1983

Niaj diversaj kursoj daùre funkcias : en la Beletra Fakultato por la komencantoj, gvidata de Denis Kurt ; en la junuldomo Ph. Desforges la 2a-grada kaj la 3a-grada kursoj kaj ankaù la kunvenoj.

Dum la kunvenoj de la 6a de majo kaj de la 3a de junio, ni jam pristudos la organizadon de la venonta laborjaro. Kiuj deziras gvidi parolajn kursojn ? Kiuj prezentos ion agadplanon por la programo de niaj estontaj kunvenoj ? Se ni obeos la agadplanon proponitan de U.F.E, kiujn asociojn ni kontaktos por proponi al ili Esperanton ?

Alia demando : Ĉu okazos denove aùtuna staĝo en Nancy ? La Junuldomo Ph. D. suferas grandegan financan deficiton pro sia « Junular-hejmo », tio estas la 7-etaĝa domego, en kiu situas la dormo ĉambroj kaj preskaù ĉiuj salonoj, kiujn ni uzis dum niaj staĝoj. La ĉambroj estas tro ofte ne-luitaj. Oni parolas pri fermo de tiu hejmo. Eble la urbestraro de Nancy decidos mem administri ĝin ? Tiukaze, ni ne plu disponos pri ĉambroj por staĝoj nek pri kurs-salonoj -aù ni devos pagi multe pli ol ĝis nun – Ni studas nun aliajn eblecojn.

Pont St Vincent – « …la 4-an de majo okazis en Nancy manifestado montranta la vivoplenecon de la publika lernejo. Infanoj de elementaj kaj mezaj lernejoj donis spektaklon, t.e. koruskantojn, pupteatron, skermon kun malavantaĝuloj, ekspozicion, ktp. Mi gvidis la koruson de mia lernejo (kvindek infanoj). Krome dezirante montri, ke oni povas uzi esperanton en elementa lernejo, mi faris afiŝon kun tiu franclingva titolo : « lernejo malfermita al la tutmondo dank’al Esperanto » Ni montris poŝtkartojn, leterojn kaj fotojn senditajn de jugoslavaj kaj hungaraj esperantistaj korespondantoj, kiuj estas tiom aĝaj kiom miaj lernantoj. Ni esperas, ke kelkaj vizitantoj malkovris, ke la internacia lingvo ekzistas kaj ne estas senutila ». R. Guillaume

Nova kunveno okazis la 23-an de septembro por decidi pri la agado en la nova lern-jaro. Ĉeestis ĝin 17 personoj el kiuj 6 novuloj en la MJC Desforges.

La kursoj, kiujn ni provos funkciigi dum la nova lernojaro estas :

-Por komencantoj: lunde je la 18-a 30 kaj merkrede je la 20-a 30, eventuale  vendrede je la17a.

-Duagrada kurso :marde, je la 18-a 30, la 2-an kaj 4-an mardon de ĉiu monato.

-Tria grado, la 3-an mardon. Ambaù kursojn gvidos Roger Degrelle.

Kunvenoj : principe la 3-an vendredon de ĉiu monato ek de la 18-a de novembro.

Tiam s-inoj Roux raportos pri la universala kongreso en Budapeŝto kaj s-ro P. Etienne komentos por ni la libron « kiel akvo de l »rivero » de R. Schwartz. Pro la malfacilaĵoj de la junuldomo Ph. Desforges ni ne povas organizi tie la aùtunan staĝon. Do mi trovis alian ejon en Villers les Nancy Ni esperas ke povos daùre funcii niaj vesperaj kursoj kaj kunvenoj. J.P. Colnot

La perkoresponda kurso varbis dum la lernjaro 36 novajn gelernantojn.

Liberaj radioj helpas diskonigi Esperanton: « Radio bergamote » en Nancy disaùdigis raporton pri la 18-a staĝo  en Villers les Nancy.

La 2-a kunveno de la nuna sezono okazis la 18-an de novembro je la 20-a 30  S-ro Al-Amily, iraka samideano nun en Nancio, prezentis al ni lumbildojn pri sia lando, kies riĉan pasintecon li tre bone aprezigis al ni. Ĉeestis pli ol 20 personoj, parte esperantistoj kaj parte familianoj de s-ro Al Amily, kiuj promesis laùeble partopreni nian baldaùan staĝon.

La junuldomo Ph. Desforges funkcios kiel kutime ĝis la fino de decembro. Poste la « hejmo » por junaj laboristoj  -kun ĉiuj dormĉambroj kaj ankaù niaj antaùaj kurs-salonoj- estos fermita. La junuldomo perdis du trionojn de siaj nunaj kurs-salonoj. Ni riskas problemojn por okupado de la restantaj salonoj, ĉar ni ne estas sufiĉe multnombraj en ĉiu kurso.

Liberaj radioj

Dum oktobro mi sendis al diversaj radioj (ŝtata kaj liberaj) dekon da komunikoj por anonci niajn kursojn kaj staĝon. Ĝenerale ni tute ne povis kontroli, ĉu io estis disaùdigita aù ne, kaj pluraj liberaj radioj, kiujn mi provis kontakti telefone, ne respondis. Mi do dissendis fine de oktobro leteron al 11 radio-stacioj ĉirkaù Nancy…kun poŝtmarko por la respondo. Tio estis la sola rimedo por ricevi reagon. Mi proponis al ili:  1/ ĉiumonatan komunikon pri nia aktiveco, 2/ ĉiumonatajn ĝeneralajn informojn pri Esperanto, 3/ Esperanto-kurson.

