1999

Niaj informkunvenoj : Ili sekvas unu la alian,  ne ĉiam similas,  ankaŭ ne ofte sukcesas !

En la Junuldomo Philippe Desforges,  la 8an de oktobro,  venis nur unu studentino. Ni jam raportis  ke,  en « ELANS »,  la 4an de majo,  venis 6 gestudentoj. Neniu rezulto,  neniu petis kurson surloke,  aŭ interesiĝis pri alia kurso.

Do,  nova informkunveno okazis samloke la 25an de novembro. Ĉeestis 9 personoj,  kiuj ŝajnis interesataj,  sed nur 5 konsentis plenigi slipon kun sia adreso. Nun,  2 monatojn poste,  neniu el ili petis E° – kurson,  aŭ aliĝis al iu ajn kurso. Ne eblas do kalkuli pri starigo de kurso,  ĉar la manko da interesatoj estas absoluta.

Konvinkis nin sekve al nia perafiŝa kampanjo en NANCY,  Emmanuel DEBANNE,  studento de la inĝeniera lernejo « Ecole des Mines« ,  kie studas 500 homoj. Li mem eklernis Esperanton sola,  per malnova gramatiko de Aymonier,  kiun li heredis el sia patro,  partoprenis staĝon en Grésillon en 1997,  vojaĝis en Orienta Eŭropo somere 1998,  uzante la Pasportan Servon. Li proponis,  ke ni informu pri E° en « Ecole des Mines« . Li mem estas ano de la tiea asocio de lernantoj,  kaj aranĝis mem la kunvenon, eldonis afiŝojn,  ktp. Jean – Marc THIRIET kaj mi prezentis diversajn aspektojn de la lingvo,  JMT pri la scienca uzado, interreto… mi mem pri la historio,  la vortfarado… La kunveno okazis la 27an de januaro,  ĝin ĉeestis 25 personoj,  ĉefe studentoj,  sed ankaŭ kelkaj plenkreskuloj,  kolegoj de JMT en alia inĝeniero-lernejo,  ESSTIN, kaj la direktoro de la lingva fako en Ecole des Mines. Ŝajne, estas granda intereso,  surprize la publiko aplaŭdis nin fine de la prezentado !La aranĝo finiĝis per « honorvino »,  ankaŭ aranĝita de E. DEBANNE. Plia informkunveno estas nun antaŭvidata en la aludita « ESSTIN ».

Niaj kutimaj kunvenoj kaj kurso por praktikantoj daŭras ĉiuĵaŭde je la 19a30. La 1a – grada kurso samtage je la 20a30. Ni ne organizis Zamenhof-vesperon ĉi-jare,  sed nun frandis « reĝan kukon » la 14an de Januaro.

Ekspozicio pri Esperanto : Nia samideano ( kaj kreinto ) Bruno HENRY el THIONVILLE,  prezentis tiun ekspozicion en la biblioteko de la fervojistoj en Nancy,  de la 19a de decembro ĝis la 16a de januaro,  kaj poste ankoraŭ dum 2 semajnoj, en la restoracio de la fervojistoj. Ni intencis interesi ĵurnaliston,  kiu venis la 16an de decembro,  kaj fotis nin,  kaj aperigis en « Est Républicain » tre grandan artikolon en tri kolumnoj,  pli ol 40 cm alta,  la 23an de decembro. Efiko ?Kompreneble,  multaj personoj vidis la artikolon,  vizitantoj ne speciale venis ( la biblioteko,  pro la festotagoj,  estis malfermita nur 5 tagojn ) en la du unuaj semajnoj. Laŭdire kelkaj personoj venis speciale por vidi la aranĝon,  prenis prospektojn,  sed neniu lasis sian nomon aŭ iel kontaktis nin.

PerKoresponda Kurso : Ni dissendis, ekde septembro, 76 komunikojn al la regiona gazetaro. Ŝajne nur 12 aperis. Eĉ la aperantaj ne vekis grandan intereson. Venis nur trideko da informpetoj,  aliĝis kiel lastjare 7 gelernantoj. El ili,  2 estis varbitaj de gazeto en Haute – Marne, 5 de esperantistoj. La 10 ceteraj gazetoj alportis al ni neniun lernanton !

Oktobre,  kiel ĉiujare,  mi raportis al 14 kunlaborantoj de la « P.K.K.« ,  kaj,  samtempe,  mi demandis,  ĉu ili konsentas denove kunlabori por la nuna lernjaro. 9 respondis jese,  3 pro troaj okupoj rezignas provizore.

