MUZEO PRI HISTORIO DE LA FERO

 

 

Ekde preskaù 4000 jaroj, la fero estas baza materialo por la pligrandigo de la civilizacioj. En Loreno, sola muzeo estas dediĉita al ĝi.

 

 

Malfermita en 1966, la Muzeo pri Ferhistorio (Musée de l’histoire du fer –« mùze de listùar dù fer« ) kronologie prezentas la evoluadon de la teknikoj por produkti feron, gison, ŝtalon interne de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj konjunkturoj ekde la origino ĝis la komenco de la XX a jarcento.

Kolektoj

Maketoj, originalaj objektoj, abunda bildodokumentado priskribas la tri esencajn stadiojn de la ferindustria historio

– periodo de la rekta metodo por transformi minaĵon al fero (de 1500aK ĝis la XIV a jarcento)

– apero de la altforno kaj de la giso (de la XVa ĝis la XVIIIa jarcento)

– industria revolucio kaj ŝtalo de la XIXa ĝis la komenco de la XXa jarcento.

Portempaj diversaj ekspozicioj regule kompletigas tiujn daùrajn prezentadojn

Utilaĵoj

De lundo ĝis vendredo (fermita mardo) de la 14a ĝis la 17a (La 18a somere)

Finsemajno kaj feriaj tagoj de la 10a ĝis la 12a kaj de la 14a ĝis la 18a

Fermito la 1a de januaro, la 23a de marto, la 11a de novembro, la 25a de decembro.


Informoj

Muszeo pri la ferhistorio
Avenue du Général de Gaulle – BP 15
54140 JARVILLE-LA-MALGRANGE
Telefono. : 03.83.15.27.70
Telekopilo : 03.83.53.16.07

• Unuope 2,30 € (3,80 € se portempaj ekspozicioj)
•favorpreze 1,50 € ( 2,30 € se portempaj ekspozicioj)

gvidataj vizitoj : 38,10 € por cxiu grupo de 10 ĝis 30 personoj

senpage :ĉiutage por malpli ol 6 jaraj, merkrede por la junuloj altaj de 12 ĝis 18 jaroj kaj la studentoj.