1951

La 43a nacia kongreso de Esperanto

La 43a nacia kongreso de Esperanto preskaù okazis en Nancy…

Komence de januaro, la prezidantino de la nancia grupo, s-ino Fondrillon ricevis el UFE proponon okazigi la 43an nacian kongreson en Nancy Pentekoste. Grupa kunveno estis necesa por decidi pri tia organizado. Komuniko al la lokaj gazetoj anoncis la tagordon kun la mencio  » eventuale okazigo de la kongreso « . La ĵurnalistoj ofte frandemaj pri sensaciaj eventoj tuj anoncis diklitere, ke la kongreso efektive okazos en Nancy. La loka grupo fakte respondis jese al UFE, kaj oni tuj klopodis organizi. La granda salono Poirel estis luita, la liceo Poincaré konsentis gastigi la kongresanojn… Ve! kelkajn tagojn poste alvenis respondo de UFE: la nacia unuiĝo estis kontaktinta samtempe Lyon kaj Nancy, kaj ĝi preferis Lyon! Do la kongreso ne okazis en Nancy.

Edziĝo de arkiduko Otto de Habsburg

La frontan paĝon de la 5a numero de  » La Informilo « ornamas bildo pri la triumfarko de Nancy, kaj elvoko pri maja mateno, kiam okazis en la malnova urbo la edziĝo de arkiduko Otto de Habsburg, kun homoj en paradaj uniformoj el tuta Aùstrio kaj el Hungario. Poeziaj linioj, kiuj tamen  ne rilatas kun nia federacio. Almenaù rekte, sed legu sube .

« Nia sporta kamarado  Colnot, preparas perbiciklan vojaĝon tra Eùropo kun amiko. Li skribis al la UEA-delegitoj loĝantaj en diversaj urboj, kiujn ili deziras viziti  » (Sekvis longa listo de urboj en Svisio, Italio, Jugoslavio, Aùstrio kaj Germanio, al kiuj mi efektive skribis. Sed la planita vojaĝo estis multe tro longa por nur dusemajnaj ferioj, do ni mallongigis ĝin kaj  ni ne vizitis Svision kaj Germanion; ni devis reveni trajne rekte el Karintio. Rakonti pri tiu vojaĝo estus nun multe tro longe. »

Por mi mem, tiu vojaĝo estis decidiga por la cetero de mia vivo: mi ekbiciklis balbulanta komencanto, mi revenis parolante flue (eble tro flue) ĉar je la kontakto de multaj eksterlandaj esperantistoj mi ekpensis tute en Esperanto. Kaj tre baldaù poste mi komencis aktivi por Esperanto Tio estas aùtune de 1951. Do antaù 45 jaroj. Anekdoto iom amuza  pri nia vojaĝo kaj la ĉi-supraj linioj pri la habsburga geedziĝo: revene el Jugoslavio, ni retroviĝis en Aùstrio elirantaj el trajno, sen biletoj ĉar tute senmonaj. Mia amiko flue parolis  germane. Li rakontis al la fervojistoj kaj doganistoj pri la arkiduka geedziĝo en Nancy. Tute kaptitaj dum longaj minutoj de la rakonto, la Aùstroj forgesis peti ion pri la biletoj!…)

Peresperantaj vojaĝoj:

Gesinjoroj Fondrillon kaj filino vizitis nederlandajn amikojn en Hilversum dum Pasko, kaj gesinjoroj  Chapellier partoprenis la 1an beneluksan kongreson, ankaù en Hilversum, sed Pentekoste.

Monata kunveno

En aùgusto la monata kunveno en Nancy estis speciale vigla. Krom la nanciaj esperantistoj ĉeestis geesperantistoj el Nederlando, gastoj de familio Fondrillon kaj el Britio gastino de familio Schmitt. La bulteno aldonis  » la vespero estis tre interesa pro la vigla interparolado, kaj la rakonto de nia kamarado Colnot pri lia perbicikla vojaĝo en Jugoslavujo ekvekis la scivolemon de ĉiuj.

-Anekdoto: dum la tuta kunveno, mi do vigle rakontis  kaj respondis al multaj demandoj, tute en Esperanto kompreneble. Iam dum la kunveno venis la kelnero de la trinkejo por demandi pri la trinkaĵoj. Mi tiam diras: »pour moi, un demi! ». Sinjoro sidanta apud mi , kaj kiu antaùe tute ne konis min, miregis : « ĉu li parolas ankaù france? » Li kredis min Jugoslavo!)

