1994

1-a Trimestro

Vesperaj kursoj. por komencantoj funkcias nur kurseto kun 4 gelernantoj, ĉiumerkrede je la 19-a horo. Tiu kurso baldaù transformiĝos al 2a-grada. La gelernantoj estas pretaj korespondi. Lumbildoj pri Nederlando la 23-an de februaro.

Por progresantoj, okazas kiel kutime 2 kursoj de 2-a grado monate, ĵaùde je la 19-a horo, alterne kun 3-a grado kaj konversacio. Dek personoj partoprenas pli malpli regule.

Informado: por anonci la kursojn, aùtune mi disgluis ĉirkaù 150 afiŝojn kaj disdonis pli ol 2000 flugfoliojn (en urbodomo, poŝtoficejoj, ĉiuj junuldomoj, soci-kulturaj centroj, kolegioj, liceoj, fakultatoj kaj superaj lernejoj kaj ankaù en magazenoj apud la junuldomo Philippe Desforges.) Aperis 13 komunikoj en lokaj gazetoj kaj eĉ 2 pagitaj anoncoj… sen grandaj rezultoj…

Perkoresponda kurso. Ni memorigas, ke por la nuna lernjaro, la kotizo estas 220 F, plus eventuale 55F por la kasedo, do 275F entute. Kunlaboras ĉi-jare por la gvidado de la lernantoj: en departemento 54, Roger Degrelle, Gérard Greiner, Catherine Roux, Jean-Luc Thibias, Francine Paradis, J.P. Colnot; en 55, Pol Denis; en 67, Jacqueline Lepeix kaj Odette Scheidel; en 68, André Grossmann, Edmond Ludwig, Christiane Busser, Etienne Barrier, Robert Kueny; en 33, René Guillaume. Do entute 15 personoj. Ni dissendis ĝis la mezo de februaro 49 komunikojn el kiuj ni povis kontroli la aperon de nur 12. Venis malmultaj informpetoj (44). Tamen rezultis 4 aliĝoj al la vespera kurso kaj 18 al la perkoresponda. Mi precizigu, ke la 2 venkintoj de la «Esperanto-ralio» en Meuse ricevis, kiel premion, aliĝon al la perkoresponda kurso, pagitan de la grupo de Bar le Duc, ke s-ino Scheidel okazigis konkurson en Betschdorf kaj la laùreato ankaù ricevis aliĝon perkorespondan (pagitan de la federacio). Dum aù post la staĝo en Mittelwihr 3 aliaj personoj aliĝis perkoresponde. El la 17 gelernantoj de la pasinta lernjaro 7 entute finlernis «M11». El ili 6 daùrigas per «M12».

Somera staĝo en Villers lès Nancy. Ni refoje atentigas vin, ke estas planita apud Nancy, staĝo en kastelo Remicourt en Villers les Nancy, de la 25-a ĝis la 30-a de julio 1994, estas antaùviditaj 2 kursoj, unu por komencantoj kaj alia por progresantoj. Ni antaùvidas 4 aù 5 lecionojn en ĉiu kurso ĉiutage, alterne kun vizitoj kaj ekskursoj. La programo aperis en «La Informilo» 84. Minimume 10 aliĝoj por ĉiu kurso estas necesaj, por ke la staĝo okazu.

2-a Trimestro

Vesperaj kursoj. La elementa kurso finiĝis kaj fariĝis 2a-grada. La ceteraj kursoj plu funkcias ĉiu-ĵaùde. Okazis tamen interrompo unu semajnon en majo pro la ferioj, kaj tri semajnojn poste pro foresto de la kursgvidanto. Nur ĵaùde kurso plu funkciis por 2a-grada gvidita de Vito. Krome plu bone funkcias unufoje monate lunde 3a-grada kurso kun partopreno de progresantoj el pluraj departementoj. Ĝenerale 14 personoj partoprenas de la 14-a ĝis la 17-a horo.

Perkoresponda kurso. Ĝis la komenco de majo, 71 artikoloj dissendiĝis al la regiona gazetaro. Ni povis kontroli aperon de nur 20 el ili, ofte tre resumitaj , do preskaù senefikaj. Tamen venis pli ol 60 informpetoj ĝis nun, kaj ĝis la 5-a de majo 24 gelernantoj aliĝis. El la 17 gelernantoj de la pasinta jaro, finlernis «M11» 8 gelernantoj. Sep gelernantoj daùrigas per «M12». El la ĉi-jaraj gelernantoj nur unu ĝis nun finlernis M11: S-ro Bruno Schmitt, 68650 Lapoutroie, gvidita de s-ro Grossmann.

