1978

En Nancy, la liceo Georges De La Tour ĉeestis la naskiĝon de nova esperanto-kurso kun senduba ebleco de porinstruista kurso.

En Toul 12 personoj lernas, ĉefe geknaboj.

Sepa staĝo de Esperanto

La sepa staĝo okazis en Nancy la 17-an kaj 18-an de junio. Ĝin partoprenis entute 61 personoj. Okazis la kutimaj kursoj: kurso Al (S-ro Deguines, 9 lernantoj) – A2 (S-ro Lindau, s-ro Colnot, 18) – B  (S-ro Greiner , 9) – C (S-ro Degrelle, 9). Ĉeestis multaj gejunuloj (ĉefe gelernantoj de lernejo de Toul kaj lernantinoj de kolegio en Obernai).

Sekve al tiu ĉeesto estiĝis certa bruo en la junuldomo, malfrue vespere kaj frumatene. Oni komunikis al ni kelkajn plendojn el aliaj gastoj de la junuldomo….

Sabate vespere oni prezentis diapozitivojn, kelkajn ludojn kaj kantojn. Dimanĉe krom la kursoj, okazis ekzamenoj, posttagmeze urbovizito por kelkajn,  vizito al tropika akvario por alia grupo.

Dum la du tagoj funkciis vigle 2 libro-servoj. Ĉiuj rendevuis por la decembra staĝo. Jen konsilo por la venonta staĝo (9-10 ajn de decembro) : aliĝu frue al tiu staĝo, kiu estos animata de Olivier Tzaut, ĉar verŝajne litoj mankos ! (Ne miskomprenu !…mi ne volas aludi, ke Olivier dormigos nin!…ĉiu, kiu konas lin, jam scias, ke estas malfacile forlasi la salonon, kiam li kantas aù/kaj gitaras!!).J P Colnot.

Eĥoj el la staĝo

El s-ro Ludwig (kurso C) : la staĝo povus esti difinita per unu vorto, kiun tre bone konas niaj anoj : espero ! Dank’ al la multaj ĉeestintaj gejunuloj nia movado faros grandan paŝon antaùen, montrante al ĉiuj eblaj dubantoj kaj kritikantoj, ke Esperanto tute ne fiaskas sed male nehaltigeble progresas…

El s-ro Guillaume (kurso B) : …mi kaj miaj familianoj estas kontentaj pri nia partopreno en la staĝo. Ni sendube ĉeestos la staĝon dum decembro…

El s-ro B. Vivier (kurso A2) : …mi opinias, ke la staĝo en Nancy estis tre interesa kaj ke esperantistoj estas tre simpatiaj….

Nova turisma prospekto en esperanto aperis pri Nancio.

Infana tago en Toul

La 21an de majo okazis infana tago, kies ĉefaj celoj estis la pliboniĝo en la internacia lingvo kaj ankaù okazo revidi sin, ĉar la geinfanoj, kiuj antaùe kune lernis ĝin, poste transloĝiĝis kaj pro tio lernas dise.

Matene ni veturile alvenis en la arbaron interne de la natura parko de Loreno, sed nebulo nevidebligis preskaù ĉion. La ĉefa ludo estis spurludo; laù indikiloj la infanoj devis trovi sian vojon kaj trovi kaŝitan mesaĝon.

Posttagmeze alvenis la suno kaj post kolektado de konvaloj kaj post diversaj ludoj ĉiuj ricevinte donacetojn reveturiĝis promesante reveni venontan jaron.         Raportis G. Greiner

En Nancy, provo por malfermi 2 kursojn la 26-an de oktobro sed verdire la esperanto-semajno komenciĝis unu monaton pli frue per eldono de novaj cirkuleroj, gazet-artikoloj kaj preparo de afiŝoj: finfine nur 1 vespera kurso funkcias (4 gelernantoj) kaj la licea kurso pli-malpli lamas.

En Pont-Saint-Vincent apud Nancy, s-ro  Guillaume, lernejestro kaj ĵusa perkoresponda lerninto kreis novan kurson en sia elementa lernejo kun 15 gelernantoj.

8-a staĝo de Esperanto

La 8-a staĝo de Esperanto okazis denove en Nancy la 9/10 ajn de decembro 1978.

Ĝi posedis rekordan nombron da partoprenantoj(77). En 2 kursoj (B kaj C) estis respektive 25 kaj 20 partoprenantoj! Estonte, ni devos limigi la nombron, ĉar ni ne povas disponi pri pli vastaj kaj pli multaj kurssalonoj.

La 4 kursoj gvidis respektive f-ino Isabelle Denis(A1), s-ino Camille Denis(A2), s-ro Olivier Tzaut ( B), kaj s-ro Pol Denis (C).  Olivier Tzaut ne nur gvidis la kurson B (per la tekstoj de siaj kantoj) sed ankaù animis sabate kabaredan vesperon por la tuta junuldomo kies anoj povis kun la staĝanoj aprezi la varman voĉon de nia simpatia svisa kantisto (en Esperanto kaj en la franca kaj provenca lingvoj).

