1981

40-a federacia kongreso

La raporto pri la Esperanto-kongreso de la orienta – franca federacio, kiu okazis la 14-an kaj 15-an de marto en Nancy (M.J.C. Philippe Desforges) komencu per dankvortoj al ĉiuj organizintoj kaj helpintoj de la Nancia grupo, kiuj ebligis glatan funkciadon de tiu 40-a federacia kunveno.

Tiun kongreson oni nomu tuj laborkongreso, ĉar vidiĝis, ke ĉiuj partoprenintoj ĉeestis la viglajn diskutojn. Malfermis la kongreson nia vic-prezidanto kaj organizinto de la kunveno s-ro J.P. Colnot, kiu ankaù bonvenigis gastojn el Germanio, Kanado kaj Greklando.

Sekvis raporto pri la kursoj en diversaj urboj de la regiono kaj diskuto pri la aktivaĵoj en la lokaj grupoj. Elstaris, inter aliaj, la spertitaj proponoj el Bar le Duc, kie Esperanto ludas pli kaj pli nemalhaveblan rolon en la ĝemeligho inter tiu franca urbo kaj la germana urbo Grieùeim (apud Darmstadt ). Sekvinda ekzemplo.

La artistoj de la sabata distra vespero venis el alia kontinento : transportis nin en la koron de l’vivanta Afriko la grupo de la sorĉisto Math Samba per ĝiaj kantoj, dancoj kaj ritmoj. Multe bedaùru tiuj, kiuj ne kongresis kun ni!

Dimanche la kongresanaro aùskultis la raportojn de la kasisto kaj sekretario. Ambaù estis unuanime akceptitaj.Sekvis la elekto de komitatanoj. Reelektiĝis s-ro André Grossmann kaj Roger Degrelle.

Nova juna federaciano nun reprezentas la departementon 52 (Haute-Marne) ; s-ro Pascal Dupuy.

Tuj komenciĝis la laboro, ĉar pluraj projektoj estas anoncitaj :

– diskonigo de la diversaj Esperanto kursoj (parolaj kaj korespondaj) al la instruistaro fare de la akademi-inspektoroj de la ok departementoj. – aùtuna reklamo-kampanjo en la studento-loĝejoj de Metz, Mulhouse, Nancy, Reims kaj Strasbourg.

– eldono de flugfolio por la informpetantoj de la koresponda kurso.

– relancho de la eksmembroj.

– agnosko de la federacio fare de la ministerio pri edukado kaj la ministerio pri junularo kaj sporto.

– kompletigo de la reto de delegitoj, kies nomo kuŝas en la flavaj paĝoj de la telefonlibro (jam 7 departementoj havas almenaù unu delegiton)

– renovigo kaj kompletigo de la ekspozici-materialo, uzebla de ĉiu aktivulo.

– daùrigo de la subskribo-kolektado (peticio).

Al UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) la kongreso donacis kvincent frankojn por la fonduso « Domo 2 ». La reprezentanto de la federacio ĉe la UFE-kongreso en Perpignan ankaù transdonos rezolucion al UFE kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) pri modernigo de la diversaj ekzamenoj.

Finiĝis la plena kunsido per honorvino, kiun ankaù ĉeestis la direktoro de la junuldomo, sinjoro Delbach, la reprezentanto de la socialista partio kaj s-ro Huriet, vic-prezidanto de la ĝenerala konsilantaro de Meurte-et-Moselle.

Post la komuna tagmanĝo kunvenis la komitato por elekto de la estraro, kiu tuj diskutis pri la realigo de la anoncitaj punktoj. Ĉu tio ne estis labor-kongreso? Ni dankas ankaù pro via helpo per aliĝigo de multaj novaj membroj. La sekretario: Edmond Ludwig

Rezolucio: La partoprenintoj de la 40-a kongreso de la orient-franca Esperanto-federacio okazinta en Nancy la 14an kaj 15an de marto 1981.

– deziras instigi al modernigo de la instruado per uzo de metodoj konformaj al la nuntempa   lingvopedagogio kaj respektantaj la bazan radikaron eldonitan de la Akademio,

– konsideras, ke kursfina ekzameno povas esti oportuna stimulilo por la gelernantoj,

– petas, ke UFE instigu FEI al modernigo de la ĝisnunaj ekzamenoj.

Estraro de la federacio:

Prezidanto: Pol Denis (55 Bar le Duc)  Vic-prezidanto: Jean-Paul Colnot (54  Nancy)

Sekretario : Edmond Ludwig (68 Stosswhir/Munster) Helpsekretariino : Françoise Rouault (68 Colmar) Kasisto: André Grossmann (68 Balderùeim) Redaktoro de « La Informilo » : Pol Denis

Libro-servo: Roger Degrelle (54 Tomblaine) Delegito pri junularaj aferoj: Bernard Vivier (54 Joeuf) Eksteraj rilatoj: Jean-Paul Colnot.