Parolado pri Esperanto : « la ridinda lingvo ».

Ĉu vi scias ke, en Nancy, ekzistas Universitata Eùropa Centro? Jes, certe. Ĉu vi scias ke iam en tiu centro oni prelegis pri Esperanto? Eble ne.

Tamen, en tiu jaro, ni estis ses gesamideanoj, kiuj aùskultis gravan profesoron, faman lingviston (ni ne diru lian nomon) speciale alvenintan el Parizo por fari du paroladojn:

1/ Pri la historio de la internaciaj lingvoj.

2/Pri la sola el ĉiuj , kiun li aùdis flue parolata: Esperanto.

Kompreneble ni estis alkurintaj kun ega intereso.

La unua parolado rekompencis nin: ni aùdis multajn kuriozaĵojn pri komunaj lingvoj: de la babilona ĝis la ĉina., pri klerulaj lingvoj: de la ballia indonezia ĝis la swailia de Afriko, pri vulgaraj dialektoj: de la sistemoj per gestoj ĝis la sistemoj per desegnoj, ĉio estis interesega.

La profesoro parolis pli longe pri novaj artefaritaj lingvoj speciale pri Volapük: Volapûk estis bela juvelo por lertuloj sed malpraktika por la aliaj; pro tio, ĝi malaperis. Estis la fino de la eksterkutimaj lingvoj.

Unu el la plej fervoraj volapükistoj: Zamenhof, kompreninte la erarojn de tiu lingvo, kreis novan, la unuan el ĉiuj, kiun oni povas ŝati: Esperanto.

Tiamaniere estis anoncita la dua parto.

Je la sekvanta tago, studentoj kaj gesamideanoj revenis akurate por aùskulti la faman profesoron.

Li komencis:  » Esperanto estas bela kaj regula lingvo sed ĝi foroferas facilecon pro reguleco…Ĝi estas tro riĉa. Ekzemple: patro povas deveni patron, j, jn… Kelkaj vortoj estas tro longaj: por diri transformateur (internacia vorto) oni uzas « aliformigilo », estas ridinde! Kaj por diri santé oni uzas « saneco », stranga vorto! » Sed li prononcis saneko akcentante la lastan silabon. Efektive, estis ridinde!

Tiamaniere, ni, gesamideanoj, konstatis ke la oratoro ne lernis Esperanton. Sed (ĉar ni estas bone edukitaj) neniu el ni moviĝis.

La profero daùrigis sian kurson. Mi eltiras kelkajn rimarkojn: estas peko konservi la saman radikon por vira kaj virina vortoj (ĉu li deziris tiel, simpligi Esperanton?); oni trouzas la prefikson mal, vidu malgranda, ĝi estas peza kaj longa.

Por konvinki ĉiujn, li legis tekston de Zamenhof. Por la neesperantistoj, estis ridinde. Por ni, nur la profesoro estis ridinda.

Poste li prezentis pli belajn lingvojn (laù li), lingvojn bone faritajn ĉar ili estis de lingvistoj: Novial kaj Occidental. Bedaùrinde, neniu volas lerni ilin: « Legu, diris la profesoro, tiun tekston en Occidental : li celebri francesi musicanto Rameau, visitant un bel dama levat subitmen… Vere, ni komprenis facile, sed… Ĉu internacia lingvo devas esti komprenita nur de la Francoj? Kion opinias la fremduloj, kiuj ne parolas latinan lingvon?

Resume, se la oratoro devus elekti artefaritan lingvon, li preferus Occidental, kaj se li devus elekti nacian lingvon, li preferus la italan.

Tamen li konstatis, ke inter la artefaritaj lingvoj nur Esperanto havas sukceson.

Malfeliĉa profesoro! Li ne rimarkis la esperantistojn (eble li ne konas la verdan stelon)

Post la prelego, ni leviĝis kune kaj ĉirkaùis lin alparolante unu post la alia:  » Vi ne lernis Esperanton… Vi ne povas prononci ĝin… Vi ne scias, ke la vorto transformatoro ekzistas… Vi kritikas pri malgranda, vi devus scii, ke oni povas uzi la vorton eta… ». k.t.p.

La aliaj aùdantoj amuzitaj, alproksimiĝis, dirante : » estas pli interese ol la antaùa parolado ». Malesperante la profesoro eliris en alian ĉambron.

