1985

La kursoj plu funkcias, kvankam iom lame en januaro pro la neĝo kaj la malvarma vetero. La kunvenoj okazis la 11-an de januaro kun 10 partoprenintoj kaj la 8-an de februaro kun nur 3 personoj. Ĉi-lasta estis la plej laborplena kunveno, ĉar ni translokigis nian bibliotekon en nian novan kursejon. Ni kunvenos denove la 8-an de marto kaj alvokas al helpantoj por reordigi nian libraron.

Perkoresponda kurso – Feliĉe (!) la nuna vintro estis tre neĝa kaj malvarma. Tial la publiko -relative- pli entusiasme respondis al la komunikoj aperintaj en la gazetaro en januaro. Ĝis la fino de decembro, en 4 monatoj, J.P. Colnot dissendis 35 komunikojn al nia regiona gazetaro. Almenaù 30 el ili aperis, 47 personoj petis informojn, 8 aliĝis al la Pko. En januaro mi sendis 11 pliajn komunikojn, 9 aperis, venis 43 informpetoj kaj aliĝis 13 pliaj gelernantoj. Sed ek de februaro, malgraù 11 pliaj komunikoj, leteroj preskaù tute ĉesis alveni… Mi memorigas, ke la kotizo al la kurso (per M11) kostas 138 F. sed la prezo de la kasedo altiĝis, nun 50 F. 18 homoj kunlaboras: s-roj J. Denis, Grossmann, Etienne, Degrelle, Greiner, Ludwig, Guegeniat, Vivier, Guillaume, Wick, Thibias, Crochet…. f-ino Roux, s-ino Busser.

La perkoresponda kurso – Nia PPKo pli bone funkciis ol lastjare – ĝis nun 28 aliĝintoj…el 112 inform-petintoj do 1 el 4… Statistiko starigita la 25-an de majo pri 24 gelernantoj montras la jenon= 12 personoj (do la duono…) eĉ ne sendis 1 taskon ! 2 sendis po unu taskon, 1 sendis 2, 1 sendis 3 kaj 1 sendis 5, 7 personoj finlernis « M11 », el ili 3 ĝis nun aliĝis al « M12 », 1 eĉ finlernis « M12 ». Tiuj, kiuj atingis la kursfinon estas:-s-ro Barrier, teknika instruisto en 68270 Hoschstatt, gvidita de s–ro Grossmann, finlernis M11 en malpli ol 2 monatoj, nun finlernis M12 post 2 pliaj monatoj. Gratulojn al li kaj al A. Grossmann! – s-ro Gilles Nullens, inĝeniero en Ispra, Italio, gividita de s-ro Etienne finlernis M11 en 3 monatoj kaj aliĝis al M12. – Sino Renée France Martinato, instruistino pri beletro en 70300 Luxeuil, gvidita de s-ro Colnot finlernis M11 en 3 monatoj kaj aliĝis al M12.   raportis J.P. Colnot

La parola kurso kun 2 gelernantoj daùre funkcias, gvidata de Catherine Roux. Post finlernado de « M11 », la gelernantoj nun studas « M12 ». La 2 dua-gradaj kursoj malpli bone funkcias – tiu de la 18a30 startis kun 4 gelernantoj sed nur 2 daùre lernas.  Tiu de la 20a30 jam en januaro ĉesis funkcii pro la malfavora vetero .Poste nur 2 gelernantoj el 7 daùre venis pli malpli regule ĝis la fino de aprilo. Pro okupiteco, preparo de ekzameno aù forvojaĝo ni decidis ne daùrigi ĉi-printempe.

Kunvenoj okazis la 8-an de marto kun 5 partoprenintoj (prezento de Esperanto en scienco kaj tekniko, far J.-L Thibias) kaj la 26-an de aprilo kun denove 5 personoj. La 8-a kaj lasta kunveno okazos la 14-an de junio por jam prepari la venontan laborsezonon.

Nova fruktodona sarlanda rendevuo – La 11/12-ajn de majo 1985 ni partoprenis la 25-an kulturan semajnfinon de SEL (Sarlanda Esperanto-Ligo) en Homburg. La interesega prelego de Claude Gacond pri la temo « Vivo kaj verkaro de Hector Hodler » vekis grandan atenton de la ĉeestantaro. Pere de pentraĵoj (la patro de Hodler estis fama pentristo en Svislando), lumbildoj, libretoj, Claude Gacond prezentis  al ni la malfacilan vivon de tiu amiko de Edmond Privat. Kune ili organizis la 2-an universalan kongreson en Ĝenevo (1906) kaj poste Hodler fondis U.E.A.o-n en 1908. Liaj pacifistaj ideoj, inspiritaj de la « Deklaracio pri Homaranismo » de Zamenhof kaj de la verkoj de Romain Rolland, helpis la fondiĝon de la ligo de nacioj kaj de la ruĝa kruco, kie li multe influis. Dankon al Claude Gacond pro la neforgeso de niaj pioniroj, ĉar 1987 estos ankaù la centjara naskiĝdatreveno de Hector Hodler ! ….raportis anoj de la Nancia grupo