Komitatanoj: Brigitte Giumelly (57 Thionville) – Madeleine De Zilah (57 Metz) – Marie Thérèse Giorgetti (54 Nancy) – Marthe Nau (57 Thionville) – Gérard Greiner(54 Toul) – Jean-Luc Vanola (55 Bar le Duc) – Pascal Dupuy (52 Hortes) – René Guillaume (54 Pont St Vincent)

La kursoj por komencantoj en la junuldomo daùre funkcias :

2 lernantoj en la merkreda kurso kaj 3 en la ĵauda regule lernas. La 2-a-grada kurso interesus dekon da personoj, sed nur 4 efektive aliĝis kaj pagis kotizon. Ĵaùde, dufoje monate ni kune legas « Ĉu li bremsis sufiĉe ? » Merkrede unufoje monate ni iom lame kaj malregule studas la verkon de W. Auld « Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto ». Entute 15 kunvenoj okazis, kiujn meze partoprenis po 4 personoj. En liceo G. de la Tour, mi ĉesigis la kurson pro neregula partopreno de la gelernantoj en la lastaj semajnoj.                               J.P. Colnot

Promesoj de François Mitterand

Kape de la 35-a numero de « La Informilo », eltiraĵoj de du belaj promesoj de François Mitterand, kandidato al la prezidenteco en 1974 kaj 1981. En la dua paĝo, favora parolado de la ĉefministro dum la kongreso de UFE en Lille en 1979.

La esperantistoj naĝas en plena euforio, la fina venko de Esperanto almenaù en Francio, ŝajnas certa, Mitterand ĵus estis elektita prezidento. Laù sia promeso, certe li petos la registaron diskutigi ĉe la parlemento la leĝpropono nHh 1550……

La 73-a nacia Esperanto-kongreso de UFE dum Pentekosto voĉdonas rezolucion, kiu – notas, ke UNESCO-komisiono studis la problemojn de la multlingveco kaj opiniis ke la solvo de tiuj problemoj povos esti la alpreno de lingvo universala, simpla, kaj facile komprenebla kaj lernebla por ĉiuj,

– opinias ke nur Esperanto povas respondi al tiu deziro,

– memorigas ke pluraj leĝoproponoj favoraj al la enkonduko de Esperanto kiel nedeviga elektebla lingvo en la duagradan kaj superan instruadon estis deponitaj ĉe la nacia asembleo kaj ĉe la senato,

– petas la koncernajn parlamentajn komisionojn en ambaù asembleoj ekzameni ambaù leĝproponojn kun la celo adoptigi ilin, – esperas ke la respublikestro, la prezidanto de senato (Alain Poher) kaj la ĉefministro, kiuj plurfoje diris sian intereson por Esperanto, faros ĉion necesan por ke la leĝoproponoj estu diskutataj en ambaù asembleoj cele al ilia adopto.

Ni devos esti pretaj, kiam la oficialaj instancoj sin turnos al UFE por kunesplorado de la farenda planado. UFE cetere jus ellaboris tre gravan laborskemon. Kaj nia federacio ĵus iniciatis unuan seminarion por kursgvidantoj. Ĝi okazos en MJC Philippe Desforges en Nancy la dimanĉon 4-an de oktobro 1981.

S-ro Yves Scheffer, malgraù grava kaj peza studenta laboro, eksukcesis starigi kvinmembran lernogrupon en Nancio.

La 24-an de septembro, la nova lernjaro komenciĝis per kunveno, en kiu partoprenis 10 personoj. Kursoj nur en novembro post informa kampanjo, kiu estos ĉefe direktita al la studentaro en kaj ĉirkaù Nancy. Pere de afiŝoj kaj flugfolioj en 10 studentaj hejmoj (kun entute 4800 litoj) kaj en ses universitataj restoracioj, ni esperas tuŝi la ĉirkaù 10.000 studentojn, kiuj vivas en la urbo dum la lernjaro.
La informado tamen ne povos okazi antaù la 20-a de oktobro, kiam preskaù ĉiuj studentoj rekomencos sian studadon. Ni planas disdoni 3000 flugfoliojn pri la « Pasportservo », kiujn eldonos la federacio, kaj 3000 aliajn foliojn pri la lingvo mem kaj pri niaj kursoj en Nancy. Ni jam dankeme ricevis okultrafan modelon por tiu eldono.

