LA PRIMASA KATEDRALO

Tiu preĝejo estis konstruata kiam Leopold la Ia de Loreno regnis , de 1703 ĝis 1742, laù la planoj de Giovani Bettov (Ĵiovani Betov), Jules Hardouin (Ĵul Ardoa) kaj Germain Boffrand (Ĵerma Bofra).

La interspaco de la turoj kaj larĝeco de la navo estis kalkulitaj cele centrala kupolo, kiu estis anstataùita dum la konstruado per simpla kupulo kaj frontono , kiu enhavas horloĝon.

La fasado kaj la internaĵo konstruitas laù korinta stilo.

Komence de la 17a jarcento, la lorena duklando, kiu estis politike sendependa, tamen dependis spirite de tri episkopaj francaj instancoj : Metz, Toul kaj Verdun.

Pro manko de episkopo en Nancio, la duko Karolo la IIIa nomumigis de la Papo primason; konsekvence, la katedralo estas nomita « primaso ».

La preĝejo fariĝis katedralo nur en 1877, kiam estis nomita la unua episkopo de Nancio, post la aneksado de Loreno al Francio, sekve de la morto de la reĝo Stanislas.

La interna plano laù la latina kruco entenas laùlarĝe centran navon (A), du apudajn navojn (B) kaj du flankajn navetojn (C) kun ĉiu, tri kapeloj.

Laùlonĝe, ĝi enhavas duonspanon (14), kie troviĝas la orgeno, tri kompletajn spanojn, transepton, kupolon (6, kvaran spanon kiu interkomunikigas la kupelon kaj la sakristiojn kaj duonrondan absidon (8), kiu atingas la eksterajn murojn de la sacristiojn farante malgrandan elstaraĵon en la strato.

LA NAVO (1)

La navo, longa je 60 m kaj larĝa je 13.50 m, impresas ekde la enirejo pro majesto kaj harmonio.

La imponaj pilieroj estas ornamitaj de korintaj pilastroj. La simpleco de la klasika arto estas mildigita de skulptaĵoj reprezentantaj anĝelojn kiuj garnas, ambaù flankoj, arkadojn.

Tiuj anĝeloj portas emblemojn de la Virgulino indikante la Konsekron al la Anonco al Maria.

Dekstre, ili portas sunon, turon, lilion, palmofolion, stelon, kronon ; maldekstre, la olivarbon, la rozon, la Arkeon de la Interligo, la horloĝon, hostivazon, malfermitan pordon.

KRADOJ DE LA KAPELOJ

La kradoj de la kapeloj, kiuj estas proksimaj de la turoj dekstre (2) kaj (3) kaj maldekstre (13) kaj (12) estas forĝitaj de lernanto de Jean LAMOUR (Lamur), François JEANMAIRE (Ĵamer ), kiu realigis ilin en 1759.

Nur tiuj el la kapeloj (4) kaj (11) estis forgitaj de Jean LAMOUR (Lamur) mem de 1751 ĝis 1755, ĵus antaù tiuj de la reĝa placo (nuntempe placo Stanislas).

Tiuj kradoj anoncas ŝanĝojn en la artmaniero de Jean LAMOUR (Lamur), la malalta parto ankoraù montras spurojn el klasikismo kaj italaj temoj… dum la supera parto anoncas la francan rokokon (A . FRANCE-LANORD = Fras- Lanor )

KAPELO SANKTA GAUZELIN(2)

Sankta Gauzelin estis episkopo de TOUL ekde 922 ĝis 962.

Sankta Manĝo de la venecia skolo de la XVIIa jarcento ; dekstre, Virgulino kun la Infano el plurkolora ŝtono de la XVIa jarcento ; maldekstre Sankta Antonio el Padoue nutrante malriĉulon, bakita tero de la XIXa jarcento. Pentraĵo de la Sankta Familio, kopio de itala artaĵo (XVIIa jarcento)

KAPELO DE SANKTA JOZEFO (3)

Iam estis la kapelo de la Sankta Spirito kiu fariĝis en 1871 kapelo de Sankta Jozefo, patrono de la lignaĵisto. Murlignaĵoj kaj konfesejoj vidindaj.

Krucumado kaj Sankta Familio atribuitaj al DERUET (Derue), XVIIa jarcento.

KAPELO SANKTA FIACRE (4)

Iam kapelo Sankta Karlo. Oni deponis la relikvojn de la kardinalo Karlo de Loreno, filo de la lorena duko, Karlo la IIIa, unua primaso de la eklezio, mortita en 1610.

La leùtenanto Désilles, mortpafida en 1790 estas ankaù tie entombigita.

La kradoj estas faritaj de J. LAMOUR (Lamur), seruristo de la reĝo Stanislas.

Antaùe, la blazonoj de Karlo de Loreno surstaris la kradon : Dum la revolucio, la frontono estis detruita kaj restarigita en 1820, laù la modelo de tiuj de JEANMAIRE (Ĵamer).

DEKSTRA TRANSEPTO : KAPELO DE LA SANKTA-KORO (5)

La transeptkrucetoj finiĝas duoncirke per kapeloj speciale mirindaj, fermitaj de belegaj ferforĝitaj balustradoj : La pordo estas ornamita per du kunligitaj C de Karlo (Charles = Ŝarl) de Loreno.