Somera staĝo en Villers les Nancy. Estas ankoraù tro frue por prognozi, ĉu ĝi efektive okazos aù ne. Ĝis nun anoncis sin 4 personoj por 3-a grado, neniu por 2-a grado, kaj 4 por 1-a grado. Bedaùrinde 2 ne povas veni julie kaj proponas 3-tagan staĝon de la 13-a ĝis la 15-a de aùgusto. Ĉu?….

Forumo « Expolangues ». Nia federacio decidis pagi standon por prezenti Esperanton dum la ĉi–supra evento, en la kongrespalaco de Nancy (evento simila al la pariza «Expolangues», kompreneble malpli ampleksa), kiu unuafoje okazis en Nancy. La 25/26-ajn de marto, 9 lokaj esperantistoj deĵoris, siavice aù foje plurope por prezenti nian lingvon al la publiko. Entute ni alparolis dekojn kaj dekojn da personoj (eble 200 entute?). Ĝenerale la publiko estis fakte selektita: instruistoj pri lingvoj, studentoj, la tuta afero estis gvidita de la «universitata poluso Nancy-Metz» kun partopreno de profesoroj de la universitato. Ni ĉefe multobligis dokumentojn, kiuj emfazis la propedeùtikan valoron de Esperanto por instruado de fremdaj lingvoj. Ni povis prezenti raportojn el diversaj eksperimentoj, kiuj konkludis, ke la tempon dediĉitan al la lernado de Esperanto la lernantoj poste regajnas plurfoje pro pli facila asimilado de aliaj lingvoj. Ni trovis ĉiajn akceptojn, kelkaj ŝajne tre interesataj, aliaj dubemaj, aliaj nete malamikaj, ĉar ili opinias, ke la angla lingvo jam triumfas. Kiel sekvon al la forumo ni proponis, en la junuldomo, du provlecionojn de Esperanto, kompreneble senpagajn. Sed neniu venis. Ni ankaù antaùvidis rapidan 3-monatan kurson por studentoj, sed tiu kurso ne povis okazi.

Vizito de doktoro Dudich. Post sia partopreno en la staĝo de Hettange-Grande. doktoro Endre Dudich, profesoro en la universitato de Budapeŝto, vizitis Nancion la lundon 14-an de marto. Ni triope atendis lin kaj lian edzinon en la stacidomo; pluraj personoj laùvice gvidis ilin en vizito de la urbo. Vespere, ĉiuj interesatoj retroviĝis por komune vespermanĝi en restoracio Flunch. Ni povis feliĉe disponi pri aparta salono ni ja estis entute 15 personoj. La diskutoj kun niaj gastoj daùris ĝis lasta aùtomobila vizito en nokta Nancio… antaù ol trafi la rapid-trajnon “Orient-ekspreso” post la 22a horo. .. Raportis J.P. Colnot

3-a Trimestro

Perkoresponda kurso. La lernjaro finiĝis kun 71 komunikoj dissenditaj al la regiona gazetaro (almenaù 21 aperis). 67 personoj petis informojn, 26 aliĝis al la kurso.2 gelernantoj finlernis M11. Por la nova lernjaro, jam 3 gelernantoj aliĝis ĝis la 5-a de septembro. Do bona komenco! La kotizo denove plialtiĝis: Ĝi estas nun 285F, kun libro, labordokumentoj kaj kasedo (aù 230F sen kasedo). Principe kunlaboras 15 personoj kiel lastjare.

Vesperaj kursoj. La kutimaj kursoj funkciis ĝis la fino de junio. Kunveno por la rekomenciĝo de la lernjaro okazos en MJC Philippe Desforges la merkredon 28-an de septembro 1994. La kurso por komencantoj ekfunkcios la merkredon 12-an de oktobro je la 19-a. (Kredeble okazos la kutimaj 2a- kaj 3a-gradaj kursoj ĵaùde).