Ĝis la 20-a de novembro, nur 2 elsendo-stacioj respondis: « R.N. 2000 » konsentis diskonigi nur ĉiumonatan lokan komunikon. « Radio Grafitti »kaj « radio Bergamote » (88,2 MHz kaj 103,5 MHz) ĵus konsentis disaùdigi Esperanto-kurson. Ili proponas rendevuon por interkonsenti.        J.P. Colnot

La 18-a federacia staĝo okazis en Villers les Nancy la 26-27ajn de novembro 1983. 5 kursoj, 64 partoprenintoj. Kurso A1 per metodo 10 (s-ro Ludwig), A2 per junulkurso (s-ro Colnot), B per propra metodo (s-ro Greiner), C per paŝoj al plena posedo (s-ro Grossmann), D misio sen alveno (s-ro De Zilah).

Pri la staĝo: « permesu ke mi donu miajn impresojn pri la esperanto-staĝo Por mi estis la unua fojo, kiam mi partoprenis en staĝo. Mi komencas la kurson por la praktikantoj, do mi ne estas ankoraù plena posedanto. Tamen mi aùskultis la kurson B, kiu disvolviĝis en bona etoso. Ekde la komenco mi demandis al mi, ĉu mi povos sekvi, sed irante malrapide, mi bone komprenis kaj, kun ĉiuj partoprenantoj, kiuj estis simpatiaj, mi estis tre kontenta. Mi ne parolos pri s-ro Greiner, de kiu mi ŝatis anekdotojn. Dum la manĝoj, mi paroladis kun esperantaj gelertuloj. Estis agrable konversacii tiel. Kvankam mi ne komprenis ĉiam unuafoje, ili aùdus protestojn de mi, se ili dirus malbonon pri mi! Mi povas nenion riproĉi, ĉar mi manĝis en bona kompanio. Sabate vespere mi ĉeestis la spektaklon. Kutime mi multe ŝatas la folklorajn dancojn. Ja, tiuj-ĉi rapide ĝojigis min. La danculinoj estis ĉarmegaj. Iliaj kostumoj bone kongruis al ili. La spertaj muzikistoj instigis bonan viglecon. Mi pasigis bonegan vesperon.(Temis pri portugala folklora grupo). Mi diras mian opinion pri tiu staĝo libere… do mi dirus ankaù se mi ne estus kontenta. Kvankam mi serĉas kritikojn.. mi ne trovas. »   Skribis Marc Rancon

Agadraporto 1983

Favora radio-stacio estas : Radio « Fréquence-Métal » (Pont St Vincent), intervjuo

Inform-agado ĉe la Akademi-Inspektoroj: ĉiuj A.I. publikigis, dank’ al la « departementaj bulteno », informojn pri nia P.K.K. kaj pri Esperanto, – stariĝis grupo da delegitaj profesoroj, kiuj pretas animi semajn-finajn staĝojn por komencantoj : pluraj el ili jam prezentis sin ĉe siaj A.I.

Instruado de esperanto: a/ parolaj kursoj: en la diversaj lernejoj de nia regiono funkcias la jenaj kursoj :* elementa lernejo : Pont-Saint-Vincent (l-a kaj 2-a-grada kurso) * kolegioj kaj liceoj : Dombasle (teknika komerca liceo), * universitato : kurso por komencantoj en la beletra fakultato de Nancy. * aliloke funkcias aliaj kursoj : Nancy (nur 2-a kaj 3-a-gradaj kurso en la junuldomo).

la perkoresponda kurso:* la P.K.K ricevis 107 inform-demandojn. Sed aliĝis 36 novuloj (45) kaj, el ili, nur 5 fin-lernis. La aliaj daùre studas… kelkaj ne donis vivsignon. Al la P.K.K kunlaboras 17 sindonemaj kursgvidantoj. Ni do devas nepre varbi por nia P.K.K kaj vigligi ĝin.

Semajnfina ŝtago : vintra staĝo en Nancy : 64 participants (83 inscrits).

Loka grupo en Pont St Vincent montriĝis okaze de grava ekspozicio.

Nekrologo – la 9-an de decembro 1983 mortis 74 jara en Essey les Nancy s-ino Blanche Fondrillon, kiu estis post la dua mondmilito prezidantino de la nancia esperanto-grupo. Ŝia edzo Pierre Fondrillon, delegito de UEA en Essey, kreis en 1950 nian bultenon « La Informilo »  kaj presis ĝin ĝis 1963.

La loka radio « Graffiti-Bergamote » elsendas informojn kaj provkurseton de Esperanto, vendrede vespere dum duonhoro. Regula kurso estas antaùvidita se sufiĉe da interesatoj anoncos sin.

Vesperaj kursoj en MJC Philippe Desforges: La 2 kursoj daùre funkcias, lunde -18h30- kun 3 gelernantoj per « Saluton! » (gvidita de Catherine Roux) kaj merkrede -20h30- per la « Nova Racia Kurso » (gvidita de J.P. Colnot). Varbiĝis 4 pliaj gelernantoj sed 1 ne plu venas !

Kiel antaùvidite la Junular-hejmo estas nun fermita, do neniu ĉambro plu estas disponebla sed ankaù pli ol duono de niaj kutimaj kurs-salonoj. Pro tio ekzistas nun problemoj por la 2a- kaj 3a-gradaj kursoj : marde ni ne plu povas disponi pri kursejoj, tial tiuj kursoj okazas ĉe s-ino Roux, almenaù provizore.