Ĝardeno Dominiko Aleksandro Godron – Jardin Dominique Alexandre Godron (« Ĵarda Dominik Aleksadr Godro »)

Kreita de Stanislas en 1758, tiu parko estis la unua botanika ĝardeno en Nancio. La botanika fakeco daŭris ĝis 1993, kiam la kolektoj estis translokataj al multe pli vasta loko : la botanika ĝardeno de la Monteto, ĉe la limo de la urbaro.
Nun la ĝardeno prezentas al la publiko hortikulturajn kolektojn, kiuj estos uzataj por ornami la parkojn.
Godron, fama botanikista kuracisto, estis la estro de la ĝardeno dum la dua parto de la XIXa jarcento.

Videblas mirindaj arboj : ginkoj, nigra juglandarbo el Ameriko, tulipujoj, ulmoj, nigraj pinoj el Korsiko.