1973

Invito al la 32-a Orient-franca kongreso de Esperanto kaj al la Internacia renkontiĝo, sabaton la 5-an kaj dimanĉon la 6-an de majo 1973.

Nia kutima regiona kongreso okazos en 1973 en la sidejo de la federacio : Maison des Jeunes et de la Culture (Junuldomo), 27 rue de la République (aù 6, rue Frédéric Chopin) en Nancy. (La 2a adreso estas tiu de la hejmo por junaj laboristoj))

Ek de la sabato okazos internacia renkontiĝo. En « La Informilo », ni povas doni al vi nur provizoran programon, sed ni zorgos plibonigi kaj kompletigi ĝin, por ke tiu du-taga aranĝo allogu plej eble multe da samideanoj. Verŝajne en aprilo, se eblas kaj necesas, ni sendos pli kompletajn informojn al la aliĝintoj aù interesiĝantoj.

Ni jam ricevis diversajn sugestojn kaj sin-anoncis dudeko da personoj, por la du-taga aranĝo. Verŝajne tiu nombro duobliĝos ĝis majo. Laù la alvenhoroj de la partoprenontoj ni starigos la sabatan programon. Vi povas alveni jam vendrede aù pli frue, kaj forveturi nur en la semajno post la kongreso ; sed bonvolu antaù-rezervi la necesajn litojn.

Preparo de la federacia kongreso kaj internacia renkontiĝo en Nancy: Ĝis la 30a de marto, 25 personoj aliĝis. Malfruantoj rapidu: pro la okazigo de la tutmonda festivalo de universitata teatro, baldaù ne plu estos ebleco tranokti en Nancy la 5an de majo! (Sekvis detaloj pri la antaùvidita programo).

Raporto pri la 32-a Kongreso de la Orient-Franca Federacio okazinta en Nancy la 6-an de majo 1973.

Ĉi -jare nia kongreso okazis en la sidejo mem de nia federacio, la centra junuldomo en Nancy. S-ro Colnot malfermas la kongreson bonvenigante ĉirkaù 50 ĉeestantojn, kiuj ĵus alvenis, aù jam estis partoprenintaj la sabatan internacian renkontiĝon. Poste li legas kelkajn, salut-kartojn. S-ro Grossmann prezentas la agad-raporton de la jaro 1971-72, kiu estis farita fine de la lasta jaro

S-ro Colnot aldonas novajn elementojn per ĝis-dataj informoj. Nia membraro por 1972 konsistis fakte el 111 membroj anstataù 108 kiel anoncite, ĉar tre malfrue venis ankoraù kotizoj.

Kvankam estas 12 UFE-membroj en Nancy kaj ĉirkaù-urbo, ne estis eble konsistigi el ili firman grupon.

Por la jaro 1973 jam pagis kotizon 100 membroj, kaj ni havas 118 abonantojn al nia informilo. La koresponda kurso varbis pli ol 50 lernantojn. Tiu raporto estas unuanime aprobita. S-ro Colnot dank-esprimas al S-ro Ferez, kiu helpis al ni por aperigi niajn informojn en « Concorde ». Li amplekse prezentas kial ni ne plu havas tiun eblecon kaj kial denove aperas nia bulteno «La Informilo». S-ro Ferez perdis la agnoskon de «Commission paritaire de Presse», tial li ne plu havas la eblecon favore afranki (kiel periodaĵon) kaj devas ekpagi Tva-imposton por la presado! Do li ne plu povis liveri al niaj membroj ekzemplerojn, je 5 F – abono. S-ro Colnot trovis eblecon presigi nian informilon en urba junulara oficejo, je tute favora kosto. Tial denove povas aperi nia bulteno sufiche regule. Ni povas esti dankemaj al nia prezidanto pro la multaj klopodoj, kiujn li faris, kaj pro la taùga solvo kiun li trovis.

S-ro Chapellier prezentas la kas-raporton, ni enspezis 526 F kaj elspezis 422.20 F,. Aparte estis prezentitaj la financoj de « La Informilo »: 550 F da enspezoj kaj 251,62 da elspezoj por la du unuaj numeroj de ĉi-jaro. Restas do 298,38 F por eldoni la du lastajn numerojn de « La Informilo ». La raporto estas unuanime aprobita.

Poste raportas kelkaj aktivuloj pri la agado en sia urbo. s-ino Grampp salutas je la nomo de la Strasburga grupo, kiu konsistas el 41 membroj. S-ro Bergerot raportas pri Epinal, s-ro P. Denis pri Bar-le-Duc, s-ro Cuené pri Colmar, s-ro Grossmann pri Mulhouse kaj Saint-Louis, s-ro Zipfel mencias, ke en Strasbourg ne-esperanta asocio «L’Union des Femmes Civiques et Sociales» mem propagandas Esperanton kaj organizas kursojn kun sukceso S-ro Colnot ankaù raportas pri Nancy kaj pri la koresponda kurso de nia federacio.

