1955

Ekzamenoj

Esperanto-ekzamenoj okazis en la teknika lernejo, 6 rue Clodion, la 19an de junio. 9 kandidatoj el 11 sukcesis la ateston pri lernado. Du el ili (Gilbert Poiret el Nancy, kaj André Wagner el Dieuze, meritis la citon « tre bone »- Jean Paul Colnot trapasigis tiun ekzamenon.)

Krome raportis s-ro Schmitt pri ekzameno pri kapableco: la 28an de marto, sukcesis s-ino Combebias (Metz) kaj s-ro Colnot (Nancy).

Nekrologio

Forpasis la tre kara frato Antonin Huchot, kundirektoro de institucio Sta Jozefo en Nancy.

Kongreso de Bolonjo

La 40a universala kongreso okazis en Bolonjo (Italio). Ĉeestis pli ol 1400 alinĝintoj, el kiuj 15 el nia federacio (12 el Nancy).

Raporto de s-ino Blanche Fondrillon pri la kongreso de Bolonjo, kiu estis tre granda sukceso. Ŝi tute ne vizitis Italion antaùe, do ekveturis tien kun antaùjuĝoj. Sed Bolonjo (kiu tiuokaze ĝemeligis kun Bulonjo ĉe maro, kie okazis 50 jarojn antaùe la unua universala kongreso) armis ŝhin. Ŝi trovis sin transportita en senaĝan epokon, en kiu kuniĝas harmonie memoraĵoj de mezepoko kaj renesanco kun modernaj konstruaĵoj. Paca oazo en kiu okazis miraklo: akordo de epokoj kaj de popoloj.

Esperanto-markoj, verda stelo sur blanka fono kun la vorto « Esperanto », diametro 60 mm, por automobiloj, motorcikloj, estas ĵus eldonitaj de la grupo de Nancy.

Eùropa Konsilantaro

Kio okazis en la Eùropa Konsilantaro? 14 delegitoj de tiu konsilantaro proponis eksperimenton de oficiala instruado de Esperanto, en po 1 klaso kun gelernantoj 11 ĝis 14 jaraj en Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Nederlando. Post unu jaro la lernantoj estos ekzamenataj en Strasburgo. La konsulta asembleo dum majo devos decidi pri tiu rekomendo. Dum la sama kunsida periodo la materialo de la granda ekspozicio pri Esperanto de Montevideo estos ekspoziciata en la Domo de la Eùropa Konsilantaro. La unionista movado organizos samtampe internacian Esperanto-renkontiĝon en Strasbourg. Nova kurso publika komenciĝis en Thomas-lernejo, gvidata de s-ro Barido, la 23an de novembro 1955 kun 15 gelernantoj.

La franca esperantistino Marie Marvingt »

« La Informilo » raportis pri artikolo aperinta en « La Praktiko », tre interesa ilustrita revuo, (kiu nun malaperis). La longa tripaĝa artikolo kun 7 fotoj havis titolon « la franca esperantistino Marie Marvingt, la plej eksterordinara virino post Jeanne d’Arc. » La usonaj jurnalistoj donis tiun titolon al artikolo aperinta anglalingve en usona gazeto, kaj esperantisto tradukis ĝin por « la praktiko ». (Fakte Marie Marvingt loĝis en Nancy, almenaù dum la lastaj jaroj de sia vivo. Ŝi estis fama ĉefe kiel aviadistino. Mi havis okazon plurfoje diskuti kun ŝi, ĉar si estis klientino de mia laborejo. Ŝi ankaù venis unu aù du foje al la Esperanto-kunvenoj en Nancy. Ŝi restis eksterordinare vigla, mense kaj korpe, ĝis maljunaĝo. Ŝi ĉiam bicikladis.)

Tejo-paĝo – En Nancy perdiĝis kelkaj pasintjaraj membroj, aliĝis kelkaj novuloj. La kunvenoj okazas ĵaùde, 2 aù 3 foje monate en la junuldomo, 2 foje kun la UFE-grupo ĉe strato Mon Désert. 7 gejunuloj formas nun komitaton de korektantoj por la perkoresponda kurso, kiu enskribis denove 60 gelernantojn, el kiuj 11 finlernis la kurson. Al la parola kurso en la junuldomo aliĝis 8 novuloj. La grupo abonas 7 diversajn Esperanto-gazetojn.