Kaj niaj ĉeestantoj pli kaj pli amuzitaj restis kun ni. Do, nia prezidanto daùrigis la kurson antaù la nigra tabulo, klarigante por ili regulojn de la esperanta lingvo.   Blanche Fondrillon

Zamenhofa tago

La 19an de decembro, en la junulardomo, en Nancio, kuniĝis nanciaj gesamideanoj por festi la 92an datrevenon de nia Majstro Doktoro Lazaro-Ludoviko Zamenhof.

Ĉe tablo alloge ornamita festenis 22 personoj. Post kvietigo de la viglaj apetitoj per perfekte preparitaj manĝoj kaj varmigaj vinoj estis tempo por esprimi ideojn kaj sentojn. S-ino Fondrillon prezidantino de la Nancia Grupo, lerte kaj ĉarme dankis la organizantojn de la festo. S-ro Kleinclaus akcentis la amikigan influon de Zamenhof. S-ro Louis, animanto de ĉiu kunveno, sukcesis paroligi,unu post la alia, ĉiujn ĉeestantojn, lertajn aù ne; gajecon naskis la diversaj temoj priparolitaj.

En malgrandeta teatra ĉambro okazis poste varietea spektaklo. Ni gratulu la artistojn: harmoniaj muzikistoj, spritaj aù lirikaj dirantoj, nekompareblaj gestludantoj, belkanta sinjorino, k.t.p.

Certe ne okazis io impona klasika en riĉega kadro. Sed ĉu ne, ni ĝuis ion pli simple ĉarman.

Kursoj – Kunvenoj:

La vintra kurso, gvidata de s-ino Fondrillon, komenciĝis la 25an de novembro, per la kurso Ferez kaj arigis 26 gelernantojn. ( 9 gelernantoj atingis la kursfinon, kaj 5 sukcesis la ateston pri lernado la 25an de aprilo).

Krom la kurso de s-ino Fondrillon, kiu estis tiu de la « neùtrala grupo », okazis ankaù kurso je la 18a aù 18a30, en la junulardomo, merkrede,  gvidata de la S.A.T-gvidanto Petro Louis, principe por gejunuloj.

Vespera kurso kaj perkorespona kurso

Fine de aùtuno 51, mi mem ekaktivis kaj diris al P. Louis : »se mi dezirus eklerni Esperanton, mi ne povus en via kurso ĉar mi laboras ĝis la 19a horo. Estus necese krei duan kurson post la 20a. » – « Se vi deziras tian kurson, faru mem! » li respondis. Do mi faris, kaj mi gvidis 4aù 5 gelernantojn. Iom poste mi diris al li: »Mi lernis Esperanton perkoresponde, per kurso el urbeto Gray en Haute-Saône. Granda urbo kiel Nancy devus krei perkorespondan kurson. » – « Se vi deziras perkorespondan kurson, kreu ĝin! »  Do mi kreis. Tiuj kursoj daùre funkcias , pli malpli sukcese , de 45 jaroj. Mi aldonu, ke la S.A.T-junulrondo ne estis anaro de la junuldomo. Oni nur pruntis al ĝi ĉambron por kursoj .Kiam mi kreis la perkorespondan kurson, mi aliĝis al la junuldomo, kaj tiel ricevis helpon pere de adreso, de la poŝtĉekkonto de la domo, ktp…).

Al la vespera aliĝis 7 personoj, perkoresponde ankaù 7. El la unuaj, kelkaj restis esperantistoj plurajn jarojn. El la duaj nur 1 lernanto finlernis. La unua lernanto estis S-ro Jean Mangel en vilaĝo le Lyaumont (Haute Saône). Li estis esperantisto dum multaj jaroj, esperantigis sian filinon (kiu edziniĝis kun posta lernanto de la kurso), kaj ni organizis apud lia domo sur la kamparo plurajn etajn renkontiĝojn

Refariĝis nanciano agema fervojista eperantisto-s-ro Brezol. La nancianoj bonvenigis lin.

Naskiĝo: Jean-François, filo de gesinjoroj Henri Collin, kaj nepo de s-ro Louis Collin, eksprezidanto de la Esperanto-grupo de Nancy.

Forpaso

Forpasis Norbert Adeline, kiu gvidis (kaŝe) Esperanto-kurson en Nancy dum la milito. La kunvenoj estis sekretaj, ĉu en la hejmo de s-ro Adeline, ĉu ĉe gelernantoj. Post la milito, li reiris al sia naskiĝprovinco Normandio, kie li fariĝis urbestro kaj daùre aktivis por Esperanto.

Forpasis la 8an de novembro 1951 aktiva membro de la nancia grupo, Pierre Guidat, 39 jaraĝa