La kastelo de Haroué

La kastelo de Haroué « Arue » estas majestroverko laù eleganta kaj harmonia stilo de la XVIIIa jarcento.

Ĝi prezentas unikan ekzemplon de la franca arto, dum la orepoko de Loreno, tiam sendependa, sub la regno de ĝiaj lastaj dukoj, Leopold kaj Stanislas.

En 1720, Leopold donis al la markizo Marc de Beauvau « Mark de Bovo », la senheredantajn bienon de Haroué kaj  kastelon.

Marc de Beauvau komisias al la arkitekto Germain Boffrand « Ĵerma Bofra »  konstrui nobeldomon sur siaj bienoj. Starigita sur la subkonstruaĵo de la eksa kastelo, la palaco estas tipa ekzemplo de la franca klasikismo, kiu integras la rondajn angulturojn kaj la ĉirkaùfosaĵojn kun akvo, simbolojn de nobela potenco.

Malkovru la riĉan meblaron, la luksegajn salonojn, kies iajn estis renovigitajn, la odoran parkon laù la francstilo aù la anglan ĝardenon…

Apartenanta al la familio de Beauvau-Craon « Bovo-Krao », ekde sia konstruado, la kastelo estas nun loĝata de la 8a generado.

Tutjare, diversaj manifestadoj estas organizitaj en tiu kastelo (opero ekstere…). La kastelo de Haroué luigas siajn salonojn por familia aù entreprena festo.

Malfermo

–          Por unuopuloj : de aprilo ĝis oktobro

–          Por grupoj : tutjare kun rezervado.