1988

Kursoj

La kurso por komencantoj, en kiu partoprenas do 8 gelernantoj finiĝis la 27-an de januaro. Danke al KSM adresoj de korespondemuloj en 11 landoj estis proponitaj al la gelernantoj.

Duagrada kurso komenciĝis la 10-an de februaro, la gelernantoj devus finlerni « M12 » antaù la someraj ferioj por trapaso de ekzameno en junio. Nia duagrada kurso per « M12 » funkcias ĉiumerkrede de la komenco de februaro. Nur 6 gelernantoj el 8 daùrigas…(M12 ŝajnas al kelkaj malfacila).

La supera kurso (preparo al « kapableco ») okazis unufoje ĉiumonate. Partoprenis 3 ĝis 6 personoj.

Tri gelernantoj partoprenis la kulturan semajnfinon en Homburg (Sarlando), la 28/29-ajn de majo, kaj du la federacian kongreson en Mulhouse.

Pont St Vincent

En la lernejo de s-ro Guillaume,  ekde januaro, kursoj kun entute 15 infanoj (10/11 jaraj) plu funkcias post la oficiala horaro.
Krome li malfermis kurson kun 4 gekolegoj, kadre de instruista amikaro de la regiono, kiu nomiĝas « Ameun’ti ! »= »Amène toi ! » (« Venu kun ni » en loka dialekto).
Ses lernantoj ĉeestas tiun kurson, ĉiun duan merkredon, de la 17-a ĝis la 19-a kaj laboras per la « Racia Kurso ».
Eble dum la venonta staĝo de « parolata esperanto » ili kapablos trapasi la unuan ekzamenon.

La venontan lernjaron, laù ĵusa informo, oni « prezentos » fremdan ligvon en elementaj lernejoj de Francio (du horojn ĉiusemajne). Ĉu ne estus bone, ke oni povu « prezenti » la internacian lingvon anstataù la anglan, germanan aù aliajn malfacilajn lingvojn? Noto de la redaktoro: eldoniĝis siatempe sub la ŝildo de UFE tre efika kaj simpla « Fulmo-metodo » por « prezenti » Esperanton al junaj infanoj de la elementaj lernejoj. Mi jam provis ĝin sukcese. Interesatoj petu unu ekzempleron ĉe la sidejo de UFE, kontraù modera prezo.

Informado

Ek de la ricevo de la informo pri la kurso de « France-Inter » mi unue mendis 50 afiŝojn kaj 100 flugfliojn pri la kurso el SAT-Amikaro. Tiel antaŭ la fino de julio mi dissendis al 40 esperantistoj aŭ simpatiantoj de Nancy kaj ĉirkaŭaĵo samtempe cirkuleron pri la nova lernjaro (kunvoko al kunveno la 21-an de septembro), afiŝon kaj flugfoliojn pri la aludita perradia kurso. Komunikojn al 10 gazetoj mi ankaù sendis (ŝajne nur 2 aperigis « Est républicain » kaj « La Liberté de l’Est ») kaj mem gluis dekon da afiŝoj en Nancy.

Kunveno

Ĝi okazis la 21-an de septembro ; ĉeestis deko da personoj. Ni jam antaù planis 2 vesperajn kursojn por komencantoj.
S-ro Thibias  estis gvidonta la 1-an, mi mem la 2-an. Ve ! Intertempe li estis profesie sendita al Tuluzo, Sro Degrelle al Piennes (norde de « 54 »).
Ni daùre anoncas 2 kursojn sed mi estos sola por gvidi ambaù.
Ek de la 12-a de oktobro okazos krome 2a-grada kurso (kun 5-6 interesatoj, dufoje monate, vendrede je la 20a30, la 14-an de oktobro, poste je datoj difinotaj).
Okazos ankaù 3a-grada kurso (kun 3-4 interesatoj) la merkredon je la 16a45, dufoje monate.

