2012

Staĝo en La Petite Pierre (30a de marto ĝis la 1a de aprilo)

Staĝo en La Petite Pierre

Du anoj de la asocio Esperanto.nancy54 raportas pri la staĝo, kiu okazis de la 30a de marto ĝis la 1a de aprilo

Ni alvenis sabate matene la 31 an de marto je la 9a. Kelkaj samideanoj atendis ekstere por iri al la vilaĝo.

Ni prenis la ŝlolilojn por eniri niajn ĉambrojn, poste Jean Luc zorgis pri la libroservo kaj mi renkontis aliajn samideanojn.

Ni vizitis la muzeon « du sceau alsacien » (En la muzeo de la sigeloj oni povis vidi sigelojn, flagojn kaj blazonojn, kiuj memorigis imperiestrojn el Sankta Romana Germana  Imperio, papojn, episkopojn, religiajn instituciojn, ordenojn de kavalireco, korporaciojn ….Ekde Anktiveco, la sigelo estas la signo de identeco, potenco aŭ proprieto, kiu atestas la verecon de aktoj) , la muzeon « des Springerle »  (En la muzeo pri la artoj kaj la popolaj tradicioj, oni miris specialajn muldilojn por kristnaskaj kukoj kiuj nomiĝis « springerle ») kaj poste, la preĝejon de la ĉieliro ; ni vidis la eksteron de  la kastelo, sed ni ne eniris  ĉar estis la 12a. Do, ni reiris al la staĝejo.

Postagmeze, ni povis sekvi kursojn aŭ aŭskulti prelegon de Tomasz CHMIELIK,

Vespere, je la 20a30, ni iris de nove al la vilaĝo por aŭskulti la kantiston  Manuel ROVERE, kaj poemojn de Paul Georges Koch. 3 alzaculinoj diris ankaù poemojn en franca kaj alzaca lingvo.

La petite Pierre situas en tre bela regiono, kaj la staĝo estis tre agrabla.

Ni dankas Bertrand WICK  kaj aliajn samideanojn kiuj helpas lin organizi  tiun finsemajnon.

Majo de Eŭropo ( la 3a/4a/5a de majo)

Ĵaŭdo la 3an de majo, ekde la 8a, Micheline instalis la budon, kadre de la eŭropa vilaĝo, en la komerca centro Sankta Sebastiano.

Inter la personoj kiuj interesiĝis pri nia prezentado, multaj jam konis la vorton « esperanrto »,

Ĉirkaŭ la 15a, Sinjoro Rossinot, urbestro de Nancio, kun delegacio de internaciaj rilatoj, haltiĝis por nin saluti.

Li diris al ni, ke li malkovris esperanton antaŭ kelkaj dekoj da jaroj kaj ke hodiaŭ, li subtenis tiun belan projekton,

La inaŭguro de eŭropa vilaĝo komencis per la paroladoj de Sinjoro Rossinot kaj de la respondulo pri la internatiaj rilatoj kaj finiĝis per amika manĝeto.

Dum babiladoj, pluraj proponoj estis faritaj por prezenti esperanton en diversaj lokoj (universitato de la daŭra kulturo, sciences Po ….).

Librovilaĝo (la 15a de aŭgusto)

Mercredo la 15a de aŭgusto, pluraj asocianoj « Esperanto.Nancy54″ veturis al Fontenoy-la-Joûte, librovilaĝo, kie la federacio Esperanto-France-Est budis por informi pri Esperanto. Pro la sufoka varmo, la vizitoj pli multaj alvenis fine de tagmezo. Multaj haltis ĉe nia budo ; speciale Thierry Sterck, belga lingvisto, kiu parolas espéranton kaj vizitas ĉiuj librovilaĝoj en Francio, longe diskutis kun ni. Edmond Ludwig, ankaŭ ĉeestanta en la budo, renkontis familianon de Gocker, vitkulturisto, kiu produktis esperantovinon.

Fine, estis agrabla tago !

Récréanim’ (15a de septembro)

Sabate la 15an de septembro, la kvartala festo « Récréanim’ » okazis en la ĝardenoj de Luksemburgo en Vandoeuvre. ĉi-jare, ni proponis ludon  » Tangram » per  esperantaj vortoj. Inter 30 kaj 50 infanoj partoprenis elektante la rekontruotan modelon.

Renkonto en Ortenberg (22a /23a de septembro)

Tri nanciaj asocianoj partoprenis en renkonto organizita de la bavela grupo en la kastelo Ortenberg (Nigra Arbaro)

El ĉirkaù 40 espérantiste, tri nanciaj asocianoj partoprenis en renkonto organizita de la bavela grupo en la kastelo Ortenberg (Nigra Arbaro) je la 22a de septembro 2012.

Sabate matene, Manfred Westermayer prezentis la estontan stacidomon de Stuttgart. Poste Frank Huber informis nin pri la starulilo kiu estas uzebla en Strasburgo.

Posttagmeze, ni vizitis muzeon pri vivo en farmdomoj dum la komenco de la 20a jarcento. Vespere, Tereza Kapista, montrante diapozitivojn, parolis pri sia vojaĝo en Burkino.

Dimanĉe, post la matenmanĝo, Jean Luc Thibias prezentis la novaĵojn de la libroservo kaj ni vizitis la belan kastelon dank’al gvidado de ĉambelano Albertus. La kastelo estas nun la sidejo de junuldomo.

Post la manĝo ni adiaùis kaj reveturis hejme.

Malkovro de Esperanto (28a de septembro)

Vendrede la 28an de septembro, en la MJC Desforges, okazis prezento de Esperanto : Historio kaj konstruo de la lingvo, sed ankaù ĝia kulturo kaj ĝia uzado.

Tago de la asocioj (6a de oktobro)

Tiel ĉiu jare, ni partoprenis la feston de la asocioj, kiu okazis sabate la 6an de oktobro, en la parko de la Arbidejo en Nancio, de la 9a ĝis la 18a.

Radio-Elsendo (26a de oktobro)

La 26an de oktobro 2012, Alain kaj Jean-Luc estis ĉe radio grafiti, kie ili prezentis esperanton je la elsendo de 18a.