La altaro estas surstarigita de rokekstile retablo, ornamita de nuboj, anĝeletaj kapoj el marmoro kaj ora stuko. Jean GIRARDET (Ĵa Ĵirarde), mortita en 1778, oficiala pentristo de la reĝo Stanislas, realigis la pentraĵon Sankta-Koro

KUPOLO (6)

La transepton superas kupolo pentrita de fresko prezentante «ĉielan gloron» Claude JACQUART (Klod Ĵakar), nancia artisto realigis ĝin de 1723 ĝis 1727.

Oni bone vidis ĝin, nur kiam ĝi estas lumigita per lumoĵeteloj : Sur pendentivoj, la evangelistoj ; centre, la Sankta Spirito reprezentita kiel kolumbo, radias inter Dio la Patro kaj la Kristo; la Virgulino, personoj de la malnova testamento, sanktuloj kaj anĝeloj okupas la tutan surfacon.

DEKSTRA ABSIDA KAPELO (7)

Trans la transepto, du absidetoj kondukas al la elirpordoj. La dekstra, nomita kapelo de la Kongregacio enhavas altaron ornamitan de granda pentraĵo de Ĉieliro de Maria, verko de GIRARDET (Ĵirarde).

Super la tabernaklo superstaras de marmoravirgulino datumanta de 1816, kiu havas gravan estetikan valoron. Super la pordo, mirinda krucumita Kristo estas atribuita al Ligier RICHIER (Liĵie Riŝie) moza skulptisto de la XVIa jarcento.

ĈEFA ALTARO, ĤOREJO, ABSIDO (8)

La ĉefa altaro el diversaj koloraj marmoroj datumas de 1763. Ĉirkaù la altaro, la muroj de la ĥorejo estas kovritaj de lignaĵoj, desegnitaj de BOFFRAND (Bofra) mem en 1723 kaj skulptitaj de CHAUVEL (Ŝovel), MESMY (Mesmi) kaj DIEUDONNE (Diedone).

La centra sidofako superaltigita estis rezervita al primaso Karlo de Loreno : oni povas vidi sur ĝi la blazonon kun du C.

Fiksitaj en la muroj de la absido, du grandegaj pentraĵoj faritaj en 1747 de Claude CHARLES (Klod Ŝarl), reprezentas, maldekstre, la kronadon de Sankta Sigisbert, reĝo de Aùstrazio (634-670), dekstre, Sankta Sigisbert, deĵorante la malriĉulojn

Super la centra arkado superstaras tri anĝeloj super niĉo, kie troviĝis la relikvoj de Sankta Sigisbert. Profanitaj dum la Revolucio, ili estis anstataùigitaj en 1811 de eta greka rondforma templo, kiu ŝirmas Virgulino kun la Infano, verko de Cesar BAGARD (Sesar Bagar) (1669).

MALDEKSTRA ABSIDA KAPELO (9)

Super la altaro, pentraĵo de Lejeune (1776) montras la apoteozon de Sankta Sigisbert, protektanto de Nancio.

Tra tiu kapelo, oni eniras al la sakristio, kiu enhavas belegaj lignotegaĵojn

Kaj la trezoron.

MALDEKSTRA TRANSEPTO : KAPELO DE DIPATRINO DE BONA NOVAĴO (10)

Same la kontraùa kapelo, ĝi estas fermita per ferforĝita balustrado de Jean Lamour.

La retablo de la stirokeca altaro frontas kontraù al tiu de la dekstra transepto.

Sur la altaro staras ŝtonstatuo, Dipatrino de bona novaĵo, virgulino mamnutranta de la XIVa jarcento. Antaù 1742, ĝi estis en la kanonika preĝejo Sankta Georges en la duka palaco. Frakasita dum la Revolucio, ĝi estis restarigita, iomete modifiata.

KAPELO DE LA SANKTA FAMILIO AUX KAPELO DE LA EPISKOPOJ (11)

La kapelo estas fermita de kradoj de Jean Lamour.

Super la altaro, la medaliono enhavas Sanktan Familion, reprodukto de verko de flandra skolo. Supre statuo de Sanktan Roch el ŝtono, verko de Simeon Drouin.

KAPELO DE SANKTA CONCORDE KAJ RELIKVOJ (12)

La relikvoj de Sankta Concorde, romia martirino, kuŝas en relikvujo, laù stilo Ludoviko XIIIa , kiu staras sur la altaro.

Dekstre « la entombigo de Sankta Sebastien »(18a jarcento)kaj maldekstre Sankta preĝanta Bruno (17a jarcento).

KAPELO DE SANKTA SIGISBERT (13)

Tie oni trovas la Baptujon kaj du pentraĵojn : « La bapto de la Kristo » (17a jarcento kaj « La adorado de Maĝoj » (18a jarcento), atribuita al J. B CLAUDOT (Klodo), lorena pentraĵo (naskiĝita en 1733)

ORGENOJ KAJ ORGENEJO DE ORGENO (14)

La grandaj orgenoj konstruitaj en 1757 de la fratoj DUPONT (Dupo), orgenlaloristoj, okupas la malantaùan parton de la preĝejo . Ili staras sur orgenejo, kiu apogas sur la tuta subarkado. La arkitekto JENNESSON (Ĵeneso) realigis la desegnaĵon de la grandega organmeblajo (girlandaj ornamaĵoj, rokeco kaj festono laù la stylo Ludoviko XV) skulptita de MESMY (Mesmi). Oni diras, ke tiu instrumento estas unu el la plej belaj el Francio. Ĝi entenas 4164 tubojn, dispartigitaj sur kvar manklavoroj kaj organpedalosistemo de tridek notoj.