LA HISTORIA CENTRO

La arkitekta tuto de la 18a jarcento enskribita sur la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Sur esplanado inter la muregoj apartigantaj la Malnovan kaj la Novan Urbojn, Stanislas starigis interligilon. Liaj tri placoj artikiĝas de nordo al sudo por kunigi la historiajn urbojn de Nancio : Placo de la Turnirejo (Place de la Carrière, « Plas de la Karjer »), Reĝa Placo (Place Royale : « plas rŭajal ») -nuntempe Stanislas- kaj la Placo de la Alianco (Place d’Alliance, « Plas d’alias »). Tiuj du lastaj celis memorigi la gloron de Ludoviko la 15a, bofilo de la eksreĝo de Pollando.

La koncepto « Heradaĵo de la Homaro » kreita de UNESKO antaŭ tridek jaroj estas atribuita al pli ol 370 lokoj kaj monumentoj selektitaj tra la Mondo. En Francio, pli ol dudek lokoj ricevis la titolon; la arkitekta tuto de la 18a jarcento de Nancio estas unu el tiuj de post decembro 1983, ĉar « ĝia intereso estas konsiderata kiel escepta kaj ĝia valoro kiel universala ».

Vi trovos informojn pri :

La Placo Stanislas

 

 

Ĝi estas konsiderata kiel la plej bela reĝa placo de Eùropo…Sekvo

 

 

 

La Placo de Alianco

 

 

Ĝia nomo devenas de la alianco inter la dinastio de Loreno kaj la dinastio de Francio…. Sekvo

 

 

La placo de la turnirejo

 

 

La Placo de la turnirejo aperis meze de la XVIa jarcento…Sekvo

 

 

La Triumfarko

 

La Triumfarko estis starigita por honori Ludovikon la XVan ….Sekvo