Fontenoy – la – Joûte : Kredeble,  ni denove prezentas Esperanton en tiu « vilaĝo de la libroj »,  ekde la fino de aprilo. Miraklo okazis : unu persono el Vogezoj,  kiun ni informis surloke,  aliĝis perkoresponde !Ni ne tute perdis nian tempon.

Aldono – Pri nia urba turism-oficejo – Post ĉirkaŭ dudek jaroj da seninterrompa anonco en la « Jarlibro » de U.E.A.,  la Turism – Oficejo decidis ĉesi la aperigon por 1999. Kial ?La postulata prezo – ĉirkaŭ 2500 FF – aperas tre kosta por la nuna rezulto : de kelkaj jaroj venas nur 2 aŭ 3 informpetoj jare el la tuta mondo.

Same pri la turisma prospekto pri Nancy : post relative multaj mendoj dum la du unuaj jaroj,  kiam tiu informilo estis nova,  la nunaj mendoj estas tro raraj,  la stoko ne elĉerpiĝas…. Nova eldono ne estas antaŭvidebla.

Raportis Jean – Paul COLNOT

2-a Trimestro

NANCIO :

PERKORESPONDA KURSO : 92 komunikoj dissenditaj ĝis nun. Certe aperis nur 28. Ĉirkaŭ 50 informpetoj,  8 gelernantoj novaj ( 3 varbitaj dank’ al gazetoj,  5 fare de esperantistoj ).

Nova kotizo ekde la somero ( pro altiĝo de la abono al  » La Informilo  » ) : 320 FF kun libro,  laborslipoj kaj kasedo,  265 FF sen kasedo.

SABATAJ STAĜETOJ – Aperis en la revuo  » Silence  » de decembro bonegaj artikoloj pri Esperanto sur 5 paĝoj ! 3 gejunuloj el NANCY informpetis al la indikita adreso de U.F.E.,  sed ili nepre volis parolan kurson ; sekve, U.F.E. direktis ilin al mi. Antaŭe, de post oktobro,  6 aliaj personoj iom post iom interesiĝis al sabata staĝo. Helpe de artikolo en 3 eldonoj de  » l’Est Républicain « ,  mi povis interesigi kelkajn pliajn personojn ( mi sukcesis tiun aperigon post 3foja telefonado al la redaktejo ),  do 12 personoj entute. Ve,  nur 7 finfine decidis veni la 17-an de aprilo en mian hejmon ( ĉar ne eblis tiam disponi pri kurso-salono en la M.J.C. ).

Por pli rapidi,  ĉar ni ŝatus fini la kurson antaŭ la someraj ferioj,  mi decidis uzi la « Metodon 11  » ( anstataŭ la antaŭe uzitan  » JunulKurson  » ). Ve,  2 el la lernantinoj ne povis sekvi la tre abundan progresadon de tiu metodo,  kaj tuj rezignis. Restas do 5 gelernantoj,  kiuj,  ŝajne, pretas rapide lerni. La venontaj staĝetoj okazos la 1-an kaj 22-an de majo,  daŭre en hejmo

FONTENOY-la-JOUTE : Post diversaj ŝanĝiĝantaj meteorologiaj prognozoj dum la lastaj tagoj de la semajno,  ni interkonsentis telefone nur dimanĉe matene,  25-an de aprilo,  pri prezentado de Esperanto en la  » Libro-Vilaĝo « .

Ni deĵoris kvarope – gesinjoroj GILBERT,  Jacques HERLE kaj mi mem – de la 10a ĝis la 18a horo. Ĉefe posttagmeze svarmis entute miloj da vizitantoj.

Ni klarigis,  kaj babilis afable pri la lingvo kun dekoj kaj dekoj da ili.

Kelkaj diskutoj estis ege interesaj. Ni eksciis,  ke la direktoro de la vilaĝo,  S-ro Daniel MENGOTTI,  iam lernis Esperanton en METZ sub la gvidado de S-ro DE ZILAH. Nur tiam ni komprenis,  kial li tiel afable akceptis nin lastjare ! Ni devis ankaŭ konstati,  ke kelkaj dekoj da aliaj personoj tute ne volis aŭdi pri la Internacia Lingvo,  kaj rifuzis prospekton ! Do,  da ili ni disdonis entute 300 aŭ 400…. Ni disponas pri tute novaj,  pri  » Pasporta Servo « ,  K.S.M. ( Korespond-Servo Mondskala ) por informoj. La venontaj deĵoroj en FONTENOY okazos la 30-an de majo kaj la 27-an de junio,  sed nur se ni disponos pri aŭtomobilo, por transporti la materialon de NANCY al FONTENOY,  kaj pri pliaj helpantoj, ĉar gesinjoroj GILBERT kaj J. HERLE ne povas veni.