Cirkuleroj: 160 circuleroj estis dissenditaj la 5-an de septembro al ĉiuj gelernantoj (vesperaj, perkorespondaj kaj staĝaj de la 3 lastaj jaroj) plus al informpetintoj de la lasta lernjaro, kiuj ne aliĝis. – 3a-grada regiona lunda posttagmeza kurso. Ĝi plufunkciis ĝis junio. Ĝi povos refunkcii ekde la 17-a de oktobro se almenaù 10 personoj ĝis tiam anoncos sian partoprenon. Kelkaj deziris uzi de nun metodon “M15”. Ĉiuj interesatoj ricevis la supre menciitan cirkuleron. Mi memorigas, ke lastjare aliĝis kaj ĝenerale partoprenis 14 personoj el 4 departementoj. Se vi ne venis lastjare kaj dezirus ĉi-jare partopreni 3-an gradon en Nancy unufoje monate, lunde de la 14-a ĝis la 17-a anoncu vin.

Staĝoj. La staĝo planita en Villers les Nancy fine de julio ne povis okazi: aliĝis de pluraj monatoj nur 4 personoj al ĉiu grado, sed 2 el 4 jam ne plu povis veni en julio…

Sabataj staĝoj. Krom la lunda 3-a grado, ni proponas al interesatoj sabatajn staĝojn (unu sabaton monate, de la 10-a ĝis la 17-a kun paùzoj). Ni povas proponi, aù staĝojn por komencantoj, aù 2a-gradajn. Interesatoj anoncu sin kiel eble plej frue. Nur unu kategorio de staĝoj povos funkcii (la kategorio, kiu kolektos unue almenaù 12 aliĝintojn). Atentu ĉu por la 3-a grado, la 17-an de oktobro, ĉu por la sabata staĝo la 15-an de oktobro, neniu venu sen antaùa aliĝo (almenaù 1 semajnon antaùe) kaj ricevo de konfirmo.

Esperanto-ekzameno por la diplomo de “Atesto pri lernado” okazis en Nancy la 13-an de junio. Sukcesis la ekzamenon: s-ro Pascal Grandemange (Nancy), s-ro Armand Hubert kaj s-ino Denise Hubert (Sarreguemines). ankaù s-ino Michèle Nardi (Jarny). Krome, Elise Nardi, filino de s-ino Nardi eklernis Esperanton en la kultur–domo de Gresillon kaj tie, tuj poste sukcesis la ekzamenon.

Mispropagando por Esperanto: Samideano el Hungario organizis vojaĝon al Francio por trideko da Hungaroj inter kiuj multaj gejunuloj. Li skribis printempe por informiĝi pri eblecoj de gastigado malmultekoste. En Nancy ekzistas kampadejo, sed ŝajne la tarifo estis alta por ili. Nia samideano Roland Genot, kiu loĝas en Champenoux, vilaĝo je 14 kilometroj oriente de Nancy, sukcesis konvinki sian vilaĝestron cele gastigadon sur sporta tereno, la vendredon 4-an de aùgusto. La hungaroj respondis, ke principe ili alvenos je la 18-a horo sed eble malfruos ĝis 2 horoj. La urbestro de Champenoux organizis akcepton kun «honorvino»; atendis dekduo da esperantistoj, reprezentanto de la urbestraro… kaj ĵurnalisto.

18-a horo 19-a… 20-a… kiam ni estis pretaj reveni hejmen, la Hungaroj telefonis: « de pluraj horoj ili estis perdintaj knabon en Parizo kaj ĝis tiam ne sukcesis retrovi lin. Sekve ili ne povos alveni vespere en Nancy ». Sabate la sportejo ne estis libera. Do ni ne povis akcepti ilin. Sed ĉiuj grumblis, ke sciante de pluraj horoj pri la neebleco alveni vespere akurate, la «gastoj» atendis tiel longe antaù ol averti nin. Mi-mem skribis pardonpetan leteron al la urbestro.

Kaj ĉu bona propagando? Kvar geesperantistoj el Nancy partoprenis grupan aùtobusan vojaĝon al Prago, de la 9-a ĝis la 13-a de septembro. La programo (ne esperantista!) estis ege interesa, sed ankaù ege ŝarĝita kaj laciga. Ni ne sukcesis renkonti samideanojn en la urbo. Kompense oni multe parolis pri Esperanto en la aùtobuso, kaj ŝajne duono de la partoprenintoj nun interesiĝas pri la lingvo. Okazos prelego en Laxou oktobre Eble nova kurso? Skribis Jean Paul Colnot

4-a Trimestro

Vesperaj kursoj: la kurso por komencantoj rekomenciĝis kiel planite la merkredon 12-an de oktobro. Ĝi funkcias ĝis nun sen-interrompe ĉiumerkrede, de la 19-a ĝis la 20a30.

