Cours

 Tous les mercredis
(sauf vacances scolaires)
de 19 h 30 à 20 h 30.

Ĉiun merkredon
(krom dum la ferioj de lernejoj)

de la 19a30 ĝis la 20a30.

Salle Andy Warhol
MJC Philippe Desforges
27 rue de la République -Nancy

Poŝtmarkoj
Vojo Zamenhof
Citation-Citaĵo
Le monde

Traduko de la teksto skribita en la TTTejo :  http://www.lc-maillard.org/biog08.htm

Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a , la pola  kuracisto kaj lingvisto  Lejzer Ludwik ZAMENHOF, kreas Esperanton. Lia granda celo estas interligi la homojn sen landlimoj kaj sen lingvlimoj. La sciencaj eminentuloj aliĝas al tiu ambicia projekto.

En Nancio, situata en landlima regiono, la orientfranca kuraca kumunumo, kiu nombras multajn elmigrintojn, subtenegas la projekton de Zamenhof. La nanciaj kunvenoj estas tre frekventataj kaj la ĉeestantoj nombras multajn kuracistojn el « la Nancia Skolo ».

La nomo « Nancia Skolo » kvalifikas la famajn kuracistojn tiajn altarangulojn kiel Lièbault, Bernheim. Vuillemin, Hergott,  Spillmann kaj kelkajn aliajn. Freud mem venas al Nancio por ĉeesti la prelegojn de la Majstroj. Pli malfrue, la artistoj de la Nova Arto, laù la instigo de Gallé (Gale), partoprenos tiun movadon.

La esperanta kuracista grupo el Francio, organizas sian tutmondan kongreson. Ĝi okazis sub la prezidanteco de Zamenhof, kun la partopreno de la franca fizika asocieto, de la internacia societo de la elektristoj de la Profesoroj Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Duclaux, Förster, Haller, H. Poincaré, Ramsay, Généralo Sebert, ktp…

Sinjoro MAILLARD estas sekretario de la kunsidoj

Sekretario de tia kunsido estas pli da honoro, estas jam estimego.

Appel Paul (Apel Paùlo) franca matematikisto naskiĝinta en Strasburgo (1855-1930). Li skribis multajn librojn pri la racionala mekaniko.

Arsène d’Arsonval (Arsen d’Arsoval) franca fizikisto naskiĝinta en la Borie (Haute Vienne) (1851-1940). Li aplikas la altfrekvencajn kurentojn al la medicino kaj plibonigas la galvanometron.

Becquerel Henri naskiĝinta en Parizo en 1852, Le Croisic 1908, malkovris la radioaktivecon en 1896. Premio Nobel en 1903. Filio de Edmond, Parizo 1820-1891 (Spektrografio) kaj nepo de Antoine, Châtillon-Coligny (1788-1878), farinto de esploro pri piloj, elektrokemio, telegrafio.

Berthelot Marcellin : Kemiisto kaj franca politikisto, naskiĝinta en Parizo (1827-1907) Konkuranto de Pasteur. Farinto de esploro pri la sintezo de organikaj substancoj kaj termokemio. Franca Akademio. Sinjoro Maillard ricevis la medalon Berthelot en 1919.

Deslandres Henri : Franca astronomiisto naskiĝinta en Parizo (1853-1948), inventinto de la spektrheliografo.

Duclaux Emile : Franca biokemiisto naskiĝinta en Aurillac (1840-1904) posteulo de Pasteur.

Haller : Profesoro de Maillard, poste en la Sorbonne kaj ano de « l’Institut ».

Poincaré Henri : Franca matematikisto naskiĝinta en Nancio (1854-1912), unu el la tiutempaj plejaltranguloj.

Ramsay : (sir William) brita biokemiisto, naskiĝinta en Glasgow (1852-1916). Malkovris heliumon kaj argonon kaj la aliajn rarajn gasojn. Premio Nobel 1904.

Tiuj scienculoj estas fervoraj adeptoj de Esperanto.

.L’Espérantiste. 7, strato Boileau en Parizo. AD 54. Medicina revuo  de Eosto  BA 166 1904 (15an de décembro)

Biografio de Ludoviko Kamilo Maillard, « bonfaranto de la homaro »

Komunikaĵo de Jean-Louis Rivail al la Akademio de Stanislas, la 15an de aprilo 2005
http://www.lc-maillard.org/

Ludoviko Kamilo Maillard naskiĝis en Pont-à-Mousson la 4-an de februaro 1878. Post bakalaŭra titolo ricevita kiel 16-jara kaj elstaraj studoj en la sciencuniversitato de Nancio li eniris en la medicinan fakultaton de la urbo kaj antaŭ la fino de siaj studoj li komencis kemiajn esplorojn, kiuj estis rimarkitaj de la scienca mondo, ĉefe de la profesoro Armand Gautier, kiu proponis al li laboron en la medicina fakultato de Parizo. Rapide li sukcesis la agregacion pri medicino, kiam li estis 26-jaraĝa. En Parizo li daŭrigis sciencan agadon, tre riĉan. Li malkovris diagnozan ilon uzatan en medicino konatan sub la nomo « koeficiento de Maillard ». Li komencis tezon pri scienco kaj dum siaj laboroj li malkovris interagadon inter la aminacidoj kaj la sukeroj. Tiu interagado, tre ĝenerala, estas konata sub la nomo « reakcio de Maillard ». Ĝia graveco estas rekonata ĉefe en la agronutraĵa industrio ĉar ĝi estas la origino de multaj kulinaraj gustoj. Tiuj laboroj alportis al Maillard multajn distingojn, kaj ĉefe plurajn premiojn de la Akademio de la sciencoj kaj medicino.

En 1914 li membriĝis en la armeo kiu ne volis akcepti lin pro lia malbona vido. Li zorgis pri la kontraŭtifa vakcinado kaj dum tio li grave infektiĝis. Poste oni komisiis lin pri diversaj taskoj, ĝis la estro de kemia laboratorio de la sanservo de la armeo. Li forlasis la armeon en 1919 kaj foriris rapide Parizon por okupiĝi pri katedro en la medicina kaj farmacia fakultato de Alĝero kaj ĉesis sian esploran agadon. Li mortis subite en Parizo, kien li venis por partopreni en la agregacia ĵurio, la 12-an de majo 1936.

Nuntempe oni konsideras la reakcion de Maillard grava en la kampoj de kuirarto kaj nutraĵtekniko. Tio estas la kialo pro kiu liaj admirantoj nomis lin « bonfaranto de la homaro ».

Une réponse à to “Maillard”

Laisser un commentaire