Jean – Paul COLNOT

Por honori nian amikon Jean – Paul COLNOT

Vortparolado de la Prezidanto François – Xavier GILBERT

okaze de la staĝo en NANCY,  la 8-an de Majo 1999.

Ĉi-tiun vesperon,  mi deziras,  je la nomo de nia regiona asocio danki nian amikon Jean – Paul COLNOT.

La kialoj estas multnombraj. Vi scias,  ke mi tajpas la historion de nia Federacio ekde 1950. Mi povas atesti,  ke en ĉiu paĝo mi renkontis la spurojn de la senĉesa agado de Jean-Paul COLNOT. Mi certe forgesos kelkajn,  tamen mi riskas citi al vi la plej memorindajn. Ekde kiam li falis en la kaldronon de la esperanta eliksiro,  li tute ebriiĝis per furioza deziro varbi pri kaj por Esperanto.

Dum la kvindekaj jaroj,  li kreis vesperan kurson ( sendependan kurson ) kaj PerKorespondan Kurson. Li fariĝis Vic-Prezidanto de la Orienta Federacio,  kaj,  poste,  efika Sekretario,  li kreis Orientan Sekcion de T.E.J.O. ( Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ),  kiun li dinamikigis per multaj organizaĵoj : piedirantaj ekskursoj,  biciklaj vojaĝoj, rendevuoj kun esperantistaj germanoj…. Plie,  inter la junulinoj de la vespera kurso,  li forrabis certe la plej afablan,  kaj edzinigis ŝin !

En 1960,  li prizorgis la eldonon de  » La Informilo « ,  ĝis la transdono de la tasko al nia amiko Pol DENIS en 1973. Kaj multe li batalis,  por trovi U.E.A.-delegiton en ĉiu urbo de nia regiono. En 1964,  li faris la oficialan Deklaron de nia Federacio en la prefektejo de NANCY,  kiel asocio sub la leĝo de 1901.

En 1972,  Marcel CUÉNÉ,  el MULHOUSE,  transdonis al li la postenon de  Prezidanto,  kiun li plenigis ĝis 1980. Dum tiuj 8 jaroj,  li kaj la estraranoj intense informis la Departementajn Konsilojn,  la deputitojn kaj la senatanojn de LORENO kaj ALZACO. Kreiĝis la unua finsemajna staĝo por perfektigo de la parolata lingvo. Ĝia granda sukceso kuraĝigis la iniciatintojn pludaŭrigi la pruvon. Dank’al tio,  ni havas la plezuron hodiaŭ partopreni la 45-an staĝon ! Li profitis de sia aŭtoritata prezidanteco,  por varbi sian edzinon kiel ĉiam rideteman vendistinon de la LibroServo. Poste,  li reprenis la postenon de Vic-Prezidanto,  kun respondeco pri la eksteraj rilatoj. Tiu nelacebla agado sufiĉas certe persvadi nin pri liaj meritoj

Tamen,  mi deziras insisti pri lia laboro favore al la PerKoresponda Kurso. Kreita de li en 1950,  tiu servo de la nancia grupo reale funkciis,  kaj daŭre funkcias same kiel servo de nia Federacio, ĉar ĝi ebligas rekruti niajn gelernantojn en nia tuta regiono,  kaj,  tiel,  naski esperantistojn por niaj lokaj kluboj. Hodiaŭ,  en 50 jaroj, ( tio signifas duono de jarcento !),  la PerKoresponda Kurso varbis pli ol 1700 gelernantoj ! Por emfazi pri la parola kaj la PerKoresponda kursoj,  vi ne povas imagi la nombron de surstrate disdonitaj informfolioj,  de gluataj afiŝoj,  de senditaj paperfolioj, 300 kilogramoj de papero,  sen enkalkuli la pezon de la inko !!

Do,  ni gratulas Jean-Paul COLNOT por tiu senĉesa kaj tenaca laboro,  kaj por tiu grandega atingita rezulto. Por montri la dankemon de nia Federacio, je la nomo de vi ĉiuj,  mi transdonas al li kelkajn jenajn donacojn.