Kvankam pli multaj personoj ŝajnis unue interesataj, ĝi kunigas nur 5 gelernantojn. Unu el ili, kiu laboras 2 tagojn semajne en Nancy kiel profesoro en la belarta lernejo, venas el Parizo (ĉar tie lia libera tempo kaj la distancoj ne ebligas al li tiun lernadon!).

Por la progresantoj, finfine funkcias 2 kursoj ĉiujaùde vespere, ĉar kelkaj progresas rapide, aliaj ne. Do, nun pere de la «nova kurso» (Ludwig-Triolle) funkcias 2-a grado (kaj relernado por forgesemuloj) je la 19-a horo, 2-foje monate, alterne kun 3-a grado kaj konversacio, ĉiujaùde je la 20a15 (ĝis la 21a30) mi lanĉis 2-an gradon rapidan (per «Metodo 12») por studentoj (kaj por eks-profesoro, kiu ĉiuĵaude venas el 70 kilometroj por studi la 2 kursojn!). Jam post la 5-a leciono de «M12», oni parolas pli flue ol en la 3-a grado…

Ĉiam por la progresantoj, la lunda 3-a-grada kurso regiona okazas unufoje monate, de la 14-a ĝis la 17-a horo. Venas 8 personoj el departementoj 54, 55 kaj 57. Nun la programo fariĝis pli varia, kun studo de «Faktoj kaj Fantaziaĵoj” (aùtoris Marjorie Boulton) “M 15”. “ Paŝoj al Plena Posedo” (Williiam Auld) kaj fine kantoj, kiam ĉiuj estas lacaj post 3 labor-horoj!

Aùtuna varbkampanjo : Ĝi estis denove relative vigla en Nancy kun partopreno de preskaù ĉiuj membroj: disdono de 170 afiŝoj, pli ol 1300 flugfolioj, 14 komunikoj al la gazetoj (kiuj ĉiuj aperis) kaj 17 al la lokaj radioj. Ĉu i-lastaj disaùdigis ion? La sola certeco estas, ke la radio-stacio “Europe 2” interesiĝis, intervjuis telefone la 21-an de oktobro kaj elsendis pri Esperanto la 24-an plurfoje dum la tago… ŝajne sen rezulto! Cetere, ĝenerale, la rezulto de tia laborego restas nepalpebla: fakte nur 5 komencantoj ne estas triumfo. Ni trovis neniun spuron de nia partopreno en «Explorlangues» dum marto pasinta, nek de antaùaj ekspozicioj.

Ĉu sabata staĝo tamen okazos? Kiel raportite en la lasta “La Informilo” 4 geesperantistoj partoprenis viziton al Prago kun asocio de Laxou. Multaj personoj en la aùtobuso ŝajnis interesataj de Esperanto kaj la prezidantino de “Laxou Point rencontre” estas tre favora al Esperanto. La 28-an de oktobro ni do prezentis la lingvon al tiu asocio. Ĉeestis pli ol 20 personoj (ĉefe ĉar la prezidantino puŝis ilin al la preleganto!). Rezulte, unu persono, eksinstruistino, venas al la merkreda kurso. La aliaj hezitas, ne ŝatas eliri vespere, ktp. Do lasta cirkulero proponis elekton inter, aù kurso lunde aù marde posttagmeze dum 1 ½ horo, aù sabata staĝo kiel jam planite (de la 10-a ĝis la 17-a horo kun paùzoj). Du pliaj komunikoj al la gazetoj de Nancy, alia komuniko al 11 aliaj gazetoj (kun samtempa informado pri la perkoresponda kurso) apogis la projekton, kio fakte okazos? Ĝis la 20-a de novembro, kelkaj personoj interesiĝis pri la staĝo (sed ne sufiĉaj), neniu pri posttagmeza kurso. Daùrigota felietono!

La perkoresponda kurso kiel konate senĉese funkcias. El la 26 gelernantoj de la ĵusa lern-jaro.9 nun finlernis M11, El ili , 2 lernis tre rapide (dum ĉirkaù tri monatoj) . Ĉiuj nun studas pere de «M12». Ni rememorigas, ke por la nuna lernjaro la kotizo estas 285F kun la kasedo (aù 230F sen la kasedo). Ĝis la 20-a de novembro dissendiĝis 23 komunikoj al la regiona gazetaro. Sed ĝenerale la gazetoj ne enpresis: mi povis kontroli la aperon de nur 3 el la komunikoj, kaj ĝis nun nur 23 personoj petis informojn. Aliĝis por la nova lernjaro 8 komencantoj. Ni rimarku, ke la proporcio de aliĝintoj estas tre granda: 8 perkoresponde, 5 en parola kurso do 13 el 23 aliĝis.

