FRANCA MUZEO de la Bierfarejo

Tutjare malfermita.

En St NICOLAS de PORT(54), je 12 km de NANCIO.

(granda,senpaga parkejo)

Escepta loko :

En la fino de sia aktiveco en 1986, la bierfarejo de St Nicolas de Port estis enregistrigita kiel historia monumento.

Tial, la konstruaĵoj kaj granda parto de la materialoj de bierfaro estis konservitaj preskaŭ en la stato, kiel ili estis en 1931, ĵus post ĝia kronstruado.

La vizito ebligas malkovri la imponecon de la lokoj kaj retrovi la etoson de tiu epoko.

Grandaj kolektoj :

Reklamaj, ornamitaj aŭ artaj objektoj elvokas multajn francajn bierfarejojn, hodiaŭ malaperitajn.

Vitraĵoj fare de Jacques GRUBER, artisto de la Nancia Skolo, estas ĉefartaĵoj de la prezentitaj kolektaĵoj.

La malkovro de la bierfaro :

Krom la vizito de la malnovaj instaloj de la bierfarejo, kiu eblas bone kompreni la procedon de la fabrikado de la biero, la muzeo regule organizas montrojn de bierfaro en malgranda volumo, prelegojn kaj lernadstaĝojn por tiuj kiuj volos fari sian propran bieron.

(montro de bierfaro ĉiu nepara dimanĉo)