Rendevuo en Ménil St Père – (la 16-17-ajn de marto 1985). Pluraj nancianoj, kun 80 esperantistoj el tuta Francio, Britio, Germanio kaj Nederlando retroviĝis tie, apud Troyes. Multaj eminentuloj partoprenis, prelegis aù gvidis kurson: G. Waringhien, R. Bernard, J. Thierry, G. Lagrange, C. Gacond, C. Piron. Entute richa entuziasmiga programo, organizita de Suzanne Bourot.     Raportis C.Roux.

Artikolo de J.L Thibias pri la movado de 1904 ĝis 1911

Grava estas la demando ĉu transporto de esperanta libroŝranko estas fruktodona laboro ? Vi eble opinios ke ne ! Tiam, vi ne pravos. Ĉar tia transporto estas utilega, kiam oni rimarkas, ke en la ŝranko estas trezoro ! « Kia trezoro ? » vi tuj demandos… »Ĉu oro , juvelo, diamento, gajnanta bileto de sporta loto ? »…Ne, sed la libro de la asembleoj de la esperanto-grupo de Nancio, de 1904 ĝis 1911. Ne malmiru ! Tiu libreto estas ja trezoro, ĉar ĝi alportas multajn netakseblajn sciigojn pri niaj prauloj ! Kiam mi legis tiun libreton – pli ekzakte tiun kajeron, kie estas mane registritaj la debatoj de la nancia grupo dum ĝiaj jaraj aù eksterordinaraj asembleoj – mia unua penso estis peti de s-ro Claudel lian *tempo-maŝinon por iri al Nancio de la komencanta XXa jarcento, tien vidi nek daruaojn, nek birdohomojn sed la nanciajn esperantistojn de la pionira epoko…kaj sonregistri iliajn tutajn debatojn. Sed mi rimarkis, ke la raportoj estas skribitaj franclingve. Do sendube ankaù la debatoj tiel estis kaj eble ne chiuj esperantistoj povus bone kompreni ilin. Do mi decidis pli tradicie agadi kaj traserĉi en la skribitaj raportoj la plej notindan « la tuta reskribo de la kajero estus eble tro laciga por la leganto kaj sendube tro multekosta por « La Informilo ». La raportoj estas faritaj de tri sinsekvaj sekretarioj : sinjoroj Maresquelle, Nieger kaj (eble) Thiaucourt. Unua konstato: tiamaj samideanoj ne skribis pli bele ol ni…la skribaĵoj de la tria sekretario ne estas pli legebla ol tiuj de la fondinto de la libroservo (?!). Ĉu la regionaj prauloj multe malsimilis al ni ? Ne vere, kvankam estas kelkaj diferencoj  = Unue, temas pri grupo de Nancio ne pri nord-orienta federacio. Tiu-ĉi iel ne povis ekzisti same kiel hodiaù, car tiam la tri departementoj Bas-Rhin, Haut-Rhin kaj Moselle estis ankoraù kontraùvola parto de la germana imperio. = La kunvenoj ne okazis en la Junul-Domo (ĉu Philippe Desforges jam estis naskiĝinta ?). La lokoj menciitaj estas la 24, rue des Carmes, la scienca fakultato (rue de Serre), la anfiteatro (place Carnot) aù la komerco-domo. = Strangaj shajnas al ni hodiaù kelkaj monaj aferoj: la komerco-domo montras sian intereson pri la grupo per subvencio de 100 frankoj…(klarigos 100 tiamaj frankoj estas unu nova franko aù 10 000 malnovaj centimoj sed certe multe pli valoras ol cent nunaj frankoj !). = Ankoraù pli malkredebla: en 1904, la grupo decidis…malpliigi la kotizojn : 5F anstataù 6 por la membroj aktivaj, 6 anstataù 10 per la …bonfaraj ! Tia strangaĵo tamen estis baldaù « korektita »: kvar jaroj poste, rimarkante, ke la asocio ne plu disponas sufiĉe da mono, oni realtigas la kotizojn ĝis la antaùa prezo ! Dezirante plibonigi la financan staton, la kasisto proponas en 1905 rimedon, kies formulado shajnas al ni konata : »…Necesas varbi por la grupo la plej eble multe da aliĝantoj… ». Tamen la fama slogano… »Ĉiu federaciano malkovru almenaù unu novan membron ĉiujare… » ankoraù ne estis uzita ! Ĉu la tiamaj esperantistoj estis ĉiuj pli fidelaj ol nuntempe ? Ŝajnas ke ne: en 1904 kunvenis 25 membrojn en 1911 nur 17, kaj rimarkinte, ke la 6 membroj de la komitato ne povis pro diversaj kialoj fariĝi ĉiuj aktivaj esperantistoj, oni decidis aldoni en 1905…6 aliaj komitatanojn! Finfine la komitato havas 12 membrojn elektitajn por tri jaroj, triono estante anstataùigita ĉiun jaron « sendube pro manko da volontuloj, ĉiuj komitatanoj estis unuanime re-elektitaj) Redaktis  J.L. Thibias