Zamenhof-vespero : Ĝi okazos en MJC Philippe Desforges, la ĵaùdon 15-an de decembro ek de la 19-a horo.. protokolis J.P. Colnot

Perkoresponda kurso – Jara varb-konkurso de nia federacio – Dum la pasinta lernjaro, jen la samideanoj, kiuj varbis lernantojn al nia perkoresponda kurso: Take varbis 7 gelernantojn kaj denove 3 depost oktobro kaj do gajnis la premion. La aliaj varbintoj estas : s-ino Zehren (Algrange-57) varbis 4, la grupo de Bar le Duc 2 , s-ro Hubert (Sarreguemines) 1 (kaj 2 pluajn depost oktobro), s-ino Scheidel (Betschdorf) varbis 1. Take decidis transdoni sian premion al juna varbitino (17-jara), kiu samtempe finlernis “Metodon 11” en 3 monatoj: Natacha Schultz (68140 – Gunsbach). Ŝi do ricevis abonon al la junulara gazeto de TEJO por 1995. Gratulojn al ĉiuj, kiuj helpas la funkciadon de nia perkoresponda kurso, varbante por ĝi. Fakte tiu varbado fariĝas pli kaj pli necesa, por anstataùi la gazetojn, kiuj kvazaù ne plu enpresas niajn komunikojn! Ĝis la 21-a de decembro aliĝis perkoresponde 10 gelernantoj, el kiuj nur 3 varbiĝis sekve al gazetkomunikoj… El 27 komunikoj laste dissenditaj, kredeble nur 6 aperis. Inter ĉiuj gazetoj ni speciale dankas la gazeton «Affiches Moniteur» (Strasbourg), kiu bonege enpresas ĉiujn komunikojn (la lastan eĉ kun la grafismo, kiun ni adoptis por niaj kursoj, 3 divers-etnaj gejunuloj), kaj ankaù la gazeton «Les affiches de la Haute Saône» (70-Lure), kiu tute kaj ĉion enpresas

La unua sabata staĝo por komencantoj okazis en Nancy la 17-an de decembro. El 10 personoj, kiuj anoncis sian intereson, finfine venis nur 3! Dum la 2 tagoj antaù la staĝo, 4 personoj informis pri sia rezigno, 3 nenion anoncis sed ne venis… Per sendo de 30 cirkuleroj mi estis provinta intertempe reinstigi 30 interesatojn, sed sen rezulto. La gazeto «L’Est républicain», malgraù 4 telefonaj petoj, finfine anoncis la staĝon nur la 19-an de decembro, do 2 tagojn tro malfrue! Mi krome atendas la aperon de senpaga anonc-gazeto, kiu promesis aperigi komunikon la 22/9 (antaù 3 monatoj ĝi alportis al ni plurajn telefonajn petojn) antaù ol decidi, ĉu la sekvantaj staĝoj okazos aù ne. Estas nun proponita reatinga staĝo la sabaton 7-an de januaro, kaj se sukceso kaj sufiĉe nombraj aliĝintoj, la 2-a oficiala staĝo okazos la 21-an de januaro… Se ne, la staĝo ne funkcios, la 3 lernantinoj jam komencis labori perkoresponde. J.P. Colnot

Perkoresponda kurso. Por revigli la intereson al plua lernado de Esperanto, jen reloj de reorganizado de la perkoresponda kurso:

– La unua grado fariĝos kiel antaùe per la Metodo 11 kaj M12 kun federaciaj gvidantoj.

– La duan gradon gvidus eksterlandaj instruistoj, J.L Thibias jam ricevis jeson de s-ro Eder Alois (Stuttgart), kiu akceptas unu francan lernanton kaj implikas sin por arigi plurajn gvidantojn el sia federacio Nia federacio kompense akceptus gvidi samnivelajn Germanojn. La proponenda lerno-libro povas esti « Por la Praktikantoj ».

– La tria grado povus esti akirita dank’al la perkoresponda kurso de la Universitato Eötvös Lorand (Budapeŝto): 3 niveloj, kun ekzameno, rajtigilo por instrui Esperanton.La nuntempaj kondiĉoj ankoraù ne estas konataj (proksimuma sumo: 500 dolaroj!!!).