1958

Kunveno

La membroj kaj la komitatanoj de la orienta Federacio kunvenos la dimanĉon 18an de majo venonta, 6, strato Clodion en Nancy, je la 10a.

Naskiĝo

Michel naskiĝis en Vandoeuvre, filo de Henri Collin kaj nepo de Louis Collin.

Ordinado

Nia samideano Roger Degrelle, kies esperanta aktiveco en la katolika medio estis mirinde fruktodona, ricevis la pastrecon katolikan en la supera seminario de Nancy la 22an de marto 1958. Li eniris la sacerdotecon en la preĝejo sankta Petro, farante unuafoje sanktan meson. La ceremonio, okazanta la Paskan dimanĉon, estis grandioza. La navojn tute plenigis la familio, la amikoj, la fideluloj. Ĉiuj kuniĝis en komuna preĝado, petante Dion, ke li benu sian novan ministron. Ĉeestante ni, katolikaj esperantistoj, memoris belan meson en Esperanto en Vieno dum universala kongreso. Ni esperu ke, iam, tiel oficos pastro Degrelle por esperanta ĉeestantaro, kunigante fidelulojn el la tuta mondo. E.Schmitt

Tejo-paĝo

Internacia junular-kunveno sur Feldberg dum Pasko. La Badena Ligo de Germana Esperanto-junularo denove invitis siajn geamikojn (sed verŝajne lastfoje, bedaùrinde) al sia kutima internacia kunveno sur Feldberg. Pri la tuta organizado zorgis nia amiko Waldemar von der Ley el Tailfingen (Dio kaj la partoprenintoj ja scias spite al kiaj malfacilaĵoj!). 7 Svisoj kaj 23 Germanoj partoprenis la tutan renkontiĝon de la 3a ĝis la 7a de aprilo. La programo enhavis allogan sinsekvon de prelegoj, kunvenoj kaj ekskursoj. Ni francoj partoprenis 18-ope (el kiuj bedaùrinde nur 8 geesperantistoj) sed nur dimanĉe kaj lunde, ĉar pli longe ni ne povis. Sur Feldberg tre dika estis la neĝtavolo (inter 1 kaj 2 metroj). La junurlargastejo Hebelhof malaperis malantaù neĝmuroj altaj je 3 aù 4 metroj. Skiantoj abundis ĉie sur la montoj; skiemuloj svarmis en hoteloj kaj en la junulargastejo mem, kie 400 gejunuloj estis loĝigataj. Neĝbataloj oftege okazis, kaj Esperanto tiam ne estis bezonata en tiu… malvarma milito!. La grupa fotado preskaù fiaskis sub la lavango de neĝbuloj, la ekskursoj limiĝis pro la dika neĝtapiŝo kaj pro la nebulo, kiu danĝerigis tro malproksimajn migradojn. Tio ne estis malbona, ĉar restis pli da tempo por amika babilado interne de la gastejo. Vespere, tro frua deviga enlitiĝo krute haltigis nian lumbildprojekciadon jam je la 21a30. Sed entute, la renkontiĝo estis tre plaĉa, la medio tre simpatia. Inter la francaj partoprenintoj, la kontenteco estis ĝenerala kaj ĉiuj bedaùris, ke ili ne povis resti pli longe. Espereble ĝis revido baldaù, karaj najbaraj translimaj geamikoj!

Peticio

Dank’al la agado de pluraj nanciaj samideanoj, ni sukcesis, ke la loka sekcio de la asocio de profesoroj pri vivantaj lingvoj voĉdonu la jenan rezolucion kies raporto aperis en la n-a 1 de 1958 de la bulteno « les langues modernes » (revue et bulletin de l’association des professeurs de langues vivantes de l’Enseignement public):

l’Espéranto au baccalauréat. Monsieur Chassard se fait l’interprète d’une suggestion qui lui a été faite de voir l’Espéranto admis comme épreuve facultative au baccalauréat. Une vive opposition se manifeste aussitôt contre l’Espéranto comme langue vivante. Finalement, la Régionale émet le voeu suivant  » en dépit de son antipathie naturelle contre une langue faite de pièces et de morceaux bien qu’intelligemment conçue, la Régionale veut bien tenir compte de l’idéalisme humanitaire dont elle se réclame et admet que l’Espéranto puisse devenir matière orale facultative au baccalauréat. Elle demande en conséquence que l’assemblée générale mette la question à l’étude. »

Nancy kaj la intergrupa konkurso de UFE

Nia grupo denove partoprenis en 1958 la konkurson. Ni atingis ĉifoje la 2an lokon kun 1017 poentoj, post Perpignan (1131) kaj antaù Romans (937) kaj 14 aliaj urboj. Ni ricevis, kiel premion, belan libron. Jen nia aktiveco dum la jaro. Ni aperigis 63 gazetartikol(et)ojn pri nia agado, niaj kunvenoj, niaj kursoj, kaj kiam eble informojn pli ĝeneralajn pri Esperanto. Ni organizis 3 elementajn parolajn kursojn (ne tre sukcesajn: nur 7 gelernantoj ĉe la kursfino). Krome ni varbis 28 perkorespondajn gelernantoj, el kiuj duono finlernis la kurson kaj aliĝis al UEF-UEA. Ni havas nun 33 membrojn en Nancy kaj ĉirkaùurbo, kaj ni varbis 5 eksterajn membrojn. Ni transpagis al UEF 31 abonojn al « Franca Esperantisto » kaj 11 al Esperanto ». Fine, 3 el niaj membroj partoprenis la nacian kongreson en Bordeaux.

Prelego pri Hispanio

Revenante el esperanto-vojaĝo en Germanio kaj Belgio, gesinjoroj Molera (el Moya, apud Barcelono) gastiĝis ĉe gesinjoroj Chapellier kaj prezentis al esperantista publiko sufiĉe multnombra sian Landon, fine de septembro.

Kunvenoj

La grupkunvenoj okazas nun nur unufoje monate, kun la espero, ke pli da membroj povos trovi la tempon ilin ĉeesti. La 1an de decembro 58 okazis prezento de lumbildoj pri Alpoj kaj Lazura Marbordo, kaj pri renkontiĝoj ĉe Felberg, kiu arigis sufiĉe vastan publikon.Alvoko al ĉiuj 33 membroj en kaj ĉirkaù Nancy, por ke ili provu ĉeestis pli regule la kunvenojn, speciale la 3an de februaro (59) kiam okazos diskuto pri la reorganizado de la kunvenaj programoj.

Tejo-paĝo
Kursoj en Nancy: okazis sufiĉe ampleksa kampanjo per gazet-komunikoj, radio, afiŝoj por 2 kursoj, 1 en la junuldomo, 1 en « café Excelsior ». Negativa rezulto: neniu lernanto. (En la junuldomo krute malaltiĝis la nombro de lernemuloj, ek de kiam ĝi prezentis televidajn programojn.) Do, problemoj por la varbado: ni ne varbis novulojn kaj ni perdis kelkajn malnovajn. Funkcias nur la koresponda kurso, kun tamen 40 gelernantoj, la plej multaj izolitaj, ĉefe en Vogezoj.

La kunvenoj de la Tejo-sekcio okazas merkrede, sed nur 2 foje monate nun. 5 ĝis 10 partoprenantoj ĉiufoje; supera kurso laù metodo de Pierre Delaire vekis rimarkindan intereson. Denove aperis stencilita ( de s-ro Chapellier) suplemento kun programo kaj aliĝilo pri renkontiĝo (paske) ĉe Feldberg.