3-a Trimesto

Kunvenoj : La kunvenoj finiĝis fine en junio,  ĉar la plej multaj membroj estis for.

Ili rekomenciĝos la ĵaŭdon 16-an de septembro,  je la 19a 30.

Sabataj staĝetoj : Ili komenciĝis la 17an de aprilo,  okazis la 1an kaj 22an de junio,  kaj finiĝis la 3an de julio,  post ellernado de  » Metodo 11 « . Sed nur 3 gelernantoj el 7 eltenis ĝin ĝis tiam. Ili komencis bone paroli,  sed,  post finlernado en siaj studoj,  2 jam forlasis NANCIO-n, kaj eklaboras en la regiono de ROUEN.

PerKoresponda Kurso : Dum la pasinta lernjaro,  117 komunikoj estis dissenditaj al la regiona gazetaro. Almenaŭ 22 aperis, venis 70 informpetoj, 12 gelernantoj aliĝis. Nur 1 ĝis nun finlernis  » Metodon 11  » : S-ro Florent BENNI en HEVILLIERS ( 55 ),  gvidis lin P. DENIS. Inter la gelernantoj de la pasinta jaro,  unu,  siavice,  finlernis  » Metodon 12  » : S-ro HAMANN en SARREGUEMINES,  gvidita de S-ro GREINER.

Gratulojn al ĉiuj !

Grava atentigo : Speciale al la atento de la sindonemaj varbantoj de nia P. K.K-o, pro diversaj kostaltigoj,  la kotizo al la kurso estas nun 320 F kun la kompleta materialo,  aŭ 265 F sen la kasedo.

FONTENOY-la-JOÛTE : Ni retroviĝis 6-ope la 30-an de majo,  por prezenti Esperanton en la  » libro-vilaĝo « . Ni luis nur unu tablon,  ĉar ni ne povis transporti nian kutiman ombrelegon.

Deĵoris,  sinsekve aŭ kune,  Jacques HERLE el MOZELO kaj kvinopo el NANCIO : Claudy DEMONGEOT,  la 3 gelernantoj de la sabataj staĝetoj : Isabelle HAISMANN,  Patrick kaj Lionel FEBVAY  kaj la subskribinto.

Denove venis miloj da personoj,  ni multe diskutis,  kaj disdonis pli ol 200 prospektojn ĝis meze de la posttagmezo.

Ekde tiam ekpluvis.

La 27an de junio,  pluvis… do neniu el ni veturis al FONTENOY. La 25-an de julio,  retroviĝis la plej kutima skipo,  t. e. J. HERLE, gesinjoroj GILBERT kaj mi mem. Denove multaj gapantoj,  multaj diskutoj,  pluraj centoj da prospektoj disdonitaj. La 25-an de aŭgusto deĵoris gesinjoroj THIBIAS,  kaj ilia filino Mélanie,  kaj J. HERLE. Multaj prospektoj disdonitaj,  ĉefe fare de Mélanie,  kiu disdonis al amuzitaj vizitantoj.

Novaj prospektoj eldonitaj : Dankon al la Departementa Direkcio de la Poŝto de NANCIO,  kiu konsentis denove presi por ni 5000 kvarpaĝajn dokumentojn,  laŭ nova modelo,  komputita kaj desegnita de P. DENIS. Ili jam disdoniĝis lastfoje en FONTENOY.

J. P. COLNOT

4-a Trimestro

La kunvenoj rekomenciĝis la 16-an de Septembro,  iom lame,  ĉar iuj membroj ne ankoraŭ revenis el ferioj,  aŭ ne havis sufiĉe da tempo… aŭ ? Do, ni retroviĝas 5 – aŭ 7 – ope ĵaŭde vespere.

La kurso por komencantoj,  ankoraŭ ĵaŭde,  varbis 4 novulojn la 14-an de oktobro,  kaj 3 pliajn iom post iom la sekvantajn ĵaŭdojn. Okazis kelkaj interkruciĝadoj,  kelkaj decidis ne plu veni ( ili ne konsciis antaŭ la lernado,  ke facila lingvo postulas tiom da tempo !). La aliaj decidis veni sabate unu – aŭ dufoje monate dum 3 horoj. Tiel povis ekfunkcii la sabataj staĝetoj,  kiujn ni proponas ĉiujare. La unua okazis la 23-an de Oktobro,  kaj kunigis 12 personojn. Denove, kelkaj decidis ne daŭrigi, kelkaj pliaj aliĝis ankaŭ al la PerKoresponda Kurso.