Poste, la kongreso renovigas trionon de la komitato. Estas petitaj novaj kandidatoj, sin prezentas s-ro Cuené kaj s-ro Zipfel, kiuj estas elektitaj kiel novaj kandidatoj.

Estas reelektitaj s-roj Colnot kaj Durand, ĉiuj unuanime. La kongreso pridiskutas la naciajn punktojn. Diversaj membroj konsideras ke la kas-raporto prezentita en « Franca.Esperantisto ». estas tro longa kaj komplika por ne-fakuloj, tial ghi malŝparigas paĝojn en F.E. Prefere aperu nur resuma raporto en F.E., sed UFE disponigu por ĉiu federacio kaj por fakuloj interesiĝantaj detalan stencilitan raporton. Sed oni aprobas la nunan agadon de UFE kaj gratulas pro la ekvilibra budĝeto. Por la nacia kongreso en Luksemburgo, s-ro Pol Denis estos tie nia delegito. Voĉdonado por la diversaj raportoj de UFE okazas skribe. La rezultoj estas bonaj por UFE, la «jes» pli multas por ĉiuj punktoj, apenaù aperas 1 aù 2 « ne » aù sindetenoj La voĉdonado por la elekto de la UFE-komitatanoj same okazas. Post la komuna tagmanĝo, la nova komitato kunvenas por elekti sian estraron. La antaùa estraro estas reelektita. Redaktis A Grossmann

Notoj de la prezidanto ; »La informilo » povis aperi dank’al kunlaboro de s-ro Grossmann por kolektado de tekstoj, f-ino Jacquot por tajpado, s-ro Chapellier por dissendo, kaj nun de s-ro Denis por ofseto de la unua paĝo.

La kongreso okazis fakte de la vendredo ĝis la dimanĉo. Vendrede okazis promenado tra Nancy, projekciado de lumbildoj. La junuldomo (fakte junularhejmo, kiu tiam aldoniĝis al la junuldomo mem kaj bankrotos post kelkaj jaroj) mirigis la partoprenantojn, ĉar ĝi estis vasta, moderna konstruaĵo, 7 etaĝa, kun 200 litoj en diversgrandaj ĉambroj.

Sabate, aùtomobila vizito de novaj kvartaloj ĉirkaù Nancy, kaj posttagmeze pieda vizito al la malnova urbo kaj al la historia muzeo en la duka palaco. Vespere, diapoj pri Tunizio. Dimanĉe la kongreso mem – honorvino ofertita de la prezidanto de la junuldomo -, denove diapoj pri Saharo antaù ol disiĝi. Okazis krome ekzameno, en kiu sukcesis 4 gesamideanoj el Bar le Duc, 3 el Epinal, 1 el Alzaco.

La ekspozicio « la libro Esperanto » okazis en la centra junuldomo de la 19a ĝis la 23a de oktobro 1972. Ĝi estis relative sukcesa: 125 vizitantoj. Aliaj ekspozicioj en la junuldomo ne estis pli sukcesaj. Por anonci la ekspozicion kaj la kursojn poste, ni okazigis afiŝ-kampanjon, por kiu ni uzis ĉirkaù 200 afiŝojn, 1900 programojn, 1500 aliajn diversajn flugfolioj, ni liveris 17 komunikojn al la loka gazetaro, kaj la regiona radiostacio elsendis 3 komunikojn kaj 7-minutan intervjuon. La dimanĉon okazis Esperanto-renkontiĝo, kiun partoprenis 25 personoj. Ni povis poste malfermi 2 kursojn kun respektive 2 kaj 12 gelernantoj.

Sekvas listo de 4 certaj kursoj: en Bar le Duc, Epinal, Nancy, Strasbourg, kaj de 5 aliaj kursoj projektitaj, kaj alvoko al 17 pliaj kapabluloj, kiuj estas arde petataj kunlabori en varbado kaj gvidado de lernantoj.

En Nancy, 2 kursoj funkcias en la centra junuldomo kun entute 15 gelernantoj, sekve al kampanjo per 10 gazetkomunikoj, 1400 flugfolioj, 600 prospektoj aù enketiloj, 75 afiŝoj, 2 anoncoj en la loka radio.

Televida elsendo:  sekve al komunikoj al ORTF, la regiona televido filmis dum duonhoro la kursojn (ĉiujn gelernantojn de ambaù kursoj kune). Post klarigo de la gramatiko de Esperanto kaj respondo al intervjuo, ni prezentis rektmetodan lecionon per la junulkurso.

La elsendo, la 12an de decembro daùris preskaù 10 minutojn.

Pli ol 100 personoj en Nancy alparolis la respondeculon post tiu tre spektata elsendo, kaj 2 informkunvenoj sekvis por respondi al la publika intereso.

Vizitantoj en Nancy – Dank’al la ebleco tranokti en la junular-hejmo, 4 gesamideanoj el Baugé vizitis nin la 2an de aùgusto, kaj gesinjoroj Hermann Schmid el Aùgsburgo (Germanio) la 10 an de septembro. Tiuj vizitoj rezultis el anonco pagita de la turisma ofico en la jarlibro de UEA.