Placo Stanislas – Place Stanislas (Plas Stanislas)

Konsiderata kiel la plej bela reĝa placo de Eùropo, juvelo de la arkitekta tuto de la 18a jarcento, enskribita sur la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO, la Placo Stanislas radiigis Nancion en la tuta mondo.

Starigita de Emmanuel Héré (Emanuel Ere), ĝi bele exemplas la francan klasikismon. Ĝin ĉirkaùas kradoj delikate ĉizitaj kaj orumitaj de la ferartisto Jean Lamour (Ĵan Lamur) kaj majestaj fontanoj designitaj de Barthélémy Guibal (Bartelemi Gibal). La urbodomo, la opero-teatro kaj la muzeo pri belaj artoj okupas parton de la konstruaĵoj de la placo.

Ĝis meze de la XVIIa jarcento, esplanado disigis la Malnovan-Urbon de la Nova-Urbo en Nancio. Stanislas Leszczynski, eks-reĝo de Pollando kaj fariĝinta duko de Loreno en 1737, projektas starigi placon por laùdegi kaj glorigi sian bofilon, la francan reĝon, Ludovikon la XVan. Konsiderata kiel la unua el la tutaj reĝaj placoj, ĝi sakralas la reĝan potencon kaj samtempe akceptas la popularajn publikajn festojn.
Pri tiu placo, Stanislas kaj lia arkitekto, Emmanuel Héré (« Emanuel Ere »), elektis idealan ejon por sia projekto. La marŝalo Belle-Isle (« Bel-Il »), militestro de la fortikigita placo, longe kontraùstaris tion. Marte de 1752, la konstruado de la unua paviljono komenciĝis kaj la inaùguro de la Reĝa Placo okazis novembre de 1755.

Centre de tiu placo, troviĝis bronza statuo, kiu estis verko de la skulptistoj Barthélémy Guibal (« Bartelemi Gibal »)kaj Paul-Louis Cyfflé (« Pol Sifle ») . Ĝi prezentas Ludovikon la XVan , antikve vestita. La statuo kaj ĝiaj alegorioj malaperis dum la Revolucio. En 1831, oni inaùguris novan statuon prezentantan Stanislas (Verko de « Rompremiito» Jacquot ( Ĵako).
Ĉirkaù la placo, Emmanuel Héré (Emanuel Ere ») konstruis samklasikstilajn kaj kolosajn paviljonojn.
Sude, la granda fasado de la urbodomo estas ornamita per la insignoj de Stanislas kaj de la blazono de la nancia urbo.
Oriente, videblas la Granda Hotelo, antaùe paviljono de la intendanto Alliot (« Alio ») kaj la Nancia kaj Lorena Operejo, antaùe Hotelo de la Farmoj.
Okcidente, troviĝas la paviljono Jacquet (« Ĵake ») kaj la Muzeo de la Belaj Artoj , kiu ŝirmis la Medicinan Kolegion dum la regno de Stanislas.
Norde, kie troviĝis kurtino interliginta la bastionojn de Vaudémont (Vodemo ») kaj Haussonville (Osovil »), Emmanuel Here konstruis malaltajn paviljonojn celante militan defendon.
La kradoj de Jean Lamour interligas la paviljonojn. Dank’al siaj formoj kaj ornamitaĵoj, ili atestas la rokarton same kiel la fontanoj de Amphitrite (« Afitrit ») kaj Neptune (« Neptun »), kiujn realigis Barthélémy Guibal (Bartelemi Gibal »).
En 2005, post du jaroj da laboro, la tuta piedira Placo Stanislas, retrovas sian denaskan splendon. Helaj pavimeroj kaj du nigraj diagonaloj ankaù strukturas la spacon. La kradoj kaj la ornamitaĵoj estas restaùritaj kaj la ĉirkaùitaj konstruaĵoj renovigitaj.