Ĝardeno de la Belvedero – Jardin du Belvédère (« ĵarda du belveder »)

Kreita en 1992 sur la sunlumaj montetoj de la kvartalo Beauregard Boufflers Buthégnémont (« boregar bufler butenjemo »), tiuj ĝardenoj aranĝitaj en terasoj aspektas kiel flora fruktarbejo, ĉerizarbo, prunarbo, pirarbo kaj pomarbo.

Ili permesas panoraman vidon al la urbo. Kelkaj ludoj ĝojigas la infanojn .