Agadraporto – Tiu raporto baziĝu sur faktoj.
Jen do la agado realigita dum ĉi-tiu jaro :

– sendo de leteroj al la akademi-inspektoroj de ĉiuj ok departementoj de la federacio por reklami pri niaj korespondaj kursoj ĉe la instruistaro. Dank’ al la agnosko fare de la ministerio pri nacia edukado, la inspektoroj informis ĉiujn elementajn kaj post-elementajn lernejojn publikajn kaj privatajn (kun kontrakto) pri parolaj kaj skribaj esperanto-kursoj.

– eldono de reklamiloj pri la « Pasporta-Servo » kaj la koresponda kurso de la federacio, disdonitaj en studento-loĝejoj de Metz, Nancy, Mulhouse et Strasbourg.

– eldono de novaj flugfolioj por la informpetantoj de la koresponda kurso.

– kompletigo de la reto de delegitoj sur la flavaj paĝoj de la telefonlibro (almenaù unu en ĉiu departemento de la federacio).

– organizo en Nancy de seminario por kursgvidantoj, kiu arigis 30 instruemulojn.

– organizo de staĝoj en Metz kaj Nancy.

Fine jen statistiko pri la membroj en la departemento :  Meurthe et Moselle  11 membroj de U.F.E. kaj 20 membroj de la FEDERACIO.

La nova lernjaro komenciĝis per granda laboro. Ni preparis la eldonon de nova propagandilo por Esperanto laù modelo verkita de s-ro P. Denis.
Dua kunveno la 22-an de oktobro kunvenigis 14 aktivulojn. Tiam disdoniĝis la nova propagandilo kune kun diverstipaj afiŝoj. La federacio krome eldonis flugfoliojn pri la « Pasport-Servo ». Entute ni disdonis en Nancy, ĉefe en studentaj medioj, (restoriacioj, universitataj hejmoj), sed ankaù en magazenoj, turism-oficejo,  junuldomoj, sociaj centroj,  ĉirkaù 2500 flugfoliojn pri Esperanto kaj 2500 pri la Pasport-servo. Ni plie gluis 100 afiŝojn. Ni elspezis el nia kaso ĉirkaù 800F por tiuj eldonaĵoj kaj la federacio ĉirkaù 300F por la Pasport-Servo (nur por Nancy kompreneble).

Kun kiaj rezultoj ?… Nu, tre malgrandaj : entute 5 personoj interesiĝis sed neniu studento ! Tri aliĝis al la kurso de la 20a30 en MJC Desforges. Se ni ne varbis kvanton, ni varbis kvaliton : Ĉiuj tri estas instruistoj (pri la angla, pri matematiko, pri teknologio) kaj la kurso tre bone kaj tre rapide funkcias.
La antaùvidita kurso de 18a30 provizore ne okazas. Povus esti tamen sekvo interesa : Per siaj propraj kontaktoj, Yves Scheffer, kiu gvidas la kurson en MJC, sukcesis interesi krome dekon da medicinaj studentoj.
Nova kurso povus komenciĝi baldaù en la faka universitato.

Toul – Sinjoro Greiner disdonis 400 foliojn de la « Metodo 4 » kaj proponis parolan kurson. Ni informos poste pri la rezulto de tiu iniciato.

Pont Saint Vincent – S-ro René Guillaume, lernejestro, komencis kurson por 20 gelernantoj de sia lernejo. Tre bona artikolo aperis sekve en L’Est Républicain kun okultrafa bildo.

Perkoresponda kurso : De post septembro 25 komunikoj al la gazetaro, 40 informpetoj, 12 novaj gelernantoj. La sekretario de la federacio krome dissendis al la akademiaj inspektoroj de Loreno, Alzaco kaj Champanjo informcirkuleron pri la lernado de Esperanto. Siavice, la inspekteroj informis per oficiala cirkulero en siaj departementaj bultenoj.
Ĝis nun 12 instruistoj interesiĝis, inter ili la direktoro de strasburga liceo kaj departementa inspektoro de nacia edukado.

El nia 14-a staĝo – Ĝi okazis denove en Nancy la 28/29-ajn de novembro 1981. Ĝi estis laùnombre ankoraù iom pli sukcesa ol la antaùa (sed nun ni kutimas pri tiu fakto): 90 homoj aliĝis, « nur » 87 efektive partoprenis ; venis homoj kiel kutime el tuta orienta Francio ĝis Dijon kaj Troyes, kaj el Londono, el Dresdeno, kaj deko da personoj el okcidenta Germanio (Sarlando, Stuttgart, Frankfurt, Messkirch).

Ni ja atingas la limojn de eblecoj por la organizado mem de la staĝoj en Nancy. Ni sukcesis lastmomente disponi 6-an salonon en la Junuldomo, tiel ke ni povis aranĝi 6 kursojn anstataù 5. Funkciis do 2 kursoj A1 por komencantoj, gviditaj respektive de s-roj Guillaume kaj Colnot, kun deko da lernantoj en ĉiu kurso. Funkciis kurso A2 kun 15 progresantoj gvidita de s-ro Vivier, kurso B kun 20 ekpraktikantoj gvidita de s-ro Ludwig.

