1956

Vizito de eksterlandanoj

Gesinjoroj Sylla Chavez en Rio de Janeiro, estis en Nancy de la 25a ĝis la 27a de marto, gastoj de gesamideanoj Petro Louis. S-ro Chavez tre interese prelegis en la laborrondo pri sia granda Lando Brazilo, kun projekciado de lumbildoj. Poste li deklamis poemojn el siaj propraj verkoj. Ĉirkaù 50 samideanoj ĉeestis tiun instruplenan vesperon (inter kiuj ni rimarkis f-inon Marvingt). S-ro Chavez, kiu dejoris en UNO dum pluraj jaroj, afable respondis al diversaj demandoj pri tiu internacia organismo. Li elmontris krome belajn artismajn brazilajn revuojn. (Iom poste, s-ro Chavez vizitis unu el niaj kunvenoj en la junuldomo.)

Nekrologo

La grupo de Nancy perdis unu el siaj membroj: Marcel Brezol, malsana jam de 2 jaroj, mortis 52 jara en februaro. Li estis esperantisto de 30 jaroj kaj ĉiam afabla kaj gaja.

Tejo-paĝo

Internacia junularkunveno ĉe Feldberg (Nigra Arbaro) 29-3, 3-4 1956 Tiu interesa aranĝo de Michel Schmidt estis sukcesplena, kaj kunvenigis pli ol 40 gejunulojn en la junulargastejo Hebelhoff, apud la 1500 metra Feldberg. Partoprenantoj venis el Danlando, Saarlando, kaj ĉefe Germanio kaj Francujo. Tre interesa estis la programo:- kurso laù rekta metodo dum unu horo ĉiutage,- skikursoj,- skiado,- promenado,- prelegoj pri sociaj kaj politikaj problemoj, pri la historio de Esperanto,- diskutadoj: kiel varbi por nia movado, kiel aranĝi kursojn, ktp… Du ĝojaj vesperoj: kantoj, ludoj kaj skeĉoj prezentitaj de la grupoj Tailfingen kaj Konstanz. Ĝojo kaj simpatio regis dum la tuta kunveno. Malbela vetero iom ĝenis la promenadojn dum la dimanĉo, kiam regis ekstere pluvo, nebulo kaj neĝo. La vetero feliĉe refariĝis suna dum la lundo. Inter la francaj partoprenantoj, ni notas 4 gejunulojn el la vigla grupo de Migennes. El Nancy kaj regiono 11 gejunuloj partoprenis pli malpli komplete la renkontiĝon. ( Fakte el Nancy, ni veturis 9 ope en 2 aùtomobiloj. Krome 2 bone trejniĝintaj bicikloturistoj veturis de Nancy ĝis Feldberg. Laù mia memoro, ili alvenis vespere proksime de Feldberg. La grimpado al la gastejo ŝajnis al ili tre kruta kaj tre longa. Ili ekvidis tute etan vojeton dekstraflanke kaj pensis per ĝi mallongigi la grimpadon…

Ve! Baldaù ili retroviĝis en tre dika tavolo da neĝo; tiel dika la neĝo, tiel granda ilia laciĝo, ke ili povis nur surdorsigi la sakojn kaj serĉi piede la gastejon, revenante sen la bicikloj al la ĉefvojo. La dimanĉon posttagmeze, kun helpo de skiantoj, ili retrovis la biciklojn. Kaj tute supre de monto Feldberg, oni povis vidi 2 nanciajn biciklistojn apogitajn de 2 skiantoj, sur dika tavolo da premita neĝo, ĉirkaùataj de tuta grupo de ridegantaj esperantistoj.)

Internacia renkontiĝo

Ek de la fino de aùgusto 1956, pere de cirkulero (stencilita de s-ro Chapellier), mi invitis ĉiujn konatajn grupojn kaj izolulojn en tuta orienta Francio, sed ankaù en Germanio, Svisio, Belgio, al internacia renkontiĝo en Nancy. Jen la raporto pri tiu sukcesa kunveno.

