1974

Parolaj kursoj. Kiel planite 2 informkunvenoj okazis la 14an de januaro en liceo J. Callot (Vandoeuvre les Nancy). Ĉeestis ĉirkaù 80 gelernantoj.

S-ro Etienne lingva instruisto en tiu liceo, organizis poste plurajn informadojn pri Esperanto en la kadro de la 10% da liberaj programoj. Bedaùrinde regula kurso ne povis okazi sed kelkaj liceanoj lernas perkoresponde.

Alia informkunveno okazis en «Centre social Beauregard», la 25an de januaro. Kurso kun 3 gelernantoj regule okazas ĉiuvendrede. En la centra junuldomo, 2 kursoj daùre funkcias, restas 9 gelernantoj el 15.

Perkoresponda kurso: 280 personoj ĝis nun petis informojn. 50 aliĝis al la kurso, gvidataj de 17 instruantoj.

En la 3-a trimestro 1974, 16 parolaj gelernantoj en Nancy

Ekspozicio pri Esperanto en la centra junuldomo.

Komence de aprilo ni eksciis ke la direkcio de la centra junuldomo estis plananta organizon de semajno je «malfermitaj pordoj» de la 19-a ĝis la 26-a de majo. Ni estis sufiĉe bonŝancaj por povi prezenti, dum tiu tuta semajno, la belan cirkulantan ekspozicion aranĝitan de SAT-Amikaro.

Ni reklamis ĝin per kelkaj afiŝoj, bedaùrinde la gazetaro kvazaù ne aperigis niajn komunikojn. Tamen oni povas taksi je 200-300 la nombron de la personoj, kiuj vizitis la ekspozicion. Multaj personoj venis dum tiu semajno por ĉeesti la aliajn aranĝojn (artajn, folklorajn, sportajn, ktp.) de la junuldomo kaj bona proporcio vizitis la ekspozicion lokitan ĝuste en la enirejo.

Informkunveno

En la kadro de tiu ĉi-supra evento, ni ankaù aranĝis informkunvenonpri Esperanto kaj pri la esperantistaj somerumejoj Primoŝteno kaj Grezijono. Kvankam la gazetaro anoncis tiun kunvenon, neniu nova persono venis, krom deko da esperantistoj kaj gelernantoj.

Rilatoj kun nia ĝemel-urbo Kanazawa

De pasinta oktobro ni rilatas, nome de la nanciaj esperantistoj, kun la esperanto grupo de Kanazawa, urbo ĝemelita kun Nancy.

Mi ricevis liston de 26 kanazawonoj dezirantaj korespondi en Esperanto kun nancianoj. Tiuj rilatoj anoncitaj en komunikoj en la gazetaro fakte kaùzis la interesiĝon de la regiona televido en Nancy, ĉar dum nia decembra televida intervjuo la unua demando estis: «vi rilatas per Esperanto kun Kanazawa, ĉu ne?».

Ni raportis pri tio al s-ro Ivao Katou, sekretario.de la kanazawa grupo. Li mem verkis.komunikon por.sia loka gazetaro. Sekvis gazetara intervjuo, kiu kaùzis interesiĝon de la loka televido en Kanazawa. Devus okazi intershanĝo de programoj inter ORTF-Nancy kaj la loka televido de Kanazawa. 8 personoj en Kanazawa aliĝis al Esperanto-kurso speciale por rilati kun nancianoj.

La kanazawa grupo invitis reprezentanton de la nanciaj esperantistoj al sia urbo (bedaùrinde post la unua entuziasmo, neniu el Nancy povis flugi al Kanazawa je la proponita dato (dum la japana Esperanto-kongreso), kaj la rilatoj, kiuj fakte ekzistis nur inter la 2 gvidantoj de la grupoj iom post iom svenis).

Ekzameno en Nancy

Fine de la Esperanto-kursoj 9 personoj sukcesis la ateston pri lernado.

Kion ili opinias pri Esperanto ?

