, prospekto en Nancy 1. El 7, 3 finlernis metodon « M11 « . Ni jam citis S inon Anne Lise DIDIERJEAN (Colmar), gvidita de A. Grossmann en 5 monatoj. Dua lernantino de A.Grossmann finlernis « M11  » en nur 3 monatoi, Fino LATIFA IDBOUCHMAL (68700 Cernay). Ni notu, ke ambaŭ lernantinoj estis varbitai de « TAKE ». Tria lemantino, S ino Eliane HAMANN (57200 Sarreguemines) ankaŭ ĵus finlernis en 5 monatoj sub la gvidado de So Greiner.

Krome, danke al « La Informilo », pli kai pli legata en Francio, ni varbis 3 gelernantoin por nia duagrada kurso en la regiono de… Clermont Ferrand! Sino de WILDE partoprenis la stagon en Haguenau, finlernis « M12 » kai aliĝis al la 3a grado.

Vesperai kursoj en Nancy

Post intensa kampanjo en kaj ĉirkaŭ Nancio per 90 afiŝoi kai preskaŭ 900 prospektoj, ni sukcesis varbi 1 lernantinon. Sed post dusemajna lernado, ŝi forlasis la kurson, ĉar preparanta ekzamenon pri la hispana lingvo, ŝi konfuzis la du lingvojn! La loka gazeto « L’Est Républicain » enpresis nur 2 komunikojn el 4, kaj tre malbone. Neniu rezulto! Kompense, Jean luc Thibias varbis 3 gelernantojin inter poŝtistoj, kai gvidas ilin ĉiuĵaŭde je la 20a3O.