La akvoĝardeno (Jardin d’eau – « ĵarda d’o »)

Malfermita je la 12a de julio 1996, tiu ĝardeno kreita de Alexandre
Chemetoff situas inter la rivero Meŭrto, la kanalo kaj la kvartalo « Stanislas Meŭrto » .
Ĝi invitas la promenantojn al revado pro sia belega vegetalaro kaj mirindaj ŝprucofontanoj.
Diversaj arboj ĉirkaùas basenojn garnitajn per akvaj plantoj.