S-ro Giscard d’Estaing  » …. le problème que vous soulevez est complexe. Comme vous le savez, l’anglais tient en fait à l’heure actuelle la place que vous voudriez voir accordée à l’Espéranto. En outre cette question ne peut être abordée à un niveau exclusivement national, il m’est donc impossible de vous donner pour le moment une réponse plus précise… »

S-ro François Mitterand:  » … j’ai lu votre lettre avec intérêt. Par tradition et par vocation le parti socialiste est, vous le savez, résolument internationaliste. Tout ce qui favorise un rapprochement entre les peuples et qui permet une meilleure compréhension internationale ne peut que recevoir mon total soutien. C’est vous dire avec quelle sympathie mes amis et moi suivons depuis longtemps l’action que vous menez en faveur de l’Espéranto. L’enseignement de cette langue correspond à un idéal de communication et d’amitié entre les peuples par delà les barrières des langues et des races. Nous sommes donc tout à fait partisans d’un tel enseignement et d’une aide de l’Education nationale permettant sa diffusion. Il y a encore je le sais, bien des habitudes à vaincre et des réticences à surmonter. Mais avec votre appui, je suis sûr que nous y parviendrons … »

Raporto pri agado de la jaro 1973-74 far Marcel Bergerot.

.

Nancy – La membraro konsistas el ĉirkaù 20 grupanoj kaj lernantoj, el kiuj 14 aliĝis al UFE, sed nur kelkaj kunvenis 2 aù 3-foje dum la jaro, laù ebleco de libera tempo, en neformala, amikeca renkonto.

Tiuokaze la grupo akceptis 2 belgajn samideanojn kaj partoprenis du renkontiĝojn en Germanio kaj Alzaco, rilatis kun departementa konsilanto, ĉu vizite, ĉu letere, kun turisma servo kaj «office municipal de la jeunesse» rilatoj el kiuj, rezultis 2 anoncoj en la jarlibro, helpo por multobligado (OMJ), kaj pago de deficito de la perkoresponda kurso, pere de la junuldomo.

La grupo aperigis 94 artikolojn en loka kaj regiona gazetaro, kaj respondis unu intervjuon de  loka gazeto. Okazis 2 radio-komunikoj, kaj unu preskaù 10-minuta televida elsendo. Estis uzitaj 120 afiŝoj, 4400 flugfolioj, 1200 cirkuleroj en junuldomoj, junularhejmoj, sociaj centroj, liceoj, magazenoj, aù enmetitaj en leterskatolojn. 3 prelegoj pri Esperanto antaù 18 ĉeestantoj estis organizitaj, kaj unu ekspozicio vizitita de ĉirkaù 300 interesatoj.

Funkcias 4 kursoj: 1 perkoresponda kurso elementa kaj perfektiga, 3 parolaj. Komencis la kursojn 68 gelernantoj, finis: 11 ĝis nun, sed la laboro daùras perkoresponde.

Akiris diplomon: 9. Kursoj gvidataj de s-ro Colnot kaj f-ino Marchal en Nancy, kaj 18 perkorespondaj kunlaborantoj.

Peto

Aktuale, jam de pluraj jaroj, mi povus sukcesigi ion en Nancy, kaj mi devas bremsi la perkorespondan kurson, ĉar la samtempa prizorgado de ĉio (parolaj kursoj, kunvenoj, perkoresponda kurso, komunikoj al la gazetaro, « La Informilo », ĉiuj decidoj pri la federacio, rilatoj kun multaj personoj en Francio kaj eksterlande, ktp…) forrabas mian tutan tempon. Dum la tuta pasinta laborjaro, mi dediĉis al Esperanto de 10 ĝis 20 horojn ĉiusemajne, kaj mi ne estas emeritulo! Mi, ekzemple, devas vivi sen televido, ĉar tio malhelpus mian laboron por Esperanto. Mi ŝatus do, ke nun, la aliaj personoj, kiuj ne plu laboras (aù ne plu sukcesas labori) en siaj respektivaj urboj por Esperanto, konsentu prizorgi  la federacian laboron, por ke mi povu dediĉi pli da tempo al miaj problemoj en Nancy kaj por la perkoresponda kurso.

Kompreneble, ia seniluziiĝo, kaŝita de mia nekapablo veki sufiĉe de laboremo ĉe multaj, ne estas tute fremda al tiu mia nuna deziro, sed tamen ĉiu devas kompreni, ke iu (mi aù aliulo!) ne povas konstante, kaj ĝis morto, barakti en tro multaj aferoj kaj dissemi ĉiudirekten energion, kiu ne estas neelĉerpebla, kaj kiu pli utilus en nur unu aù du direktoj. Krome, estas pli bone por ĝenerala aktiveco de iu ajn asocio, ke la gvidantoj ne estu ĉiam la samaj, sed renoviĝu komplete de tempo al tempo. Post 17 jaroj mi konsideras min «elĉerpita». Mi tre esperas, ke la 4 personoj, kiuj kandidatiĝos aù rekandidatiĝos kiel komitatanoj de nia federacio, tion faros kun la deziro labori por progresigi nian komunan aferon ».                    J.P. Colnot.