Ĝardeno de la Citadelo – Jardin de la citadelle (« ĵarda de la sitadel »)

Sur la remparoj de la malnova urbo, ĉe la pordego de la citadelo konstruita en 1598 de Karlo la Tria, kaŝigas diskreta ĝardeneto.
El stilo mezepoka sed influata de la Renesanco, tiu ĝardeno prezentas plantojn aromajn kaj medicinajn .
Printempe kaj somere, agrablas flari ioniceron kaj antikvan rozon, aŭ ĉifadi la foliaron de la kamomilo kaj de la timiano.