La plej lertajn gvidis respektive s-ro Denis, studante la « Fabelojn de la Verda Pigo » (15 personoj) kaj s-ro De Zilah, kiu kun 12 aliaj personoj en konversaci-rondo D, provis respondi, ĉu li efektive « venis trakosme ».
La libro-servo, kun s-ro Degrelle kaj s-ino Colnot funkciis vigle kiel kutime, krome s-ro Degrelle gvidis ekzamenojn dimanche matene. S-ino kaj f-ino Roux prizorgis la akceptadon, la disdonon de la ĉambroj kaj la kontojn de la staĝo, kio signifas jam multe da preparlaboro antaùe…kaj multajn zorgojn ankoraù poste, kiam ĉiuj jam revenis hejmen.
Sabate vespere la nancia Folklor-Grupo « La ronde lorraine (la Lorena Rond-Danco) prezentis unue belajn lorenajn melodiojn luditajn de lerta orkestro de « spinetoj » (tipaj muzikiloj de la lorena kamparo kaj vogeza montaro) kaj poste akompanataj de violonistoj, tutan programon de lorenaj dancoj. Ĉiuj artistoj, muzikistoj kaj dancistoj tiel lerte ludis, kaj tiom varme prezentis sian folkloron, ke ili rikoltis tre longajn aplaùdojn.

El ĉiuj eroj de tiu vespero verŝajne elstaras « la danse des cercueils » , danco kun tre larĝaj neĝo-ŝuoj, kie la kompatindaj knabinoj ŝajnis ĉefe zorge eviti la premon de siaj piedoj far la larĝaj ŝuegoj de la kundancantoj ! Ĉu mi aldonu, ke je la fino okazis greka danco gvidata de nia amiko Evanĝelo Panoussis ! kaj intertempe loterio kun multaj, tre multaj lotoj…fakte ĉiu aĉetinto de bileto gajnis loto(j)n!.     Redaktis J.P. Colnot

Leterkesto post la staĝo

– El f-inoj  Colette Crochet, Martine Deces kaj Maryse Chollet (Epernay) « …ne connaissant que les « Premiers Rendez-vous » avec l’Espéranto, nous avons accepté avec plaisir de participer au 14ème stage parlé à Nancy…Nous avons beaucoup apprécié l’ambiance amicale mais regretté que la jeunesse ne soit pas plus largement représentée… ».

-El s-ro Merger (St Julien les Villas): « …Unuafoje mi partoprenis en Esperanto-aranĝo en Nancy kaj mi opinias, ke la Junuldomo tre taùgas por tiaj kunvenoj, ĉu pro la ĉambroj,kiuj estas   komfortaj, ĉu pro la manĝoj, kiuj estas bonaj kaj ne multekostaj…en la rondo, kies temo estis la verko de J. Valano : »Ĉu li venis trakosme ? » estis entute 11 partoprenantoj, el kiuj 4 estis germanoj kaj 2 hungardevenaj, kio alportis en la rondon internacian etoson. Plie la mezaĝo de la partoprenantoj tute ne estis akademia. Kvankam mi ne tute konsentas kun la analizo de la respondeculo, mi iom lernis pri diversaj aferoj, ĉu lingvaj ĉu psikologiaj kaj mi opinias, ke ĉiuj ĝuis altnivelan kurson dum tiuj du tagoj… »

-El s-ro S. (D.) « …Kompreneble mi intertempe venis zoze hejmen. Nancy, speciale via instrumetodo, estis por mi kiel instruisto, granda zozo. Bedaùrinde la de vi rekomenditan libron mi ne povis aĉeti. Mi deziras al vi kaj al via familio bonan zozan jaron…Salutas vin el tutzoza koro via E.S. ». (La « zoz-problemon » povas aprezi nur la partoprenintoj de la 3a konversaci-rondo) (noto de la redaktoro)

-El s-ro Ludwig, gvidanto de la B-kurso: « …Varmajn gratulojn al la organizintoj de la sukcesa Nancy-a staĝo. Gojigis ankaù la konstato, ke altiĝis la nivelo de la B-kursanoj ».

-El s-ro Klaus Holtje  (Stuttgart): « …mi ricevis la gazeton « La Informilo » kaj mi dankas vin kore. Tiu gazeto estas vere tre interesa kaj mi ŝatas ricevi ĝin regule…la artikoloj donas gravajn informojn por la Esperantistoj. En Germanio ankaù estas multaj gazetoj pri la Esperanto-movado sed via gazeto estas la plej bona… »