La ĝardeno Paul Verlaine (Pol Verlen)

Enireje, duoncirka placo enhavas verdantajn insuletojn, kie kreskas altaj herboj. Centre de la kvartalo Poincare-Foch-Anatole France (poakare – Foŝ – Anatol Fras) , la ĝardeno Verlaine alportas sian spiradon al la urbo. Rezultante de la kunlaboro de la loĝantoj kaj de la infanoj de la lernejoj, iniciate de agada grupo de la kvartalo, tiu verda loko estas area de 5600 m2.

Ĝi situas inter la avenuo de Boufflers (Bufler), la avenuo Anatole France kaj la strato Verlaine.

Promeni en tiu ĝardeno malkovrigas al ni diversajn etosojn kaj vegetalajn arkitekturojn.

Laù la centra aleo, komenciĝas la infana ludareo kaj la ĝardeno de la Malgranda Fingro.

Vi trairas ankaù verdan esplanon kaj arboreton de betuloj. Pretere vi vidos malgandan legomĝardenon kaj spacon de altaj herboj.

Senpaga enirejo : Avenuo de Boufflers kaj strato Verlaine

Horaro de malfermo :

De oktobro ĝis februaro : De la 8a ĝis la 17a

Marto : De la 8a ĝis la 18a

Aprilo, majo, septembro : De la 8a ĝis la 19a

Junio : De la 8a ĝis la 20a

Julio, aùgusto : De la 8a ĝis la 21a.