.

En departementaj konsilioj

La 4-a paĝo de la 25ª numero de « La Informilo » entute entenas la tekston de la rezolucio favora al Esperanto voĉdonita la 26-an de januaro far la departementa konsilio de Meurthe et Moselle. Ĝi reprenas proksimume la argumentojn de la rezolucio mozela, petante krome enketon de la ministerio pri edukado por determini la kvanton de lernantoj, kiuj, post 5 ĝis 7 jaroj de lernado de fremda lingvo, kapablas facile esprimi sin en la koncerna lingvo kaj esperimenti instruadon de esperanto, kunordigantan inter pluraj ŝtatoj, por studi la avantaĝojn de Esperanto por la internacia kompreniĝo, sen malutilo al la kultura riĉigo, kiun donas la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. Sekve al alvoko en la lasta “La informilo”, pluraj samideanoj kontaktis sian deputiton.

Konsiloj: en departementoj 54 kaj 57, kie la departementaj konsilioj voĉdonis favoran rezolucion, oni informu la deputitojn liverante al ili la tekston de la koncerna rezolucio., en Meurthe et Moselle ni kontaktis 2 deputitojn (unu dekstrema kaj unu socialista).

Eĥoj el nia 8a staĝo

El Jacqueline Tissier-Dijon-…. tre plezurigis min la semajnfina organizado… la etoso estis kiel eble plej fervorega… tre surprizigis min la multnombro da junaj gepartoprenantoj… mi multe ŝategis la originalecon de la kurso de s-ro Tzaut, kies gitaro forgesigis al mi la gramatikajn malfacilaĵojn !

El f-ino Lepeix-Strasbourg-…la etoso estis tre amika ,tre simpatia ĝenerale, kvankam la diversaj grupoj estis iom disigitaj… tiaj staĝoj estas tre bona okazo por renkonti najbarajn esperantistojn… en la kurso C mi ŝatis la debaton pri la ebleco krei semajnan gazeton en Esperanto… al mi plaĉis ankaù la aserto de pluraj, ke Esperanto ne estas celo sed ilo

El s-ro Crochet-Epernay-…nova membro de nia federacio mi konsideris kiel devon konatiĝi kun la regiona centro de la diversaj grupoj aù izoluloj… ĉe la kurso C mi plezure konstatis, ke ĉiuj partoprenantoj uzis nur la internacian lingvon dum la kursa tempo sed ankaù dum la paùzoj…eĉ inter samnaciuloj ! Antaùe mi rimarkis la belan aspekton kaj taùgan enhavon de la inform-bulteno…sed tiu staĝo elmontris la bonegan organizadon kaj la gravan sindonemon de la federaciaj gvidantoj…

El s-ino Grampp-Strasbourg- Mi opinias, ke sankta Petro estas favora al Esperanto… sabate matene la suno ekaperis kaj samtempe malaperis eĉ la plej malgranda ero de glaciaĵo !…. mi konfesas, ke mi aliĝis al tiu kurso B pro scivolemo kaj mi timis, ke temos pri muziko kaj sur tiu kampo mi ja ne estas kompetenta. Surprizo kaj granda kontento: s-ro Tzaut pritraktis gramatikajn malfacilaĵojn… la tuto miksita kun kantado!… mi ne volas forgesi raporti pri la libroservo, kie multnombraj samideanoj trafoliumis variajn librojn kaj fine aĉetis unu aù pluraj el ili.

S-ino Colnot prenis sur si la taskon pri la vendado kaj laboris, eĉ laboregis dum la tuta tago kun ĉarma rideto… grandan dankon al la organizintoj… »

Toul

S-ro Greiner multobligis kaj disdonis en lernejoj 140 flugfoliojn por proponi Esperanto-kurson. Kurso funkcias nun kun 25 entuziasmaj geknaboj. Li devis rifuzi pliajn lernantojn pro la malvasteco de la klasĉambro.

Krom la eldono de la nova Esperanto-prospekto, kies naskiĝon ni anoncis en la lasta « La Informilo », la turisma oficejo en Nancio akceptis pagi tutpaĝan anoncon en la jarlibro 1979-a de UEA. Kiel kutime la loka junulara kaj kultura domo ankaù pagis tutpaĝan anoncon, do 2 paĝoj por Nancio. Ĉu aliaj Esperanto-delegitoj cerbumos, kiamaniere atingi, ke ankaù pri ilia urbo aperu turisma prospekto kaj (kial ne ?) anonco en la jarlibro ?

Parolaj kursoj

Vespera kurso en la junuldomo kun 3 gelernantoj kaj alia kurso en liceo Georges de la Tour kun 4 gelernantoj. Duagrada kurso okazas 2-foje monate (lunde vespere). Okazis ankaù 2 kunvenoj por lerni kantojn, sed el deko da interesatoj, nur 5 personoj ĉeestis la 1-an fojon kaj 2 la-2an fojon …ĉu ni devas daùrigi ?