Ekde la 2-a staĝeto,  la 20-an de Novembro,  fine aliĝis 9 gelernantoj,  el kiuj 2 knabinetoj 6- kaj 7-jaraj,  kiuj tre bone lernas ! Ni diru,  ke,  por ke ĉiuj povu sekvi,  ni uzas la  » Junulkurson « .

Venonta staĝeto la 11-an de Decembro.

INFORMADO en NANCY – Kelkaj dekoj da afiŝoj kaj kelkaj centoj da ( novaj ) prospektoj estis disdonataj,  iom malpli ol kutime, ĉar la subskribinto, pro malfacileco piediri,  ne disdonis multajn. La ĉefan laboron faris Claudy DEMONGEOT kaj nova lernantino, Françoise GEORGE.  6 komunikoj al la lokaj gazetoj : nur 3 aperis. Okazis ankaŭ reklamado sur la elektraj paneloj de NANCY kaj ĉirkaŭurbo

PERKORESPONDA KURSO – Estis dissenditaj 117 komunikoj.

Enpresis :  » Les Affiches Moniteur  » ( STRASBOURG ) : 5 ;

 » Dernières Nouvelles d’Alsace  » ( STRASBOURG ),  kaj  » l’Est Républicain  » ( NANCY ) po 3 ;

 » Les Affiches de Haute – Saône  » ( LURE ) : 2 ;

 » La Haute – Marne libérée  » CHAUMONT ) ;  » l’Alsace  » ( MULHOUSE ) ;  » Le Pays Contois  » ( MONTBELIARD ) po 1.

Nenion aperigis  » Le Républicain Lorrain  » ( METZ ),  » La Liberté de l’Est « ( EPINAL ),  kaj  » l’Union  » ( REIMS )

Ekde aŭgusto,  ni komencis dissendi,  pere de fakso,  ĉar oni rimarkigis al ni,  ke la gazetoj,  certe,  pli favoras komunikojn alvenintajn per tiu vojo. Nu,  ni dissendis entute 2 seriojn da komunikoj,  ankaŭ al pliaj gazetoj ( 24 entute ).

Koncerne  » Le Républicain Lorrain « ,  certe ĝi preferas telekopiojn,  ĉar ĝi tuj aperigis la 2 komunikojn ! Krom tio,  » Les Affiches Moniteur  » aperigis 1,  sed neniu el la ceteraj gazetoj aperigis ion ajn ! Do,  kion fari ? Senkuraĝigita,  mi ne sendis ĝis nun 3an serion da komunikoj.

La Kurso PerKoresponda,  tamen,  ne tro malbone fartas : aliĝis 7 novaj gelernantoj,  depost la ferioj,  4 dank’ al gazetoj,  ( ĉefe  » Le Républicain Lorrain  » ),  kaj 3 varbitaj de esperantistoj.

Koncerne la kunlaborantoj de la kurso… ni posedis iam 15… Al cirkulero de pasinta oktobro,  respondis nur deko da ili. Ĉar,  ĝenerale,  ili akceptas limigitan nombron da gelernantoj,  la maksimuma nombro de gvideblaj lernantoj estas 30 / 35. Kompreneble,  ni estas malproksime de tiu afero… Sed memoru,  ke,  iam,  dum la periodo de  » grasaj bovinoj « ,  ni varbis 40 ĝis 60,  eĉ foje 80 gelernantojn !

Iuj riproĉis,  ke,  dum tuta jaro,  mi ne direktis al ŝi-li lernantojn…

Kiam aliĝas nur 6 interesataj,  estas malfacile dispartigi ilin inter 15 personoj !

FONTENOY – la – JOUTE : Dum septembro,  ne okazis informado en tiu  » libro-vilaĝo  » pro ne favora vetero. Krome,  la 7-an de Septembro, ni eksciis pri la subita forpaso de S-ro Daniel MENGOTTI,  la direktoro de la asocio,  kiu  tiel favore akceptis nin,  nekredeble,  ĉar li mem lernis Esperanton en sia junaĝo.

Ni esperu,  ke ekde aprilo,  nova direktoro tiel favore akceptos nin,  kaj ankaŭ ke ni trovos inter ni sufiĉe da volontuloj por tiu eble laciga sed entuziasmiga laboro de informado pri nia lingvo.

Memorigo : nuna kotizo por la PerKoresponda Kurso estas 320 F kun la kompleta materialo,  265 F sen la kasedo.

Jean-Paul COLNOT