*noto de la redaktoro : aludo al  la intereso plena diapo-prezentado far s-ro Claudel dum la federacia kongreso en Epinal.

La unua kunveno de la nova laborjaro okazis en MJC Desforges, la 13-an de septembro. Ni skizis nian agadon por la nova kursosezono. partoprenis 8 personoj.

La unua esperantista evento en Nancy estas la interesa ekspozicio pri Esperanto, kiun ni ŝuldas al nia amiko P. Denis. Ni starigis ĝin en la granda halo de la urbodomo de Nancy dank’ al la klopodoj de s-ino Roux, la lundon 16-an de septembro. Ni estis tuj intervjuitaj de loka ĵurnalisto kaj aperis la 17-an de septembro tre bona artikolo sur 6 kolumnoj kun foto en la gazeto « Est Républicain ». Ne eblas taksi la nombron de personoj, kiuj vizitis nian ekspozicion: centoj da personoj vizitas ĉiutage la diversajn urbajn oficejojn, kiuj situas precize en tiu granda halo. Kelkaj dekoj da prospektoj disdoniĝis, krome nia kutima kampanjo per afiŝoj kaj flugfolioj disvastiĝas en la kutimaj ejoj: turisma oficejo, informa oficejo por junularo, liceo, diversaj fakultatoj kaj superaj lernejoj. Ni esperu, ke pli multnombros niaj gelernantoj ĉi-jare. La gazetintervjuo jam vekis ian intereson.

Ni provis do lanĉi vesperajn kursojn ek de la frua oktobro. La lunda kurso je la 18a30 ne povas funkcii pro manko da gelernantoj. Merkrede de la 20a30 venis unuafoje nur 1 lernantino, la 2-an semajnon …2, la 3-an…5!  Sed tuj poste estis paùzo pro la lernejaj novembraj ferioj, sekve ni retroviĝis (pro neĝego !) kun nur unu lernantino, poste 2… Mi provas tamen daùrigi tiun kurson, ĉar la lernantoj estas bonegaj kaj ĝia nura funkciado donas la eblecon varbi pliajn homojn en Nancy. Nia 2a-grada kurso okazas nun 2-foje monate, ĉe s-ino Roux, en Vandoeuvre. Ĝi okazis la 12-an kaj 26-an de novembro kaj la 10-an de decembro. Kunveno memore al la datreveno de LL. Zamenhof okazos en la junuldomo la vendredon 20-an de decembro.   Raportis J.P. Colnot

Perkoresponda kurso – Jen kompletigo de la raporto pri nia Pkko. Entute ni dissendis al la gazetaro 69 komunikojn dum la lasta lern-jaro, kaj ni povis kontroli aperon de 56 el ili…do tre bona proporcio. Ni ricevis nur 118 informpetojn kaj aliĝis 32 gelernantoj. Jen nun statistiko je la dato 25-a de novembro (pluraj kunlaborantoj ne sendis raporton de post junio), tial niaj ciferoj povas esti ne tute ekzaktaj. = 13 personoj tute ne sendis taskon, do verŝajne tute ne laboris. Kial ? Mi skribis al kelkaj sed venis nur malmultaj respondoj : Ĝenerale okazis malsanoj aù aliaj gravaj perturboj, kiuj malhelpis lerni kiel planite…almenaù ĉe tiuj, kiuj respondis… = 3 personoj sendis po unu taskon, 3 sendis po 2, 1 sendis 4, 1 sendis 5…Sed jen nun la bona parto de la raporto. = 11 gelernantoj el 32 (do pli ol triono) finlernis « M11 ». El ili 7 aliĝis al « M12 ».  3 nun finlernis « M12 » kaj daùre studas pere de nia « supera » kurso: « por la praktikantoj »kaj « paŝoj al plena posedo ». Inter la finintoj, lernantino loĝanta en Boca de Aroa (Venezuelo), gvidita de s-ro Etienne. S-ro Etienne fariĝis « la specialisto » de translima instruado, ĉar li do gvidis ĝis la fino de « M11 » kaj « M12 » 2 gelernantoj en Italio kaj Venezuelo. … Kaj nun, kiel prezentiĝas nia perkoresponde kurso en la nova lern-jaro 85/86 ?  Jam dissendiĝis 22 komunikoj por anonci kaj la PKK-on kaj la staĝon en Villers-les-Nancy. Relative malmultaj personoj skribis por informiĝi (31 ĝs nun). Eble ĉar ni povis kontroli la aperon de nur 7 komunikoj ?Tamen la proporcio de aliĝintoj konsiderinde plialtiĝis: = 16 gelernantoj ĝis nun, do pli ol duono de la informpetintoj (lastjare samdate : 5 aliĝintoj el  38 informpetoj). = 11 pliaj komunikoj dissendiĝas nun la 25-an de novembro. Pro la neĝa vetero, ni povas antaùvidi pli grandan eĥon en la publiko. Kampanjo por konigi la perkorespondan kurson: kiel dirite en la lasta « La Informilo », P. Denis eldonis en Bar-le-Duc tre belajn afiŝojn pri nia Pkko. Se vi deziras glui kelkajn en via urbo aù vilaĝo, memdu la necesan kvanton, plus eventuale cirkulerojn pri la kurso kaj flugfoliojn pri Esperanto (diru kiom!) al J.P. Colnot.