« Universitato de la konstanta kulturo »

Lastminutaĵoj (4-an de oktobro): dum la ĝenerala kunveno de la « Universitato de la konstanta kulturo », kiun ĉeestis 800 personoj, 10-12 el ili anoncis sian intereson por Esperanto-kurso, kiun la prezidanto proponis sekve al instigo mia. Espereble io konkreta sekvos… Pri propagando: jam disdoniĝis dekoj da afiŝoj kaj ĉirkaù 2000 flugfolioj. (el 2500 eldonitaj).
Nia samideano H. Moitrier transformiĝis plurfoje al « afiŝhomo » por disdoni surstrate, kun granda panelo pri Esperanto ĉedorse ! Radio-intervjuo ĉe Radio France Nancy okazos la lundon 24-an de oktobro je la 10-a. Kiu povos registri

Nova lernjaro

Kurso por komencantoj funkcias ĉiumerkrede ekde la 12-a de oktobro.
El la 2 anoncitaj kursoj, mi sukcesis fari nur unu okazantan de la 19-a ĝis la 20-a 15 kun 10 gelernantoj.
Kreiĝis krome 2a-grada kurso per « Amuzaj Dialogoj » de A. Lienhardt kaj « M12 », merkrede je la 20a30 dufoje monate, kaj 3a-grada (per « paŝoj al plena posedo »), kiu funkcias ankaù merkrede, de la 16a45 ĝis la 18a, dufoje monate. 5 gelernantoj partoprenas en ĉiu kurso.

La 16-an de novembro okazis prezento de Esperanto en la spiritisma rondo « Allan Kardec » laù peto de ties prezidanto.

Ni festis la Zamenhof-vesperon la 14an de decembro. Dek-duo da gelernantoj partoprenis, ni parolis pri Dro Zamenhof, pri la homaj rajtoj, aùdis Esperanto-kantojn, ĉefe de Olivier Tzaut.

Nia perkoresponda kurso

Vi povis legi en « La Informilo » no 61 raporton pesimistan pri la funkciado de nia perkoresponda kurso. Tiu raporto estis verkita la 10-an de februaro, kaj feliĉe intertempe la situacio multe evoluis. Mi ne dissendis pliajn komunikojn al la gazetaro, ĉar la regionaj gazetoj ŝajne ne enpresis la 2 lastajn seriojn da komunikoj dissenditaj respektive novembre kaj januare.
Fakte, novembre, ŝajnas, ke nur 2 malgravaj gazetoj enpresis sen videbla rezulto.
La januaran komunikon same enpresis nur 3 gazetoj, ankaù sen rezulto (venis nur 3 informpetoj de la fino de novembro ĝis la 10a de februaro). Sed subite, danke al s-ino Nau, « Le Républicain lorrain » (Metz) enpresis, eĉ dufoje, la lastan komunikon, la 10-an kaj la 12-an de februaro. Aperis komuniko en « Dernières nouvelles » (Strasbourg) dank’ al s-ro Ludwig ; kaj post pluraj telefonaj petoj,  » L’Est républicain » (Nancy) enpresis finfine 3 monatojn post la dissendo, t.e. la 20-an de aprilo. !
Rezulto : venis 47 pliaj informpetoj, el ili 17 novaj gelernantoj aliĝis. Nun la kurso funkcias kun 33 gelernantoj (lastjare samdate 35). La situacio estas do tre simila. Kaj 5 gelernantoj jam finlernis M11. Gratulojn al  ĉiuj finlernintoj kaj al iliaj gvidantoj. Ĉiuj tiuj gelernantoj tuj aliĝis al « M12 ».Nur 3 deziris korespondi.

Nia perkoresponda kurso daùre vigle funkcias : 10 novaj gelernantoj de post aùgusto (35 fine de la pasinta lernjaro, 12 el ili finlernis M11). La kurskotizo nun plialtiĝis (235fr kun kasedo, 180fr sen kasedo). Afiŝoj kaj flugfolioj disponeblas por informemuloj.