Germana-Franca renkontiĝo en Nancy, la 22-23ajn de septembro 1956. La nanciaj esperantistoj organizis renkontiĝon internaci-karakteran, la 22-23ajn de septembro. Ilia celo estis plifortigi la amikajn rilatojn inter la membroj de la diversaj grupoj. 55 personoj entute partoprenis la diversajn aranĝojn. Ekde sabato posttagmeze alvenis esperantistoj el Parizo, Seelbach kaj Heildelberg. Vespere alvenis la grupo (13 personoj) de Karlsruhe, gesamideanoj el Strasbourg kaj la prezidanto de Svisa Esperanto-junularo (Claude Gacond). La partoprenantoj estis akceptataj je la 21a en la urbodomo, kiun ili vizitis. Poste ili rondiris tra la urbo, vizitante la lumigitajn monumentojn. Dimanĉe, ekde la 9a matene, samideanoj renkontiĝis sur la Stanislas Placo. Alvenis, aùtobuse, la grupo de Oberkirch kaj izolitaj lernantoj de la nancia regiono. Ĉiuj partoprenantoj retroviĝis je la 12a en « Lorena gastejo » por la komuna tagmanĝo. Tiam, s-ro Bohm, je la nomo de la Karlsruha grupo, agrable surprizis nin donacante al la nancia grupo imponan honorvazon. Posttagmeze komenciĝis, bedaùrinde la disiĝo. Tiuj, kiuj restis ĝis la vespero, kviete promenis, serĉante ombron en la parko « Pépinière ». Al ĉiuj, kiuj respondis al nia alvoko, ni kore dankas; ni esperas ke ĉiuj konservas la plej bonan rememoron el tiuj du belaj, sunaj tagoj. Ĝis revido en 1957!

Meritata distingo

S-ro Jean Chapellier, nia sekretario-kasisto, kies sindonemo ne havas limojn, kaj kiu meritas la dankemon de ĉiuj siaj amikoj, ricevis pere de la »unuiĝo arta kaj intelekta de la francaj fervojistoj »; kies membro li estas, la akademiajn palmojn kun la rango de akademia oficiro pro sia agado por Esperanto. Do, gratulojn al li.

Federacia kroniko

Sekve al cirkulero de UEF, okazis speciala kunveno de la esperantista grupo de Nancy, memore al la fondo de UNESKO, al la tago de la homaj rajtoj, kaj kompreneble al la naskiĝo de Doktoro Zamenhof. La kunveno okazis la 10an de decembro en l’Excelsior. Ĝi estis dufoje anoncita en la lokaj gazetoj, kiuj ankaù enpresis raporteton pri ĝi. Ĉeestis 19 personoj. S-ro Schmitt prelegis pri la homaj rajtoj, s-ro G. Poiret pri la interna ideo, s-ro P. Viry pri la vivo de D-ro Zamenhof. Komuna letero esprimanta nian fidelecon al la principoj de la homaj rajtoj estis subskribita de ĉiuj kaj sendita al UNO en New York.

Fine, reorganizado de la kunvenoj estis decidita. Gvidantoj zorgos pri la kunvenoj. Elektado de nova komitato estas decidita por la proksima kunveno, la 7an de januaro.

Geedziĝoj

Niaj geamikoj, Micheline Janot kaj J.-P. Colnot geedziĝis la 30an de junio 1956 en Thiaville (M&M). Ni ŝuldas al Esperanto tiun ĝojigan okazaĵon: la du gesamideanoj interkonatiĝis ĉe esperanta kurso kie J-P. Colnot estis profesoro kaj M. Janot lernantino. Al la novaj geedzoj, ni direktas niajn sincerajn bondezirojn je feliĉo kaj prospereco.

.

Tejo-paĝo. T.E.J.O. transformiĝis. Anstataù sendependa, ĝi nun estas restarigita en la kadro de UEA, kiel ĝia junulara sekcio. Anstataù nevivopovan organizon, ni havas nun junularmovadon firme subtenatan de UEA. Ni klopodos, ke ĉiu landa asocio, ĉiu loka grupo aliĝinta al UEA havu sian junularan sekcion.Ĉiuj membroj de UEA kaj UFE sub 25 jaroj estas nun aùtomate membroj de TEJO. Ek de la 18a jaraĝo, oni povas fariĝi junular-delegito de UEA (JD).