La 22-a semajnfina staĝo estis sukcesa. Partoprenis 71 personoj el 5 landoj en « maison de l’Asnée » en Villers les Nancy, la 26-27-ajn de oktobro 1985. Kiel kutime 5 kursoj funkciis: A1(s-ro Ludwig-M10), A2 (s-ro Colnot-M11), B (s-ro Claudel-M12), C (s-ro Denis-« lasu min paroli »), D (s-ro Borsboom-vortoj de Andreo Cseh). La libroservo proponis 300 diversajn titolojn. S-ro Hugo Röllinger prezentis belajn bildojn pri la valo de la reĝoj kaj Tutankhamo.

Agadraporto por la jaro 1984/1985

La vespera kurso por komencantoj nun finiĝis. Ĝin sekvas duagrada kurso per « M12 ». La alia duagrada kurso studas la verkon de Marjorie Boulton, « Faktoj kaj Fantazioj » la 2-an kaj 4-an mardon de ĉiu monato. Kunveno okazis plurfoje.

La vendredon 7-an de februaro okazis alia kunveno kun gustumado de « Ru -inaj » krespoj. Ĉeestis respektive – sed ne respekteme… – 8 kaj 5 personoj. Provizore (aù definitive ?) plia vendreda kunveno ne estas antaùvidita (la ferioj alproksimiĝas…). Ni aldonu ke la lasta merkredo de ĉiu monato estos dediĉata al kunveno (anstataù la 3aj-gradaj kursoj). Ĉiuj estos bonvenaj. La 26-an de februaro ni planas eklerni Esperanto-kantojn.     Raportis J.P. Colnot

Perkoresponda kurso – De post septembro, 66 komunikoj estis dissenditaj al la regiona gazetaro (ŝajne nur 24 ĝis nun aperis, do relative malmultaj). Ĝis la 10-a de februaro venis 78 informpetoj kaj aliĝis 27 gelernantoj). Eble estas interese scii el kiuj departementoj venas la plej multaj informpetoj – kaj la plej multaj gelernantoj – . Jen la ciferoj laù departementoj : (l-a cifero: informpetoj- 2-a cifero: gelernantoj). 51 = 17/5 – 52= 3/1 – 54 = 24/8 – 55 = 3/1 – 57 = 15/4 – 67 = 1/0 – 68 = 5/2 – 70 = 1/0 – 88 = 4/3 aliaj = 5/3

Jen nun la ciferoj por la tuta pasinta lernejjaro (118 informpetoj, 32 aliĝintoj): :51 = 22/11 – 52= 4/1 – 54 = 23/3 – 55 = 4/3 – 57 = 6/2 – 67 = 7/1 – 68 = 18/7 – 70 = 3/2 – 88 = 7/1 aliaj = 20/2

Ni rimarku, ke niaj komunikoj vekas pli da intereso en kelkaj departementoj (ĉefe en 51 dank’ al « l’Union » kaj al s-ro Crochet)… iom malpli en 54 kaj 57.

En Alzaco, el kie svarmis leteroj kaj aliĝoj antaù kelkaj jaroj, la intereso ne plu ŝajnas granda, ĉefe en 67, kie ni varbis nur 1 lernanton lastjare kaj neniun en la nuna jaro.

Pri la rezultoj de la perkoresponda kurso, el 32 gelernantoj, 11 finlernis « M11 » kaj 3 el ili finis « M12 » .        Komentariis J.P. Colnot